{"id":12315,"date":"2022-08-25T23:49:10","date_gmt":"2022-08-25T15:49:10","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=12315"},"modified":"2022-08-25T23:56:00","modified_gmt":"2022-08-25T15:56:00","slug":"la-nova-modo-ujo","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/esperantologio\/la-nova-modo-ujo\/","title":{"rendered":"La nova modo: -ujo"},"content":{"rendered":"<p><b>Anna L\u00f6wenstein<\/b>\u00a0klarigas sian ujemon.<\/p>\n<p><img decoding=\"async\" loading=\"lazy\" class=\"size-medium alignleft\" src=\"https:\/\/legacy.esperanto.org.uk\/lbe\/arkivo\/968\/06.jpg\" width=\"150\" height=\"146\" \/><\/p>\n<div id=\"korpo\">\n<p>Kial mi insiste pludiras\u00a0<i>Germanujo<\/i>\u00a0kaj\u00a0<i>Italujo<\/i>, kiam \u0109iuj aliaj preferas\u00a0<i>Germanio<\/i>\u00a0kaj\u00a0<i>Italio<\/i>? Nu, pro pluraj kialoj. Parte \u0109ar\u00a0<i>-io<\/i>\u00a0\u015dajnas al mi stranga fina\u0135o, ne kongrua kun la simpleco kaj reguleco de Esperanto. Pli pri tio poste. Sed plejparte \u0109ar mi ne eltenas la konfuzon, kiun la fina\u0135o\u00a0<i>-io<\/i>\u00a0alportis al la landonoma sistemo en Esperanto.<\/p>\n<p>Kia konfuzo? Hmm, kiel klarigi la landonoman sistemon en unu alineo? Mi jam dedi\u0109is al tiu temo tutan libreton. Sed mi faros mian eblon klarigi rapide.<\/p>\n<p>La landonomoj en Esperanto estas dividitaj en du grupoj. Unu grupo sekvas la modelon\u00a0<i>Usono<\/i>\u00a0\u2013\u00a0<i>usonano<\/i>, la alia sekvas la modelon\u00a0<i>Britujo<\/i>\u00a0\u2013\u00a0<i>brito<\/i>. Multaj esperantistoj, kompreneble, preferas uzi\u00a0<i>-io<\/i>\u00a0anstata\u016d\u00a0<i>-ujo<\/i>, kaj do diras\u00a0<i>Britio<\/i>. La problemo estas, ke anka\u016d en la unua grupo (<i>Usono<\/i>\u00a0\u2013\u00a0<i>usonano<\/i>), multaj landonomoj fini\u011das per\u00a0<i>-io<\/i>, ekzemple\u00a0<i>Al\u011derio<\/i>,\u00a0<i>A\u016dstralio<\/i>,\u00a0<i>Namibio<\/i>,\u00a0<i>Kolombio<\/i>. Do, kiam oni renkontas landonomon, kiu fini\u011das per\u00a0<i>-io<\/i>, kiel scii, \u0109u \u011di sekvas la modelon\u00a0<i>Usono<\/i>\u00a0\u2013\u00a0<i>usonano<\/i>, \u0109u la modelon\u00a0<i>Britio<\/i>\u00a0\u2013\u00a0<i>brito<\/i>? Tio gravas, kiam necesas formi la nomon de la landano, \u0109ar en la unua kazo necesas aldoni\u00a0<i>-ano<\/i>\u00a0al la radiko, dum en la dua necesas forigi la\u00a0<i>-i-<\/i>.<\/p>\n<p>Kiam la plejmulto da esperantistoj uzis la fina\u0135on\u00a0<i>-ujo<\/i>\u00a0por landonomoj de la dua grupo, ne estis problemo. \u0108iuj esperantistoj (e\u0109 tiuj, kiuj preferis\u00a0<i>-io<\/i>) sciis, al kiu el la du grupoj landonomo apartenas, kaj do senprobleme sciis formi la nomon de la landano. Sed nun, beda\u016drinde, kiam preska\u016d \u0109iuj uzas\u00a0<i>-io<\/i>, la distingo inter tiuj du grupoj perdi\u011dis, tiel ke multaj esperantistoj ne plu komprenas kiel la sistemo funkcias; efektive iuj ne plu komprenas, ke entute ekzistas du-parta sistemo. Rezulte, oni tre ofte renkontas erarajn formojn, ekzemple\u00a0<i>a\u016dstralo<\/i>\u00a0a\u016d\u00a0<i>Israelio<\/i>. (Se vi ne komprenas, kial tiuj estas eraraj, bonvolu legi la pli detalan klarigon en mia libreto\u00a0<i>Konciza klarigo pri la landonomoj en Esperanto<\/i>.)<\/p>\n<p>Sed krome, la fina\u0135o\u00a0<i>-io<\/i>\u00a0kunportas plurajn aliajn problemojn. \u0108u la\u00a0<i>-i-<\/i>\u00a0estas sufikso? \u011ci ne similas la aliajn sufiksojn en Esperanto, kiuj normale havas la formon V+K (vokalo plus konsonanto) a\u016d V+KK. Krome, \u011di kondutas iom malsame: malkiel la aliajn sufiksojn oni ne povas uzi \u011din memstare.