{"id":12263,"date":"2022-08-22T20:28:31","date_gmt":"2022-08-22T12:28:31","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/eta-antauparolo-de-la-preparinto-de-la-reta-versio-4\/"},"modified":"2022-08-22T20:45:37","modified_gmt":"2022-08-22T12:45:37","slug":"bona-stilo-estas-belsona","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/bona-stilo-estas-belsona\/","title":{"rendered":"2. Bona stilo estas belsona."},"content":{"rendered":"<p>Oni povu la\u016dtlegi tekston sen granda peno. Vortoj kaj frazoj devas flui kiel eble plej libere kaj facile.<\/p>\n<p><strong>a) Interpu\u015di\u011do de sonoj nefacile elparoleblaj.<\/strong><br \/>\nSe eble, evitu do tiajn interpu\u015di\u011dojn de sonoj, kiuj ofendas niajn orelojn, malfaciligas la elparolon, ka\u016dzas malklarecon a\u016d ebligas miskomprenon, ekz. (La korektoj, kiujn ni donas en la rubriko B:\u201d\u2026 sed tiel \u0109i\u201d estas nur\u00a0<em>provoj<\/em>\u00a0de korekto do neniel absolutaj. La \u0109efafero estas, ke oni konstatu, kio estas preferinda kaj kio estas nepreferinda):<\/p>\n<table id=\"customers\" width=\"90%\">\n<tbody>\n<tr>\n<th width=\"50%\"><strong>Ne tiel\u2026<\/strong><\/th>\n<th><strong>Sed tiel \u0109i\u2026<\/strong><\/th>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>lin<strong>gv<\/strong>uzo<br \/>\nlin<strong>gv<\/strong>ekzerco<br \/>\nur<strong>bp<\/strong>laco<br \/>\nvi<strong>vf<\/strong>ormo<br \/>\nsor<strong>bp<\/strong>apero<br \/>\ngor<strong>\u011d\u015d<\/strong>ire<br \/>\nfo<strong>kk<\/strong>aptado<br \/>\npro<strong>vf<\/strong>lugo<br \/>\n\u015dar<strong>\u011d\u0109<\/strong>evalo<br \/>\nle<strong>gl<\/strong>ibro<br \/>\nlas<strong>tt<\/strong>empe<br \/>\nstu<strong>dt<\/strong>empo<br \/>\npro<strong>vv<\/strong>oja\u011do<br \/>\nak<strong>vf<\/strong>alo<br \/>\nra<strong>bb<\/strong>esto<br \/>\npo<strong>\u015ds<\/strong>pegulo<br \/>\nflu<strong>gk<\/strong>apablo<br \/>\nplu<strong>vf<\/strong>alo<br \/>\n\u0109eri<strong>zs<\/strong>uko<br \/>\no<strong>vf<\/strong>orma<br \/>\nman\u011da<strong>\u0135z<\/strong>orgo<br \/>\nven<strong>\u011ds<\/strong>ento<br \/>\nni<strong>grh<\/strong>ara<br \/>\nsor<strong>\u0109\u015d<\/strong>an\u011di<br \/>\nla<strong>vv<\/strong>azo<br \/>\nde\u00a0<strong>l\u2019 l<\/strong>ibro\u00a0<a href=\"http:\/\/verkoj.com\/lauteme\/klasika\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/#kom1\">(1)<\/a><br \/>\nde\u00a0<strong>l\u2019 a<\/strong>vo\u00a0<a href=\"http:\/\/verkoj.com\/lauteme\/klasika\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/#kom2\">(2)<\/a><br \/>\nmi<strong>rr<\/strong>igardi<br \/>\nne<strong>vn<\/strong>jo<br \/>\nsu<strong>bl<\/strong>ima\u00a0<a href=\"http:\/\/verkoj.com\/lauteme\/klasika\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/#kom3\">(3)<\/a><br \/>\nplu<strong>gk<\/strong>ampo<br \/>\naten<strong>d\u0109<\/strong>ambro<br \/>\nlar<strong>\u011d\u015d<\/strong>ultra<br \/>\nlu<strong>dt<\/strong>umulti<br \/>\nri<strong>\u0109s<\/strong>ukcese<br \/>\nbri<strong>dt<\/strong>eni<br \/>\nba<strong>zs<\/strong>igno<\/td>\n<td>lingvouzo<br \/>\nlingva ekzerco<br \/>\nurboplaco, urba placo<br \/>\nvivoformo<br \/>\nsorba papero<br \/>\ngor\u011do\u015dire<br \/>\nfokokaptado, kaptado de fokoj<br \/>\nprovoflugo<br \/>\n\u015dar\u011do\u0109evalo<br \/>\nlegolibro<br \/>\nlastatempe, en la lasta tempo<br \/>\nstudotempo, tempo por stud(ad)o<br \/>\nprovovoja\u011do<br \/>\nakvofalo<br \/>\nrabobesto<br \/>\npo\u015da spegulo<br \/>\nflugokapablo, kapablo flugi<br \/>\npluvofalo<br \/>\n\u0109eriza suko<br \/>\novoforma<br \/>\nzorgo pri man\u011da\u0135o<br \/>\nven\u011do sento<br \/>\nnigrahara<br \/>\nsor\u0109e \u015dan\u011di<br \/>\nlavovazo<br \/>\nde la libro<br \/>\nde la avo<br \/>\nmire rigardi<br \/>\nnevinjo<br \/>\nsub la limo<br \/>\nplugata kampo, kampo por plugado<br \/>\natendejo<br \/>\nlar\u011da\u015dultra, kun lar\u011daj \u015dultroj<br \/>\nlud(ant)e tumulti<br \/>\nkun ri\u0109a sukceso<br \/>\nbride teni, teni per brido<br \/>\nbaza signo<\/td>\n<\/tr>\n<\/tbody>\n<\/table>\n<p><strong id=\"kom1\">1)<\/strong>\u00a0La artikolo ne estas a\u016dskultebla<br \/>\n<strong id=\"kom2\">2)<\/strong>\u00a0Oni povas kompreni kiel\u00a0<em>\u201cde lavo\u201d<\/em><br \/>\n<strong id=\"kom3\">3)<\/strong>\u00a0<em>Sublima<\/em>\u00a0\u2013 neologismo, sed anka\u016d sub-lima \u2013 do povas okazi miskompreno<\/p>\n<p>Kiel oni vidas, ekzistas diversaj solvoj:<br \/>\na) aldono de interlitero, ekz: urboplaco, nigrahara, legolibro;<br \/>\nb) disigo de la elementoj, ekz: \u0109eriza suko, sorba papero, po\u015da spegulo;<br \/>\nc) priskribo: kapablo flugi, zorgo pri man\u011da\u0135o, kun lar\u011daj \u015dultroj.<\/p>\n<p>Ne en \u0109iuj kazoj tiaj kolizioj de sonoj estas eviteblaj, sed oni klopodu kiel eble plej multe eviti ilin.<\/p>\n<p><strong>b) Ripeti\u011doj.<\/strong><br \/>\nSame malbele sonas en kelklinia spaco la ripeti\u011do de iu sono a\u016d vorto, ekz:<\/p>\n<table id=\"customers\" width=\"99%\">\n<tbody>\n<tr>\n<th width=\"50%\"><strong>Ne tiel\u2026<\/strong><\/th>\n<th width=\"50%\"><strong>\u2026sed tiel \u0109i<\/strong><\/th>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>La lulilo i\u011dis por \u015di konsolo; por \u015di \u011di ne estis senviva objekto: por \u015di \u011di havis animon kaj vivon.<br \/>\n\u011ci estis la unua, kion \u015di vidis, matene kiam \u015di veki\u011dis, \u015di etendis sian manon kaj palpis la molajn litkovriletojn \u2013 post tio \u015di ree endormi\u011dis, tenante ion de \u011di en la mano.<\/td>\n<td>La lulilo i\u011dis por \u015di konsolo, por \u015di \u011di ne estis senviva objekto, sed havis animon kaj vivon.<br \/>\n\u011ci estis la unua, kion \u015di vidis, matene \u0109e la veki\u011do kaj vespere post la reveno hejmen. Veki\u011dinte en la nokto, \u015di etendis la manon kaj palpis la molajn litkovriletojn \u2013 poste \u015di denove ekdormis, tenante ion de tio en la mano.<\/td>\n<\/tr>\n<\/tbody>\n<\/table>\n<p>En la kolono A svarmas ripeti\u011doj de siblaj sonoj kaj de kelkaj vortoj:\u00a0<em>\u015di, \u011di, i\u011di<\/em>\u2026 Tio sonas malbela. Tial estas konsilinde la\u016dte legi vian verkon, por ke viaj oreloj kaj lango atentigu vin pri tio.