{"id":12266,"date":"2022-08-22T20:28:31","date_gmt":"2022-08-22T12:28:31","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/eta-antauparolo-de-la-preparinto-de-la-reta-versio-7\/"},"modified":"2022-08-22T20:54:20","modified_gmt":"2022-08-22T12:54:20","slug":"forjetu-balaston","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/forjetu-balaston\/","title":{"rendered":"5. For\u0135etu balaston!"},"content":{"rendered":"<p>En 1913 la Lingva Komitato akceptis la jenajn principojn pri la vortfarado:<\/p>\n<p><strong>Principo de neceso:<\/strong><\/p>\n<p>En konstruon de vorto oni devas enkonduki \u0109iujn vortradikojn, sufiksojn, prefiksojn kaj fini\u011dojn por elvoki klare kaj plene la ideon reprezentotan de tiu vorto.<\/p>\n<p><strong>Principo de sufi\u0109o:<\/strong><\/p>\n<p>Se la ideo tiamaniere esprimita estas jam bone kaj nekonfuzeble komprenata el la kunteksto sen iu el la sufiksoj uzitaj, tiu \u0109i sufikso povas esti el\u0135etata kiel neutila kaj nenecesa.<\/p>\n<p>La\u016d la dua principo oni povas forlasi el la vortoj perdonem<em>ec<\/em>o, forgesem<em>ec<\/em>o, kant<em>a\u0135<\/em>o, man\u011d<em>a\u0135<\/em>o, skribit<em>a\u0135<\/em>o, skrib<em>a\u0135<\/em>o la kursive presitajn sufiksojn.<\/p>\n<p>Studinte la Biblio-tradukon de Zamenhof Lanti diris pri tiu principo:<\/p>\n<p>\u201cEstas klare, ka la Majstro emis pli kaj pli senbalastigi sian stilon forlasante neutilajn sufiksojn. Jen ekzemplo: \u201cKaj faru la altaron el akacia ligno, havanta la\u00a0<em>longon<\/em>\u00a0de tri ulnoj; kvarangulo estu la altaro kaj \u011dia\u00a0<em>alto<\/em>\u00a0estu tri ulnoj\u201d.<\/p>\n<p>Kiel oni vidas, la sufikso estas forlasita sen ia dama\u011do por la klaro. Same Zamenhof tre ofte forlasis la sufikson\u00a0<em>a\u0135<\/em>\u00a0kaj diris:\u00a0<em>ri\u0109o, havo, kovro, dono, plano, akiro<\/em>\u00a0kaj simile en kazoj, kiam oni kutimas diri balaste: ri\u0109-<em>a\u0135<\/em>-o, hav-<em>a\u0135<\/em>-o, ktp.<\/p>\n<p>Kompreneble, la a\u016dtoro uzas tiujn sufiksojn, kiam li opinias, ke ili estas necesaj por eviti erarkomprenon, sed estas rimarkeble, ke lia sola regulo estas atingi per kiel eble malplej da vortelementoj perfektan kompreneblon.\u201d<\/p>\n<p>Lanti kritikas anka\u016d la preferon por longaj pezaj formoj kiel\u00a0<em>\u0109iamaniere, kiamaniere, tiamaniere<\/em>\u00a0anstata\u016d la simplaj\u00a0<em>\u0109iel, kiel<\/em>\u00a0ktp. Pri tiu prefero li kulpigas la nekonscian ligitecon al la gepatra lingvo kaj opinias la uzantojn nekonsciaj naciemuloj, \u0109ar ili aplikas tute senbezone sufiksojn kaj longajn pezajn formojn, pro kio Esperanto proksimi\u011das al ilia nacia lingvo. Tial oni ofte uzas adverbojn participajn anstata\u016d simplajn, ekz:<\/p>\n<table id=\"customers\" width=\"99%\">\n<tbody>\n<tr>\n<th width=\"50%\"><strong>Ne tiel\u2026<\/strong><\/th>\n<th><strong>sed tiel \u0109i\u2026<\/strong><\/th>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>1. La mastro minacante rigardis lin.<\/td>\n<td>&nbsp;<\/p>\n<p>1. La mastro minace rigardis lin.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">2. \u201cLa instruisto!\u201d \u2013 subite sonis kelkaj avertantaj vo\u0109oj.<\/td>\n<td>2. \u201cLa instruisto!\u201d \u2013 subite sonis kelkaj avertaj vo\u0109oj.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">3. \u201cAtentu, knabo\u201d, \u2013 li siblante diris.<\/td>\n<td>3. \u201cAtentu, knabo\u201d, \u2013 li sible diris (a\u016d: siblis).<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">4. La fratineto estis tiel \u011denanta.<\/td>\n<td>4. La fratineto estis tiel \u011dena.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">5. \u201c\u0108u vi?\u201d \u2013 li rikanante diris.