{"id":12267,"date":"2022-08-22T20:28:31","date_gmt":"2022-08-22T12:28:31","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/eta-antauparolo-de-la-preparinto-de-la-reta-versio-8\/"},"modified":"2022-08-22T20:57:17","modified_gmt":"2022-08-22T12:57:17","slug":"bona-stilo-estas-logika","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/bona-stilo-estas-logika\/","title":{"rendered":"6. Bona stilo estas logika."},"content":{"rendered":"<p>Kvankam en Esperanto la logiko ne regas absolute, \u011di tamen ludas pli gravan rolon ol en la lingvoj naciaj. La logiko ja devas \u015dirmi \u011din kontra\u016d tiaj nacilingvaj influoj, kiaj farus \u011din internacie nekomprenebla a\u016d igus nin diri ion alian ol kion diri ni intencis, alivorte: per logika pensado ni evitos ne- kaj miskomrenon.<\/p>\n<p>Konata ekzemplo de nekomprenebla teksto \u2013 la\u016dvorte tradukita el la rusa lingvo \u2013 estas tiu, kiun kiel ekzemplon donis D-ro Zamenhof en unu el siaj Lingvaj Respondoj:<\/p>\n<p>\u201cFavora Regnestro! Honoro havas alku\u015digi, kio la\u016d ka\u016dzo de anta\u016dskribita al mi kun kuracisto kuraco mi en efektiva tempo ne en stato elpleni de donita kun mi al vi promeso; apud kio postaperigas, ke mi turnos sin al domo tra du monatoj, ne pli frue de fine A\u016dgusto.\u201d<br \/>\n\u201cTiu \u0109i sama peco\u201d, diris D-ro Zamenhof, \u201cen stilo Esperanta sonus tiamaniere:<br \/>\n\u201cEstimata sinjoro! Mi havas la honoron raporti al vi, ke ka\u016dze de kuracado, rekomendita al mi de la kuracisto, mi en la nuna tempo ne povas plenumi la promeson, kiun mi donis al vi; mi anka\u016d sciigas al vi, ke mi revenos hejmen post du monatoj, ne pli frue ol en la fino de A\u016dgusto.\u201d<br \/>\nEn la anta\u016daj \u0109apitro mi donis diversajn ekzemplojn de frazoj, ka\u016dzantaj miskomprenon pro ne\u011dusta loko de iuj vortoj. Jen kelkaj ekzemploj de alispeca mallogika esprimmaniero:<\/p>\n<table id=\"customers\" width=\"99%\">\n<tbody>\n<tr>\n<th width=\"50%\"><strong>Ne tiel\u2026<\/strong><\/th>\n<th><strong>\u2026sed tiel \u0109i<\/strong><\/th>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>1. Li kuris al sia domo, sed preska\u016d atinginte \u011din, li subite restis staranta.<\/td>\n<td>1. Li kuris al sia domo, sed preska\u016d atinginte \u011din, li subite haltis. (<em><a href=\"http:\/\/verkoj.com\/lauteme\/klasika\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/#kom11\">1<\/a><\/em>)<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">2. La kongreso okazos dum A\u016dgusto.<\/td>\n<td>2. La kongreso okazos en A\u016dgusto. (<em><a href=\"http:\/\/verkoj.com\/lauteme\/klasika\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/#kom12\">2<\/a><\/em>)<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">3. \u0108i tie mi dormis dum la kongreso.<\/td>\n<td>3. \u0108i tie mi dormis okaze de la kongreso. (<em><a href=\"http:\/\/verkoj.com\/lauteme\/klasika\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/#kom13\">3<\/a><\/em>)<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">4. Estis agrabla vespero. La prezidanto faris festparoladon, dum fra\u016dlino Jansen kantis arion de Mozart.