{"id":12269,"date":"2022-08-22T20:28:31","date_gmt":"2022-08-22T12:28:31","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/eta-antauparolo-de-la-preparinto-de-la-reta-versio-10\/"},"modified":"2022-08-22T21:01:58","modified_gmt":"2022-08-22T13:01:58","slug":"bona-stilo-estas-varia","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/bona-stilo-estas-varia\/","title":{"rendered":"8. Bona stilo estas varia."},"content":{"rendered":"<p>Ne nur la vestoj de nia korpo, sed anka\u016d tiuj de niaj pensoj suferas pro uzado. Vortoj kaj esprimoj tre ofte uzataj en iu verko iom post iom perdas sian fre\u015decon, sian esprimforton kaj faras la tekston monotona kaj teda. Presipe en temoj kiaj historio, voja\u011dado, raportoj pri kongresoj k.s., kiuj postulas sinsekvan notadon de faktoj kaj okazinta\u0135oj inter si pli-malpli similaj, ka\u015di\u011das la dan\u011dero fali en tiun pekon kontra\u016d bona stilo.<\/p>\n<p>En iu voja\u011draporto \u011dia a\u016dtoro sen\u0109ese ripetis la samajn \u2013 nur kelkajn \u2013 adjektivojn por esprimi sian miron kaj admiron pri tio, kion li vidis kaj spertis dum sia voja\u011do. Kiel ekzemplon ni donas \u0109i-sube rikolton el nur 15 sinsekvaj pa\u011doj:<\/p>\n<p>mirinda vetero \u2013 mirinda marbordo \u2013 belega vetero \u2013 beleco de la insularo \u2013 mirinde \u2013 grandegaj parkoj \u2013 belega sanktejo templo kiu rivalas la\u016d beleco \u2013 belega libro \u2013 mirinde bela \u2013 plej mirindaj sanktejoj \u2013 mirinda\u0135oj de tiu urbo \u2013 mirinda sanktejo \u2013 bela\u0135oj \u2013 pagodo unu el la plej belaj \u2013 s-ro X. klarigis mirinde \u2013 la plej belaj mistera\u0135oj \u2013 ni admiris la belan oktobran pejza\u011don \u2013 estas mirige \u2013 oni admiris la akvofalon kaj aliajn bela\u0135ojn \u2013 estis belega diman\u0109o \u2013 lertega sekretario \u2013 bonega ideo \u2013 ni rigardis la belegan teatron \u2013 en la bela centra parko \u2013 \u0109armaj knabinoj \u2013 belegaj kimonoj \u2013 la stacioj estis belege kaj bonege ekipitaj \u2013 \u0109armaj samideaninoj \u2013 monto, kies pinto estas blankega \u2013 ni vizitis la plej grandajn te-pakejojn \u2013 \u0109armaj pejza\u011doj \u2013 fama kaj belega monteto \u2013 \u0109armaj knabinoj \u2013 mirindaj kimonoj \u2013 ili dancis belege \u2013 donaco de la \u0109armega fra\u016dlino \u2013 estis tre belega silka paka\u0135o-tuko.<\/p>\n<p>Ne necesas havi tre delikatan guston por rimarki la tro oftan uzadon de\u00a0<em>mir\u2019, bel\u2019<\/em>\u00a0kaj\u00a0<em>\u0109arm\u2019<\/em>, de la sufiksoj\u00a0<em>eg<\/em>\u00a0kaj de la superlativo\u00a0<em>la plej \u2026 -a<\/em>.<br \/>\nDa\u016drigata sur multaj pa\u011doj, tia stilo \u0109esos impresi la leganton kaj fine efikas al li lacige kaj tede. Jam longe anta\u016d ol la leganto atingis la finon de la libro, tiuj vortoj similas sensukigitajn citronojn ne povantajn plu ellasi e\u0109 nur unu guton da signifo.<\/p>\n<p>En verko de tia amplekso (pli ol 200 pa\u011doj) oni devas \u2013 precipe komence \u2013 uzi tiajn vortojn tre \u015dpareme, por ke oni ne similu la vetkuranton, kiu tuj post la starto uzos \u0109iujn siajn fortojn, pro kio ne restis al li sufi\u0109e da ili por glore atingi la finon. Tial la a\u016dtoro de la \u0109i-supre aludita verko ne plene sukcesis. Lia vortotrezoro estis tro malgranda kaj pro tio li ne kapablis variigi sian stilon.<\/p>\n<p>Por eviti monotonecon en sia verko, oni zorgu disponi pri sufi\u0109e da sinonimoj kaj pri iom da lerto por \u2013 se necese \u2013 esprimi sin alie.<\/p>\n<p>Donante tiun konsilon, ni fakte suriras la kampon de la beletro, de la vort-artisto, kio ne estas la celo de \u0109i tiu verko. Tamen la atentigo anka\u016d pri \u0109i tiu peko kontra\u016d bona stilo povas esti utila por akiri bonan esprimmanieron.<\/p>\n<p>Reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/\">Ne tiel, sed tiel \u0109i<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Ne nur la vestoj de nia korpo, sed anka\u016d tiuj de niaj p\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/bona-stilo-estas-varia\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":12241,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/12269"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=12269"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/12269\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/12241"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=12269"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}