{"id":12264,"date":"2022-08-22T20:28:31","date_gmt":"2022-08-22T12:28:31","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/eta-antauparolo-de-la-preparinto-de-la-reta-versio-5\/"},"modified":"2022-08-22T20:48:09","modified_gmt":"2022-08-22T12:48:09","slug":"bona-stilo-estas-klara","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/bona-stilo-estas-klara\/","title":{"rendered":"3. Bona stilo estas klara."},"content":{"rendered":"<p>\u201cEn Esperanto la vortordo estas libera\u201d, \u2013 oni ofte diras. Eble vi tamen sulkigas la frunton, legante:<br \/>\na. Kaj nian atingos ni celon.<br \/>\nb. \u011ci la homan tiras familion.<br \/>\n\u201cTiel oni ne parolas!\u201d, \u2013 vi diras, ver\u015dajne indigne. Jen pruvo, ke en Esperanto tamen ekzistas certa vortordo, de kiu la ordo en \u0109i-supraj frazoj devias. Ili, nome, estas prenitaj el poemoj de Zamenhof, en kiuj la ritmo kaj la rimo postulas tiun ordon. Pro tio Zamenhof uzis la privilegion, kiun posedas nur poetoj por tiaj esceptaj kazoj.<br \/>\n\u0108ar pri poezio ni ne intencas okupi nin, ni donas ekzemplon en prozo:<br \/>\nMi a\u0109etis ion en butiko kaj pagis \u0109e la kasejo:<br \/>\n\u201cTre mi dankas vin!\u201d \u2013 diris la kasistino en mia gepatra lingvo.<br \/>\n\u201cFremdulino\u201d, \u2013 mi pensis, \u201ckiu ankora\u016d ne regas la lingvon de \u0109i tiu lando\u201d.<br \/>\nPoste mi vizitis Zamenhofan vesperon de unu el niaj grupoj.<br \/>\n\u201cMi dankas vin tre!\u201d \u2013 diris la kasisto, al kiu mi pagis mian enirbileton.<br \/>\n\u201cKomencanto\u201d, \u2013 pensis mi. \u201cLi ankora\u016d ne regas Esperanton\u201d.<br \/>\nKial mi pensis, ke la unua estas fremdulino kaj la alia \u2013 komencanta esperantisto? Nu, \u0109ar \u0109iu el ili uzis la vortordon de sia gepatra lingvo. En la lingvo de mia lando oni diras ne \u201cTre mi dankas vin\u201d, sed \u201cMi dankas vin tre\u201d. Kaj en Esperanto oni diras ne \u201cMi dankas vin tre\u201d sed \u201cMi tre dankas vin\u201d.<br \/>\nJen do alia pruvo, ke en Esperanto ekzistas la vortordo. Tiun vortordon oni nomas la konvencia vortordo.<\/p>\n<p><strong>a. Konvencia vortordo.<\/strong><br \/>\nKlarecon, facilan komprenon, oni akiras \u0109efe, obeante la konvencion, tio estas \u2013 la kutimojn pri vortordo kaj esprimmaniero.<br \/>\nLa sekvaj tekstoj en la kolono A eble ne vekos vian indignon, sed la sulko sur via frunto ver\u015dajne restos:<\/p>\n<table id=\"customers\" width=\"99%\">\n<tbody>\n<tr>\n<th width=\"50%\"><strong>Ne tiel\u2026<\/strong><\/th>\n<th width=\"50%\"><strong>\u2026sed tiel \u0109i<\/strong><\/th>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>1. Mia filino mortis kaj al mi postlasis nepinon.<\/td>\n<td>1. Mia filino mortis kaj postlasis al mi nepinon.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>2. Tie lia patrino la naski\u011don de tiu \u0109i unua kaj lasta infano atendis.<\/td>\n<td>2. Tie lia patrino atendis la naski\u011don de tiu \u0109i unua kaj lasta infano.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>3. (telefone) \u0108u ankora\u016d vi min a\u016ddas?<\/td>\n<td>3. \u0108u vi ankora\u016d a\u016ddas min? a\u016d: \u0108u vi min ankora\u016d a\u016ddas?