<\/td>\n<td>5. \u201c\u0108u vi?\u201d \u2013 li diris rikane.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">6. \u201cSilentu!\u201d \u2013 admonante diris Tos, \u2013 \u201cPanjo dormas!\u201d.<\/td>\n<td>6. \u201cSilentu!\u201d \u2013 diris Tos admone, \u2013 \u201cPanjo dormas!\u201d.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">7. Jen staris la mastro, \u0109iam esplorante rigardante.<\/td>\n<td>7. Jen staris la mastro, \u0109iam esplore rigardante.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">8. Kes admirante observadis.<\/td>\n<td>8. Kes admire observadis.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">9. Tio kor\u015dirante penetris en la orelojn de Ja\u0109jo.<\/td>\n<td>9. Tio kor\u015dire penetris en la orelojn de Ja\u0109jo.<\/td>\n<\/tr>\n<\/tbody>\n<\/table>\n<p>Se en la jenaj ekzemploj oni forigos la superfluajn vortojn, la signifo de la frazoj ne \u015dan\u011di\u011dos, kaj la stilo i\u011dos pli simpla.<\/p>\n<table id=\"customers\" width=\"99%\">\n<tbody>\n<tr>\n<th width=\"50%\"><strong>Ne tiel\u2026<\/strong><\/th>\n<th><strong>ed tiel \u0109i\u2026<\/strong><\/th>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>1. Tiu bubo \u015diris sian pantalonon difekta.<\/td>\n<td>1. Tiu bubo \u015diris sian pantalonon.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">2. Per sia da\u016dra observado la majstro anta\u016denpelis la laboristojn.<\/td>\n<td>2. Per sia da\u016dra observado la majstro pelis la laboristojn.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">3. Per tiu penso li provis trankviligi sin mem.<\/td>\n<td>3. Per tiu penso li provis trankviligi sin.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">4. \u015ci demandis, \u0109u eble iu el \u015diaj konatoj bezonas kudristinon.<\/td>\n<td>4. \u015ci demandis, \u0109u iu el \u015diaj konatoj bezonas kudristinon.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">5. Ankora\u016d \u0109iam la anonco trovi\u011das en la gazeto.<\/td>\n<td>5. La anonco ankora\u016d trovi\u011das en la gazeto.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">6. Li tirmalfermis la tirkeston.<\/td>\n<td>6. Li malfermis la tirkeston.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">7. La \u0109evalo \u0109evalblekas.<\/td>\n<td>7. La \u0109evalo blekas.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">8. Tio gustas bonguste.<\/td>\n<td>8. Tio gustas bone.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">9. La barko \u015dipveturis sub la ponto.<\/td>\n<td>9. La barko veturis sub la ponto.<\/td>\n<\/tr>\n<\/tbody>\n<\/table>\n<p>Evitu ripetojn ne nepre necesajn, ekz:<\/p>\n<table id=\"customers\" width=\"99%\">\n<tbody>\n<tr>\n<th width=\"50%\"><strong>Ne tiel\u2026<\/strong><\/th>\n<th><strong>sed tiel \u0109i\u2026<\/strong><\/th>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>1. Tiu granda amo, pri kiu li parolis, \u011di neniam ekzistas.<\/td>\n<td>1. Tiu granda amo, pri kiu li parolis, tute ne ekzistas.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">2. Tiam, tiun vesperon, li iros.<\/td>\n<td>2. Tiam li iros, a\u016d: Tiun vesperon li iros.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">3. Ili estis pre\u011dintaj, la gepatroj, surgenuintaj apud la malgranda lulilo.<\/td>\n<td>3. La gepatroj estis surgenue pre\u011dintaj apud la malgranda lulilo.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">4. Nun ili perlaboras monon, lia patro kaj li.<\/td>\n<td>4. Nun lia patro kaj li perlaboras monon.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">5. Sed sian pilkon, tiun li volis havi.<\/td>\n<td>5. Sed sian pilkon li volis havi.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">6. \u015ci estas tiel malri\u0109a, lia patrino!