{"id":13723,"date":"2023-01-23T08:29:46","date_gmt":"2023-01-23T00:29:46","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=13723"},"modified":"2024-06-09T23:47:17","modified_gmt":"2024-06-09T15:47:17","slug":"antauklarigo","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/faktoj-kaj-fantazioj\/antauklarigo\/","title":{"rendered":"FAKTOJ KAJ FANTAZIOJ \u2013 Anta\u016dklarigo"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: left;\">ANTA\u016cKLARIGO<\/h3>\n<p>\u0108i tiun libron mi destinis (\u6ce8\u5b9a\uff0c\u9009\u5b9a\uff0c\u9884\u5b9a), \u0109efe, por legantoj, kiuj apartenas al la kategorio (\u8303\u7574\uff0c\u79cd\u7c7b\uff0c\u7c7b\u76ee\uff0c\u5c5e\u7c7b ) de \u2018progresantoj\u2019. Ne eblas difini tiun kategorion kun zoologia precizeco; sed certe \u011di inkluzivas tiujn, kiuj finis unuan, elementan kurson pri Esperanto, kaj deziras plueniri: kiuj, do, posedas, espereble, sufi\u0109an gramatikon, por kompreni, kiel konstrui ordinarajn frazojn, kaj sufi\u0109ajn vort-radikojn, por havi materialon, el kiu konstrui ion. Iliaj sekvaj taskoj estas: tiel ekzerci sin en sintakso (\u53e5\u6cd5), ke ili i\u011dos kapablaj legi, skribi kaj paroli sen konstanta konscia atento al reguloj, kiujn ili konstante aplikos; provizi (\u4f9b\u5e94\uff0c\u4f9b\u7ed9\uff1b\u88c5\u5907\uff1b\u8865\u5145) sin per vortostoko (stoko \u5e93\u5b58\uff0c\u5b58\u8d27), kiu liberigos ilin de lingva infaneco, permesante inter\u015dan\u011dojn pli interesajn ol \u201c\u0109u la libro estas sur la tablo?\u201d \u2014 \u201cNe, sed sur la tablo estas du kajeroj kaj unu florvazo.\u201d \u2014 kaj informi sin pri la esperantista kultura komunumo kaj divers-celaj organizoj, por ke ili kiel eble plej multe profitu de sia nova lingvo-scio, kaj, espereble, anka\u016d iom servu tion, kio ilin servas.<\/p>\n<p>Tamen, ne aperos ia dekreto (\u6cd5\u4ee4\uff0c\u544a\u793a), limiganta la uzon de \u0109i tiu libro nur al novebakitoj, al tiuj, kiuj \u0135us finis elementan kurson. Ekzistas en la mondo kelkaj esperantistoj, kiuj anta\u016d sufi\u0109e longa tempo baki\u011dis en la milda forno (\u7089\uff0c\u7076\uff0c\u9505\u7089\uff09 de elementa kurso, sed kiuj ankora\u016d ne\u2026 gratenis (\u6492\u9762\u5305\u5c51\u548c\u5e72\u916a\u4e1d\u70d8\u70e4) sin.<\/p>\n<p>Simile: mi pensis pri la a\u011dogrupo 12-jara \u011dis 92-jara; sed tute ne volas definitive malrekomendi la libron ekster tiuj a\u011dolimoj.<\/p>\n<p>Mi esperas, ke la gvidantoj de progresigaj kursoj trovos la libron utila, sed mi celas anka\u016d niajn multajn, ofte la\u016ddinde progresemajn, a\u016dtodidaktojn (\u81ea\u5b66\u8005) kaj izolitojn. La divido en 52 \u0109apitrojn celas plej parte \u0109i tiujn \u2014 jen \u0109iusemajna tasko, por privata studojaro. Sed \u0109iu instruisto a\u016d memlernanto elpensos detalojn de praktika uzado la\u016d sia bontrovo (\u968f\u5fc3\u6240\u613f), en sia situacio.<\/p>\n<p>En pedagogio (\u6559\u80b2\u5b66\uff1b\u513f\u7ae5\u6559\u6388\u6cd5), kiel en multaj aferoj, dogmema preskribado povas tre misgvidi nin. Tamen, mi verkis \u0109i tiun libron, sekvante, la\u016d miaj kapabloj, kelkajn \u011deneralajn, iom elastajn, principojn, kiujn mi konfesos (\u627f\u8ba4\uff0c\u5766\u767d\uff0c\u5b9e\u8bf4\uff0c\u5fcf\u6094).<\/p>\n<p>Mi deziris verki legolibron universalan kaj ne\u016dtralan.