{"id":12270,"date":"2022-08-22T20:28:31","date_gmt":"2022-08-22T12:28:31","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/eta-antauparolo-de-la-preparinto-de-la-reta-versio-11\/"},"modified":"2022-09-08T12:49:54","modified_gmt":"2022-09-08T04:49:54","slug":"evitu-nenecesajn-neologismojn","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/evitu-nenecesajn-neologismojn\/","title":{"rendered":"9. Evitu nenecesajn neologismojn!"},"content":{"rendered":"<table id=\"customers\" width=\"85%\">\n<tbody>\n<tr>\n<td>\u201cSur la terurajn grandegajn vortarojn<br \/>\nfalis radio de lumo kaj ili komencis rapide<br \/>\nmalgrandi\u011di anta\u016d miaj okuloj\u201d.<br \/>\n(D-ro Zamenhof)<\/td>\n<\/tr>\n<\/tbody>\n<\/table>\n<p><em>a) La neologismoj anstata\u016d la \u201cmal-vortoj\u201d.<\/em><br \/>\nIam ni ricevis de amiko jenan leteron:<br \/>\n\u201c\u0108i kune mi resendas al vi la libron, kiun mi anta\u016d du jaroj pruntis de vi. Pardonu, ke mi tiom longe lasis vin atendi. Verdire, mi \u011din forgesis. Mia memoro i\u011das febla, el kio vi povas konkludi, ke mi oldi\u011das.\u201d<\/p>\n<p>Nia Esperanto-konscienco protestis kontra\u016d tiuj kaj aliaj neologismoj, kiuj celas anstata\u016di la vortojn kun la prefikso\u00a0<em>mal<\/em>. Kial iuj inter ni favoras tiujn kaj tiajn neologismojn?<\/p>\n<p>Ni konsideru kelkajn argumentojn kontra\u016d la uzado de \u0109i tiu prefikso:En \u201cParnasa gvidlibro\u201d prof. Waringhien diras, ke<\/p>\n<p>\u201cla ofta uzado de\u00a0<em>mal, ne<\/em>\u00a0a\u016d\u00a0<em>sen<\/em>\u00a0por signifi la kontra\u016dojn\u2026 malutilas la poezion, ne \u0109ar ili estas nesufi\u0109e elvokantaj, sed \u0109ar ili estas kontra\u016dsence elvokantaj.\u201d \u2013 \u201cKiel morfemo la negacio estas tute sena je poezia valoro. Ne rimarkante tion, kelkaj poetoj faris verajn kontra\u016dsencojn; por ke la leganto sentu la malon de koncerna impreso, ne sufi\u0109as kunmeti negacion kun la vortoj, kiuj \u011din esprimas, \u0109ar oni ne forigas la tiel evitendan impreson: oni elvokas la imagbildon, dum oni kredas \u011din forpeli. Dezirante priskribi grizan vintran tagon, Grabowski skribis:\u00a0<em>La tago malvarma, malgaja, sensuna<\/em>\u2026, verso ta\u016dga por doni impreson de sunplena somertago: tiun bildon la uzo de\u00a0<em>mal<\/em>\u00a0ne forigas de la spirito de la leganto\u2026 Tiuj mal-vortoj estas vera plago por la poezio\u2026\u201d<\/p>\n<p>En \u201cLiteratura mondo\u201d 1932 Jean Forge traktas kun Stellan Engholm la saman temon:<\/p>\n<p>\u201cDo, la\u016d vi Esperanto estas memstara literatura lingvo\u201d, diras Forge, \u201csed \u0109u vi, verkante ne sentas kelkfoje \u011dian artefaritecon, \u011dian konstruitecon? Ekzemple, la multaj pre- kaj sufiksoj la\u016d mia sento malaltigas la literaturan forton de la lingvo. La vortoj, kiel\u00a0<em>malami, varmeta, malvarmega<\/em>, ktp, ofte havas specialan esprimon a\u016d terminon en la naciaj lingvoj; ili, por tiel diri, estas pli \u201cpalaj\u201d en Esperanto ol en la nacia lingvo. Al mi ofte \u015dajnas \u2013 mi faris kelkajn tiurilatajn eksperimentojn \u2013 ke teksto bone tradukita el Esperanto en nacian lingvon en sia tradukita formo pli impresas ol en sia anta\u016da origina formo.