<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>4. Per \u015dipo kun \u015di revenu.<\/td>\n<td>4. Revenu kun \u015di per \u015dipo. a\u016d: Per \u015dipo revenu kun \u015di.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>5. Mi de vi postulas, ke vi ne parolu pri tio, kion mi \u0135us al vi komisiis.<\/td>\n<td>5. Mi postulas, ke vi ne parolu pri tio, kion mi \u0135us komisiis al vi.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>6. Venu, mia nepino kaj mi al vi donos brakon.<\/td>\n<td>6. Venu, mia nepino kaj mi donos brakon al vi.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>7. Mi por vi estis obstaklo, kiu al vi malebligis ser\u0109i pli bonan estontecon.<\/td>\n<td>7. Mi estis por vi obstaklo, kiu malebligis al vi ser\u0109i bonan estontecon.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>8. Mi pri tio al \u015di petos.<\/td>\n<td>8. Mi petos \u015din pri tio. a\u016d: Mi petos al \u015di pri tio. a\u016d: Mi \u015din petos pri tio.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>9 . \u015ci mirigite la knabinon alrigardis.<\/td>\n<td>9 . Mirigite \u015di rigardis la knabinon.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>10. Virino, kiu pro kompato mian avon kaj min gastigis en sia domo.<\/td>\n<td>10. Virino, kiu pro kompato gastigis min kaj mian avon en sia domo.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>11. Tiam mia edzo venis por al mi rakonti, ke li vin trovis.<\/td>\n<td>11. Tiam mia edzo venis por rakonti al mi, ke li trovis vin. a\u016d: ke li vin trovis.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>12. Alia infano sama\u011da kiel frenezulo estus krieginta.<\/td>\n<td>12. Alia sama\u011da infano estus krieginta kiel frenezulo.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>13. Mian vivon mi por la infano riskis.<\/td>\n<td>13. Mian vivon mi riskis por la infano. a\u016d: Mi riskis por la infano mian vivon. a\u016d: Por la infano mi riskis mian vivon.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>14. Vi aspektu, kvaza\u016d vi la monon, kiun li rekompence al vi donos, forte bezonas.<\/td>\n<td>14. Vi aspektu, kvaza\u016d vi forte bezonas la monon, kiun li rekompence donos al vi. a\u016d: kiun li donos al vi rekompence.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>15. Taksio kondukis la kvinopon al la hotelo, kie C. vastan \u0109ambron estis rezervinta.<\/td>\n<td>15. Taksio kondukis la kvinopon al la hotelo, kie C. estis rezervinta vastan \u0109ambron.<\/td>\n<\/tr>\n<\/tbody>\n<\/table>\n<p><strong>Rimarkoj:<\/strong><br \/>\nKvankam la vortordo en \u0109i-supraj frazoj estas iom alia, ol tiu, al kiu ni kutimi\u011dis, oni ne povas nomi \u011din nepre erara. En certaj okazoj \u2013 kiel ni vidis \u0109i-anta\u016de, \u011di e\u0109 povas esti necesa. Sed se la tuta libro 200-pa\u011da, el kiu ni citis tiujn frazojn, estas tiel verkita sen unu neceso, tia stilo impresas nenatura kaj e\u0109 efikas incite.<br \/>\nLa kutima vortordo estas: subjekto, predikato, komplemento(j), la\u016d la ordinara irado de la pensoj, ekz:<br \/>\n<em>La patro skribas en la \u011dardeno leteron al sia filo<\/em>.