{"id":14052,"date":"2023-02-02T22:43:06","date_gmt":"2023-02-02T14:43:06","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=14052"},"modified":"2024-01-29T17:20:25","modified_gmt":"2024-01-29T09:20:25","slug":"proverboj","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/faktoj-kaj-fantazioj\/proverboj\/","title":{"rendered":"FAKTOJ KAJ FANTAZIOJ &#8211; Proverboj"},"content":{"rendered":"<p><b><\/b><strong><b>3. PROVERBOJ<\/b><\/strong><\/p>\n<p>Proverbo estas konciza frazo, kiu prezentas ian konstaton a\u016d konsilon pri la vivo. Kutime proverboj apartenas al la folkloro, al la tradicio de iu popolo. Ofte ili estas sa\u011daj, tre trafaj; ofte ili instruas utilan moralon; kelkfoje ili estas malpli noblaj, a\u016d e\u0109 iom negativaj kaj cinikaj; sed ili \u0109iam iom montras observadon pri la vivo, kia \u011di estas.<\/p>\n<p>\u015dajnas, ke preska\u016d \u0109iuj popoloj tra la mondo havas proverbojn. Ofte multaj popoloj, kun diversaj lingvoj, havas proverbojn samsencajn. Estas al tiu \u0109i fakto, ke ni \u015duldas la \u0109arman libron Proverbaro Esperanta.<\/p>\n<p>Marko Zamenhof, la patro de nia Ludoviko Lazaro, kolektis proverbojn, trovis multajn proverbojn similajn en kvar Ungvoj, la rusa, la pola, la franca kaj la germana. En 1905 kaj 1906 aperis tri malgrandaj libroj liaj kun paralelaj proverboj. Li intencis verki kvaran libreton kun similaj proverboj hebreaj, grekaj, latinaj kaj esperantaj. Sed Marko mortis en 1907 kaj Ua kolekto restis nekompleta. Tamen, Ludoviko Zamenhof preparis esperantajn proverbojn similajn al tiuj nacilingvaj proverboj, kiujn kolektis Marko; kaj ili aperis kiel aparta libro, Proverbaro Esperanta,\u00a0en Parizo en 1910. En La Laguna, en 1961, aperis nova eldono, kun la proverboj en alfabeta ordo.<\/p>\n<p>Proverbaro Esperanta\u00a0estas tre valora leg-materialo por \u0109iuj, kiuj studas Esperanton. \u0109iuj verkoj de Zamenhof estas gravaj modeloj de lingvo-uzado; sed liaj esperantaj proverboj tre helpas pri la parola lingvo. Ili donas al ni multajn frazojn kaj paroltumojn por la \u0109iutaga vivo. Fakte, ne \u0109iuj frazoj en la Proverbaro\u00a0estas proverboj la\u016d strikta difino; multaj estas nur tiuj \u0109iutagaj frazoj, kiujn ni \u0109iuj bezonas: \u201cbatadi la venton\u201d, \u201cen la tago de sankta Neniamo\u201d, \u201cfordormi la okazon\u201d, \u201cU foriris kun longa nazo\u201d, \u201cmaro da mizeroj\u201d, \u201cmalsa\u011da kiel \u015dtipo\u201d, \u201cnutri per promesoj\u201d, \u201cpropeka kapro\u201d, \u201csidi sur pingloj\u201d, \u201cstaris, ekfaris\u201d, \u201cvenis fino al mia latino\u201d, ekzemple.<\/p>\n<p>La veraj proverboj de Zamenhof, kiuj imitas alilingvajn proverbojn, sonas tre nature, impresas kiel folkloro de Esperanto. La tipa zamenhofa proverbo estas frazo kun du rimoj kaj ia interna ritmo ekvilibra:<\/p>\n<p>\u201cAl\u00a0kuko kaj kaso \u0109iam venas amaso.\u201d<\/p>\n<p>\u201cAmo supermezura ne estas plezura.\u201d<\/p>\n<p>\u201c\u0108e botisto la \u015duo estas \u0109iam kun truo.\u201d<\/p>\n<p>\u201cFi\u015do scias pri na\u011do e\u0109 sen via sa\u011do.\u201d<\/p>\n<p>\u201cHodia\u016d festene, morga\u016d malplene.\u201d<\/p>\n<p>\u201cKio konvenas al sciuro, ne konvenas al vulturo.\u201d<\/p>\n<p>\u201cKomenco bona \u2014 laboro duona.\u201d<\/p>\n<p>\u201cNajbaro ne \u011demas, kiam boto nin premas.\u201d<\/p>\n<p>\u201cPer pacienco venas scienco.\u201d<\/p>\n<p>\u201cVivu mizere, sed vivu libere!