{"id":13363,"date":"2022-11-28T14:33:14","date_gmt":"2022-11-28T06:33:14","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=13363"},"modified":"2022-11-29T09:25:40","modified_gmt":"2022-11-29T01:25:40","slug":"teksto-de-auda-kompreno","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/ker\/teksto-de-auda-kompreno\/","title":{"rendered":"KER \u4e16\u754c\u8bed\u7b49\u7ea7\u8003\u8bd5\u542c\u529b\u6d4b\u8bd5\u9898\u53c2\u8003\u6587\u672c"},"content":{"rendered":"<p><strong>B1 \u542c\u529b\u6837\u9898\u53c2\u8003\u6587\u672c<\/strong><\/p>\n<p>La a\u016ddita teksto nr-o 1<\/p>\n<p>Budape\u015dta ekzameno<\/p>\n<p>ZAMENHOF: Bonan tagon!<br \/>\nLERNANTINO: Bonan tagon!<br \/>\nZAMENHOF: Pardonon&#8230; pardonon&#8230; \u0108u mi ne \u011denas vin, se mi demandas ion?<br \/>\nLERNANTINO: Bonvolu demandi. Mi jam ne povas multe lerni. Post kelkaj minutoj<br \/>\nkomenci\u011das la ekzameno. \u0108u anka\u016d vi venis por ekzameni\u011di?<br \/>\nZAMENHOF: Jes, sed ne por ekzameni\u011di. Mi multe a\u016ddis pri la vigla hungara esperantista<br \/>\nliteratura vivo. Pri la Budape\u015dta Skolo. Pri la gazeto \u00abLiteratura Mondo\u00bb,<br \/>\npri la eminentaj hungaraj verkistoj kaj bonegaj lingvistoj. Mi deziras per<br \/>\npropraj oreloj a\u016ddi, kiel la hungaroj scias nian lingvon.<br \/>\nLERNANTINO: Mi tamen proponas al vi akiri hungarlandan diplomon.<br \/>\nZAMENHOF: Mi pensas, ke mi jam sufi\u0109e konas la lingvon.<br \/>\nLERNANTINO: Sed la Budape\u015dta diplomo havas en la tuta mondo grandan presti\u011don. El<br \/>\nmultaj landoj venas samideanoj \u0109i tien por ricevi hungaran diplomon.<br \/>\n\u0108u vi scias, ke Hungarlando havas la plej multajn diplomitajn<br \/>\nesperantistojn?<br \/>\nZAMENHOF: Mi gratulas.<br \/>\nLERNANTINO: De kie vi venis?<br \/>\nZAMENHOF: El tombo.<br \/>\nLERNANTINO: \u0108u el Tombo? Kie situas tiu ubro?<br \/>\nZAMENHOF: En Polujo.<br \/>\nLERNANTINO: La poloj estas bravaj esperantistoj. Kaj \u0109u vi bonvolus prezenti vin?<br \/>\nZAMENHOF: Ludoviko Lazaro Zamenhof.<br \/>\nLERNANTINO: Zamenhof? \u011ci estas germana nomo, \u0109u ne?<br \/>\nZAMENHOF: \u0108u vi ne a\u016ddis ankora\u016d mian nomon?<br \/>\nLERNANTINO: Mi korespondas kun multaj polaj amikoj, sed ili havas polajn nomojn.<br \/>\nZAMENHOF: Kaj \u0109u vi nun ekzameni\u011dos? En Budape\u015dto?<br \/>\nLERNANTINO: Jes. Sed bonvolu diri, kion signifas la\u016dvorte Zamenhof?<br \/>\nZAMENHOF: La\u016dvorte tradukite: Semkorto.<br \/>\nLERNANTINO: \u011ci sonas multe pli bele. Nia lingvo mem estas pli bela, ol \u0109iuj nacilingvoj,<br \/>\n\u0109u ne?<br \/>\nZAMENHOF: Eble vi pravas.<br \/>\nLERNANTINO: Pssst, venas la profesoroj.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>La a\u016ddita teksto nr-o 2<\/p>\n<p>Lola a\u0109etumas<\/p>\n<p>Lola estas romantika junulino, apena\u016d dekkvarjara.<br \/>\nIun tagon, \u015di eniris en kukovendejon. La mastrino de la kukejo afable demandis al \u015di: &#8220;Kion vi<br \/>\ndeziras, juna fra\u016dlino?&#8221;<br \/>\n&#8220;Mi deziras kukon el mielo&#8221;, respondis Lola, &#8220;kukon en formo de koro.&#8221;<br \/>\n&#8220;Jen&#8221;, diris la mastrino, &#8220;jen mi havas plurajn korformajn mielkukojn; vi povas elekti, la\u016d via<br \/>\npla\u0109o.&#8221;<br \/>\n&#8220;Mi volus havi &#8230;. &#8220;, da\u016drigis Lola, &#8220;mi volus havi mielokukon, kiu surhavas nomon el sukero.&#8221;<br \/>\n&#8220;Nu, kiun nomon vi volus havi sur \u011di?&#8221;, demandis la mastrino.<br \/>\n&#8220;Arturo&#8221;, klarigis Lola, kaj \u015dia viza\u011do subite iom ru\u011di\u011dis.<br \/>\n&#8220;Revenu post unu horo&#8221;, diris la kukistino, &#8220;tiam vi havos vian mielan kukokoron kun la nomo<br \/>\nArturo.<br \/>\nUnu horon poste Lola revenis al la kukovendejo. Kiam \u015di ekvidis la bele preparitan korforman<br \/>\nkukon, \u015di denove ru\u011di\u011dis, kaj diris: &#8220;Estas eraro. La nomo de mia kuzo estas Arthuro, kun h post<br \/>\nla t.<br \/>\n&#8220;Estas doma\u011de&#8221;, diris la mastrino, &#8220;ke vi ne diris tion anta\u016de. Revenu post duonhoro; mi aran\u011dos<br \/>\nla aferon.&#8221;<br \/>\nPost duonhoro Lola revenis al la kukejo.<br \/>\n&#8220;Jen, juna fra\u016dlino&#8221;, afable diris la kukistino, &#8220;jen alia koro el mielkuko, kiu surhavas la nomon<br \/>\nArthuro, kun h post la t, la\u016d via deziro. \u0108u mi enpaku \u011din en donacpaperon? &#8221;<br \/>\n&#8220;Ne, dankon, sinjorino&#8221;, respondis \u011doje la junulino, &#8220;tio ne estas necesa&#8221; kaj \u015di tuj ekman\u011dis la<br \/>\nmielkoron.<\/p>\n<p>\u8fd4\u56de<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/ker\/\">\u4e16\u754c\u8bed\u7b49\u7ea7\u8003\u8bd5<\/a>\u680f\u76ee<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>B1 \u542c\u529b\u6837\u9898\u53c2\u8003\u6587\u672c La a\u016ddita teksto nr-o 1 Budape\u015dta ekzameno \u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/ker\/teksto-de-auda-kompreno\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":436,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/13363"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=13363"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/13363\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/436"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=13363"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}