{"id":12301,"date":"2022-08-22T20:28:31","date_gmt":"2022-08-22T12:28:31","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/eta-antauparolo-de-la-preparinto-de-la-reta-versio-11-2\/"},"modified":"2022-08-22T21:11:56","modified_gmt":"2022-08-22T13:11:56","slug":"bona-stilo-estas-en-harmonio-kun-la-temo","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/bona-stilo-estas-en-harmonio-kun-la-temo\/","title":{"rendered":"10. Bona stilo estas en harmonio kun la temo."},"content":{"rendered":"<p>\u201cFilmomuziko devas esti en harmonio kun la filmo, kiun \u011di akompanas. La filmo kaj \u011dia muziko devas formi unu tuton. La publiko ne rimarku la muzikon aparte. Muziko, kiu turnas la atenton for de la filmo, ne ta\u016dgas. Ju pli harmonie la muziko rilatas al la filmo, des pli intense ni travivas la dramon.\u201d<\/p>\n<p>Tiel iam parolis filmo-recenzisto. Simile oni povas paroli pri temo kaj stilo. La stilo devas esti en harmonio kun la temo kaj formi kun \u011di unu tuton. La leganto ne rimarku la stilon aparte. Stilo, kiu turnas la atenton for de la temo, malhelpas glatan komprenadon. En niaj gazetoj kaj literaturo ni renkontas jen kaj jen frazojn, kiuj, kvankam gramatike senripro\u0109aj, estas tiom komplike konstruitaj, ke ili similas \u0135igojn.<br \/>\nSe la leganto, ne povante sekvi tuj la akrobata\u0135ojn de la a\u016dtoro, devas relegi kaj denove relegi tiajn frazojn \u2013 se li krome devas jen kaj jen konsulti vortaron por ser\u0109i la signifon de tute nenecesaj neologismoj \u2013 tiam la legado ne donas al li plezuron. Niaj a\u016dtoroj komprenu, ke tia frazkonstruo, jam malklara al leganto, tute ne estas komprenebla al a\u016dskultanto, al kiu ja mankas tempo por \u0135ige reordigi la vortojn en frazon tuj kompreneblan. Ili pripensu, ke ju pli simple io estas dirita, des pli klara tio aperas sur la spirita ekrano de la leganto a\u016d a\u016dskultanto. Kiom ajn ni penadu, por ke la teksto estu gramatike korekta, tamen la enhavo restas la \u0109efafero. La lingvo ne distru nin for de la temo. Tial estus utile, se la a\u016dtoro legus sian verkon la\u016dte al si mem a\u016d al amiko. Ne nur la okuloj, sed anka\u016d la oreloj ju\u011du, \u0109u \u011di estas klara kaj flue komprenebla.<\/p>\n<p>\u201cPor la rapideco de la orela komprenado\u201d, skribis prof. Bourlet en 1910 en la tiama Oficiala Gazeto Esperantista, \u201cestas absolute necese, ke la stilo de la lingvo unuformi\u011du, \u0109ar lingvo konsistas ne nur el apartaj vortoj kaj el gramatikaj reguloj, sed anka\u016d kaj precipe el anta\u016de preparitaj frazoj kaj kutimaj esprimoj. Se du samnacianoj povas interkompreni\u011di malgra\u016d tre rapida kaj malbona prononcado, tio estas ebla nur tial, \u0109ar ili uzas kutimajn frazojn, anta\u016dpreparitajn kli\u015da\u0135ojn, kies tuton oni tuj komprenas, se oni a\u016ddis nur parton.\u201d<\/p>\n<p>\u0108i \u0109io ne inkluzivas propran stilon, eksterordinarajn dirmanieron kaj frazkonstruon, per kiuj la a\u016dtoroj donas al siaj ideoj personan formon, kiu pli klare bildigas ilin ol stilo \u0109iutaga. Ekzemplon pri tia persona stilo ni trovas en la verkoj de d-ro Edm. Privat: \u201cVivo de Zamenhof\u201d, \u201cInterpopola konduto\u201d, \u201cEsprimo de sentoj en Esperanto\u201d. En tiuj verkoj la stilo prezentas nenion, kio povus turni nian atenton for de la temoj. Male, ilia stilo helpas al pli intensa kompreno kaj travivo de la temoj, ol se la a\u016dtoro estus uzinta stilon ordinaran.<\/p>\n<p>Estas rimarkinde, ke, esprimante sin en Esperanto senpere, oni ordinare uzas lingva\u0135on simplan, facile kompreneblan. En ekzemple \u201cViktimoj\u201d kaj \u201cKredu min, sinjorino\u201d, ni ne estas \u011denataj de komplikaj a\u016d torditaj stiloj, kiuj devigas nin \u201c\u0135igi\u201d, sed povas dedi\u0109i nian tutan atenton al la enhavo. En tiuj verkoj frapantaj frazturnoj, esprimoj a\u016d vort-elekto ne distras nian atenton, sed \u011duste kontribuas al pli bona kompreno.<\/p>\n<p>Sed tradukante oni estas sub influo de la lingvo de l\u2019 originalo kaj tiu influo ofte ka\u016dzas komplikajn frazkonstruojn, malbele sonantajn vortkombinojn, ktp. Tial la cetere la\u016ddinda penado precize sekvi la originalon, ne \u0109iam donas al la leganto la saman impreson. Ofte oni povas per malpli preciza sekvado akiri pli precizan rezultaton. La tradukanto ja devas redoni ne nur la nudajn faktojn, sed anka\u016d la atmosferon, la sentojn, la emocion, kiun la a\u016dtoro de la originalo volas sentigi a\u016d veki en la leganto. Por tio ne \u0109iam sufi\u0109as tradukado la\u016dvorta.<\/p>\n<p>Ni kutimas diri, ke Esperanto estas facila lingvo. Kvankam tio estas nur relative \u011dusta, ni tamen pripensu, ke \u011dian facilecon ni ne pruvas per malsimpla a\u016d tordita stilo.<\/p>\n<p>Por proprigi al si la Esperanto-stilon ne ekzistas pli bona rimedo, ol legi kaj relegi bonstilajn verkojn, kaj fidinda rimedo por kontroli nian stilon estas la\u016dtlegado. La\u016dtlegu vian verka\u0135on anta\u016d ol presigi a\u016d publike eldiri \u011din. Zorgu, ke la leganto a\u016d la a\u016dskultanto ne perdu la fadenon pro tio, ke ilia atento devas okupi sin pri la lingvo, la stilo, anstata\u016d pri la temo.<br \/>\nVia stilo estu en harmonio kun la temo kaj formu kun \u011di unu tuton.<\/p>\n<p><em>F I N O<\/em><\/p>\n<p>Reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/\">Ne tiel, sed tiel \u0109i<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>\u201cFilmomuziko devas esti en harmonio kun la filmo, kiun \u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/ne-tiel-sed-tiel-ci\/bona-stilo-estas-en-harmonio-kun-la-temo\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":12241,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/12301"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=12301"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/12301\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/12241"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=12301"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}