<\/td>\n<td>4. Estis agrabla vespero. La prezidanto faris festparoladon; kaj poste fra\u016dlino Jansen kantis arion de Mozart. (<em><a href=\"http:\/\/verkoj.com\/lauteme\/klasika\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/#kom14\">4<\/a><\/em>)<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">5. Tie regis virinoj, kiuj batalis kun siaj malamikoj.<\/td>\n<td>5. Tie regis virinoj, kiuj batalis kontra\u016d siaj malamikoj. (<em><a href=\"http:\/\/verkoj.com\/lauteme\/klasika\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/#kom15\">5<\/a><\/em>)<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">6. \u201c\u0108u ni restos a\u016d \u0109u ni foriros?\u201d \u2013 demandis sinjoro al sia edzino en kinejo, \u0109ar la filmo ne interesis lin.<\/td>\n<td>6. \u201c\u0108u ni restu a\u016d \u0109u ni foriru?\u201d \u2013 demandis sinjoro al sia edzino en kinejo, \u0109ar la filmo ne interesis lin.<\/td>\n<\/tr>\n<\/tbody>\n<\/table>\n<p>Rimarkoj \u0109e:<br \/>\n<strong id=\"kom11\">1.\u00a0<\/strong>Oni ne povas\u00a0<em>resti<\/em>\u00a0staranta, se oni ne\u00a0<em>estas<\/em>\u00a0staranta! Li ja estis kuranta! Krome ne estas eble\u00a0<em>subite resti staranta<\/em>! Kio do okazis? Nu, li simple haltis!<br \/>\n<strong id=\"kom12\">2.\u00a0<\/strong>La frazo \u201cLa kongreso okazos dum A\u016dgusto\u201d estus korekta, se la kongreso okazus de la 1-a \u011dis la 31-a de A\u016dgusto. Sed per\u00a0<em>dum A\u016dgusto<\/em>\u00a0oni ordinare volas diri:\u00a0<em>en A\u016dgusto<\/em>.<br \/>\n<strong id=\"kom13\">3.\u00a0<\/strong>La frazo fakte diras, ke li dormis tiam, dum aliaj aliloke kongresis!<br \/>\n<strong id=\"kom14\">4.\u00a0<\/strong>La fra\u016dlino ne kantis samtempe kun la prezidanto.<br \/>\n<strong id=\"kom15\">5.\u00a0<\/strong>En pluraj lingvoj oni uzas post \u2018batali\u2019\u00a0<em>kun<\/em>\u00a0kaj\u00a0<em>kontra\u016d<\/em>\u00a0en la sama signifo. Sed Anglio batalis kun Francio kontra\u016d Germanio. Ili batalis ne\u00a0<em>kun<\/em>, sed\u00a0<em>kontra\u016d<\/em>\u00a0la fa\u015dismo.<\/p>\n<p>Ne eblas eble mencii \u0109iujn erarojn koncerne logikon, sed pri unu speciala eraro ni volas akcente atentigi la legantojn, \u0109ar \u011di estas tre populara. Ni aludas la participojn absolutajn: en adverba participo ni povas esprimi plenan subpropozicion, ekz:<br \/>\n<em>A\u016ddante tion, \u015di ekploris<\/em>.<br \/>\nLa uzado de adverba participo en tiaj frazoj estas \u011dusta nur, se la subjekto de la subpropozicio estas la sama, kiel tiu en la \u0109efpropozicio. \u0108i supra frazo do estas korekta: \u015di a\u016ddis kaj \u015di ekploris, do same, kiel en la plena subpropozicio: Kiam\u00a0<em>\u015di<\/em>\u00a0a\u016ddis tion,\u00a0<em>\u015di<\/em>\u00a0ekploris. Konsideru nun la jenajn frazojn:<br \/>\n1.\u00a0<em>A\u016ddante tion, larmoj fluis el \u015diaj okuloj<\/em>.<br \/>\nTiu frazo ne estas korekta, \u0109ar la \u2013\u00a0<em>neesprimita<\/em>\u00a0\u2013 subjekto de\u00a0<em>a\u016ddante<\/em>\u00a0estas\u00a0<em>\u015di<\/em>, sed la subjekto de\u00a0<em>fluis<\/em>\u00a0estas\u00a0<em>larmoj<\/em>. La frazo signifas, ke la larmoj a\u016ddis tion! Sed la a\u016dtoro volis diris:\u00a0<em>Kiam \u015di a\u016ddis tion, larmoj fluis el \u015diaj okuloj<\/em>.<br \/>\n2.\u00a0<em>Demandante al si mem, \u0109u tiu homa ombro estas Machteld a\u016d iu alia, trakuris glacie malvarma tremado tra lia korpo<\/em>.