{"id":13738,"date":"2023-01-23T08:53:30","date_gmt":"2023-01-23T00:53:30","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=13738"},"modified":"2024-01-29T17:22:13","modified_gmt":"2024-01-29T09:22:13","slug":"du-fabeloj-el-ganao","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/faktoj-kaj-fantazioj\/du-fabeloj-el-ganao\/","title":{"rendered":"FAKTOJ KAJ FANTAZIOJ  &#8211; Du Fabeloj el Ganao"},"content":{"rendered":"<h3>2. DU FABELOJ EL GANAO<\/h3>\n<p>Ganao estas lando en okcidenta Afriko. Dum multaj jaroj \u011dia nomo estis \u00abBordo Ora\u00bb, kompreneble \u0109ar \u011di eksportas oron; sed \u011diaj plej gravaj eksportoj estas kakao, kaj ba\u016dksito, la krudmaterialo, el kiu oni produktas aluminion. La ganaa popolo havas ri\u0109an fabelaron. La heroo, ofte pli \u011duste la malheroo, de multaj ganaaj fabeloj estas Anansi. Anansi ne \u0109iam havas la saman formon; en kelkaj fabeloj li estas granda araneo, sed en aliaj li estas homo.<\/p>\n<p>Jen unu el la fabeloj pri Anansi. Tie \u0109i li kredeble estas ne araneo, sed homo.<\/p>\n<p><strong>Kial \u0108iuj Homoj Povas Almena\u016d Ion Lemi<\/strong><\/p>\n<p>Tre frue en la historio de la mondo, Pa\u0109jo Anansi vivis en Ganao, en la lando de la fantia popolo.<\/p>\n<p>Tiam Pa\u0109jo Anansi posedis la tutan stokon da scio kaj sa\u011do en la mondo. Tial, \u0109iuj homoj, kiuj deziris informojn a\u016d konsilojn, devis viziti lin kaj peti lian helpon. Dum multaj jaroj Anansi konsiladis la homojn, sed finfine iuj ofendis lin. Anansi estis tre kolera, kaj deziris puni ne nur tiujn, kiuj ofendis lin, sed \u0109iujn homojn. Li planis punon vere severan: ne plu konsili la homojn, sed, male, ka\u015di de ili la tutan mondan stokon da scio kaj sa\u011do.<\/p>\n<p>Do, unue Anansi iris de homo al homo, kaj reprenis \u0109iujn pecojn da scio a\u016d sa\u011do, kiujn li iam donis. Li kolektis pecojn, \u011dis li havis \u0109iom. Tiam li metis tiun tutan kvanton en unu grandan poton. Li knedis argilon, kaj kovris tiun poton, kaj bakis \u011din, tiel ke la argilo firme sigelis la poton. Neniu povis elpreni e\u0109 etan pecon da scio a\u016d sa\u011do.<\/p>\n<p>Sed tio \u0109i ne sufi\u0109is por Anansi. Li deziris meti tiun poton en lokon sekretan. Finfine li decidis meti \u011din inter la bran\u0109ojn de la plej alta arbo en arbaro malproksima.<\/p>\n<p>Anansi havis etan filon; lia nomo estis Kveku-Cin. Kiam Anansi tiel multe iris de homo al homo, kaj kolektis, knedis, bakis, Kveku-Cin atente rigardis lin, \u0109ar li volis kompreni la sekretan planon de la patro. Kiam Anansi tre kviete forlasis la domon, kun la granda poto, kiun li portis sur forta \u015dnuro \u0109irka\u016d la kolo, Kveku-Cin ka\u015de sekvis lin.