{"id":12318,"date":"2022-08-25T23:52:41","date_gmt":"2022-08-25T15:52:41","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=12318"},"modified":"2022-08-25T23:55:01","modified_gmt":"2022-08-25T15:55:01","slug":"cu-fusujo-au-fusio","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/esperantologio\/cu-fusujo-au-fusio\/","title":{"rendered":"\u0108u Fu\u015dujo a\u016d Fu\u015dio?"},"content":{"rendered":"<p>David Kelso<\/p>\n<p>Anta\u016d unu jaro aperis en\u00a0<i>LBE<\/i>\u00a0968 (printempo 2010)\u00a0<a href=\"https:\/\/legacy.esperanto.org.uk\/lbe\/arkivo\/968\/06.html\">artikolo de Anna L\u00f6wenstein pri landonomoj<\/a>. Mi jam legis \u015dian libron\u00a0<i>Rusoj lo\u011das en Rusujo<\/i>\u00a0kaj intencis iam, iel prikomenti \u011din, sed venkis la pigreco. Mi do kaptis la okazon respondi al la artikolo. Mankis tamen spaco en la sekva numero de\u00a0<i>LBE<\/i>\u00a0(problemo plej bonvena): tial do la iom malfrua reago.<\/p>\n<p>Anna bonege klarigis la zamenhofan landonoman sistemon, pro kio mi gratulas. Si ellasis diri, tamen, ke nia kara iniciatinto tiuteme eraris; pli\u011duste, li fu\u015dis. Ludoviko ne estis dio: li estis homo kiel ni. Lia majstroverko, Esperanto, estas kolosa monumento je lia talento, sed \u011di ne estas perfekta: preska\u016d certe la plej genia planlingvo \u011dis nun kreita \u2013 sendube la plej sukcesa \u2013 sed \u0109iel homa krea\u0135o, do neperfekta.<\/p>\n<p>Aliaj pli kompetentas ol mi por paroli pri la neperfekta\u0135oj de Esperanto, sed jen unu: la landonoma sistemo. Li faris bazan distingon inter la &#8216;malnovaj landoj&#8217; (cetere e\u016dropaj!) kaj novaj, en Afriko, Sudameriko k.c. La malnovaj landoj, la\u016d Zamenhof, plejparte nomi\u011du la\u016d la &#8216;\u0109efaj gentoj&#8217; enlo\u011dantaj ilin; la ceteraj, ne havantaj &#8216;\u0109efan genton&#8217;, alprenu esperantigitan version de sia jama nomo. Tiu nocio dan\u011dere proksimas al rasismo.<\/p>\n<p>Anna iom incite nomis sian libron\u00a0<i>Rusoj lo\u011das en Rusujo<\/i>\u00a0(cita\u0135o el la\u00a0<i>Fundamento de Esperanto<\/i>); incite, \u0109ar Zamenhof mem, en la\u00a0<i>Ekzercaro<\/i>, faris distingon inter\u00a0<i>rusoj<\/i>\u00a0(gento) kaj\u00a0<i>rusujanoj<\/i>\u00a0(enlo\u011dantoj, nerusaj). Li mem, ekzemple, la\u016d sia propra difino, ne estis ruso, sed &#8216;hebrea rusujano&#8217;. Jen la kerno de la afero. Pro sia propra etna fono, Zamenhof\u00a0<em>ege<\/em>\u00a0konsciis etnan identon.<\/p>\n<p>Ni \u0109iuj konas la legendon pri la variaj gentoj en Bjalistoko: hebreoj, poloj, rusoj, germanoj. (\u0108u, parenteze, li preteratentis la nemalmultajn litovojn kaj belorusojn?) Li tial perceptis E\u016dropon kiel mozaikon da etnoj: francoj, germanoj, rusoj, angloj (britoj?) k.c. Ekster E\u016dropo (memoru, ke li neniom konis ekster-E\u016dropon \u011dis multaj jaroj post la kreo de Esperanto) li ne konsciis tiajn evidentajn &#8216;gentojn&#8217;, do rezignis pri etnaj landonomoj. Se mi ne eraras,\u00a0<i>Egipto<\/i>\u00a0estis en la fruaj jaroj la lando; nur poste oni insistis, ke la egipta &#8216;gento&#8217; estas sufi\u0109e pli historia ol \u0109iuj e\u016dropaj.