\u201d<\/p>\n<p>\u201cTion mi ne sentas\u201d, kontra\u016ddiras Engholm, \u201csed ni konsideru, ke ni staras ankora\u016d en la komenco de la literatura lingvo en Esperanto. \u011ci ankora\u016d estas uzata tro malmulte en la praktiko kaj tial la vortoj ankora\u016d ne penetris tre profunde en la sentojn de la esperantistoj \u2013 kiel tio okazis \u0109e la \u0109iutage uzata nacia lingvo\u2026\u201d<\/p>\n<p>\u201cMi komprenas\u201d, interrompis Forge, \u201cvi estas prava: oni uzas Esperanton tro malmulte en la praktiko! Ni devas lerni rektan pensadon kaj sentadon en la lingvo. Precipe la originala verkisto devas liberi\u011di tute de sia nacia lingvo\u201d.<\/p>\n<p>Anka\u016d Waringhien diras, ke nia lingvo ne estas sufi\u0109e elvokanta:<\/p>\n<p>\u201cOni nomas elvokiveco de iu vorto \u011dian kapablon veki en la spirito de la leganto vidimpreson, imagbildon: la vorto \u201cne\u011do\u201d, ekzemple, estas elvokanta, \u0109ar a\u016ddante \u011din ni mense vidas la blankan kaj malvarman teron glimbrili de pala suno. Nu, tiun kapablon havas tro malmulte da Esperantaj vortoj: \u0109iuj povas konstati, ke plej ofte nacilingva traduko de poemo estas pli elvokanta ol la e\u0109 pli perfekta Esperanta\u201d. (\u201cParnasa Gvidlibro\u201d).<\/p>\n<p>Kaj same kiel Engholm, li opinias, ke la ka\u016dzo de la nesufi\u0109a elvokiveco (elvokanteco) estas \u201cla maloftega uzado de Esperanto en la ordinara familia vivo\u201d.<\/p>\n<p>Observante nian Esperanto-praktikadon, ni povas konstati, ke ne nura parkera lernado, sed praktika uzado ligas la vortojn al la objektoj a\u016d iliaj imagbildoj. Komence la vortoj estas al ni fremdaj kaj ni tradukas ilin, sed ju pli ni aplikas la lingvon, des pli firmi\u011das tiu interligo kaj des pli frue ni komprenas kaj uzas ilin. Fine ni ne plu tradukas, \u0109ar ili fari\u011das nia poseda\u0135o.<\/p>\n<p>En la grupo, al kiu ni komence ali\u011dis, oni parolis preska\u016d \u0109iam Esperanton, kaj ni trovis tion memkomprenebla por societo, kiu sin okupas pri fremda lingvo. Ver\u015dajne dank\u2019 al tiu kutimo oni ne sentis la por Waringhien kontra\u016dsencan elvokon de la mal-vortoj en la poemo \u201cLa pluva tago\u201d tradukita de Grabowski:<\/p>\n<p>La tago malvarma, malgaja, sensuna;<br \/>\nNe haltas la ventoj kaj pluvo a\u016dtuna;<br \/>\nVinujo je l\u2019 muro putranta sin tenas,<br \/>\nSed \u0109iu ekblovo foliojn deprenas,<br \/>\nKaj la tago \u2013 malvarma, sensuna.Mia vivo malvarma, malgaja, sensuna,<br \/>\nNe haltas la ventoj kaj pluvo a\u016dtuna;<br \/>\nMiaj pensoj sin tenas je tempoj pasintaj,<br \/>\nSed falas en vento esperoj velkintaj<br \/>\nKaj la tagoj \u2013 malvarmaj, sensunaj.Ekhaltu, ho koro malgaja, ne plendu!<br \/>\nPost nuboj la suno radias \u2013 atendu!<br \/>\nNe sola vi tiel kun sorto batalas,<br \/>\nEn vivo de \u0109iu la pluvo ja falas,<br \/>\nKelkaj tagoj \u2013 malvarmaj, sensunaj.