{"id":12268,"date":"2022-08-22T20:28:31","date_gmt":"2022-08-22T12:28:31","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/eta-antauparolo-de-la-preparinto-de-la-reta-versio-9\/"},"modified":"2022-08-26T16:18:54","modified_gmt":"2022-08-26T08:18:54","slug":"nesufica-akcento","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/nesufica-akcento\/","title":{"rendered":"7. Nesufi\u0109a akcento."},"content":{"rendered":"<p>La akcento, kiun la vorto bezonas, estu klara. Sub nekonsciata influo de la gepatra lingvo oni ne \u0109iam atentas tion, pro kio la bildo, kiun oni volas krei en la imago de la leganto, ne estas same klara en Esperanto kiel \u011di estas en la originalo, e\u0109 povas ka\u016dzi dubon kaj miskomprenon, ekz.:<\/p>\n<table id=\"customers\" width=\"99%\">\n<tbody>\n<tr>\n<th width=\"50%\"><strong>Ne tiel\u2026<\/strong><\/th>\n<th><strong>sed tiel \u0109i\u2026<\/strong><\/th>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>1.\u00a0Ne unu momenton mi bezonis atendi.<\/td>\n<td>1. E\u0109 ne unu momenton mi bezonis atendi.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">2.\u00a0Ne unu fojon mi havis motivon plendi pri la konduto de la knabo.<\/td>\n<td>2. E\u0109 ne unu fojon mi havis motivon plendi pri la konduto de la knabo.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">3.\u00a0Li estis tiom surda, ke li ne povis a\u016ddi unu vorton de la parolado.<\/td>\n<td>3. Li estis tiom surda, ke li e\u0109 ne unu vorton de la parolado povis a\u016ddi.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">4. Ja\u0109jo ne diris vorton.<\/td>\n<td>4. Ja\u0109jo ne diris e\u0109 unu vorton, a\u016d: Ja\u0109jo tute silentis.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">5. Ne unu fojon dum tiu tempo mi renkontis lin.<\/td>\n<td>5. E\u0109 ne unu fojon dum tiu tempo mi renkontis lin.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">6.\u00a0Miaj instruistoj vane instruis al mi skribi legeble. Skribi legeble mi ankora\u016d ne povas.<\/td>\n<td>6. Miaj instruistoj vane instruis al mi skribi legeble. Skribi legeble mi ankora\u016d nun ne povas.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">7. Jam en mia dudekjara a\u011do mi estis konvinkita \u2013 kaj tia mi estas ankora\u016d \u2013 ke Esperanto venkos.<\/td>\n<td>7. Jam en mia dudekjara a\u011do mi estis konvinkita \u2013 kaj tia mi estas ankora\u016d nun \u2013 ke Esperanto venkos.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">8. Al li \u015di korligi\u011dis kiel neniam anta\u016de al iu.<\/td>\n<td>8. Al li \u015di korligi\u011dis kiel neniam anta\u016de al iu alia; a\u016d: \u2026 kiel al neniu anta\u016de.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">9. Forgesante mian laboron kaj \u0109ion, mi kuris al la brulo.<\/td>\n<td>9. Forgesante mian laboron kaj \u0109ion alian, mi kuris al la brulo.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">10. Kiel mi \u015di forlasis sian hejmon por migri al Nov-Zelando.<\/td>\n<td>10. Same kiel mi \u015di forlasis sian hejmon por migri al Nov-Zelando.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">11. Kvankam vi ne vidis lin, mi tamen havas filon kaj tre bravan.<\/td>\n<td>11. Kvankam vi ne vidis lin, mi tamen havas filon kaj e\u0109 tre bravan.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">12. Regajigis \u015din, ke iu atendas \u015din, se estas nur fra\u016dlino B.<\/td>\n<td>12. Regajigis \u015din, ke iu \u015din atendas, e\u0109 se estas nur fra\u016dlino B.<\/td>\n<\/tr>\n<tr>\n<td width=\"50%\">13. Li ne havis glit\u015duojn. Li e\u0109 ne havis \u015duojn.<\/td>\n<td>13. Li ne havis glitilojn; e\u0109 \u015duojn li ne havis; a\u016d: Li ne havis glit\u015duojn; e\u0109 ordinarajn \u015duojn li ne havis.<\/td>\n<\/tr>\n<\/tbody>\n<\/table>\n<p>Rimarkoj \u0109e:<br \/>\n<strong id=\"kom31\">1.\u00a0<\/strong>\u201cNe unu momenton\u201d povas signifi \u201cneniun momenton\u201d kaj \u201cpli ol unu momenton\u201d. La celo de la originalo estas: \u201cneniun momenton\u201d \u2013 \u201ce\u0109 ne unu momenton\u201d. Same \u0109e\u00a0<strong id=\"kom32\">2.<\/strong><br \/>\n<strong id=\"kom33\">3.\u00a0<\/strong>Tio signifas, ke la tutan paroladon li povis a\u016ddi, escepte de unu vorto!<br \/>\n<strong id=\"kom36\">6.<\/strong>\u00a0Vo\u0109e oni povas akcenti \u201cankora\u016d\u201d, sed legate tiu akcento ne reliefi\u011das. Tial estas necese aldoni la vorton \u201cnun\u201d.<\/p>\n<p>Reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/\">Ne tiel, sed tiel \u0109i<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>La akcento, kiun la vorto bezonas, estu klara. Sub neko\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/nesufica-akcento\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":12241,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/12268"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=12268"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/12268\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/12241"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=12268"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}