<\/p>\n<p>Anansi piediris, piediris longan distancon de la fantia vila\u011do; piediris, piediris tra granda arbaro; finfine haltis \u0109e tre alta arbo kaj komencis grimpi sur la arbon. Sed la poto, kiu pendis sur la kola \u015dnuro, anta\u016d li, tre malhelpis lin; li ne povis bone grimpi. La peza poto pu\u015dis lian ventron, premis lian bruston kaj malhelpis \u0109iujn liajn movojn. Li longe persistis, \u0109ar li forte deziris ka\u015di scion kaj sa\u011don de la homoj, sed la poto konstante malhelpis lin.<\/p>\n<p>Juna Kveku-Cin longe rigardadis la patron, silente, sed venis momento, kiam la filo ne povis silenti plu. La\u016dte kaj subite li demandis, \u201cPa\u0109jo, kial vi ne ligis la poton sur vian dorson? Grimpado kun io sur la dorso estas facila, sed kun io anta\u016d la korpo estas tre malfacila.\u201d<\/p>\n<p>La klara vo\u0109o de la infano surprizis la patron.<\/p>\n<p>Anansi staris \u0109e la piedo de la arbo, kun la poto, kaj diris, \u201cMi kredis, ke la tuta monda stoko da sa\u011do kaj scio estas en mia poto. Sed jen, mia eta filo havas sa\u011don, kiun mi ne havas! \u0109iom da sa\u011do, kiun mi kolektis, ne montris al mi kion fari, kaj vi, knabeto, devis konsili min!\u201d<\/p>\n<p>Anansi, nun tre kolera pri la propra malsa\u011do, \u0135etis la poton al la tero. La poto frapis grandan rokon, kaj la roko tute frakasis la poton. \u0108iuj pecoj da scio kaj sa\u011do kuris a\u016d flugis en \u0109iuj direktoj, tra la tuta mondo, \u011dis la plej malproksimaj lokoj.<\/p>\n<p>Kaj \u0109iam, ekde tiu momento, iu ajn, ie ajn en la mondo, kiu deziras sa\u011don kaj scion, povas, se li a\u016d \u015di vere ser\u0109as, trovi almena\u016d malgrandan pecon.<\/p>\n<p>\u2606 \u2606 \u2606 \u2606<\/p>\n<p>Jen simpla ganaa fabelo, pri principo kredeble universala, kvankam la fabelo temas pri lando, en kiu la gepatroj trovas edzon por filino, kaj en multaj landoj la junaj homoj mem faras la elekton.<\/p>\n<p><strong>Kiu Vere Amis \u015din?<\/strong><\/p>\n<p>Viro en afrika vila\u011do havis filinon vere belegan. \u015diaj nigraj bukloj estis belegaj, \u015diaj grandaj okuloj brilis, \u015dia nigra ha\u016dto estis mola kaj glata, kaj brilis pro sano kaj pureco; \u015dia korpo havis perfektan formon kaj \u015dia viza\u011do donis \u011dojon al \u0109iuj. \u015ci estis tiel belega, kun la plej \u0109arma rideto, ke la vila\u011danoj nomis \u015din \u00abFrumatena Sunlumo\u00bb.<\/p>\n<p>Kompreneble, multaj junaj viroj deziris havi \u015din kiel edzinon. Tri junaj viroj, kies nomoj estis Sa\u011da, Sprita kaj Pripensa, \u015dajnis sufi\u0109e ta\u016dgaj, kaj tiuj tri persistis. \u0108iu diris, ke li sincere amas Frumatenan Sunlumon, kaj promesis esti bona edzo. La patro kompreneble deziris trovi la plej bonan el la tri, sed kiel elekti?<\/p>\n<p>La decido ne estis facila, kaj la patro sentis bezonon de ia speciala ruzo. Dum kelkaj tagoj li ne permesis al la filino eliri, \u011dis la vila\u011danoj suspektis, ke \u015di estas malsana. Poste li ordonis al \u015di ku\u015di sur la lito kaj resti tie, senmova kaj silenta.<\/p>\n<p>Tiam li sendis amikon al la tri junaj viroj, kun la sama mesa\u011do: \u201cFrumatena Sunlumo mortis. Mi petas iom da mona helpo por la lastaj ceremonioj kaj la morto-festo.