<\/p>\n<p>La vortelementoj en Esperanto normale estas kunmetitaj la\u016d travidebla maniero. Ni \u0109iam emfazas tiun fakton en nia reklamado: kiam ni volas konvinki la homojn lerni Esperanton, ni donas ekzemplojn kiel\u00a0<i>mal-jun-ul-in-o<\/i>\u00a0a\u016d\u00a0<i>nask-i\u011d-tag-o<\/i>. Tiuj kunmeta\u0135oj estas facile analizeblaj kaj \u0109iu elemento havas sencon. Sed kion diri pri la\u00a0<i>-i-<\/i>\u00a0en\u00a0<i>Francio<\/i>? Certe ne ekzemplo, kiun ni povus uzi en nia reklamado!<\/p>\n<p>Mi foje a\u016ddas la kritikon, ke la sufikso\u00a0<i>-uj-<\/i>\u00a0havas tro da signifoj en Esperanto. Nu, \u011di ja havas tri malsamajn signifojn \u2013 kaj tamen, multe malpli ol\u00a0<i>-io<\/i>, kiu kondutas vere \u0125ameleone en Esperanto. Foje\u00a0<i>-io<\/i>\u00a0estas uzata:<\/p>\n<ul>\n<li>por la nomo de scienco, ekzemple\u00a0<i>astronomio<\/i>\u00a0a\u016d\u00a0<i>biologio<\/i>, kontraste kun la nomo de la sciencisto\u00a0<i>astronomo<\/i>\u00a0a\u016d\u00a0<i>biologo<\/i>;<\/li>\n<li>por la nomo de \u0125emia elemento, ekzemple\u00a0<i>ejn\u015dtejnio<\/i>,\u00a0<i>mendelevio<\/i>\u00a0surbaze de la personaj nomoj\u00a0<i>Ejn\u015dtejno<\/i>,\u00a0<i>Mendelevo<\/i>;<\/li>\n<li>por la nomo de regosistemo, ekzemple\u00a0<i>demokratio<\/i>\u00a0a\u016d\u00a0<i>monar\u0125io<\/i>, kontraste kun la vortoj\u00a0<i>demokrato<\/i>\u00a0kaj\u00a0<i>monar\u0125o<\/i>;<\/li>\n<li>por diversaj aliaj ismoj kaj ecoj, ekzemple\u00a0<i>stenografio<\/i>,\u00a0<i>pederastio<\/i>\u00a0kontraste kun la vortoj\u00a0<i>stenografo<\/i>\u00a0kaj\u00a0<i>pederasto<\/i>;<\/li>\n<li>kiel unu el la korelativoj;<\/li>\n<li>(sen la fina\u00a0<i>-o<\/i>) kiel infinitiva fina\u0135o de la verbo.<\/li>\n<\/ul>\n<p>Mi scias, ke multaj esperantistoj ne \u015datas\u00a0<i>-ujo<\/i>\u00a0pro \u011dia baza signifo kiel entenujo. Kaj do? \u0108u persona \u015dato a\u016d mal\u015dato rilate al iu elemento en Esperanto donas la rajton modifi la lingvon \u2013 precipe kiam tiu modifo detruas la logikon de unu el \u011diaj sistemoj? Cetere, mi mem uzas\u00a0<i>-ujo<\/i>\u00a0multe pli ofte en landonomoj ol en vortoj kiel\u00a0<i>laktujo<\/i>,\u00a0<i>sukerujo<\/i>\u00a0ktp, do por mi tio estas \u011dia \u0109efa signifo.<\/p>\n<p>Aliaj esperantistoj kontra\u016dstaras la fina\u0135on\u00a0<i>-ujo<\/i>\u00a0pro etnismaj kialoj. Ili argumentas, ekzemple, ke ilia lando ne nomi\u011du\u00a0<i>Hispanujo<\/i>, \u0109ar tie lo\u011das ne nur hispanoj, sed anka\u016d katalunoj, e\u016dskoj kaj aliaj. La\u016d ili, tiu problemo malaperas, se la lando nomi\u011das\u00a0<i>Hispanio<\/i>. \u0108u vere? Al mi tio \u015dajnas nura \u0135onglado per vortoj, pli precize per sufiksoj: provo solvi politikan problemon per manipulado de la lingvo. Farante tion, oni neniel \u015dan\u011das la situacion de la katalunoj kaj e\u016dskoj, sed oni ja terure fu\u015das la regulecon de Esperanto.<\/p>\n<p>Per la uzo de\u00a0<i>-i-<\/i>\u00a0oni forglitas de la facila analizebleco, kiu estas \u0109efa trajto de Esperanto, al nedisigeblo simila al tiu, kiu regas en la nature evoluintaj lingvoj. Certe, iuj neregula\u0135oj jam ekzistas en Esperanto: pensu pri la serioj\u00a0<i>redakti<\/i>\u00a0\u2013\u00a0<i>redaktoro<\/i>\u00a0\u2013\u00a0<i>redakcio<\/i>, kaj\u00a0<i>poeto<\/i>\u00a0\u2013\u00a0<i>poemo<\/i>\u00a0\u2013\u00a0<i>poezio<\/i>. Tiuj tri-vortaj serioj evidente havas komunan fonton, sed la elementoj ne povas esti disigitaj; efektive la lasta konsonanto de la radiko e\u0109 estas modifita.