{"id":12265,"date":"2022-08-22T20:28:31","date_gmt":"2022-08-22T12:28:31","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/eta-antauparolo-de-la-preparinto-de-la-reta-versio-6\/"},"modified":"2022-08-22T20:52:25","modified_gmt":"2022-08-22T12:52:25","slug":"bona-stilo-estas-simpla","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/bona-stilo-estas-simpla\/","title":{"rendered":"4. Bona stilo estas simpla."},"content":{"rendered":"<p>Por atingi klarecon oni aran\u011du siajn frazojn en logika sinsekvo kaj evitu \u0109irka\u016dvojojn, detalecon kaj senutilan balaston. Sed aliflanke oni evitu anka\u016d troan koncizon, kiu ofte starigas la leganton anta\u016d enigmojn. Klarigu tion kelkaj ekzemploj:<\/p>\n<p>La kunmeta\u0135oj: vapor\u015dipo, abonpago, rapidvagonaro, bonkora, scivola, altranga, bondeziroj, vo\u0109doni piediri estas jam komune uzataj kaj pro tio tute klaraj. Sed legante la vorton\u00a0<em>diadoro<\/em>\u00a0ni haltas: \u011di \u015dajnas neologismo, sed vane ni ser\u0109as \u011din en Plena Vortaro. En la enhavo de la verko, en kiu ni trovis \u011din, evidenti\u011dis, ke \u011di estas vorto, kunmetita el\u00a0<em>di<\/em>\u00a0kaj\u00a0<em>adoro<\/em>\u00a0= adoro al dio. Sed skribante\u00a0<em>di-adoro<\/em>\u00a0a\u016d\u00a0<em>adoro al dio<\/em>\u00a0ni faras la vorton tuj travidebla.<\/p>\n<p>La vorto\u00a0<em>mesmistero<\/em>\u00a0estas same malklara. La\u016d la verko, portanta tiun titolon, ni komprenis, ke \u011di signifas\u00a0<em>mistero de la meso<\/em>. La traduko\u00a0<em>mistero de la meso<\/em>\u00a0estas pli klara kaj pli belsona. \u0108e eventuala ripeto povas sufi\u0109i\u00a0<em>mes-mistero<\/em>\u00a0a\u016d\u00a0<em>mesmistero<\/em>, \u0109ar tiam la ideo estas al la leganto jam konata.<\/p>\n<p>En la Esparanto-literaturo oni renkontas plurajn ne tuj kompreneblajn kaj tro longajn kunmeta\u0135ojn. Ili dankas sian naski\u011don al la naciaj lingvoj, kiuj havas por tiu ideo nur unu vorton \u2013 kunmetitan a\u016d ne \u2013 kiun la a\u016dtoro a\u016d tradukinto volis nepre esprimi same per unu vorto.<br \/>\nDisigo de la kunmetitaj partoj a\u016d streketo inter ili povas fari tiujn vortojn pli flue kompreneblaj, ekzemple:<\/p>\n<table id=\"customers\" width=\"99%\">\n<tbody>\n<tr>\n<th width=\"50%\"><strong>Ne tiel\u2026<\/strong><\/th>\n<th><strong>sed tiel \u0109i\u2026<\/strong><\/th>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>1. sekvinbero<br \/>\n2. junitagoj<br \/>\n3. glacikampbalaisto<br \/>\n4. glit\u015duligilo<br \/>\n5. turnmalfermeblaj fenestroj<br \/>\n6. lingvuzo<br \/>\n7. lingvekzercoj<br \/>\n8. petrolpendlampo<br \/>\n9. \u011dardenpiedvojo<br \/>\n10. merkredmatene<br \/>\n11. lundposttagmeze<br \/>\n12. pavimmalpura\u0135o<\/td>\n<td>1. seka vinbero<br \/>\n2. juniaj tagoj<br \/>\n3. glitkureja balaisto (poste en la verko: balaisto)<br \/>\n4. glit\u015dua ligilo, a\u016d: ligilo de glit\u015duo<br \/>\n5. turne (a\u016d porde) malfermeblaj fenestroj<br \/>\n6. lingvouzo; lingvouzado<br \/>\n7. lingvaj ekzercoj<br \/>\n8. pendanta petrola lampo; petrola lampo, poste simple: lampo<br \/>\n9. \u011dardena vojeto<br \/>\n10. merkredon matene<br \/>\n11. lundon posttagmeze<br \/>\n12. malpura\u0135o de la pavimo<\/td>\n<\/tr>\n<\/tbody>\n<\/table>\n<p>Ju pli simple ni esprimas nin, des pli facile oni nin komprenas. Frazo, kiun oni devas relegi por kompreni \u011din, ne estas bonstila, \u0109ar bona stilo neniam \u011denas la legadon, sed male, \u011din faciligas. Anka\u016d de parolanto oni atendas, ke li parolu klare kaj tuj kompreneble, \u0109ar malklaran frazon skribitan ni povas relegi, sed parolanton ni ne povas interrompi por peti, ke li rediru la lastan frazon.