<\/p>\n<p>Mi estas brita civitanino (denaska), kaj neeviteble ligita al e\u016dropa kulturo; mi pasigis nur dek kvin semajnojn el kvindek ses jaroj ekster E\u016dropo. Mi ne povas tute senplumigi min de mia e\u016dropaneco, kaj, estante pirolo (\u7070\u96c0\uff0c\u83ba\uff1b\u9e7f\u8e44\u8349), prezenti min sinsekve anka\u016d kiel araon (\u91d1\u521a\u9e66\u9e49), buceron (\u7280\u9e1f), haliaeton (\u6d77\u96d5), kakatuon (\u767d\u9e66\u9e49), pingvenon (\u4f01\u9e45) kaj struton (\u9e35\u9e1f). \u0108iu el ni restas limigita per individua vivospertado. Tio, kion mi tamen vere tre penadis fari, estas, verki libron la\u016d miaj limigitaj kapabloj mondrigardantan: almena\u016d \u0109erpi fabelojn kaj mirinda\u0135ojn, homajn atingojn kaj kurioza\u0135ojn, el \u0109iuj kontinentoj kaj multaj landoj; respekte aludi (\u6697\u6307\uff0c\u6697\u793a) plurajn religiojn; iom sugesti (\u6697\u793a\uff0c\u6388\u610f\uff0c\u63d0\u9192) la multecon de diversaj bonintencaj vivostiloj en nia mondo. Mi esperas, ke, celante ian kulturan universalecon, mi ofendis a\u016d vundis neniun. Miaj intencoj estas amikaj al \u0109iuj.<\/p>\n<p>\u0108i tiu libro estis komisiita de UEA, kaj mi tre forte subtenas la principon de ne\u016dtraleco de UEA. Mi esperas, ke mi sukcesis eviti neta\u016dgan partiecon; certe mi ofte penis sugesti, ke pri diversaj aferoj ekzistas du vidpunktoj; certe mi penis verki nek kiel brito, nek kiel e\u016dropano, nek kiel blankulo, nek e\u0109 kiel virino, sed kiel ano de la homaro. Se iu sentas, ke ie mi iom misfaris kontra\u016d la\u016dstatuta ne\u016dtraleco, mi pardonpetas; tion mi ne faris konscie.<\/p>\n<p>Tamen, oni apena\u016d povus verki ion legindan, kiu estus perfekte senopinia! Kaj oni ja trovos \u0109i tie kelkajn implicitajn (\u6697\u542b\u7684\uff0c\u8574\u542b\u7684) a\u016d e\u0109 eksplicitajn (\u660e\u786e\u7684) principojn, kiuj espereble estas sufi\u0109e komunaj al bonintenculoj de diversaj ideologioj, por ne esti atencoj kontra\u016d nia neutraleco. Se iu ofendi\u011das, \u0109ar mi sugestas, ke paco estas preferinda al milito; ke kompato estas preferinda al krueleco; ke honesta laborado estas preferinda al krimado a\u016d ekspluatado; ke lojala amo a\u016d amikeco estas preferinda al nesentema senrespondeco en homaj rilatoj; ke inteligenta sciamo kaj lar\u011da klerigado estas preferindaj al filistrismo (\u5eb8\u4fd7\u4e3b\u4e49) kaj obskurantismo (\u8499\u6627\u4e3b\u4e49); kaj ke respekto al homaj rajtoj kaj al la alieco de aliaj estas preferindaj al privata a\u016d publika tiranado (\u66b4\u653f\uff0c\u4e13\u5236) \u2014 nu, pri tiaj indikoj de opinioj, mi ne pardonpetas.<\/p>\n<p>Post universaleco kaj ne\u016dtraleco venas pedagogiaj principoj. Mi penis verki libron varian kaj interesan, \u0109ar neniu multon lernas el libro, kies enhavo neniel instigas (\u9f13\u52b1\uff0c\u6fc0\u52b1\uff0c\u6002\u607f\uff0c\u717d\u52a8) al legado. Mi demandis al mi, kion homoj plej \u011denerale deziras legi, kaj mia provizora (\u4e34\u65f6\u7684\uff0c\u6682\u65f6\u7684) respondo estis: rakontojn, verajn a\u016d fantaziajn, kiuj igas ilin stre\u0109e atenti, miri, kortu\u015di\u011di a\u016d ridi.<\/p>\n<p>Mi ne garantias, ke \u0109io, kion mi prezentas kiel fakton, estas vera: mi ne persone \u0109eestis \u0109ion! sed \u0109ion mi vere trovis ie, plejparte en konsult-libroj, prezentitan kiel veran. Simile, mi esperas, ke \u0109iuj fabeloj estas a\u016dtentikaj specimenoj el la folkloro (\u6c11\u95f4\u6545\u4e8b\uff0c\u6c11\u95f4\u4f20\u8bf4) de diversaj landoj.