(El: Longfellow)<br \/>\n(Fund. Krestomatio)<\/p>\n<p>Ni komprenis tiujn mal-vortojn ne la\u016d la vojo: varma \u2013 malvarma, suna \u2013 sensuna, sed senpere, rekte. Kaj la poemo agordis nin malgaja, same kiel nuba pluva tago en novembro en nordaj landoj. Ni admiras la tradukinton, kiu sukcesis redoni en fremda lingvo la sentojn de la a\u016dtoro kaj tiel estigi la saman animstaton \u0109e la leganto. La kelkfoja ripeti\u011do de\u00a0<em>mal<\/em>\u00a0ne \u011denis nin, sed \u011duste kontribuis al tiu agordi\u011do.<\/p>\n<p>Kontra\u016de, la vortoj, kiujn ni malofte a\u016d neniam legas, a\u016ddas a\u016d uzas, e\u0109 kiam ili ne estas konstruitaj per iuj afiksoj (kaj devas ja estis elvokivaj la\u016d Waringhien) \u2013 ili \u0109iam restas al ni fremdaj. Ekzemple, por iu traduko ni bezonis la vorton\u00a0<em>eglefino<\/em>. Kaj kvankam \u0109i tiu fi\u015do estas tre populara en nia lando, kaj Esperanto jam multajn jarojn estas nia \u0109iutaga lingvo, ni devis ser\u0109i la tradukon en vortaro. La ka\u016dzo estas simple, ke en niaj \u0109iutagaj interparoloj ni neniam uzis tiun vorton, ne bezonis \u011din (eble pro tio, ke ni ne \u015datas tiun fi\u015don). Kaj tiel estas pri multaj aliaj vortoj, kaj ne nur en Esperanto.<\/p>\n<p>Kiam ni eklernas Esperanton tamen ne \u0109iuj vortoj estas al ni tute fremdaj. La vortojn, \u0109erpitajn el nia gepatra lingvo a\u016d el lingvo fremda, kiun ni lernis stude, ni ne bezonas traduki, sed komprenas ilin rekte, ekzemple la vortoj\u00a0<em>hundo, kato, lando<\/em>\u00a0estas por \u011dermanaj popoloj senpere ligitaj kun la objektoj a\u016d imagbildoj, kiujn ili prezentas, same kiel la tiel nomataj internaciaj vortoj, tio estas vortoj, apartenantaj al multaj lingvoj a\u016d akceptitaj de ili, ekzemple:\u00a0<em>doktoro, telefono, telegrafo, organizo<\/em>\u00a0kaj similaj.<\/p>\n<p>Nun ni rigardu la neologismojn, kiuj estas proponataj por anstata\u016di la mal-vortojn, almena\u016d en poezio:<\/p>\n<table id=\"customers\" width=\"30%\">\n<tbody>\n<tr>\n<th width=\"50%\"><strong>Neologismo<\/strong><\/th>\n<th width=\"50%\"><strong>Mal-vorto<\/strong><\/th>\n<\/tr>\n<tr>\n<td>basa<br \/>\ndura<br \/>\nfebla<br \/>\nfrida<br \/>\nhumida<br \/>\nlanta<br \/>\nolda<br \/>\npigra<br \/>\nrara<br \/>\nsofta<br \/>\nstreta<br \/>\ntarda<br \/>\nturpa<br \/>\nmagra<br \/>\nkurta<br \/>\nobskura<br \/>\nplumpa<br \/>\npovra<br \/>\ntrista<br \/>\nnoci<\/td>\n<td>malalta<br \/>\nmalmola<br \/>\nmalforta<br \/>\nmalvarma<br \/>\nmalseka<br \/>\nmalrapida<br \/>\nmaljuna<br \/>\nmallaborema<br \/>\nmalofta<br \/>\nmalla\u016dta<br \/>\nmallar\u011da<br \/>\nmalfrua<br \/>\nmalbela<br \/>\nmalgrasa<br \/>\nmallonga<br \/>\nmalluma<br \/>\nmalgracia<br \/>\nmalri\u0109a<br \/>\nmal\u011doja<br \/>\nmalutili<\/td>\n<\/tr>\n<\/tbody>\n<\/table>\n<p>Ni komprenas, ke al la proponintoj \u0109i tiuj vortoj estas pli elvokantaj ol la koncernaj mal-vortoj, \u0109ar ili jam konis tiujn radikojn, \u0109u el sia gepatra lingvo, \u0109u el lingvoj fremdaj, kiujn ili jam lernis kaj pli multe praktikis ol Esperanton.