<br \/>\nEstas dezirinde, ke \u0109iu elemento en la frazo staru apud tiu, al kiu \u011di rilatas. Oni do ne diru:<br \/>\n<em>La patro skribas leteron al sia filo en la \u011dardeno<\/em>, \u0109ar tia aran\u011do estas miskompreniga: oni pensas, ke estas la filo, kiu trovi\u011das en la \u011dardeno.<br \/>\nPro stilaj, nuancaj kaj akcentaj motivoj oni povas, ofte e\u0109 devas \u015dan\u011di tiun ordon, sed oni \u0109iam zorgu, ke la rezultato havu la celitan sencon kaj ke la signifo ne \u015dan\u011di\u011du.<\/p>\n<p><strong>b. Deviga vortordo.<\/strong><br \/>\nEn iu Esperanto-grupo trafis nin jenaj vortoj, skribitaj sur nigra tabulo:<br \/>\n\u201c\u0108i tie oni nur parolu Esperanton\u201d.<br \/>\n\u201c\u0108u ne estas permesate kanti \u0109i tie?\u201d \u2013 mi demandis la prezidanton, supozante, ke kantado eble \u011denus la najbarojn.<br \/>\n\u201cNi certe rajtas kanti en nia kunvenejo\u201d, \u2013 li respondis, \u2013 \u201ckial ne? Per kantado ni \u0109iam komencas niajn vesperojn. Kial vi demandas?\u201d<br \/>\n\u201cPro tiu frazo sur la nigra tabulo.\u201d<br \/>\n\u201cTio estas instigo paroli \u0109iam Esperanton\u201d, li diris. \u201cVi scias, ke ordinare oni post kelka tempo refalas en sian nacian lingvon. Tiukaze ni atentigas la pekinton pri la frazo sur la nigra tabulo.\u201d<br \/>\n\u201cMi komprenas. Via intenco estas bona, sed\u2026 tion vi ne esprimas per la frazo!\u201d<br \/>\n\u201cMi ne komprenas\u2026\u201d<br \/>\n\u201cVi ja volas instigi la membrojn, ke ili parolu nur Esperanton, \u0109u ne?\u201d<br \/>\n\u201cJes.\u201d<br \/>\n\u201cNu, tie staras io alia, nome: \u201c\u0108i tie oni nur parolu Esperanton\u201d, tio estas ne kantu, ne legu, a\u016d ne skribu Esperanton. \u0108u vi nun komprenas?\u201d<br \/>\n\u201cJe-e-es\u2026\u201d<br \/>\n\u201cSed vi volis diri: \u201c\u0108i tie oni parolu nur Esperanton.\u201d<br \/>\n\u201cVi pravas, vere. Mi \u0109iam opiniis, ke la vortordo estas libera, sed nun evidenti\u011das al mi, ke mi eraris.\u201d<br \/>\n\u201cNu, mi ne volas diri, ke \u011di tute ne estas libera, sed almena\u016d ne tute\u2026\u201d<\/p>\n<p>Efektive, en \u011denerala senco la vortordo estas libera, sed tio ne signifas, ke oni rajtas aran\u011di la vortojn arbitre. Estas vere, ke koncerne la distingon inter subjekto kaj objekto la frazoj:<br \/>\n<strong>Johano amas Marion<\/strong>, kaj<br \/>\n<strong>Marion amas Johano<\/strong><br \/>\nne povas ka\u016dzi miskomprenon; amba\u016d signifas la samon. Sed tiaj ekzemploj servas ordinare kiel klarigo pri la utilo de la akuzativa formo, per kiu oni povas distingi la anton disde la ato. En diversaj lingvoj oni distingas ilin per la vortordo; en tiuj lingvoj la frazo\u00a0<em>Johano amas Mario<\/em>signifas\u00a0<em>Johano amas Marion<\/em>.<br \/>\nAnka\u016d en Esperanto la kutima vortordo estas uzata, \u0109u por akiri pli bonan stilon \u2013 vidu la anta\u016dan \u0109apitron \u2013 \u0109u por reliefigi a\u016d akcenti iun vorton a\u016d frazparton kaj tiel krei nuancon en la signifo de la frazo. Pri tio poste.<br \/>\nNune ni volas paroli pri la loko, kiun iuj vortoj\u00a0<em>devas<\/em>\u00a0okupi en la frazo pro tio, ke sur alia loko ili donus al la frazo alian sencon ol tiun, kiun ni celas. Klara ekzemplo pri tio estas la frazo:\u00a0<em>\u0108i tie oni nur parolas Esperanton<\/em>. \u011ci estas senerara, sed ne esprimas tion, kion la prezidanto volis diri.