<br \/>\nPer uzado de participoj, per kuntiro de frazoj, per apliko de sinonimoj kaj per diversaj aliaj manieroj oni povas eviti malbelajn sonkombinojn kaj malmultigi tro ofte uzatajn sonojn kaj vortojn a\u016d fari ilin malpli orelfrapaj.<br \/>\nLegu la\u016dte \u0109i-suban tekston en la kolono A. Kovru la kolonon B kaj klopodu korekti la tekston A tiel, ke \u011di ne tro malfaciligu la elparolon.<\/p>\n<table id=\"customers\" width=\"99%\">\n<tbody>\n<tr>\n<th width=\"50%\"><strong>Ne tiel\u2026<\/strong><\/th>\n<th width=\"50%\"><strong>\u2026sed tiel \u0109i<\/strong><\/th>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>\u015ci rigardis al la amaseto da infanvestoj, \u011dis \u0109io komencis turni\u011di \u0109irka\u016d \u015di kaj \u015di \u015danceli\u011dante ser\u0109is apogon. La maljuna virino kaptis \u015din \u011dustatempe kaj sidigis \u015din sur se\u011don.<\/td>\n<td>\u015ci rigardis al la amaseto da infanvestoj, \u011dis kiam \u015di eksentis kapturni\u011don; \u015danceli\u011dante, \u015di ser\u0109is apogon. \u011custatempe la maljuna virino \u015din kaptis kaj sidigis sur se\u011don.<\/td>\n<\/tr>\n<\/tbody>\n<\/table>\n<p><em>Rimarkoj:<\/em><br \/>\nAnstata\u016diginte la vortojn \u201c\u011dis \u0109io komencis turni\u011di \u0109irka\u016d \u015di\u201d per \u201c\u011dis kiam \u015di sentis kapturni\u011don\u201d, ni forigis kelkajn kuni\u011dintajn siblajn sonojn. La signifon ni tamen konservis.<br \/>\nAnstata\u016d \u201cla maljuna virino kaptis \u015din \u011dustatempe kaj sidigis \u015din sur se\u011don\u201d, ni skribis: \u201c\u011dustatempe la maljuna virino \u015din kaptis kaj sidigis sur se\u011don\u201d, tiel dismetante ka silabojn. La vortojn \u201ckaptis \u015din\u201d ni \u015dan\u011dis en \u201c\u015din kaptis\u201d por eviti kolizion de \u201cs\u201d kun \u201c\u015d\u201d kaj pro tiu modifo la dua \u201c\u015din\u201d (en \u201csidigis \u015din\u201d) i\u011dis superflua.<br \/>\n<em>Averto:<\/em><br \/>\nOni bone komprenu, ke la celo ne estas kiel eble plej multe eviti iujn sonojn. Ni nur instigas\u00a0<em>se eble<\/em>\u00a0eviti ilian\u00a0<em>amasi\u011don en malgranda spaco<\/em>, se tia amasi\u011do sonas malbele a\u016d ka\u016dzas tro da penado al nia lango a\u016d faras la frazon malklara kaj pro tio malfacile komprenebla por la oreloj. Do, se oni la\u016dtlegante ne konstatas tiajn malbona\u0135ojn, korekto ne necesas. Por esti korektata, la malbona\u0135o devas altrudi\u011di. Ni avertas pri tio, ke oni ne uzu mikroskopon por esplori sian stilon kaj tiel malutilu al la flua, natura esprimado de siaj pensoj. Alivorte: por helpi iun grimpi sur \u0109evalon, oni donu al li pu\u015don nur tiom fortan, ke li sidi\u011du \u011duste sur la dorson de la besto. Sed la pu\u015do ne estu tro forta, por ke li ne falu aliflanke sur la teron. Troigo malutilas!