<\/p>\n<p>Sed al tiuj, kiuj ne scias fremdajn lingvojn kaj kies gepatra lingvo ne estas identa nek parenca al la lingvoj, el kiuj tiuj neologismoj estas prenitaj, tiuj vortoj diras same malmulte, kiel la samsencaj vortoj el la lingvoj sanskrita, japana a\u016d bantua.<\/p>\n<p>Al tia \u201cunulingvulo\u201d estas tute egale, \u0109u\u00a0<em>febla<\/em>\u00a0signifas\u00a0<em>malforta<\/em>\u00a0kaj\u00a0<em>olda = maljuna<\/em>\u00a0a\u016d inverse, \u0109ar mankas al li la apogo de fremdaj lingvoj. Sed Zamenhof donis al li alian apogon: la afiksojn \u2013 \u0109i-okaze la prefikson\u00a0<em>mal<\/em>, kaj la vortojn tiel kunmetitajn li komprenos komence efektive per \u0109irka\u016dvojo, sed poste \u2013 per ofta uzado \u2013 per vojo rekta, same kiel ni lernas \u0109iun alian novan vorton.<\/p>\n<p>Per regula praktikado de fremda lingvo ni vivigas la vortojn; ili ricevas por ni sian signifon kaj ni lernas pensi en \u011di; tial oni plej funde \u011din lernas, lo\u011dante kelkan tempon en la koncerna lando, kie oni\u00a0<em>devas<\/em>\u00a0uzi \u011din. Por esperantistoj tiu \u201clando\u201d estas la lokaj grupoj, la internaciaj kongresoj, la interpersonaj paroloj kaj korespondaj rilatoj inter kaj ekster la limoj de la propra lando, kaj ne malplej \u2013 nia literaturo.<\/p>\n<p>Povi uzi la lingvon tiom intense, kiom nian gepatran lingvon, postulas persistajn penadon kaj ekzercadon, por kiuj ni uzu \u0109iun ta\u016dgan okazon. Oni pripensu, ke ion valoran oni neniam akiras senpene! La ofta kontra\u016ddiro, ke \u201cen interrilatoj naciaj oni uzu la nacian lingvon, \u0109ar Esperanto estas destinita nur por rilatoj internaciaj\u201d, \u015dajnas al mi travidebla preteksto por ka\u015di oportunemon. Oni legu la opinion de Zamenhof pri la uzado de Esperanto en nacia kadro en Originala Verkaro, pa\u011do 401.<\/p>\n<p>En la multaj Esperanto-kongresoj, kiujn ni partoprenis, frapis nin \u0109iufoje denove kiom facile kaj lerte multaj \u201cunulingvuloj\u201d manipulas Esperanton, kiom flue ili defendas sian opinion a\u016d atakas opinion kontra\u016dan, kiom verve ili esprimas sian kritikon, indignon, koleron kaj plezuron kaj kiom tuje ili reagas per konsentaj, malaprobaj a\u016d \u015dercaj interrompoj, e\u0109 per vortludoj. Mal-vortoj ne \u011denas ilin, nek la a\u016dskultantojn. La ka\u016dzo? \u0108ar Esperanto en ili vivas!<\/p>\n<p>Kontra\u016de, multaj aliaj, e\u0109 kleruloj pretendantaj scii kelkajn lingvojn, balbutas, ser\u0109as vortojn, evidente tradukas, \u0109ar\u2026 mankas al ili konstanta praktikado, kaj pro tio Esperanto por ili ankora\u016d ne estas elvokanta.<\/p>\n<p>La favorantoj de la \u201canti-mal-vortoj\u201d proponis ilin por la poezio, por la alta literatura lingvo, por krei ekvivalentojn de tiuj vortoj, kiuj en naciaj lingvoj estas uzataj en \u201calta stilo\u201d, ne en la \u0109iutaga vivo.<\/p>\n<p>\u0108u la Esperantaj ekvivalentoj de tiaj vortoj vere esprimas la \u201caltsferan signifon\u201d, kiun la poetoj volas sentigi al ni?<br \/>\nEn sia verko \u201cKien la poezio?\u201d Brendon Clark diras pri tio:<\/p>\n<p>\u201cLa argumentado, ke la neologismoj en Esperanto estas analogaj al la poeziaj vortoj de la naciaj lingvoj estas disputebla. Plejparte tiuj poeziaj vortoj estas postvivantoj de iu anta\u016da formo de la sama lingvo; ili ne estas la nekonataj anta\u016dirantoj de ia estonta formo.