<br \/>\nLa\u016dvorte tio signifas, ke glacie malvarma tramado demandis al si, ktp. Sed la a\u016dtoro intencis diri:\u00a0<em>Kiam li demandis sin, \u0109u tiu homa ombro estas Machteld a\u016d iu alia, glacie malvarma tremado trakuris lian korpon.<\/em><br \/>\nKorektu la jenajn frazojn en la kolono A kaj komparu vian solvon en la kolono B:<\/p>\n<table id=\"customers\" width=\"99%\">\n<tbody>\n<tr>\n<th width=\"50%\"><strong>Ne tiel\u2026<\/strong><\/th>\n<th><strong>sed tiel \u0109i\u2026<\/strong><\/th>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>1. Trinkinte tason da kafo, la voja\u011do estis da\u016drigata.<\/td>\n<td>1. Trinkinte tason da kafo, ni da\u016drigis la voja\u011don.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">2. Ju\u011dante la\u016d liaj vestoj, li estas pastro.<\/td>\n<td>2. Ju\u011date la\u016d liaj vestoj, li estas pastro; a\u016d: Se mi ju\u011das la\u016d liaj vestoj, li estas pastro.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">3. Enfermite mi sendas al vi nian la plej novan prospekton.<\/td>\n<td>3. \u0108i-kune mi sendas al vi nian la plej novan prospekton; a\u016d: Mi enfermis nian la plej novan prospekton.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">4. Promenante, lin kaptis la deziro bani sin.<\/td>\n<td>4. Promenante, li ekdeziris bani sin; a\u016d: Kiam li promenis, lin kaptis la deziro bani sin.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">5. A\u016ddante pri la mirinda\u0135oj, kiujn la soldato rakontis, la suno ekbrilis en nia animo.<\/td>\n<td>5. Kiam ni a\u016ddas pri la mirinda\u0135oj, kiujn la soldato rakontis al ni, la suno ekbrilis en nia animo.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">6. Tremegante kvaza\u016d de frosto, el li eksplodis senhelpa ploro.<\/td>\n<td>6. Dum li tremegis kvaza\u016d de frosto, el li eksplodis senhelpa ploro.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">7. Lin kaptis furiozo, legante pri \u0109i tiu skandalo.<\/td>\n<td>7. Lin kaptis furiozo, kiam li legis pri tiu skandalo.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">8. Pensante pri tio, \u015dia koro pleni\u011dis je mal\u011dojo.<\/td>\n<td>8. Kiam \u015di pensis pri tio, \u015dia koro pleni\u011dis je mal\u011dojo.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">9. A\u016dskultante vian radio-paroladon, frapis min, ke vi mal\u011duste elparolis la nomon de la komponisto.<\/td>\n<td>9. Kiam mi a\u016dskultis vian radio-paroladon, frapis min, ke vi mal\u011duste elparolis la nomon de la komponisto.<\/td>\n<\/tr>\n<\/tbody>\n<\/table>\n<p>Reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/\">Ne tiel, sed tiel \u0109i<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Kvankam en Esperanto la logiko ne regas absolute, \u011di ta\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/bona-stilo-estas-logika\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":12241,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/12267"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=12267"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/12267\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/12241"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=12267"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}