<br \/>\nAnka\u016d la vortoj\u00a0<em>anka\u016d, ankora\u016d, e\u0109, jam, nur<\/em>\u00a0kaj kelkaj aliaj staru anta\u016d la vortoj a\u016d la vortgrupo, al kiu ili rilatas. De tiu loko dependas \u2013 kiel ni jam konstatis \u2013 la signifo de la frazo.<br \/>\nLa temo, kiun ni nun komencis pritrakti, ne estas tute nova por ni. Jam en elementa lernolibro ni lernis, ke la vorto\u00a0<em>ne<\/em>\u00a0devas stari tuj anta\u016d la vorto a\u016d vortgrupo, kiun \u011di neas, ekz.:<\/p>\n<table id=\"customers\" width=\"99%\">\n<tbody>\n<tr>\n<td width=\"50%\">1. A. Mi tute ne komprenas tion.<\/td>\n<td>B. Mi ne tute komprenas tion.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>2. A. Mi ne renkontis lin.<\/td>\n<td>B. Mi renkontis ne lin, sed lian fraton.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>3. A. La patro ne legas librojn, sed skribas leterojn.<\/td>\n<td>B. La patro legas ne libron, sed gazeton.<\/td>\n<\/tr>\n<\/tbody>\n<\/table>\n<p>Oni do ne diru:<br \/>\n1. Mi ne renkontis lin, sed lian fraton.<br \/>\n2. La patro ne legas libron, sed gazeton,<br \/>\n\u0109ar la verboj\u00a0<em>renkonti, legi<\/em>\u00a0ankora\u016d devas servi por respektive\u00a0<em>lian fraton<\/em>\u00a0kaj\u00a0<em>gazeton<\/em>.<\/p>\n<p>Atentu tion anka\u016d en jenaj frazoj:<br \/>\n1. En diman\u0109o oni devas ne labori, sed ripozi. (Ne diru: ne devas, \u0109ar oni efektive devas fari ion, nome ripozi).<br \/>\n2. Ne mi mensogis, sed vi.<br \/>\n3. Ne bele li parolis, sed klare.<br \/>\n4. Mi legis ne la dikan, sed la maldikan libron.<br \/>\n5. Ne \u0109io, kio brilas, estas oro.<br \/>\n6. Vi ne diru tion!<br \/>\n7. Vi diru ne tion!<br \/>\n8. Ne vi diru tion!<br \/>\n9. Ne tute bona.<br \/>\n10. Tute ne bona.<\/p>\n<p>Ekzemploj de Zamenhof:<br \/>\n1. Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni.<br \/>\n2. La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj a\u016d poloj, kiuj ne scias alian lingvon, krom sia propra) povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon, \u0109ar \u011di estas utila, sed ne necesa.<br \/>\n3. \u0108iuj prepozicioj per si mem postulas \u0109iam la nominativon. Se ni iam post prepozicio uzas la akuzativon, la akuzativo dependas ne de la prepozicio, sed de aliaj ka\u016dzoj.<\/p>\n<p>Jen sekvas frazoj, kiuj pro mal\u011dusta loko de la \u0109i supre menciitaj vortoj ricevis alian signifon ol tiun, kiun celis la a\u016dtoro de la originalo. En la kolono A ni donas post \u0109iu frazo inter krampoj la \u2013 nedeziratan \u2013 signifon. En la kolono B ni metas la frazon korektitan la\u016d la senco de la originalo.<\/p>\n<table id=\"customers\" width=\"99%\">\n<tbody>\n<tr>\n<th width=\"50%\"><strong>Ne tiel\u2026<\/strong><\/th>\n<th><strong>\u2026 sed tiel \u0109i<\/strong><\/th>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>1. La najbaroj ne sin okupu pri la vizito. (Do: ili okupu aliajn personojn, ne sin)<\/td>\n<td>1. La najbaroj ne okupu sin pri la vizito.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>2. Tia solvo tamen ne al \u015di malpla\u0109is. (Do: al kiu malpla\u0109is tia solvo, se ne al \u015di?)<\/td>\n<td>2. Tia solvo tamen ne malpla\u0109is al \u015di.