{"id":12261,"date":"2022-08-22T20:28:31","date_gmt":"2022-08-22T12:28:31","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/eta-antauparolo-de-la-preparinto-de-la-reta-versio-2\/"},"modified":"2022-08-22T20:39:24","modified_gmt":"2022-08-22T12:39:24","slug":"antauparolo","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/antauparolo\/","title":{"rendered":"Anta\u016dparolo"},"content":{"rendered":"<p>Kiel lingvo internacia, Esperanto estas uzata de multaj popoloj. Pro tio \u011diaj stilo kaj esprimmaniero estas facile influeblaj de diversaj lingvoj naciaj. Feli\u0109e ni disponas pri imitindaj modeloj, nome \u2013 la verkoj de Zamenhof (i.a. la tiucele kompilita \u201cFundamenta Krestomatio\u201d) kaj de aliaj bonaj a\u016dtoroj kaj tradukintoj. La imitado de ilia stilo kaj konstanta kritiko de recenzantoj gardas la lingvon kontra\u016d disfalo en dialektojn kaj tenas \u011din sur la mezo de la evolua vojo. Tiel esti\u011dis internacie unueca stilo, kiu faras la lingvon \u0109ie en la mondo facile komprenebla.<\/p>\n<p>Tiun stilon oni ne povas lerni el elementaj lernolibroj, sed oni \u011din devas proprigi al si per legado kaj relegado de niaj la plej bonaj a\u016dtoroj. \u011cenerale oni tro frue post la elementa kurso partoprenas ekzamenon a\u016d verkas originale a\u016d traduke por iu Esperanta organo a\u016d revuo, nome sen anta\u016da studo de la literaturo por lerni la Esperantajn stilon kaj esprimmanieron. Pro tio oni ofte povas legi tra tiaj tradukoj la originalan lingvon kaj tra la originalaj verkoj la nacilingvan esprimmanieron. Tiaj tekstoj ofte donas al alinacianoj malklaran impreson pri ilia senco a\u016d faras la signifon nekomprenebla. Ne malofte la verkintoj montras e\u0109 mankon de la plej elementa scio koncerne la regulojn pri bona stilo, regulojn, kiuj validas ne nur por Esperanto, sed por \u0109iuj lingvoj. Tiaj tekstoj estas lingve nematuraj, kiom ajn bone la verkintoj scias la gramatikon.<\/p>\n<p>Tial ni verkis tiun \u0109i gvidilon, kiu, instruante per kontrastoj, volas veki guston pri bona stilo. Lasante la kreadon de belo al literatura artisto, ni donas nur praktikajn konsilojn, per kiuj oni povas akiri bonan, almena\u016d tolereblan stilon, same kiel instruo pri skribado celas ne kaligrafion (belskribadon), sed kurantan manskribon, kiun \u0109iu homo per multe a\u016d malmulte da ekzercado povas akiri. La ekzemplojn, kiujn ni uzis, ni ne mem elpensis, sed prenis el la ekzistanta literaturo.<\/p>\n<p><em>\u201cNe tiel, sed tiel \u0109i\u201d<\/em> ne pretendas esti kompleta lernolibro pri stilo, sed nur unua pa\u015do al pli detala studilo, kiu \u2013 same kiel tiu \u0109i \u2013 servu al ordinara esperantisto, kiu post sia lerneja instrui\u011do ne multe a\u016d tute ne okupus sin pri lingvaj aferoj.<\/p>\n<p>Reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/\">Ne tiel, sed tiel \u0109i<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Kiel lingvo internacia, Esperanto estas uzata de multaj\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/antauparolo\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":12241,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/12261"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=12261"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/12261\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/12241"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=12261"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}