\u201d<\/p>\n<p>Grava demando estas: \u0109u la legantoj\u00a0<em>rekonas<\/em>\u00a0en tiuj vortoj ion similan al la literaturaj a\u016d poeziaj vortoj el siaj naciaj lingvoj? Ni sincere konfesas, ke \u011dis nun ili impresas nin kiel vortoj fremdaj, sen ia speciala koloro a\u016d odoro. Kaj tiun impreson havas anka\u016d multaj aliaj esperantistoj. La ka\u016dzo estas evidenta: en naciaj lingvoj tiaj vortoj apartenas al altstilaj literatura\u0135oj, kiel poemoj, paroladoj, predikoj k.s. Kaj limigitaj en tiu kadro ili konservis sian aromon. Sed uzataj en la \u0109iutaga lingvo ili sonas komike.<\/p>\n<p>Nia lingvo estas ankora\u016d sufi\u0109e juna. Pro tio la priparolitaj neologismoj ankora\u016d ne distingi\u011das kiel vortoj poeziaj kaj altprozaj. Kaj ili neniam distingi\u011dos tiaj, se niaj a\u016dtoroj ne \u0109esos uzi ilin en la ordinara, \u0109iutaga literaturo.<\/p>\n<p>Se Esperanto efektive bezonas vortojn literaturajn, la uzado klare montru ilin tiaj. Ili aperu do ekskluzive en poezio kaj en altstila prozo. Nur en tiu okazo ili povos iom post iom ricevi la deziratan aromon, dum la mal-vortoj ne forglitos el la uzado kaj la lumo, kiu iam falis sur la terurajn grandegajn vortarojn, ne estingi\u011dos.<br \/>\n<em>b) Aliaj neologismoj.<\/em><\/p>\n<p>Krom la neologismojn, kiuj celas anstata\u016di malvortojn, oni jen kaj jen uzas aliajn neologismojn nenecesajn, \u0109ar ekzistas ta\u016dgaj vortoj por ili en la fundamenta lingvo, ekzemple:\u00a0<em>ascendi<\/em>\u00a0kaj\u00a0<em>descendi<\/em>\u00a0= respektive\u00a0<em>supreniri<\/em>\u00a0kaj\u00a0<em>malsupreniri<\/em>: oni\u00a0<em>ascendas<\/em>\u00a0a\u016d\u00a0<em>descendas<\/em>\u00a0\u015dtuparon. Kial oni ne\u00a0<em>supreniras<\/em>\u00a0a\u016d\u00a0<em>malsupreniras<\/em>\u00a0la \u015dtuparon? \u201cIli estas tro longaj\u201d, oni diras. Nu, ni uzis dum 35 jaroj Esperanton en la \u0109iutaga vivo, sed neniam trafis nin la troa longeco de tiuj vortoj. Anka\u016d pri tio ni devas diri, ke la ka\u016dzo estas, ke\u00a0<em>supreniri<\/em>\u00a0kaj\u00a0<em>malsupreniri<\/em>\u00a0estas por ni vortoj vivantaj. Kaj tial neniel fremdaj kaj strangaj.\u00a0<em>Ascendi<\/em>\u00a0kaj\u00a0<em>descendi<\/em>\u00a0ni sentas kiel vortojn fremdajn, same kiel alilingvajn vortojn en nia gepatra lingvo, kiujn ni kontra\u016dbatalas, se nia gepatra lingvo jam posedas ta\u016dgan vorton kaj ne bezonas prunti el lingvoj fremdaj.<\/p>\n<p>Ne ekzistas motivo kontra\u016dbatali vortojn\u00a0<em>inter<\/em>\u00a0Ekzemple, oni povas uzi\u00a0<em>kremacio<\/em>\u00a0apud\u00a0<em>cindrigo<\/em>;\u00a0<em>evolui<\/em>\u00a0apud\u00a0<em>disvolvi\u011di<\/em>;\u00a0<em>a\u016dtoro<\/em>\u00a0apud\u00a0<em>verkinto, verkisto<\/em>;\u00a0<em>braceleto<\/em>\u00a0apud\u00a0<em>\u0109irka\u016dmano<\/em>;\u00a0<em>redakcio<\/em>\u00a0apud\u00a0<em>redaktado, redaktoraro, redaktejo<\/em>;\u00a0<em>inspektoro<\/em>\u00a0apud\u00a0<em>inspektisto<\/em>;\u00a0<em>prononco<\/em>\u00a0apud\u00a0<em>elparolo<\/em>;<em>giganto<\/em>\u00a0apud\u00a0<em>grandegulo<\/em>, kaj tiel plu.