<\/p>\n<p>Malbonan stilon oni renkontas pli ofte en tradukoj ol en originaloj. Tio estas evidenta, \u0109ar en originalo oni inklinas al la plej simpla esprimado de la pensoj, sed dum tradukado oni spertas la influon de la originala teksto. La tradukanto ja volas sekvi la originalon kiel eble plej precize. Tio estas, kompreneble, la\u016ddinda, sed li ne malatentu, ke la enhavo konsistas ne nur el vortoj, kiujn oni devas anstata\u016digi per vortoj en alia lingvo, sed anka\u016d el sentoj, impresoj, emocioj, atmosfero, ktp, kiuj kune kolorigas kaj nuancas la vortojn, la tutan tekston, kaj tiel elvokas en la leganto plenan bildon de tio, kion la a\u016dtoro volis diri. La traduko devas redoni tion. Por tion atingi, la tradukanto ofte devas iom flankeni\u011di de la originalo, \u0109ar la esprimpovo, la esprimmaniero kaj la esprimforto en la diversaj lingvoj ne estas \u0109iurilate egalaj. Por ke iu vorto a\u016d teksto reliefi\u011du, la tradukanto ne malofte devas modifi la tekston.<\/p>\n<p>Por ilustri tion ni donas kelkajn ekzemplojn:<\/p>\n<table id=\"customers\" width=\"86%\">\n<tbody>\n<tr>\n<th width=\"50%\"><strong>Ne tiel\u2026<\/strong><\/th>\n<th><strong>\u2026 sed tiel \u0109i<\/strong><\/th>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>Pro tio, ke An\u0109jo la \u0108asisto neniam plendis pri \u0109iuj tiuj malhelpantaj cirkonstancoj en la kvar elementoj, kiujn kelka nombro de \u0109asistoj sole kulpigas, se iu venas hejmen kun manplena \u0109asa\u0135ujo, kaj ke li malofte fanfaronis pri leporoj kaj perdrikoj, kiujn li, kvankam ne hejmen portis, sed pri kiuj li estis konvinkita, ke ili nepre en iu netrovebla rifu\u011dejo mortis pro iliaj vundoj.<\/td>\n<td>Pro tio Anc\u0135o la \u0108asisto neniam plendis pri la \u011denaj cirkonstancoj en la kvar elementoj, kiujn solajn kelkaj \u0109asistoj kulpigas, kiam ili venas hejmen kun malplena \u0109asosako. Tial li malofte fanfaronis pri leporoj kaj perdrikoj, pri kiuj \u2013 kvankam li ne portis ilin hejmen \u2013 li tamen estis konvinkita, ke ili en netrovebla rifu\u011dejo mortis pro siaj vundoj.<\/td>\n<\/tr>\n<\/tbody>\n<\/table>\n<p>En la kolono A estas prezentita longa kaj stranga frazo. La komencaj vortoj \u201cPro tio, ke\u201d kaj iom poste \u201ckaj ke\u201d igas nin scivolaj pri tio, kio okazis pro tio, ke A\u0109jo la \u0108asisto neniam plendis ktp, sed tiu alplenigo ne sekvas, kaj la pensoj anstata\u016d iri rekte anta\u016den impliki\u011das pro la mal\u011dusta kombino\u00a0<em>kvankam\u2026 sed<\/em>.<\/p>\n<p>Esplorante la originalan tekston, ni konstatas, ke la tradukinto sin lasis gvidi de sia gepatra lingvo. \u0108ar la frazo estis tro longa, ni hakis \u011din en du partojn. Pro tio la vortoj \u201cPro tio\u201d devus esti ripetataj. Sed \u0109ar tia ripeto sonas malbele, ni skribis duafoje \u201ctial\u201d. Malgra\u016d tio la frazo ne estas kontentiga. La originalo ja estis verkita en stilo, kiun oni nuntempe \u011denerale ne uzas. Pri tiaj stilistoj la nederlanda lingvisto prof-o<\/p>\n<p>Gerlach Royen O.F.M. diras:<\/p>\n<p><em>Ekzistas a\u016dtoroj, kiuj kun plezuro skribas frazon du pa\u011dojn longan. Oni povas diri, ke tio estas respektinda, kiel, ekzemple, oni vidas akrobaton laboranta. Tiam anka\u016d mi diras: \u201cTio estas respektinda\u201d kaj mi ne kapablas imiti lin. Sed por la a\u016dtoro tio ne estas normala, regata stilo. Kondi\u0109o por bona stilo estas, ke en unu frazo estu dirata nur unu afero, kaj en \u011di ne aperu pensoj dume alvenintaj.<\/em><\/p>\n<p>Estas pli bone diri ion rekte, ol poste korekti per interfrazoj, \u0109ar tio malfaciligas la komprenadon. Unua postulo estas, ke la a\u016dtoro estu klara. Kiu pensigas siajn legantojn, agas bone, sed kiu lacigas ilin per akrobata stilo, faras grandan eraron.