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>3. Ne \u015din \u011denu, patro! (Do, kiun la patro \u011denu?)<\/td>\n<td>3. Ne \u011denu \u015din, patro!<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>4. Ne tion forgesu! (Do forgesu ion alian, ne tion!)<\/td>\n<td>4. Ne forgesu tion!<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>5. Vi ne tion faru! (Do, kion mi faru?)<\/td>\n<td>5. Vi ne faru tion!<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>6. \u015ci ne sin movis. (\u015ci movis iun alian, ne sin)<\/td>\n<td>6. \u015ci ne movis sin.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>7. Mia filo anka\u016d \u015din konas. (Kiun mia filo konas krome?)<\/td>\n<td>7. Anka\u016d mia filo \u015din konas.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>8. Via avo anka\u016d kuniru. (Kion la avo faru krome?)<\/td>\n<td>8. Anka\u016d via avo kuniru.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>9. \u0108i tiun jaron vi edzi\u011dos kun Jane? Sed Jonny anka\u016d \u015din atentas! (Jonny atentas do anka\u016d alian knabinon?)<\/td>\n<td>9. Sed anka\u016d Jonny \u015din atentas!<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>10. Vi estu ruza kaj diru, ke vi anka\u016d tiel nomi\u011das. (Vi nomi\u011du ne nur Jansen, sed anka\u016d Petersen)<\/td>\n<td>10. Vi estu ruza kaj diru, ke anka\u016d vi portas tiun nomon.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>11. Mi anka\u016d lo\u011dis tie. (Mi, ekz., ne nur laboris tie)<\/td>\n<td>11. Anka\u016d mi lo\u011dis tie.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>12. La aliaj anka\u016d vidis \u011din. (La aliaj do ne nur a\u016ddis \u011din)<\/td>\n<td>12. Anka\u016d la aliaj vidis \u011din.<\/td>\n<\/tr>\n<\/tbody>\n<\/table>\n<p>Nun certe ne estos malfacile al vi mem klarigi, kial en la sekvaj frazoj en la kolono A la vortoj\u00a0<em>almena\u016d, ankora\u016d, jam, e\u0109, nur, tiel, ja<\/em>\u00a0kaj aliaj ne staras sur la \u011dusta loko, se la tradukinto volis redoni la signifon en la kolono B.<\/p>\n<table id=\"customers\" width=\"99%\">\n<tbody>\n<tr>\n<th width=\"50%\"><strong>Ne tiel\u2026<\/strong><\/th>\n<th><strong>\u2026 sed tiel \u0109i<\/strong><\/th>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>1. Almena\u016d mi bezonas tri horojn.<\/td>\n<td>1. Mi bezonas almena\u016d tri horojn.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>2. Mi nur havas dudek jarojn.<\/td>\n<td>2. Mi havas nur dudek jarojn.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>3. Dum la transflugado li nur atentis sian ma\u015dinon kaj sian kompason.<\/td>\n<td>3. Dum la transflugado li atentis nur siajn ma\u015dinon kaj kompason.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>4. Oni nur al mi komisiis konduki \u015din tien.<\/td>\n<td>4. Oni komisiis al mi nur konduki \u015din tien.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>5. Nur varbu sanajn laboristojn.<\/td>\n<td>5. Varbu nur sanajn laboristojn.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>6. Vi do ankora\u016d min konas?<\/td>\n<td>6. Vi do ankora\u016d konas min?<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>7. \u0108u la sinjoro jam tion scias?