\u201d<\/p>\n<p>Sa\u011da respondis, \u201cTiu patro vere tro postulas! La peto estas preska\u016d impertinenta! Mi ne havas monon por \u015dia patro.\u201d<\/p>\n<p>Sprita respondis, \u201cMi beda\u016dras, ke tiu bela kaj \u0109arma junulino mortis. Sed \u015di tute ne estis mia edzino kaj nun mi ne sentas ian devon pri \u015di, a\u016d devon helpi \u015dian patron. La patro e\u0109 ne informis min, ke \u015di malsanas.\u201d<\/p>\n<p>Pripensa diris, \u201cHo ve! \u0109u vere mortis bela Frumatena Sunlumo? Tiel belega, tiel \u0109arma, tiel bonkora! Kia mal\u011dojo! Kaj certe \u015dia patro estas nun tre malfeli\u0109a. Jen mia mesa\u011do al la patro: jen mono por helpi pri la lastaj ceremonioj kaj la mortofesto; mi havas iom pli da mono, se li bezonas \u011din. Mi tuj preparas min por viziti lin, kaj funebri, kaj lamenti kun li pri kara Frumatena Sunlumo, kiun mi deziris kiel mian edzinon.\u201d<\/p>\n<p>La amiko portis la tri respondojn al la domo de Frumatena Sunlumo. Balda\u016d Pripensa alvenis, kaj la patro kondukis lin en la domon, kie la belega juna filino ku\u015dis silenta sur la lito.<\/p>\n<p>Kaj tiam la patro la\u016dte kriis, \u201cFrumatena Sunlumo, kara filino, jen venas via edzo!\u201d Frumatena Sunlumo ekstaris, tute sana kaj kun brila rideto.<\/p>\n<p>\u201cNun mi scias, kiu el tiuj tri viroj estas ta\u016dga edzo por vi, kaj jen li staras anta\u016d vi.\u201d<\/p>\n<p>Tiun saman tagon, Frumatena Sunlumo jam estis la fian\u0109ino de la tre \u011doja Pripensa, kaj post mallonga tempo \u015di estis lia edzino. Ili amis kaj estimis unu la alian, kaj bone traktis unu la alian, kaj longe kunvivis kiel geedzoj, tre trankvile kaj kontente.<\/p>\n<p><strong>Giganta Floro<\/strong><\/p>\n<p>En Bolivio ekzistas planto, kiu floras nur post proksimume cent kvindek jaroj; sed kiam \u011di floras, \u011di vere floregas: tiam \u011di produktas plurajn spikojn, kiuj estas altaj je pli ol dek metroj, kies diametroj estas pli ol du metroj; kaj \u0109iu spiko portas \u011dis okmil blankajn florojn. Post tiu granda florado, la planto mortas.<\/p>\n<p>Limoj pri Lingvokapablo<\/p>\n<p>\u0108u klera poligloto bezonas intemacian lingvon? Kompreneble li a\u016d \u015di ne bezonas \u011din tiel ofte, kiel tiu, kiu ne kapablas lerni multajn lingvojn.<\/p>\n<p>Mezzofanti, itala kardinalo, scipovis eble dudek sep lingvojn; J. Bowring, brita diplomato, iasence scipovis ducent; H. Williams, novzelandano, flue parolis dudek ok. G.H. Schmidt, franca lingvisto, kiu dum ses jaroj estis \u0109efo de la fako pri terminoj \u0109e la Unui\u011dintaj Nacioj, tiutempe flue parolis dek na\u016d lingvojn, kaj perdis sian iaman fluecon en dudek aliaj, \u0109ar li ne sufi\u0109e uzis ilin.