<\/p>\n<p>Tiaj frazoj aspektas kiel impliki\u011dintaj faden-volva\u0135oj. Por povi kompreni ni devas malimpliki ilin. Tio ne \u0109iam estas facila, kiel montri\u011das en jenaj cita\u0135oj, en kiuj la tradukintoj sklave sekvis la originalon anstata\u016d redoni \u011din en lingvo glate legebla.<\/p>\n<table id=\"customers\" width=\"99%\">\n<tbody>\n<tr>\n<th width=\"50%\"><strong>Ne tiel\u2026<\/strong><\/th>\n<th><strong>\u2026 sed tiel \u0109i<\/strong><\/th>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>\u0108u vi volas permesi al mi porti la leporon, An\u0109jo? \u2013 malgranda knabo kun pajleflavaj haroj kaj kafebrunaj vangoj kiu sur la lasta duno de Schoorl aperis el la arbeta\u0135o, en kiu li tran\u0109is por si bastonon, demandis, vidante la harajn krurojn el la reta\u0135o de la \u0109asa\u0135ujo.<\/td>\n<td>Sur la lasta duno de Schoorl aperis el la arbeta\u0135o \u2013 en kiu li tran\u0109is por si bastonon \u2013 malgranda knabo kun pajleflavaj haroj kaj kafebrunaj vangoj. \u201c\u0108u mi povas porti la leporon, An\u0109jo?\u201d \u2013 li demandis, vidante la harajn krurojn, elstarantajn el la \u0109asosako.<\/td>\n<\/tr>\n<\/tbody>\n<\/table>\n<p>La traduko de tiaj frazoj ofte postulas multajn pripensadojn. Oni do erarus, opiniante, ke tradukisto, sidante anta\u016d sia skribma\u015dino, povas labori seninterrompe. E\u0109 la plej spertaj el ili ser\u0109as dum multaj tagoj solvon por iu esprima a\u016d stila malfacila\u0135o, kiun ili ne volas redoni malklare, ridige, a\u016d priskribe.<\/p>\n<table id=\"customers\" width=\"99%\">\n<tbody>\n<tr>\n<th width=\"50%\"><strong>Ne tiel\u2026<\/strong><\/th>\n<th><strong>sed tiel \u0109i\u2026<\/strong><\/th>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>1. La perdrikoj \u0109iufoje pluestis al li anta\u016deniraj.<\/td>\n<td>1. La perdrikoj, \u0109iufoje forflugante, restis anta\u016d li.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">2. Trafite Trees alrigardis \u015din. En tiuj vortoj, en la tono de la vo\u0109o de Net \u015di perceptis esprimon de malhavo. Subite \u015di vidis, kiel teda kaj sencela estas la vivo de Net kompare al \u015dia, senzorga, sed al Net mankis iu vivcelo. \u015ci havis sian infanon.<\/td>\n<td>2. Trafite Trees rigardis \u015din. En tiuj vortoj kaj en la vo\u0109o de Net \u015di perceptis esprimon de malhavo. Subite \u015di vidis, kiel teda kaj sencela estas la vivo de Net, senzorga, kompare al la \u015dia. \u015ci havis sian infanon, sed al Net mankis vivcelo.<\/td>\n<\/tr>\n<\/tbody>\n<\/table>\n<p>La vortoj \u201ckompare al \u015dia senzorga\u201d estas malklaraj: kies vivo estas senzorga: \u0109u la vivo de Trees, a\u016d la vivo de Net? La\u016d la originalo la vivo de Net kompare al tiu de Trees. Anka\u016d la modifo de la lasta parto faras la frazon pli klara.<\/p>\n<p>La penso iru, kiom eble, rekte anta\u016den kaj dume ne iru returne al iu nekonvena loko en la frazo por sekvi de tie alian direkton, \u0109ar tio \u011denas la komprenadon, ekz.:<\/p>\n<table id=\"customers\" width=\"99%\">\n<tbody>\n<tr>\n<td width=\"50%\">3. En la unua tempo de sia kunvivado \u015di estis plene feli\u0109a. En \u011di estis tiom da amindeco, tiom da tuta nova \u0109armo, la vivado kune kun li en propra hejmo.<\/td>\n<td>3. Komence de ilia kunvivado \u015di estis plene feli\u0109a. Estis tiom multe da amindeco, tiom multe da tute nova \u0109armo en la vivado kun li en propra hejmo.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">4. \u015ci nun timis tion pro sia infano kiam \u015di pripensis, ke \u011di estas grandi\u011donta sen patro, eksteredzeca infano, \u015di povus kriegi pro mizero.