<\/td>\n<td>7. \u0108u la sinjoro jam scias tion?<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>8. En Londono oni jam lin konsideris strangulo.<\/td>\n<td>8. Jam en Londono oni lin konsideris strangulo.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>9. \u0108u vi e\u0109 al mi envias la panon?<\/td>\n<td>9. \u0108u vi e\u0109 la panon envias al mi?<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>10. Neniu e\u0109 lin vidis eksterdome.<\/td>\n<td>10. E\u0109 neniu vidis lin eksterdome.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>11. Li ja \u015din ne konas.<\/td>\n<td>11. Li ja ne konas \u015din.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>12. De neniu el la knabinoj \u015di tiel publike estis ofendita.<\/td>\n<td>12. De neniu el la knabinoj \u015di estis publike tiel ofendita.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>13. Prefere al mi diru, kien tiu sinjoro iris.<\/td>\n<td>13. Prefere diru al mi, kien tiu sinjoro iris.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>14. Rememoru nur, kion la ebria G. preska\u016d al \u015di faris.<\/td>\n<td>14. Rememoru nur, kion la ebria G. preska\u016d faris al \u015di.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>15. Anta\u016de mi devas ion diri al vi.<\/td>\n<td>15. Mi devas anta\u016de diri al vi ion.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>16. La timo paralizis lin pro la mistera potenco, kiu \u015dajne de \u015di eliris.<\/td>\n<td>16. La timo paralizis lin pro la mistera potenco, kiu \u015dajne eliris de \u015di.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>17. Je la oka \u0109iuj membroj preska\u016d \u0109eestis.<\/td>\n<td>17. Je la oka preska\u016d \u0109iuj membroj \u0109eestis.<\/td>\n<\/tr>\n<\/tbody>\n<\/table>\n<p>Sub influo de sia nacia lingvo oni ofte pekas en Esperanto kontra\u016d la vortordo. Sed se ni metas la mal\u011dustan frazon kontra\u016d la \u011dustan, tuj trafas nin, ke la lasta estas pli klara ol la unua, kiu fakte diras ion alian, ol la a\u016dtoro volis diri.<br \/>\nParolate, la mal\u011dusta frazo tamen povas doni la deziratan sencon per la tono, la \u201cmuziko\u201d de nia parolo. Ekz., kion signifas la frazo: \u201cVin anka\u016d mi regalos\u201d?<br \/>\nLa tono de nia vo\u0109o povas doni al \u011di la deziratan signifon: \u201cVin anka\u016d \u2013 mi regalos (akcento sur \u201cvin anka\u016d). \u0108iu komprenos el tio: \u201cAnka\u016d vin mi regalos\u201d.<br \/>\nLa skribita frazo vekas dubon, kiu ne \u0109iam estas forigata de la kunteksto. Tial oni devas \u0109iam esti atentaj pri la vortordo.<\/p>\n<p><strong>c. \u015can\u011do de vortordo<\/strong><br \/>\nLa libero \u015dan\u011di la kutiman vortordon estas uzata \u2013 kiel ni menciis anta\u016de \u2013 anka\u016d por reliefigi a\u016d akcenti iun vorton a\u016d frazparton kaj tiel \u2013 nuancon en la signifo de la frazo. La nuda fakto, kiun la frazo esprimas, ne \u015dan\u011di\u011das per tio, sed aperas sub alia lumo. Ekzemlpe, se mi volis demandi iun, \u0109u li faris tion, kion mi komisiis al li, mi diras: \u201c\u0108u vi faris tion?\u201d. Se mi volis demandi, \u0109u li a\u016d iu alia faris tion, mi diras: \u201c\u0108u\u00a0<em>vi<\/em>\u00a0faris tion?\u201d a\u016d \u201c\u0108u faris tion vi?