<br \/>\nTiaj internaciaj vortoj posedas en nia lingvo validan pasporton la\u016d la 15-a regulo de Plena Gramatiko de Esperanto el la Fundamento:<\/p>\n<p>\u201cLa tiel nomataj vortoj\u00a0<em>fremdaj<\/em>, t.e. tiuj, kiujn la plimulto el la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en Esperanto sen \u015dan\u011do, ricevante nur la ortogafion de tiu \u0109i lingvo; sed \u0109e diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi sen\u015dan\u011de nur la fundamentan kaj la ceterajn formojn de tiu \u0109i lasta la\u016d la reguloj de la lingvo Esperanto.\u201d<\/p>\n<p>Sed kial\u00a0<em>floto<\/em>\u00a0apud\u00a0<em>\u015diparo<\/em>? Kial\u00a0<em>bunta<\/em>\u00a0apud\u00a0<em>diverskolora, multkolora<\/em>;\u00a0<em>ascendi<\/em>\u00a0apud\u00a0<em>supreniri<\/em>;\u00a0<em>incendio<\/em>\u00a0apud\u00a0<em>brulego<\/em>;\u00a0<em>reportero<\/em>\u00a0apud\u00a0<em>raportisto<\/em>;\u00a0<em>polmo<\/em>\u00a0apud\u00a0<em>manplato<\/em>;\u00a0<em>pojno<\/em>\u00a0apud\u00a0<em>manradiko<\/em>;\u00a0<em>kirko<\/em>\u00a0apud\u00a0<em>pre\u011dejo<\/em>;\u00a0<em>polekso<\/em>\u00a0apud\u00a0<em>dikfingro<\/em>;\u00a0<em>gluteo<\/em>\u00a0apud\u00a0<em>sidvango<\/em>;\u00a0<em>pado<\/em>\u00a0apud\u00a0<em>vojeto<\/em>;\u00a0<em>desaponti<\/em>apud\u00a0<em>seniluziigi<\/em>;\u00a0<em>spektatoro<\/em>\u00a0apud\u00a0<em>rigardanto<\/em>\u00a0ktp?<\/p>\n<p>Jen vortoj, kiujn mi kolektis ne el poezio a\u016d alta prozo, sed el komunlingvaj artikoloj, noveloj, romanoj.<\/p>\n<p>Kial la verkintoj uzas tiujn vortojn? Se ili ju\u011dis ilin pli internaciaj, ol la fundamentajn, profitus el tio nur tiuj, kiuj scias la lingvojn, el kiuj ili etas prenitaj. Sed la \u201cunulingvulo\u201d kies gepatra lingvo ne kontribuis al tiu listo nur\u00a0<em>mal<\/em>profitas!<\/p>\n<p>\u0108u ili opinias la novajn vortoj pli belsonaj? Ni opinias la malnovajn ne malpli belsonaj. \u0108u ili trovas la malnovajn tro longaj, tro kunmetitaj, nesufi\u0109e elvokantaj? Nu, se oni uzas Esperanton tiom regule, ke \u011di i\u011dis familiara, tiam la vortoj, kiel ekzemple\u00a0<em>supreniri<\/em>\u00a0kaj\u00a0<em>malsupreniri<\/em>\u00a0estas same facile uzeblaj, kaj same elvokantaj, kiel la vortoj unu- a\u016d duelementaj.<\/p>\n<p><em>Kutimo kaj rutino venkos la komencajn barojn!<\/em><\/p>\n<p>\u0108u ni kontra\u016du do\u00a0<em>\u0109iujn<\/em>\u00a0neologismojn? Kompreneble ne! La vivo, la socio, al tekniko, la scienco konstante evoluas, kaj kune kun ili evoluas la lingvo, kiun ili trapenetras. Observu ekzemple dum nur unu tago la uzon de via nacia lingvo, kaj vi konstatos, ke plurfoje vi surpa\u015das sciencan a\u016d teknikan vorton. Nuntempe ni ne povas malhavi vortojn, kiel\u00a0<em>demoralizi, diskrediti, partizano, staplo, rapsodo, tombolo, valuto<\/em>\u00a0(\u0109iuj Zamenhofaj) kaj:\u00a0<em>aspirino, buldozo, celofano, devaluti, difterio, elektrono, fascini, gara\u011do, helikoptero, hormono, insulino, mentolo, mitralo, nilono, penicilino, plasto, erodi, vitamino, viskozo, viruso, reaktoro, sero, roboto, saboti, stencilo<\/em>\u00a0ktp.