<\/p>\n<p>En jena teksto malagrable trafas nin en la kolono A la ofta apero de la vorto\u00a0<em>libreto<\/em>:<\/p>\n<table id=\"customers\" width=\"99%\">\n<tbody>\n<tr>\n<th width=\"50%\"><strong>Ne tiel\u2026<\/strong><\/th>\n<th width=\"50%\"><strong>\u2026sed tiel \u0109i<\/strong><\/th>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>\u201cSocieta ludaro por hejmo kaj ekskurso\u201d de J. Rosenberg, 48-pa\u011da libreto.<br \/>\nOfte mankas al ni gvidlibro, per kiu ni povus fari niajn vesper-kunvenojn pli interesaj kaj kiuj donus al la kunvenantoj eblecon gaje kaj interese pasigi vesperon, ekzercante la internacian lingvon. \u0108i tiun mankon penas forigi la a\u016dtoro. En la libreto trovi\u011das kolekto da zorge elektitaj ludoj, en kiuj la agado estas akompanata per interparoloj. La libreto enhavas 50 tiajn ludojn. Mi legis la libreton kun granda intereso kaj mi opinias, ke la libreto atingos sian celon, se la ludgvidantoj lerte aplikos \u011din. La lingvo de la libreto estas bona, flua kaj modela, la ludoj interesaj kaj facile kompreneblaj.<br \/>\nSendube la libreto estas grava helpilo por vivigi niajn vesper-kunvenojn.<\/td>\n<td>\u201cSocieta ludaro por hejmo kaj ekskurso\u201d de J. Rosenberg, 48-pa\u011da.<br \/>\nOfte mankas al ni gvidilo, per kiu ni povus fari niajn kunvenojn pli interesaj kaj ebligi al la kunvenintoj gaje kaj interese pasigi vesperon, ekzercante sin en la internacia lingvo. \u0108i tiun mankon al a\u016dtoro penas forigi. En lia verketo trovi\u011das kolekto da zorge elektitaj ludoj, en kiuj la agadon akompanas interparoloj. La libreto enhavas 50 tiajn ludojn. Mi \u011din legis kun granda interesi\u011do kaj opinias, ke \u011di atingos sian celon, se la gvidantoj \u011din lerte aplikos. La lingvo estas bona, flua kaj modela, la ludoj interesaj kaj facile kompreneblaj.<br \/>\nSendube \u0109i tiu ludaro estas grava helpilo por vivigi niajn kunvenojn!<\/td>\n<\/tr>\n<\/tbody>\n<\/table>\n<p><em>Rimarko<\/em>:<br \/>\nKiel oni vidas, ni diversmaniere evitis la \u011denan ripeti\u011don de la vorto\u00a0<em>libreto<\/em>. Kelkaj aliaj \u015dan\u011doj, kvankam ne tre necesaj, faciligas la stilon.<br \/>\nAnstata\u016d \u201clegis \u011din\u201d, \u201caplikos \u011din\u201d ni skribis: \u201c\u011din legis\u201d kaj \u201c\u011din aplikos\u201d. Tion ni faris por eviti, ke la ripeti\u011do de \u201c\u011din\u201d \u015doku la orelojn. En \u201cmi legis \u011din\u201d kaj \u201cla gvidantoj lerte aplikos \u011din\u201d la vorto \u201c\u011din\u201d ja staras en la sunlumo, sed en \u201cmi \u011din legis\u201d kaj \u201cla gvidantoj \u011din lerte aplikos\u201d, oni apena\u016d rimarkas tiun vorton, \u0109ar \u011di staras \u201cen la ombro\u201d.<br \/>\nKomparante la originalan formon de la tuto (A) kun la korektita (B), oni certe trovos, ke la lasta estas ne nur pli belsona, sed anka\u016d pli malpeza.<\/p>\n<p>Anka\u016d en jenaj frazoj iuj vortoj \u011dene ripeti\u011das. Klopodu plibonigi ilin, kovrinte la kolonon B.<\/p>\n<table id=\"customers\" width=\"99%\">\n<tbody>\n<tr>\n<th width=\"50%\"><strong>Ne tiel\u2026<\/strong><\/th>\n<th width=\"50%\"><strong>\u2026sed tiel \u0109i<\/strong><\/th>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>1. Ja\u0109jo sentis la larmojn brulantajn post liaj palpebroj; li glutis por reteni ilin; li mordis sin sur sia lipo, li pugnigis siajn manojn en siaj pantalonpo\u015doj; li kuntiris siajn piedfingrojn en siaj \u015dtrumpoj.