<\/p>\n<p>Mi pasigis multajn semajnojn en entute ses grandaj bibliotekoj, ser\u0109ante materialon ne jam tro gurde (\u7167\u672c\u5ba3\u79d1\u5730) cititan, esplorante kelkcentajn librojn kaj gazetojn, el kvar jarcentoj kaj en kvar lingvoj.<\/p>\n<p>La fabeloj, kiujn oni legos tie \u0109i, ne estas simplaj tradukoj de la verkoj, kiujn mi elfosis el multaj lokoj, e\u0109 el forgesitaj antropologiaj (\u4eba\u7c7b\u5b66\u7684) fak-gazetoj. Grandegaj estas miaj \u015duldoj, kaj la \u015duldoj de \u0109iuj kulturamantoj, al tiuj folkloristoj, kiuj, ofte venkante grandajn malfacila\u0135ojn, surpaperigis naciajn a\u016d tribajn fabelojn, anta\u016d la pereo de bu\u015daj tradicioj. Mi penis respekti \u0109iun fabelon kaj ne modifi la etoson; sed mi permesis al mi iom reverki, por iom klarigi ion al tutmonda legantaro; por aldoni lokajn detalojn kiel ekzemple nomojn de birdoj, plantoj, pladoj, vestoj; por krei pli konvinkajn konversaciojn. Ofte mi ser\u0109is, por ri\u0109igi la fabelojn, detalojn en aliaj konsultlibroj. Mi esperas, ke mi nur esperantigis kaj kvaza\u016d tutmondigis la fabelojn; ne mistraktis ilin.<\/p>\n<p>Intereso estas nepre necesa; sed per tiu intereso devas veni instruado. Miaj aliaj pedagogiaj principoj estas jenaj:<\/p>\n<p>Prudenta patrino ne atendas, ke la bebo, kiu lunde nutri\u011dis nur per lakto, jam marde man\u011dos meleagra\u0135on (\u706b\u9e21\u505a\u7684\u98df\u54c1) kun majonezo (\u86cb\u9ec4\u9171), poste meringojn (\u5976\u767d\u86cb\u7cd5) kaj marcipanon (\u674f\u4ec1\u751c\u997c) kun glaso da muskatvino (\u9e9d\u9999\u8461\u8404\u9152). Perceptema instruisto rimarkos, ke la libro estas iom gradigita rilate al gramatiko; kaj ke mi penis plej parte uzi relative simplan stilon, almena\u016d sen kap-rompaj frazkonstruaj enigmoj; anka\u016d ke mi penis enkonduki, sisteme, multajn utilajn esprimrimedojn, kiujn postkomencantoj ofte ankora\u016d ne tute regas, kiel ekzemple \u0109iujn korelativojn (\u76f8\u5173\u8bcd) kaj \u0109iujn participojn (\u52a8\u8bcd\u5206\u8bcd).<\/p>\n<p>Sed prudenta patrino anka\u016d ne atendas, ke la bebo nutri\u011du nur per lakto dum tri jaroj. Se neniu pu\u015das nin en la ri\u0109e interesan mondon, estas tre facile, resti e\u0109 dum jaroj iaspeca apena\u016d-postkomencanto, rondirante en la ka\u011do de sia minimumeco. Kun mizere malgranda vortaro, ni ne povas priparoli ion ekster la plej banalaj (\u5e73\u5eb8\u7684) rutinoj (\u5e38\u89c4\uff0c\u60ef\u4f8b\uff0c\u4f8b\u884c\u516c\u4e8b).<\/p>\n<p>Mi do tute intence celis kiel eble plej multe pligrandigi por la postkomencantoj la vortostokon, kaj, ekzemple, montri, ke ekzistas multaj fak-terminoj en diversaj fakoj. Mi anka\u016d speciale penis, enmeti multajn vortojn pri ekster-europaj fenomenoj.<\/p>\n<p>Unu el la grandegaj meritoj de Esperanto estas, ke, kiam ni posedas la gramatikan bazon, ni povas tuj plene utiligi iun ajn novan vorton; ne necesas parkerigi ian idiotismon ligitan \u011duste al tiu vorto. Tial, pligrandigi nian esprimkapablon ne postulas tiom da memoro-\u015dar\u011dado, kiel \u0109e naciaj lingvoj.