<\/p>\n<p>Klopodi bari la eniron en la komunan lingvon de tiuj kaj similaj vortoj kaj anstata\u016digi ilin per vortoj priskribaj estus malracie, e\u0109 neeble.<br \/>\nSed ni povas \u2013 kaj e\u0109 devas \u2013 kontra\u016dstari tiajn neologismojn, kiaj efektive estas nenecesaj en la komuna lingvo, precipe tiajn, kiaj celas nuligi la sistemecon de Esperanto, aboli la uzadon de afiksoj kaj klasikaj kunmeta\u0135o kaj per tio \u2013 \u011diajn plej karakterizajn kaj allogajn trajtojn, kiuj faras la lingvon facile lernebla e\u0109 por tiuj, kiuj ricevis nur elementan instruon.<\/p>\n<p>En la alta literaturo \u2013 proza kaj poezia \u2013 la a\u016dtoroj kaj tradukantoj havu la rajton uzi siajn specialajn vortojn literaturajn, kondi\u0109e, ke ili klarigu ilin, sed ili \u0109ezu uzi ilin en artikoloj, noveloj, romanoj kaj aliaj verkoj, por kiuj la klasikaj formoj kaj esprimmanieroj sufi\u0109as.<\/p>\n<p><em>c) La karaktero de \u201cPlena Vortaro\u201d<\/em>(1).<\/p>\n<p>Kiam ni ripro\u0109is nian maljunan amikon, ke li uzis la neologismojn\u00a0<em>febla<\/em>\u00a0kaj olda (en\u00a0<em>oldi\u011di<\/em>) anstata\u016d\u00a0<em>malforta<\/em>\u00a0kaj\u00a0<em>maljuni\u011di<\/em>, li respondis al mi: \u201cSed ili ja trovi\u011das en Plena Vortaro!\u201d<\/p>\n<p>Tiun respondon oni plurfoje povas a\u016ddi, tamen \u011di montras miskomprenon pri la karaktero de Plena Vortaro kaj pri la tasko de la vortaristo. Oni pensas, ke Plena Vortaro estas oficiala, almena\u016d ke \u0109iuj vortoj en \u011di estas rekomendindaj!<\/p>\n<p>Kiom ajn ni admiras Plenan Vortaron \u2013 oficiala \u011di ne estas kaj ne \u0109iuj vortoj en \u011di estas rekomendindaj!<br \/>\nLa tasko de la vortaristo estas registri \u0109iujn vortojn, uzitajn en la literaturo, por ke la leganto, kiu renkontas nekonatan vorton, povu trovi \u011dian signifon en la vortaro. Pri Plena Vortaro tio ne signifas, ke la koncerna vorto estas oficiala a\u016d rekomendinda. La uzantoj atentu, \u0109u la vortoj en Plena Vortaro komenci\u011das per granda litero \u2013 kio signifas\u00a0<em>oficiala<\/em>\u00a0\u2013 a\u016d per malgranda litero \u2013 kio signifas\u00a0<em>neoficiala<\/em>. Montri\u011dis tamen, ke tiu diferencigo inter \u201coficiala\u201d kaj \u201cneoficiala\u201d al multaj ne estas sufi\u0109e klara. Eble estas pli bone estontece presigi la neoficialajn vortojn ru\u011daj! (2)<\/p>\n<p><em>Oni uzu neologismojn el Plena Vortaro nur, se la lingvo ne disponas pri ta\u016dga vorto oficiala!<\/em><\/p>\n<p>Oni anka\u016d ne kreu mem facilanime novan vorton, sed anta\u016de bone pripensu la intencon. La jena ekzemplo estu instruo: la vorto\u00a0<em>pre\u011dejo<\/em>\u00a0signifas \u201ckonstrua\u0135o en kiu oni pre\u011das\u201d (P.V.), do anka\u016d judaj kaj mahometanaj konstruoj, en kiuj oni pre\u011das, estas pre\u011dejoj, kvankam oni prefere nomas ilin respektive\u00a0<em>sinagog<\/em>\u00a0kaj\u00a0<em>moskeo<\/em>.