<\/p>\n<p>Grandaj estas tiaj atingoj. Tamen, kvankam ne povas ekzisti perfekta kalkulo pri la nombro de lingvoj en la mondo, \u0109ar ver\u015dajne ekzistas izolitaj triboj ankora\u016d ne konataj, kaj anka\u016d estas ofte malfacile decidi, kio estas aparta lingvo, kio estas nur dialekto, certe ekzistas en la mondo proksimume kvinmil diversaj lingvoj kaj dialektoj. Do, e\u0109 la plej eksterordinara poligloto povas ofte sperti la malhelpon de lingvaj bariloj.<\/p>\n<p><strong>Versareto pri Korelativoj<\/strong> [1]<\/p>\n<p>\u0108i-vespere havas ni aran\u011don<br \/>\nspecialan \u2014 kantojn kaj festman\u011don.<br \/>\nMultaj belaj pladoj sur bufedo<br \/>\nnin invitas al konsum-procedo.<br \/>\nDum ni venas, vidas, venkas, frandas,<br \/>\nper demandaj vortoj ni demandas.<br \/>\n\u201cKiel sen kulero supon servi?\u201d<br \/>\n\u201cJen kulero \u2014 kial ne observi?\u201d<br \/>\n\u201cKiu pu\u015das?\u201d \u201cAl mi mankas forko.\u201d<br \/>\n\u201cKiom prenas li? Ho, kia porko!\u201d<br \/>\n\u201cKies \u015dalo falis sur la plankon?\u201d<br \/>\n\u201cKies? \u0108u la via?\u201d \u201cMultan dankon!\u201d<br \/>\n\u201cKie estas salo?\u201d \u201cKio estas tio, kion majonezo vestas?\u201d<br \/>\n\u201cOvoj.\u201d \u201cKiam venos mia vico?\u201d<br \/>\n\u201cKio bonodoras tie?\u201d \u201cSpico.\u201d<br \/>\n\u201cKiu spic\u2019?\u201d \u201cKumino, plej probable.\u201d<br \/>\n\u201cKial tiel pu\u015di min, \u0109etable?\u201d<br \/>\n\u201cKiom da kolbasoj vi deziras?\u201d<br \/>\n\u201cKiel en amaso oni spiras?\u201d<br \/>\n\u201cKiu bubo sa\u016dcis mian jakon?\u201d<br \/>\n\u201cKiel mi mistraktas la stomakon!\u201d<br \/>\n\u201cKia plado \u2014 sala a\u016d sukera?\u201d<br \/>\n\u201cKia apetito malmodera!\u201d<br \/>\n\u201cKien vi vin \u015dovas ekstervice?\u201d<br \/>\n\u201cKiel? \u0108u mallerte a\u016d malice?\u201d<br \/>\n\u201cKiom da salato restas nun?\u201d<br \/>\n\u201cKio falis?\u201d \u201cNur malgranda prun\u2019.\u201d \u201cKiu \u0109ion tiel fu\u015daran\u011dis?\u201d<br \/>\n\u201cKial venis mi? \u0109ar mi ne man\u011dis!\u201d<\/p>\n<p><strong>Fonetlka Festo<\/strong><\/p>\n<p>En Koreujo oni \u0109iujare havas ferion, kiu festas la alfabeton. La korea alfabeto, kiel tiu de Esperanto, estas scienca kaj klare indikas la \u011dustan prononcon.<\/p>\n<p><strong>Enigmo<\/strong><\/p>\n<p>\u0108u vi povas trovi dek urbegojn, kiujn iu ka\u015dis en tiuj \u0109i dek frazoj?<br \/>\n1. En la nuna jaro li vendis pli ol mil anorakojn al turistoj.<br \/>\n2. Ian inklinon peki noblaj homoj ankora\u016d ofte sentas.<br \/>\n3. Lia ideo pri Paradizo estas pana monto kun kolbasa arbaro, kun biera maro \u0109irka\u016d \u011di.<br \/>\n4. Sur malfirma \u015dtuparo, firma teno \u0109e la balustrado estas prudenta.<br \/>\n5. En la komitato kunlaboris amike tri poloj, du germanoj, unu islandano, unu japano kaj unu usonano.<br \/>\n6. La plej kara kondimento en la mondo estas insekta sekrecio, kiun oni preparas nur en Vjetnamio.<br \/>\n7. Jen letero sur la mato! Kio estas la enhavo?<br \/>\n8. Li tro uzas dieton grasan. Tia gor\u011do-\u015dmirado estas eble korooferado.