<\/p>\n<p>La malamikoj de Esperanto ofte asertas, ke \u011di estas nur ia trosimpligita, minimuma lingvo, ekzemple ne ta\u016dga por poezio, profunda romano a\u016d intima konversacio. Superabundas atesta\u0135oj, ke tio estas absurda kalumnio (\u6c61\u8511\uff0c\u8bfd\u8c24). Sed estas beda\u016drinde, se novebakitoj da\u016dre kondutas, kvaza\u016d tiu kalumnio estus vera; porkomencanta po\u015dvortaro tute ne indikas la veran kulturan ri\u0109econ de Esperanto. Mi do konscie penis pu\u015di la leganton ekster la po\u015dvortaran palisaron (\u6805\u680f\uff0c\u6805\u680f). Mi tamen uzis unu faciligilon: spertulo rimarkos, ke mi multe pli ofte dividis kunmetitajn vortojn per streketo, ol oni farus en pure beletra verko.<\/p>\n<p>Mi esperas, ke \u0109i tiu libro per plezuro pu\u015dos al progreso.<\/p>\n<p style=\"text-align: center;\">\u2606 \u2606 \u2606 \u2606<\/p>\n<p>Oni ne verkas tian libron sen helpo. Mi kore dankas multajn, kiuj helpis min diversmaniere: Hilda Cartlidge, Vlasta Ur\u015di\u0109Grdanovi\u0109, Eileen Griffiths, d-ron Kathleen Hall, Daphne Hereward, Luis Hernandez, David Hill, d-ron J.P. Humberset, IKUE, d-ron T.H. Kirk, William Leaf, Philippa Maddern, Sally Purcell, Reto Rossetti, Tibor Sekelj, Societon Sherlock Holmes de Londono, Lily Sherwin, informanton \u0109e la Sovetia Ambasadorejo en Londono, Paul Ticher, d-ron John Walker, d-ron J.C. Wells, Muriel Woodward.<\/p>\n<p>Mi dankas al la brita \u0135urnalo Guardian, kiu permesis uzadon de la neordinara fotajo, farita de Denis Thorpe, kaj e\u0109 tre afable permesis tiun uzadon sen pago; kaj al la Muzeo Guimet, Parizo, kiu permesis uzadon de la fota\u0135o de Harita Tara.<\/p>\n<p>Fine, mi speciale dankas al la nelacigebla, \u0109iam helpema personaro de la Bodleja Biblioteko, Oksfordo; kaj al d-ro Humphrey Tonkin, d-ro Ulrich Lins kaj d-ro Victor Sadler, kiuj en siaj diversaj funkcioj \u0109e UEA konstante montris ekzemplan paciencon kaj inteligentan komprenemon al a\u016dtorino, kiu, kvankam kontra\u016dvole, dum du jaroj kaj duono \u015dar\u011dis ilin per bela sortimento (\u5404\u79cd\u540c\u7c7b\u5546\u54c1\u7684\u6574\u5957\u8d27\u6837\uff0c\u540c\u7c7b\u7269\u54c1\u7684\u6c47\u5217) da promesoj, prokrastoj, problemoj kaj pardonpetoj.<\/p>\n<p>Kaj mi dubas, \u0109u mi estus venkinta miajn malfortecojn kaj finverkinta la libron, sen la fidela amikeco de tiu, al kiu mi dedi\u0109as \u011din.<\/p>\n<p style=\"text-align: right;\"><em>MARJORIE BOULTON<\/em><br \/>\nOksfordo, septembro 1980.<\/p>\n<p>reveni al <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/faktoj-kaj-fantazioj\/\">Faktoj kaj Fantazioj<\/a><br \/>\n\u8fd4\u56de <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/faktoj-kaj-fantazioj\/\">Faktoj kaj Fantazioj<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>ANTA\u016cKLARIGO \u0108i tiun libron mi destinis (\u6ce8\u5b9a\uff0c\u9009\u5b9a\uff0c\u9884\u5b9a), \u0109ef\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/faktoj-kaj-fantazioj\/antauklarigo\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":13714,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/13723"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=13723"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/13723\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/13714"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=13723"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}