<\/td>\n<td>1.\u00a0<a href=\"http:\/\/verkoj.com\/lauteme\/klasika\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/#kom21\"><em>(liaj, siaj)<\/em><\/a>: Ja\u0109jo sentis la larmojn brulantaj post liaj palpebroj kaj glutis por reteni ilin. Li mordis la lipojn, pugnigis la manojn en la po\u015doj de sia pantalono kaj kuntiris la piedfingrojn en siaj \u015dtrumpoj.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>2. En nia okazigita kunveno ni decidis okazigi la Zamenhofan vesperon la 20-an de decembro. \u011ci okazos en la granda salono de \u201cKonkordo\u201d.<\/td>\n<td>2.\u00a0<em>(okaz\u2019)<\/em>: En nia kunveno ni decidis okazigi la Zamenhofan vesperon la 20-an de decembro en la granda salono de \u201cKonkordo\u201d.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>3. La\u016dte kriante li returnis sin kaj kuregis returne, el la aleo sur la pavimon.<\/td>\n<td>3.\u00a0<a href=\"http:\/\/verkoj.com\/lauteme\/klasika\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/#kom23\"><em>(returne)<\/em><\/a>: La\u016dte kriante li sin turnis kaj kuregis el la aleo sur la pavimon.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>4. Tiujn ujojn li poste devis plenigi je musko kaj poste lia patro ver\u015dis akvon en ilin.<\/td>\n<td>4.\u00a0<em>(poste)<\/em>: Tiujn ujojn li poste devis plenigi je musko kaj tiam lia patro ver\u015dis akvon en ilin.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>5. Refoje pu\u015don, piedfrapon. Tiam amba\u016d knaboj kaptis unu la alian kaj balda\u016d amba\u016d ruli\u011dis sur la vojo.<\/td>\n<td>5.\u00a0<a href=\"http:\/\/verkoj.com\/lauteme\/klasika\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/#kom25\"><em>(amba\u016d)<\/em><\/a>: Refoje pu\u015don, piedfrapon. Tiam la knaboj kaptis unu la alian kaj balda\u016d amba\u016d ruli\u011dis sur la vojo.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>6. a) \u0108u estas permesate, ke Ja\u0109jo tiun \u0109i posttagmezon venos kaj ludos kun ni? b) Nu, panjo, \u0109u estas permesate? c) Sinjorino, \u0109u estas permesate al Ja\u0109jo kuniri kun ni? \u0109) Ho, sinjorino, \u0109u estas permesate? d) \u0108u jes? Ja\u0109jo, estas permesate al vi!<\/td>\n<td>6.\u00a0<a href=\"http:\/\/verkoj.com\/lauteme\/klasika\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/#kom26\"><em>(esti permesate)<\/em><\/a>: a) \u0108u Ja\u0109jo povas veni kaj ludi kun ni tiun \u0109i posttagmezon? b) Nu, panjo, \u0109u vi permesas? c) Sinjorino, \u0109u Ja\u0109jo povas iri kun ni? \u0109) Ho, sinjorino, \u0109u vi permesas al li? d) \u0108u jes? Ja\u0109jo, vi povas!<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>7. \u015ci rekonscii\u011dis, malfermis la okulojn kaj \u0109e la rememoro lar\u011digis la okulojn kaj komencis histerie kriegi.<\/td>\n<td>7.\u00a0<em>(okuloj)<\/em>: \u015ci rekonscii\u011dis, malfermis la okulojn kaj \u0109e la rememoro lar\u011digis ilin kaj komencis histerie kriegi.