{"id":13351,"date":"2022-11-27T00:16:05","date_gmt":"2022-11-26T16:16:05","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=13351"},"modified":"2022-11-27T00:22:03","modified_gmt":"2022-11-26T16:22:03","slug":"cu-esperanto-havas-kulturon","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/esperantologio\/cu-esperanto-havas-kulturon\/","title":{"rendered":"\u0108u Esperanto havas kulturon?"},"content":{"rendered":"<p style=\"text-align: center;\"><strong><b>LA KULTURO DE ESPERANTO<\/b><\/strong><br \/>\n<em><i>Ronald J. Glossop, ILEI-konferenco, Kaunas, Litovio, 4 Augusto 2005 (reviziita kaj iom pligrandigita por INTERNACIA PEDAGOGIA REVUO, kie \u011di aperis en numero 05\/4 [jarkolekto 35], pa\u011doj 3-6)<\/i><\/em><\/p>\n<p>\u0108u\u00a0Esperanto havas kulturon? Se jes, kio estas \u011dia karaktero? Kiuj estas \u011diaj eroj?<\/p>\n<p>Kelkaj homoj, aparte tiuj, kiuj kontra\u016das Esperanton, insistas, ke Esperanto ne havas kulturon. Tial \u011di ne estas vera lingvo kiel la naciaj lingvoj. \u015cajne tiuj homoj ne povas kompreni, ke oni povas havi kulturon, kiu ne estas nacia kulturo. Ili pravas, ke Esperanto ne havas nacian kulturon, sed tio ne signifas, ke Esperanto ne havas ian kulturon. Esperanto ja havas kulturon, sed \u011di estas internacia a\u016d tutmonda kulturo.<\/p>\n<p>Oni devas konstati, ke \u0109e Esperanto la rilato inter la lingvo kaj la komunumo estas inversa al la kutima situacio. Kutime la membroj de komunumo lo\u011das kune en unu loko, kaj la uzo de \u011dia lingvo estas unue nur bu\u015da. La skribita lingvo ekekzistas nur multe pli malfrue a\u016d en kelkaj kazoj neniam. Male Esperanto unue estas skribita lingvo, kaj oni uzas \u011din en diversaj lokoj kiuj eble ne estas tre proksimaj unu al la alia. \u0108e Esperanto la skribata lingvo naskas la bu\u015dan lingvon! Iom post iom tiuj kiuj uzas Esperanton formas ne-en-unu-lokan komunumon kaj komencas konstrui anka\u016d novan specon de nenacia kulturo.<\/p>\n<p>En kio konsistas la karaktero de la kulturo de Esperanto? Kiel jam dirite, \u011di ne estas nacia kulturo, sed Esperanto havas internacian a\u016d tutmondan kulturon. Sekve \u011di devos anta\u016denigi internacian kompreni\u011don kaj toleron al malsamaj vivmanieroj. Esperantistoj devas respekti la kutimojn kaj lingvojn de \u0109iuj grupoj tra la tuta mondo.<\/p>\n<p>La diversaj naciaj kulturoj devos esti konservataj anka\u016d en tempo, kiam nova tuttera, vastanima kulturo estos konstruata kun novaj, specialaj terglobaj sentoj, kaj samtempe sen limigo de aliroj kaj perceptadmanieroj.<\/p>\n<p>Malsimile al la situacio \u0109e multaj naciaj kulturoj, la adeptoj de Esperanto havas nek malsaman specon de kostumoj, per kiuj vestus sin nur Esperantistoj, kiujn nur Esperantistoj surhavus, nek unikan specon de nutra\u0135oj, kiuj estas konataj kiel nutra\u0135oj tipaj de esperantistoj. Male, \u0109e Esperanto grava parto de la kulturo efektive estas la ekzisto de multaj diversaj specoj de vestoj kaj multaj diversaj specoj de nutra\u0135oj el la diversaj mondopartoj.<\/p>\n<p>Alia malsama aspekto de la kulturo de Esperanto estas la tendenco rigardi al la estonteco pli ol la pasinteco. Kompreneble, \u0109iu kulturo devas atenti sian historion, sed \u0109e la Esperanto-komunumo, male al la kutima situacio por naciaj komunumoj, la esperoj por la estonteco estas multe pli gravaj ol la memoroj de pasintaj eventoj.<\/p>\n<p>Nia respektita Zamenhof, la fondinto de Esperanto, ja nomis sin Doktoro Esperanto, kaj anka\u016d liaj sekvantoj estas esperantoj.<\/p>\n<p>Ankora\u016d alia aspekto de la kulturo de Esperanto estas la preteco uzi novajn teknikojn por voja\u011di kaj komuniki. \u0108ar la koncerna komunumo ne plu estas en unu loko sed ekzistas tra la tuta planedo, membroj de tia komunumo devas uzi la plej modernajn manierojn veturi kaj sendi informon unuj al la aliaj.