<br \/>\n9. Ve, ve! Ho, Bartolomeo, kial vi batas vian fraton tiel kruele?<br \/>\n10. Mi tute ne scias, kie voja\u011das la Ministro nuntempe.<\/p>\n<p><strong>Trafa Ripro\u0109o<\/strong><\/p>\n<p>Estas kelkaj homoj, tiel egoismaj, malnoblaj, eble enviemaj, ke ili inklinas difekti a\u016d detrui ion belan, imponan a\u016d edifan. Kiam, ekzemple, iu tia vidas sur iu afi\u015do bildon de bela virino, li tuj deziras krajoni lipharojn kaj barbon sur la viza\u011do. Unu el tiuj stultaj buboj iam ricevis ta\u016dgan ripro\u0109on en teatro en Glasgovo, Skotlando.<\/p>\n<p>Granda tragika aktoro brile ludis la \u015dekspiran rolon de la re\u011do Rikardo la Tria. En tre stre\u0109a momento, la re\u011do, kiun oni jam venkis, kaj kiu volas forkuri de la batalo, krias:<\/p>\n<p>\u201c\u0108eval\u2019, \u0109eval\u2019! La regnon por \u0109evalo!\u201d<\/p>\n<p>\u0109uste kiam aliaj en la teatro sentis multan emocion kaj admiron, unu el tiuj difektemaj knaboj la\u016dte kriis el la galerio:<\/p>\n<p>\u201c\u0108u azeno sufi\u0109as?\u201d<\/p>\n<p>La granda aktoro, kies grandan scenon li detruis, kriis responde: \u201cJes, vi rajtas veni!\u201d<\/p>\n<p>(John Franris tradukis la dramon en Esperanton; \u011di aperis en 1980.)<\/p>\n<p><strong><b>Klaraj Mesa\u011doj<\/b><\/strong><\/p>\n<p>Dom-mastrino lasis tiun \u0109i noton por la laktisto:<\/p>\n<p>LAKTO<br \/>\nMi ne bezonas lakton hodia\u016d.<br \/>\n\u201dHodia\u016d\u201d signifas \u201cmorga\u016d\u201d,<br \/>\n\u0109ar mi skribis \u0109i tiun noton hiera\u016d.<\/p>\n<p>Tajpistino lasis noton sur la tablo de la estro:<\/p>\n<p>\u201cSe mi ne estas tie \u0109i en la apuda \u0109ambro, estas \u0109ar mi eliris por nova pako da karbopapero, \u0109ar ni ne plu havas tion, kion ni havas nun.\u201d<\/p>\n<p>\u0109ar la estro devis tuj eliri denove, li lasis por \u015di respondon, kun tasko:<\/p>\n<p>\u201cBone, vi faris sa\u011de, kvankam vi ne esprimis vian intencon tre logike. Nun mi petas vin tajpi \u0109i tiun raporton, dum mi man\u011dos mian lun\u0109on kun sinjoro Bruno sur la plej bonkvalita papero.\u201d<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/faktoj-kaj-fantazioj\/\">Faktoj kaj Fantazioj<\/a><br \/>\n\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/faktoj-kaj-fantazioj\/\">Faktoj kaj Fantazioj<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>2. DU FABELOJ EL GANAO Ganao estas lando en okcidenta A\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/faktoj-kaj-fantazioj\/du-fabeloj-el-ganao\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":13714,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/13738"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=13738"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/13738\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/13714"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=13738"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}