\u201d. En la unua frazo mi devas akcenti \u201cvi\u201d. Tio ne estas necesa en la dua frazo, \u0109ar ni \u015dovis la subjekton malanata\u016den, do sur nekutiman lokon, kie la akcento per si mem falas sur \u201cvi\u201d.<br \/>\nEn\u00a0<em>\u201cVivo de Zamenhof\u201d<\/em>\u00a0de Privat ni trovas multajn ekzemplojn de nekutima vortordo, el kiuj ni citos la jenajn:<br \/>\n1. Gloras generaloj, bruas tamburoj, sonas muzikoj.<br \/>\n2. Pli simpla, pli ta\u016dga por uzado nuna devus esti la revita lingvo.<br \/>\n3. Ne multaj estas la lernantoj, kaj ne ri\u0109a la paro.<br \/>\n4. Peza kaj dolora estis la ofero.<br \/>\n5. Eksplodis milito. Amase falis junaj viroj. Funebris la virinoj. Mizeris lo\u011dantaro de vila\u011doj detruitaj.<br \/>\n6. Grandi\u011dis la infanaro kaj estis ne sufi\u0109a la salajro.<br \/>\n7. Sa\u011da kaj severa estis la patro, viro skeptika je revoj, sed obstina je laboro.<br \/>\n8. De la patrino la koro, de la patro la cerbo, de la loko \u2013 la impreso; jen la tri \u0109efelementoj en la formado de la Zamenhofa genio.<br \/>\n9. Kiel \u0109efon kaj animon de l\u2019 amuzoj, lin \u0109irka\u016dis gefratoj kaj kolegoj.<br \/>\n10. \u011cojo granda, sed zorgo peza.<\/p>\n<p>En \u0109i tiuj frazoj \u0109iu \u015dan\u011do de la kutima vortordo estas pravigebla en la stilo de \u0109i tiu verko. Ne kapri\u0109e la a\u016dtoro aran\u011dis la vortojn alie! Li celis ion per tio:<br \/>\nDonante al certa vorto alian lokon, ol la kutima, li reliefigis a\u016d akcentis \u011din. Tiel la frazo ricevis ian viglecon kaj koloron, kiuj plene konvenas al la temo, kaj kiuj \u0109e normala vortordo mankas.<br \/>\nLegu en \u201cVivo de Zamenhof\u201d la cititajn frazojn en la kunteksto kaj poste aran\u011du ilin la\u016d la normala vortordo: tiam vi rimarkos, ke la \u0109armo, la aparta impreso, la reliefo, la akcento, la nuanco estas malaperintaj. La frazoj tiam impresas tro malvarme, afere, sobre, kvankam ilia fakta signifo ne \u015dan\u011di\u011dis.<br \/>\nEkzistas diversaj ka\u016dzoj, kial alia vortordo, ol la kutima, estas preferinda. Tial \u201cPlena Granatiko\u201d avertas, ke \u201coni ne faru \u015dan\u011dojn senka\u016dze, \u0109ar nur tiamaniere oni povas atingi, ke la \u015dan\u011do signifu ion, ke oni eksentu el \u011di certan nuancon: la akcentadon de iu frazelemento.\u201d<br \/>\nKrome, ni vidis en tiu \u0109i \u0109apitro, ke senka\u016dza \u015dan\u011dado enhavas la dan\u011deron, ke oni diros ion alian, ol kion oni volis diri.<\/p>\n<p>Reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/\">Ne tiel, sed tiel \u0109i<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>\u201cEn Esperanto la vortordo estas libera\u201d, \u2013 oni ofte dir\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/bona-stilo-estas-klara\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":12241,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/12264"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=12264"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/12264\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/12241"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=12264"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}