<\/p>\n<p>Sed, tutsimple, li eraris. La historiaj enlo\u011dantoj de Ruslando ne estis &#8216;rusoj&#8217; sed dekoj da diversaj gentoj. Neniam ekzistis etno nomata\u00a0<i>francoj<\/i>\u00a0(frankoj jes, sed jen alia historio);\u00a0<i>germana<\/i>\u00a0estas nomo de lingvo, ne popolo (\u011dermana, alia afero); la\u00a0<i>italoj<\/i>\u00a0ekzistis nur en legendo (la vorton, plej eble helendevena, oni uzis unue en la plej suda parto de la duoninsulo \u2013 por teritorio, ne por gento); la\u00a0<i>angloj<\/i>\u00a0estis enmigrinta minoritato en lando preska\u016d tute brita\/kelta. Kaj tiel plu, tra tuta E\u016dropo.<\/p>\n<p>La tiel nomataj &#8216;gentoj&#8217; (nacioj) estas inventa\u0135o de la 19-a jarcento por subapogi artefaritajn naci\u015dtatojn, Franci\/ujo, Angli\/ujo, Itali\/ujo, k.c. Historie, genetike, kulture \u2013 inventa\u0135oj.<\/p>\n<p>Jen argumento la unua. Nia kara Lolo fu\u015dis pri landonomoj. Nu, \u0109u solvo?<\/p>\n<p>Anna plenigis la plimulton de sia artikolo (kaj grandan parton de sia libro) per argumentoj kontra\u016d\u00a0<i>-i-<\/i>\u00a0kiel sufikso. Konsentite: tiu litereto tute ne ta\u016dgas por sufikseco. (Ne solas:\u00a0<i>-nj-<\/i>\u00a0kaj\u00a0<i>-\u0109j-<\/i>\u00a0estas bizaraj sufiksoj, neniom uzeblaj memstare, kvankam \u0109iuj afiksoj devus tiel uzebli.) Ne, ne, la pivota argumento ne rilatas al &#8216;sufikseco&#8217; \u2013 kaj Anna devas tion scii, \u0109ar jam dum jaroj \u015di studas tiun temon. Pli facilas, tamen, ataki la sufiksecon de\u00a0<i>-i-<\/i>\u00a0ol aliajn argumentojn.<\/p>\n<p>La simpla fakto estas, ke &#8216;landonomoj&#8217; estas ja\u00a0<em>nomoj<\/em>\u00a0\u2013 \u0109u ne? Propraj nomoj. Anna mem havas nomon (<i>Anna<\/i>), kiu ne dependas de vortaro kaj ne rilatas al aliaj gramatika\u0135oj, ekzemple\u00a0<i>-an-<\/i>. Urboj havas nomojn, montoj kaj riveroj havas nomojn \u2013 memstarajn; e\u0109 dorlotbestoj kaj diskotekoj havas nomojn, \u0109iuj sendependaj, memstaraj, radikoj, ne deriva\u0135oj de alia radiko.<\/p>\n<p>Se mi volus, mi rajtus nomi mian domon\u00a0<i>666<\/i>\u00a0a\u016d\u00a0<i>Q<\/i>\u00a0a\u016d\u00a0<i>mc<sup>2<\/sup><\/i>; tiuj estus &#8216;nomoj&#8217;, kvankam iom nekutimaj. Samsame, landoj havas nomojn \u2013 alie, kiel ni scius, kie ni estas?<\/p>\n<p>Itali\/ujo prunte\u015dtelis antikvan nomon de regiono en la plej sudorienta angulo de la lando; same faris Ganao kaj Zimbabvo, kies teritorioj ne kongruas kun la antikvaj regnoj, de kiuj devenas tiuj nomoj; Angli\/ujo kaj Skotlando nomi\u011das la\u016d siaj respektivaj venkintaj gentoj (ne la &#8216;\u0109efaj&#8217;, notu), A\u016dstralio kaj A\u016dstrio pro siaj geografiaj situoj, Hispanio (la\u016ddire) pro la abundo da kunikloj, kiam alvenis la romianoj (a\u016d \u0109u la helenoj?), Kongolo kaj Hindi\/ujo (Barato) pro riveregoj, kiuj trafluas ilin; kaj tiel plu. Ne temas pri gentoj, etnoj, rasoj; temas pri\u00a0<em>konvenciaj nomoj<\/em>\u00a0elektitaj je pivotaj tempoj en la landaj historioj.