<\/p>\n<p>\u0108ar la Esperanto-komunumo estas internacia kaj tuttera, \u011diaj membroj anka\u016d volas kunlabori kun internaciaj kulturaj organiza\u0135oj kiel UNESKO kaj kun diversaj internaciaj ne-registaraj organiza\u0135oj, inkluzive internaciajn religiajn organiza\u0135ojn. Kompreneble anka\u016d naciaj kaj landaj komunumoj ofte volus fari tion, sed ne \u0109iam. \u0108e la Esperanto-komunumo tia kunlaboro estas \u0109efa celo, ne nur sekundara au hazarda afero.<\/p>\n<p>Simile al la naciaj kulturoj, Esperanto havas sian literaturon. Ekzistas ne nur multaj tradukoj el gravaj verkoj de diversaj naciaj kulturoj sed anka\u016d originalaj verkoj de diversaj specoj. Kelkaj el la pli konataj a\u016dtoroj estas L. L. Zamenhof el Pollando (la iniciinto de la lingvo), K\u00e1lm\u00e1n Kolacsay kaj Julio Baghy el Hungario, William Auld kaj Marjorie Boulton el Britio, Gaston Waringhein kaj Raymond Schwartz el Francio, Baldur Ragnarsson el Islando, Ueyama Masao el Japanio, kaj S. J. Zee el \u0108inio. (Pardonu min ke mi ne menciis multajn aliajn, sed oni devas \u0109esi ie.)<\/p>\n<p>Efektive, \u0109ar Esperanto dependas tiom de sia skribita formo, la kvanto de la skribita materialo en Esperanto ofte estas granda surprizo al ne-Esperantistoj. Feli\u0109e, ni havas niajn specialajn bibliotekojn, kiuj kolektas tiujn materialojn, kaj niajn vendistojn, kiuj estas pretaj vendi la novan literaturon. Oni povas konati\u011di kun la kulturo de Esperanto ne nur en libroj kaj amaso de magazinoj sed anka\u016d en kantoj kaj teatra\u0135oj kaj per la interreto, videobendoj, kompakt-diskoj, kaj elsendoj de radio- kaj televid-stacioj en multaj landoj kiel Pollando, \u0108inio, A\u016dstrio, Italio, Brazilo, kaj Koreio.<\/p>\n<p>Krom la diversaj haveblaj skribitaj materialoj, estas kelkaj aspektoj de la lingvo mem kiuj kontribuas al la kulturo de Esperanto. Ekzemple, la uzo de afiksoj permesas la kreon de novaj vortoj, e\u0109 pere de infanoj. La prefikso \u201cmal\u201d indikas la kontra\u016don de la sekva radiko, kaj la vorto \u201ctrinkas\u201d signifas ke oni prenas likvidon en la korpon. Tial oni povas uzi la tute novan vorton \u201cmaltrinki\u201d anstata\u016d uzi la pli kleran vorton \u201curini.\u201d Efektive, tiu nova vorto nun estas pli ofte uzata, aparte de la infanoj.<\/p>\n<p>Per la uzo de la afiksoj \u0109iu ajn povas krei novajn vortojn, kiujn aliaj Esperantistoj tuj povas kompreni. Foje unu el miaj studentoj, dum ekzameno, ne povis memori la vorton \u201cforte\u201d rilate al la verbo \u201cne\u011dis.\u201d Li lerte kreis novan esprimon \u201cne\u011dis maldol\u0109e.\u201d Tio estas tuj komprenebla esprimo kaj iom e\u0109 poeta, \u0109u ne? \u0109u komencantoj povas simile krei novajn bonajn vortojn en aliaj lingvoj? Mi dubas pri tio. Alia ekzemplo de la uzo de la afiksoj, kiun oni ne ofte trovas en aliaj lingvoj, estas la ebleco krei vortojn el akronimoj kiel \u201cILEI-anoj\u201d kaj \u201cSAT-anoj.\u201d<\/p>\n<p>La kulturo de Esperanto enhavas specialajn simbolojn, ornamojn, kaj agadojn, kiel la verdan stelon, la verdan flagon kun la stelo, la Pasportan Servon, la himnon \u201cLa Espero,\u201d la jarajn Universalajn Kongresojn, kaj krome multajn aliajn internaciajn kunvenojn tra la tuta mondo kie \u0109iuj havas \u015dancon uzi Esperanton. Alia parto de la kulturo de Esperanto estas la ekzisto de kelkaj vortoj, kies signifo estas tuta mistero al ne-Esperantistoj, verboj kiel \u201ckrokodilas\u201d kaj \u201ckabeis\u201d, kiujn oni ne povas simple traduki en aliajn lingvojn. Miaopinie \u0109i tiuj trajtoj kune kun la literaturo kaj aliaj intelektaj kaj artaj materialoj pruvas, ke Esperanto ja havas kulturon e\u0109 se tio ne estas nacia kulturo.