{"id":12262,"date":"2022-08-22T20:28:31","date_gmt":"2022-08-22T12:28:31","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/eta-antauparolo-de-la-preparinto-de-la-reta-versio-3\/"},"modified":"2022-08-22T20:43:33","modified_gmt":"2022-08-22T12:43:33","slug":"kio-estas-stilo","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/kio-estas-stilo\/","title":{"rendered":"1. Kio estas stilo?"},"content":{"rendered":"<p>La vorto\u00a0<em>stilo<\/em>\u00a0devenas de la latina\u00a0<em>stilus<\/em>, la skribilo de la antikvaj romanoj; bastoneto, kiu havis \u0109e unu ekstremo pinton, \u0109e la alia \u2013 plata\u0135on. Per la pinto ili skribis, kion ili volis memori, sur tabuleton, kovritan je vakso, kaj per la plata\u0135o ili glatigis la vakson, kiam ili ne plu bezonis la nota\u0135on a\u016d volis fari en \u011di \u015dan\u011don.<\/p>\n<p>La nomon\u00a0<em>stilus<\/em>\u00a0ili rilatigis anka\u016d kun la skribita\u0135o kaj tiam \u011di signifis\u00a0<em>skribmaniero<\/em>, kaj en tiu signifo ni konas nun la vorton\u00a0<em>stilo<\/em>. Komparu \u011din ekzemple kun la vorto\u00a0<em>plumo<\/em>, el kiu nun esti\u011dis kelkaj esprimoj, ekz. pri iu, kiu skribis amare ni diras, ke \u201cli trempis sian plumon en galon\u201d; kiu skribas akre \u2013 \u201chavas akran plumon\u201d, kaj kiu verkas bonstile \u2013 \u201chavas plumon bone tran\u0109itan\u201d.<\/p>\n<p>Simile vasti\u011dis la signifo de la vorto\u00a0<em>stilo<\/em>: la\u00a0<em>skribilo<\/em>\u00a0i\u011dis anka\u016d la\u00a0<em>skribmaniero<\/em>. En tiu signifo\u00a0<em>stilo<\/em>\u00a0povas havi diversajn ecojn: \u011di povas esti bela a\u016d malbela, konsiza a\u016d malkonciza, simpla a\u016d malsimpla, flua a\u016d rigida, eleganta a\u016d vulgara, peza a\u016d malpeza, ktp la\u016d la maniero, en kiu oni sin esprimas. Ekzistas anka\u016d pure persona stilo, per kiu iu a\u016dtoro distingi\u011das de aliaj a\u016dtoroj. La\u016d tia stilo oni e\u0109 povas rekoni la verkinton.<\/p>\n<p>Anka\u016d diversaj temoj havas sian propran stilon. En tiu senco ni konas stilojn ofican, komercan, juran kaj predikan a\u016d \u201ckatedran\u201d. Propran stilon havas, fine, \u0109iu lingvo, nome \u011deneralan esprimmanieron, vortordon, frazkonstruon kaj spiriton, kiuj kune formas la kanvason, sur kiu oni brodas la personan, la fakan kaj la okazajn stilojn.<\/p>\n<p>Reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/\">Ne tiel, sed tiel \u0109i<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>La vorto\u00a0stilo\u00a0devenas de la latina\u00a0stilus, la skribilo\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/kio-estas-stilo\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":12241,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/12262"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=12262"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/12262\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/12241"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=12262"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}