<\/p>\n<p>En la lasta tempo a\u016ddi\u011dis la propono enkonduki por kristanaj pre\u011dejoj la vorton\u00a0<em>kirko<\/em>. La propono naski\u011dis evidente el sento pri simetrio: \u201cse judoj kaj mahometanoj posedas apartan vorton por tiu konstrua\u0135o, kial do ne anka\u016d kristanoj havu \u011din?\u201d \u2013 oni rezonas.<\/p>\n<p>Ni ne volas tu\u015di la demandon, \u0109u la vorto \u201ckirko\u201d estas tiom internacia, kiom \u201csinagogo\u201d kaj \u201cmoskeo\u201d; pli grava demando estas: \u0109u aparta nomo por kristana pre\u011dejo estas necesa? Ni opinias, ke ne. La uzado de\u00a0<em>sinagogo<\/em>\u00a0kaj\u00a0<em>moskeo<\/em>\u00a0limigis la signifon de\u00a0<em>pre\u011dejo<\/em>\u00a0al: \u201ckonstrua\u0135o, en kiu pre\u011das kristanoj\u201d. \u0108iu mem povas konstati tion: legante la vorton \u201cpre\u011dejo\u201d, pri kio ni pensas? Ordinare pri\u00a0<em>kristana<\/em>, ne pri juda a\u016d mahometana pre\u011dloko. En la praktiko \u011di do estas konata preska\u016d nur en tiu signifo. Kial do enkonduki la vorton\u00a0<em>kirko<\/em>? La evoluo donis al\u00a0<em>pre\u011dejo<\/em>\u00a0duan signifon, kaj ni opinias, ke estas konsilinde registri \u011din en Plena Vortaro. (3)<br \/>\n<em>Neologismojn oni kreu nur en okazo de vera bezono<\/em>. Tiu bezono ne montri\u011dis koncerne la vorton\u00a0<em>kirko<\/em>\u00a0kaj koncerne plurajn aliajn.<\/p>\n<p><em><strong id=\"kom41\">1<\/strong>. Kiam estis verkita la libro, PIV ankora\u016d ne aperis, kaj la \u0109efa normiga vortaro estis Plena Vortaro. Nun, kiam PV jam malnovi\u011dis, \u0109io pri \u011di dirita povas esti valida koncerne anka\u016d PIV\u2019on kaj Novan PIV\u2019on.\u00a0<strong>\u2013 Mevo<\/strong><br \/>\n<strong id=\"kom42\">2<\/strong>. En NPIV la findamentaj vortoj estas markitaj per komenca steleto. La vortoj poste oficialigitaj estas markitaj per la cifero, signifanta la numeron de oficialaj aldonoj al la fundamenta vortaro. Se al la vorto mankas kaj steleto, kaj cifero \u2013 do la vorto estas neoficiala. Kompreneble, tio ne signifas, ke la vorto estas malpermesita por uzado, sed oni prefere trovu la oficialan ekvivalenton a\u016d sinonimon por \u011di.\u00a0<strong>\u2013 Mevo<\/strong><br \/>\n<strong id=\"kom43\">3<\/strong>. En Nova PIV la vorto \u201cpre\u011dejo\u201d havas jam du signifojn. La unua restas la sama, kiel en PV. La dua, markita per vinjeto \u201ckomunuza senco\u201d, tekstas: \u201cKristana pre\u011dejo\u201d.\u00a0<strong>\u2013 Mevo<\/strong><\/em><\/p>\n<p>Reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/\">Ne tiel, sed tiel \u0109i<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>\u201cSur la terurajn grandegajn vortarojn falis radio de lu\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/evitu-nenecesajn-neologismojn\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":12241,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/12270"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=12270"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/12270\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/12241"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=12270"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}