<\/p>\n<p>Tiuj ekzemploj, bon\u015dance, rilatas nur al unuopaj vortoj, kaj do ne havas sekvojn por la baza funkciado de Esperanto. La situacio estas multe pli serioza, kiam tia neanalizebleco trafas tutan sistemon, t.e. la sistemon formi la landonomojn.<\/p>\n<p>Mi rimarkas kun plezuro, ke\u00a0<i>-ujo<\/i>\u00a0komencas iometete reaperi. Interalie, unu el la estraranoj de UEA lastatempe ekuzis \u011din, konvinkite de la argumentoj en la libro\u00a0<i>Rusoj lo\u011das en Rusujo<\/i>. Multaj esperantistoj efektive komprenas, ke\u00a0<i>-ujo<\/i>\u00a0estas pli logika ol\u00a0<i>-io<\/i>, sed ili hezitas mem uzi \u011din, \u0109ar ili trovas \u011din &#8216;eksmoda&#8217;. Nu, modoj povas \u015dan\u011di\u011di, \u0109u ne?<\/p>\n<p>Se vi opinias, ke\u00a0<i>-ujo<\/i>\u00a0estas pli bona ol\u00a0<i>-io<\/i>, kura\u011du ekuzi \u011din! Estu en la fronto de la nova modo!<\/p>\n<h2>Por pli da informoj pri la fina\u0135o -ujo, vidu:<\/h2>\n<p><i>Rusoj lo\u011das en Rusujo: landonomoj en Esperanto<\/i>. Corsetti, Gubbins, Wennergren, de Kock, Vaha, Butler, Camacho k.a. Federazione Esperantista Italiana, Milano, 2007. Prezo: \u20ac10.50 \u0109e la libroservo de UEA.<\/p>\n<p><i>Konciza klarigo pri la landonomoj en Esperanto: kun kompleta listo de landoj kaj landanoj<\/i>. Anna L\u00f6wenstein. Palestrina, 2009. Prezo: \u20ac0,90 \u0109e la libroservo de UEA.<\/p>\n<p>\u0108i tiuj du libroj estas \u2013 a\u016d estos \u2013 anka\u016d legeblaj kaj el\u015duteblaj en la reto \u0109e\u00a0<a href=\"http:\/\/www.bonalingvo.org\/\">www.bonalingvo.org<\/a>.<\/p>\n<p><i>La landonomoj \u2013 pli simplaj ol vi supozas!<\/i>, 37-minuta parolado de Anna L\u00f6wenstein spektebla \u0109e\u00a0<a href=\"http:\/\/www.ipernity.com\/doc\/29075\/5145769\">www.ipernity.com\/doc\/29075\/5145769<\/a>\u00a0kaj \u0109e\u00a0<a href=\"http:\/\/www.vimeo.com\/5030540\">www.vimeo.com\/5030540<\/a>.<\/p>\n<p>[David Kelso poste verkis\u00a0<a href=\"https:\/\/legacy.esperanto.org.uk\/lbe\/arkivo\/970\/07.html\">reagon<\/a>\u00a0al \u0109i tiu artikolo.]<\/p>\n<\/div>\n<div id=\"elkonduko\">\n<p><span style=\"color: #003366;\"><b>Anna L\u00f6wenstein<\/b>, membro de la Akademio de Esperanto, kaj a\u016dtoro interalie de\u00a0<i>La \u015dtona urbo<\/i>\u00a0kaj\u00a0<i>Morto de artisto<\/i>\u00a0(vidu \u0109i-numere\u00a0<a style=\"color: #003366;\" href=\"https:\/\/legacy.esperanto.org.uk\/lbe\/arkivo\/968\/16.html\">recenzon<\/a>) kaj de sennombraj artikoloj, gastprelegos \u0109e la brita kongreso en Llandudno. Tie sendube \u015di volonte respondos al demandoj pri sia ujemo.<\/span><\/p>\n<p>el <a href=\"https:\/\/legacy.esperanto.org.uk\/lbe\/arkivo\/968\/06.html\">https:\/\/legacy.esperanto.org.uk\/lbe\/arkivo\/968\/06.html<\/a><\/p>\n<\/div>\n<p><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/esperantologio\">\u8fd4\u56de\u4e16\u754c\u8bed\u7814\u7a76\u680f\u76ee\u76ee\u5f55<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Anna L\u00f6wenstein\u00a0klarigas sian ujemon. Kial mi insiste p\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/esperantologio\/la-nova-modo-ujo\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":3204,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/12315"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=12315"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/12315\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/3204"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=12315"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}