<\/p>\n<p>Iom post iom la Esperanto-komunumo ekevoluigas e\u0109 specialajn gestojn! Ekzemple nun ekekzistas gesto, kiun oni povas uzi por indiki \u201c\u011dis la revido!\u201d Anta\u016d kelkaj jaroj \u011di komenci\u011dis en San-Francisko je la fino de la Nord-Amerika Somera Kursaro. Kelkaj studentoj, kiuj venis al Usono el aliaj landoj, jam estis en la a\u016dtobuso por foriri al la flughaveno. Ekirironte ili metis la manojn super la kapon por formi \u0109apelon similan al la \u0109apelo super la litero \u201c\u011d\u201d en la esprimo \u201c\u011dis la revido.\u201d Tiuj kiuj spektis ilin tra la fenestroj de a\u016dtobuso tuj kaptis la signifon de tiu gesto kaj faris la saman. \u015cajnas, ke tiel eble ekekzistis nova adia\u016da gesto tute unika al la kulturo de Esperanto.<\/p>\n<p>En Septembro 1992 Claude Piron verkis ses-pa\u011dan leteron en la angla lingvo, en kiu li respondis al la komento en la libro EUROPE FOR EVERYBODY (E\u016cROPO POR \u0108IUJ) ke al Esperanto mankas kulturaj radikoj. Piron argumentas, ke kvankam al la lingvo certe mankis kulturo kiam Zamenhof unue iniciatis \u011din, tio ne plu estas la situacio. La nuntempa Esperanto, pro sia fleksebla karaktero, povis senprobleme sorbi influojn de diversaj naciaj kulturoj, e\u0109 de ne-E\u016dropaj landoj kiel Japanio kaj \u0108inio. Piron komentas ke \u201cse Esperanto ankora\u016d ekzistas, tio estas \u0109efe pro siaj kulturaj radikoj. Homoj, kiuj restas en la komunumo de Esperanto, faras tion pro sentoj rilate al la kulturo, ne pro la racieco de la lingvo. Ili spertas interkulturan etoson, kiun oni ne povas trovi aliloke.\u201d<\/p>\n<p>Piron tiam mencias ke la kulturo de Esperanto e\u0109 evoluigis du originalajn specojn de poezia formo kiuj tute ne ekzistas en aliaj kulturoj. Unu unikan formon uzitan de Joh\u00e1n Valano (tio estas, Claude Piron) en la libro MALMALICE [eldonita de Literatura Foiro, Kuopio kaj Pisa, 1977] usona Profesoro Pierre Ullman [en angla-lingva artikolo \u201cSchizoschematic Rhyme in Esperanto\u201d en Papers on Language and Literature, 1980] nomas \u201cschizoschematic rhyme\u201d (\u201cskizoaran\u011da rimo\u201d). En tiu formo la rimoj estas ne inter la lastaj vortoj en diversaj linioj sed nur inter la lastaj radikoj en la diversaj linioj, radikoj kiuj estas sekvitaj de malsamaj fina\u0135oj. Tia poezia formo tute ne povas ekzisti en aliaj lingvoj \u0109ar \u011di dependas de la unika sistemo de radikoj kaj sufiksoj en Esperanto. Kiel iu ajn povas diri, ke Esperanto ne havas kulturon kiam \u011di e\u0109 havas siajn proprajn unikajn poeziajn formojn? En tiu bonega letero verkita en 1992 Piron konkludas, ke tiuj \u201clingvaj spertuloj,\u201d kiuj opinias ke Esperanto ne havas kulturon, simple ne konscias pri la faktoj.<\/p>\n<p>Fonto:<br \/>\n<a href=\"https:\/\/ridetu.wordpress.com\/2016\/10\/19\/cu-esperanto-havas-kulturon\">https:\/\/ridetu.wordpress.com\/2016\/10\/19\/cu-esperanto-havas-kulturon<\/a><\/p>\n<p><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/esperantologio\">reveni al rubriko Esperantologio<br \/>\n\u8fd4\u56de\u4e16\u754c\u8bed\u7814\u7a76\u680f\u76ee\u76ee\u5f55<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>LA KULTURO DE ESPERANTO Ronald J. Glossop, ILEI-konfere\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/esperantologio\/cu-esperanto-havas-kulturon\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":3204,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/13351"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=13351"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/13351\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/3204"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=13351"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}