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>8. La trio sendecide restis staranta apud la ponteto. Balda\u016d ili jam vidis serviston de la mastro alproksimi\u011danta el la direkto de la biendomo. Tiam ili rapide estis forkurintaj. Unue ili estis kurintaj trans la ponteton kaj tra la pa\u015dtejo, \u2013 poste ili estis grimpintaj \u0109irka\u016d latbarilo; poste ili estis saltintaj trans du fosa\u0135ojn, kiuj, feli\u0109e, en la senpluva sezono ne estis tro lar\u011daj; ili estis rampintaj sub metalreta\u0135o el pikildrato; kaj fine ili estis alvenintaj sur digon kondukantan al la pavimvojo. Tie ili estis liberaj. Ja\u0109jo estis savinta la valizon de Tom.<\/td>\n<td>8.\u00a0<a href=\"http:\/\/verkoj.com\/lauteme\/klasika\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/#kom28\"><em>(estis -inta)<\/em><\/a>: La trio sendecide restis staranta apud la ponteto. Balda\u016d ili jam vidis serviston de la mastro alproksimi\u011danta el la direkto de la biendomo. Tiam ili rapide forkuris. Ili unue kuregis trans la ponteton kaj tra la pa\u015dtejo, \u2013 poste ili grimpis \u0109irka\u016d latbarilon kaj saltis trans du fosa\u0135ojn, kiuj en la senpluva sezono ne estis tro lar\u011daj; ili rampis sub barilon el pikildrato; kaj fine alvenis sur digon kondukantan al la \u015doseo. Tie ili estis liberaj. Ja\u0109jo estis savinta la valizon de Tom.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>9. Lia stando estis iom malproksime de la mia, sed mi povis vidi lin laboranta \u0109e sia stando.<\/td>\n<td>9.\u00a0<em>(stando)<\/em>: Lia stando estis iom malproksime de la mia, sed mi povis vidi lin laboranta tie.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>10. Mi provis ju\u011di la personon, al kiu mi klopodis vendi kaj adaptis miajn vortojn la\u016d mia ju\u011do pri la persono.<\/td>\n<td>10.\u00a0<em>(ju\u011d\u2019 \u2013 persono)<\/em>: Mi provis ju\u011di la personon, al kiu mi klopodis vendi kaj la\u016d tio mi adaptis miajn vortojn.<\/td>\n<\/tr>\n<\/tbody>\n<\/table>\n<p><em>Rimarkoj \u0109e<\/em>:<br \/>\n<strong id=\"kom21\">1.\u00a0<em>(liaj-siaj)<\/em><\/strong>: En la lingvo de la originalo la posedaj pronomoj estas unusilabaj, pro tio ili ne akcenti\u011das kaj preska\u016d kunfandi\u011das kun la sekvanta vorto. En Esperanto ili ricevas iom da akcento \u0109ar ili estas dusilabaj kaj ne kunfandi\u011das kun la sekvanta vorto. Tial ni kelkfoje anstata\u016digis tiujn vortojn per \u201cla\u201d, kiu modeste sin tenas malanta\u016de.<br \/>\n<strong id=\"kom23\">3.\u00a0<em>(returne)<\/em><\/strong>: La duan\u00a0<em>returne<\/em>\u00a0ni povas forlasi, \u0109ar la ideo estas jam sufi\u0109e esprimita en la unua.<br \/>\n<strong id=\"kom25\">5.\u00a0<em>(amba\u016d)<\/em><\/strong>: Aliaj solvoj: a) la dua\u00a0<em>amba\u016d<\/em>\u00a0povas esti anstata\u016digita per\u00a0<em>ili<\/em>, kiu sonas pli malpeze: \u201c\u2026 kaj balda\u016d ili ruli\u011dis sur la vojo\u201d; b) Anka\u016d\u00a0<em>ili<\/em>\u00a0povas malaperi: \u201cTiam la knaboj kaptis unu la alian kaj balda\u016d ruli\u011dis sur la vojo\u201d.