<\/td>\n<td>6. Sed lia patrino estas tiel malri\u0109a!<\/td>\n<\/tr>\n<\/tbody>\n<\/table>\n<p>Evitu multvortecon, se la ideo povas esti esprimata pli simple, ekz:<\/p>\n<table id=\"customers\" width=\"99%\">\n<tbody>\n<tr>\n<th width=\"50%\"><strong>Ne tiel\u2026<\/strong><\/th>\n<th><strong>sed tiel \u0109i\u2026<\/strong><\/th>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>1. Dum \u015di ankora\u016d parolis, \u015di jam pentis tion.<\/td>\n<td>&nbsp;<\/p>\n<p>1. Ankora\u016d parolante, \u015di jam pentis tion.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">2. Estu silenta!<\/td>\n<td>2. Silentu! (mi petas)<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">3. Tiel longe, kiel da\u016dris la somero, la \u015dipestro restis \u0109e la eskimoj.<\/td>\n<td>3. Dum la tuta somero la \u015dipestro restis \u0109e la eskimoj.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">4. Li \u011duste intencis eniri sian a\u016dtomobilon, kiam\u2026<\/td>\n<td>4. Li estis enironta sian a\u016dton, kiam\u2026<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">5. Post kiam ili man\u011dis kelkan tempon, \u0109iuj iris eksteren.<\/td>\n<td>5. Man\u011dinte kelkan tempon, \u0109iuj iris eksteren.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">6. La nordaj cervoj \u0109iam estas scivolemaj.<\/td>\n<td>6. La nordaj cervoj estas scivolemaj.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">7. Ne dirante vorton, la virinoj alportis al ili la plej varmajn vestojn.<\/td>\n<td>7. Silente (a\u016d: Ne parolante, a\u016d: Senvorte) la virinoj alportis al ili la plej varmajn vestojn.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">8. Mi ne pli longe ka\u015dos al vi la veron.<\/td>\n<td>8. Mi ne plu ka\u015dos al vi la veron.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">9. Dum la da\u016dro de la vintro.<\/td>\n<td>9. Dum la tuta vintro.<\/td>\n<\/tr>\n<\/tbody>\n<\/table>\n<p>Tamen ne en \u0109iuj kazoj oni povas agi tiel. Multo dependas de la \u0109irka\u016da teksto, ne nur en la signifo, sed anka\u016d en vortouzo. Tial ni finas \u0109i tiun \u0109apitron per jenaj vortoj de Lanti, kiu en sia traduko \u201cKandid\u201d serioze klopodis malpezigi sian stilon:<\/p>\n<p><em>\u201cSed vi devas tamen kompreni, ke en la vivo de lingvo interpu\u015di\u011das diversaj principoj: analogio, e\u016dfonio, logiko, reguleco, ktp. Estas neeble difini tute precizajn kaj absolutajn regulojn. Cetere, ne \u0109iam pleonasmo estas foriginda: necesas foje insisti, por doni pli da esprimforto al iu vorto; okazas, ke la logika mallonga formo estas malbonsona\u2026<br \/>\n<\/em><\/p>\n<p><em>Ni memoru la sa\u011dajn konsilojn de la a\u016dtoro de nia lingvo; li ja \u0109iam rekomendis, ke oni ne devas sin kateni per tre severaj reguloj. Sed estas por mi klare, ke la plej simplaj formoj venkos, ke la plej klara stilo sin trudos kaj fari\u011dos klasika. Kiu penas atenti tiujn postulojn de la vivo, kiu penas kiel eble plej senbalastigi sian stilon, tiu iras en la \u011dusta direkto.\u201d<\/em><\/p>\n<p>Reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/\">Ne tiel, sed tiel \u0109i<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>En 1913 la Lingva Komitato akceptis la jenajn principoj\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/forjetu-balaston\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":12241,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/12266"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=12266"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/12266\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/12241"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=12266"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}