<\/td>\n<td>4. \u015ci nun timis tion pro sia infano; pripensante, ke \u011di \u2013 eksteredzeca infano \u2013 estas kreskonta sen patro, \u015di povus kriegi pro mizero.<\/td>\n<\/tr>\n<\/tbody>\n<\/table>\n<p>La vortoj \u201ceksteredzeca infano\u201d kondukas nin returne al \u201c\u011di\u201d. Tio ne favoras glatan komprenon. Pli bone estas doni al tiuj vortoj la \u011dustan lokon, nome \u2013 kiel apozicion de \u201c\u011di\u201d.<\/p>\n<table id=\"customers\" width=\"99%\">\n<tbody>\n<tr>\n<td width=\"50%\">5. La eskimohundoj \u0109iam havas \u0109efon, kiu iras anta\u016de, kiam ili estas jungitaj al sledo. Estas kelkfoje tre sa\u011daj hundoj, tiuj \u0109efoj, kaj la aliaj hundoj \u0109iam obes ilin.<\/td>\n<td>5. La eskimohundoj \u0109iam havas \u0109efon, kiu iras fronte, kiam ili estas jungitaj al sledo. Kelkaj el tiuj \u0109efoj estas tre sa\u011daj, kaj la aliaj hundoj \u0109iam obes ilin; a\u016d: \u2026Inter tiuj \u0109efoj estas kelkaj tre sa\u011daj, ktp.<\/td>\n<\/tr>\n<\/tbody>\n<\/table>\n<p>\u201cKelkfoje\u201d estas tie \u0109i ne\u011duste uzita. Temas ne pri la nombro de fojoj, sed de \u0109efoj.<\/p>\n<table id=\"customers\" width=\"99%\">\n<tbody>\n<tr>\n<td width=\"50%\">6. Mi ne povas silenti, \u0109ar \u011di tre konsternis nin, same kiel vian fratinon. Unue nia Bertus, kiun ni perdis per la morto, kaj nun vi ka\u016dzis tion al ni.<\/td>\n<td>6. Mi ne povas silenti, \u0109ar \u011di tre konsternis nin, same kiel vian fratinon. Unue trafis nin la morto de Bertus, kaj nun tio, kion vi ka\u016dzis al ni.<\/td>\n<\/tr>\n<\/tbody>\n<\/table>\n<p>\u0108i tiu cita\u0135o estas prenita el traduko de ripro\u0109a letero de patrino, kies filo anta\u016dnelonge mortis, al sia filino, kiu kondutis malbone. La rilato inter du partoj de la cita\u0135o ne estas klare esprimita kaj tial alilandanoj ne tuj komprenas tiun \u0109i parolmanieron. La teksto en B estas tuj komprenebla.<\/p>\n<table id=\"customers\" width=\"99%\">\n<tbody>\n<tr>\n<td width=\"50%\">7. \u015ci tralegis la gazeton por konvena okupo, sed \u0109iam estis eksterdoma laboro \u2013 kaj kion en tiu okazo pri la infano?<\/td>\n<td>7. \u015ci tralegis la gazetanoncojn ser\u0109ante konvenan okupon, sed ili proponis nur laboron eksterdoman; kion \u015di do faru pri la infano, se \u015di akceptus tian laboron? (a\u016d: kie do \u015di lasu la infanon, se \u015di akceptus tian laboron?)<\/td>\n<\/tr>\n<\/tbody>\n<\/table>\n<p>Anka\u016d en \u0109i tiu frazo la rilato inter du partoj ne estas klare esprimita. La originala frazo signifas, ke \u015di tralegis la gazetanoncojn ser\u0109ante konvenan okupon, sed ili proponis nur eksterdoman laboron. Tian laboron \u015di ne povis akcepti, \u0109ar \u015di ne sciis, kie \u015di devus lasi la infanon. La kunteksto eble helpas nin kompreni tiajn frazojn, sed oni esprimu sin prefere rekte. La redaktita frazo en B estas simpla kaj klara.<\/p>\n<p>Reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/\">Ne tiel, sed tiel \u0109i<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Por atingi klarecon oni aran\u011du siajn frazojn en logika \u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/bona-stilo-estas-simpla\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":12241,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/12265"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=12265"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/12265\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/12241"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=12265"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}