<br \/>\n<strong id=\"kom26\">6.\u00a0<em>(esti permesate)<\/em><\/strong>: En la verko, el kiu ni prenis la koncernajn frazojn, ili ne tuj sekvas unu la alian, sed staras sur unu sola pa\u011do, do kun tro malgranda spaco inter si. Kvankam la traduko \u201cesti permesate\u201d precize esprimas la ideon, \u011di tamen faras tion tro longforme kaj pro tio tro peze kaj altrude, kontra\u016de al la ekvivalentoj en diversaj lingvoj naciaj. Pro tio oni jam ofte ser\u0109is alian formon kaj proponis \u201crajti\u201d kaj la neologismojn \u201cdarfi\u201d, \u201clici\u201d kaj \u201csmeji\u201d, respektive el la germana, angla-franca kaj la rusa lingvoj. \u201cRajti\u201d povas bone servi kaj jam estas ofte uzata, sed en la \u0109i-supraj frazoj \u011di ne kontentigas. Pri \u201cdarfi\u201d, \u201clici\u201d kaj \u201csmeji\u201d oni multe skribis, sed la vortoj ne ricevis civitanan rajton.\u00a0<em>[nun \u201crajti\u201d estas vastege uzata, \u201clici\u201d estas en PIV kaj estas pli-malpli bona vorto, \u201cdarfi\u201d estas jam apena\u016d tolerebla neologismo, dum \u201csmeji\u201d estas nur amuza vorteto, e\u0109 por rusoj ne tuj komprenebla \u2013\u00a0<strong>Mevo<\/strong>]<\/em><br \/>\nSed kial ni ne uzu la manieron de Zamenhof por esprimi tiun ideon? Li uzis \u201cpovi\u201d por\u00a0<em>esti permesata<\/em>\u00a0kaj \u201cne devi\u201d por\u00a0<em>ne esti permesata<\/em>. Do anstata\u016d la longan formon \u201cesti permesate\u201d ni preferas en la menciitaj frazoj la manieron de Zamenhof, variigitan per \u201cpermesi\u201d.<br \/>\n<strong id=\"kom28\">8.\u00a0<em>(estis -inta)<\/em><\/strong>: Sen malutilo ni povas en preska\u016d \u0109iuj tiuj frazoj anstata\u016digi tiun formon per la simpla\u00a0<em>-is<\/em>, kiel agis Kabe en \u201cLa Faraono\u201d. La kunteksto preska\u016d \u0109iam montras la \u011dustan signifon. Nur en la lasta frazo ni ne \u015dan\u011dis\u00a0<em>estis savinta<\/em>\u00a0\u0109ar\u00a0<em>savis<\/em>\u00a0estas miskompreniga: \u0109u Ja\u0109jo savis la valizon, kiam ili venis sur la \u015doseon, a\u016d li estas savinta \u011din dum la forkuro?\u00a0<em>[Tiuj kompleksaj verbaj formoj vere estas jam tre arkaikaj kaj pezaj. Pro tio ili estu uzataj nur en okazo de ekstrema neceso. Estas granda merito de Kabe (Kazimierz Bein) pri kreo de tiu E-stilo \u2013\u00a0<strong>Mevo<\/strong>]<\/em><\/p>\n<p>Reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/\">Ne tiel, sed tiel \u0109i<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Oni povu la\u016dtlegi tekston sen granda peno. Vortoj kaj f\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/bona-stilo-estas-belsona\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":12241,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/12263"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=12263"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/12263\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/12241"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=12263"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}