<\/p>\n<p>Se iuj vortoj estas &#8216;internaciaj&#8217; (regulo 15), ja estas la landonomoj \u2013 nepre, \u0109u ne, por ebligi interlandan komunikadon. Tial, ni tutsimple adoptu (kaj esperantigu) la jam uzatajn landonomojn. (Diable! \u2013 kial neniu \u011dis nun koncipis tiun solvon?) Ekster E\u016dropo, \u011denerale ne estas problemo: \u0109iu lando havas esperantan nomon similan al la propralingva nomo. En E\u016dropo, pli tikle, \u0109ar jam dum jarcento ni miksas landojn kaj gentojn. Sed \u0109iu lando (t.e. ties esperantanaro) elektu.<\/p>\n<p>La poloj jam delonge akceptas\u00a0<i>Pollando<\/i>\u00a0ansta\u016d\u00a0<i>Poli\/ujo<\/i>\u00a0(\u0109u eble por eskapi la debaton?). La francoj nun decidu, \u0109u ilia lando nomi\u011du\u00a0<i>Franco<\/i>\u00a0(plej simple) a\u016d\u00a0<i>Francio<\/i>, a\u016d e\u0109\u00a0<i>Francujo<\/i>\u00a0pro jama uzado. Kaj \u0109iuj enlo\u011dantoj (\u015dtatanoj?) nomi\u011du X-ano, do\u00a0<i>italiano<\/i>,\u00a0<i>skotlandano<\/i>,\u00a0<i>francano<\/i>\/<i>franciano<\/i>\/<i>francujano<\/i>\u00a0k.c. \u2013 \u0109ar ni ne estas purrasaj heredantoj de iu teritorio; ni estas nur la hodia\u016daj enlo\u011dantoj de koncerna mondoparto.<\/p>\n<p>Mi ne tiom naivas por supozi, ke Anna kaj viaj estimindaj legantoj tuj diros, &#8216;Ho, bone: jen la solvo.&#8217; Diskuto necesas; diskuto nepras; diskuto bonvenas. Ni ne evitu tiklajn demandojn, sed demokrate debatu kaj fine interkonsentu. Se ne, se oni insistas, ke la plimulto da e\u016dropaj landoj estas etnujoj, nu, ni restas sendefendaj kontra\u016d akuzoj de rasismo. Skotlando (mia landeto) ne estas la lando de la skotoj (gento, kiu fandi\u011dis kun la piktoj kaj britoj anta\u016d mil jaroj): \u011di estas la lando de \u0109iuj skotlandanoj,\u00a0<em>negrave la etneco<\/em>.<\/p>\n<p>el <a href=\"https:\/\/legacy.esperanto.org.uk\/lbe\/arkivo\/970\/07.html\">https:\/\/legacy.esperanto.org.uk\/lbe\/arkivo\/970\/07.html<\/a><\/p>\n<p><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/esperantologio\">\u8fd4\u56de\u4e16\u754c\u8bed\u7814\u7a76\u680f\u76ee\u76ee\u5f55<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>David Kelso Anta\u016d unu jaro aperis en\u00a0LBE\u00a0968 (printempo\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/esperantologio\/cu-fusujo-au-fusio\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":3204,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/12318"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=12318"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/12318\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/3204"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=12318"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}