\u201d<\/p>\n<p>Ne \u0109iuj rimas; ekzemple:<\/p>\n<p>\u201cAl\u00a0feli\u0109ulo e\u0109 koko donas ovojn.\u201d<\/p>\n<p>\u201c\u0108iu medalo du flankojn posedas.\u201d<\/p>\n<p>\u201cE\u0109 blinda kokino povas trovi grajnon.\u201d<\/p>\n<p>\u201cHundo povas boji e\u0109 kontra\u016d la re\u011do.\u201d<\/p>\n<p>\u201cKorniko vundita propran voston timas.\u201d<\/p>\n<p>La avanta\u011do de rimo estas, ke ni pli facile memoras la proverbojn. \u0108iu serioza esperantisto devas, se eble, legi kaj kelkfoje relegi la Proverbaron.<\/p>\n<p>Libro, konata al anoj de du el la gravaj mondreligioj, kristanismo kaj judismo, enhavas multajn proverbojn: la bela libro La Sentencoj de Salomono.\u00a0\u0109ar Zamenhof mem tradukis la tutan Malnovan Testamenton \u2014 kolosa kaj altkultura laboro! \u2014 anka\u016d \u0109i tiu verko estas modelo de esperanta stilo. La Sentencoj\u00a0enhavas multajn frazojn, kiuj estas veraj ne nur por judoj kaj kristanoj, sed por \u0109iuj homoj:<\/p>\n<p>\u201cVirtulo kompatas la vivon de sia bruto;<\/p>\n<p>Sed la koro de malvirtuloj estas kruela.\u201d<\/p>\n<p>\u201cTrankvila koro estas vivo por la korpo;<\/p>\n<p>Sed envio estas puso por la ostoj.\u201d<\/p>\n<p>\u201cPli bona estas malmulto, sed kun justeco,<\/p>\n<p>Ol granda profito, sed maljusta.\u201d<\/p>\n<p>\u201cOrnamo estas por la homo lia bonfaro.\u201d<\/p>\n<p>\u201cMaldiligentulo estas en siaj okuloj pli sa\u011da,<\/p>\n<p>Ol sep veraj sa\u011duloj.\u201d<\/p>\n<p>Tamen, la pli granda parto de tiu bela libro konsistas el frazoj tro longaj kaj komplikaj por esti veraj proverboj; kaj parto de \u011di estas alta poezio.<\/p>\n<p>Estas interese, legi proverbojn el diversaj landoj. Ofte proverboj enhavas similajn ideojn, sed la bildoj, kiuj esprimas la ideojn, ta\u016dgas al lokaj kondi\u0109oj. Ekzemple, en kelkaj e\u016dropaj lingvoj ni trovas ion similan al la zamenhofa: \u201cKiam kato promenas, la musoj festenas.\u201d \u2014 Sed la zuluoj en Sud-Afriko diras samsence: \u201cLa mustelo estas kontenta, \u0109ar la mambo eliris.\u201d (Mambo estas dan\u011dera afrika serpento.)<\/p>\n<p>La angloj diras: \u201cVi ne povas fari silkan monujon el orelo de porko.\u201d Sed la japanoj esprimas tiun ideon alivorte: \u201cE\u0109 se vi metos serpenton en bambuan tubon, vi ne detruos \u011dian inklinon tordi sin.\u201d<\/p>\n<p>La danoj diras: \u201cTiu, kiu konstruos la\u016d la konsiloj de \u0109iuj, havos malrektan domon.\u201d \u2014 Sed la turkoj diras: \u201cNe tondu la voston de via azeno inter multaj homoj \u2014 unu diros \u2018Tro longa!\u2019 kaj alia diros \u2018Tro mallonga!\u2019.\u201d<\/p>\n<p>Multaj proverboj de diversaj popoloj prezentas memoreblajn, vivoplenajn, amuzajn bildojn. Jen kelkaj perloj:<\/p>\n<p>Itala: \u201cEstas facile, minaci virbovon el fenestro.\u201d<\/p>\n<p>Usona kreola: \u201cEstas neta\u016dge, ligi la hundon per \u015dnuro el kolbasoj.\u201d<\/p>\n<p>Portugala: \u201cOni ne mortbatas erinacon per la pugno.\u201d<\/p>\n<p>Joruba (lingvo de okcidenta Afriko): \u201cMi preska\u016d kaptis la birdon!\u201d \u2014 \u201cNeniu povas man\u011di preska\u016don el la kaserolo.\u201d<\/p>\n<p>Egipta: \u201cTro da maristoj sendas la \u015dipon al la marfundo.\u201d<\/p>\n<p>Skota: \u201cTiu, kiu \u015diris sian pantalonon, sidas tre senmova.\u201d<\/p>\n<p>Araba: \u201cLa barbiro lemas sian metion sur la viza\u011do de orfo.\u201d<\/p>\n<p>Franca: \u201cEstas pli bone lasi la infanon kun nazo muka, ol fortiri lian nazon.\u201d<\/p>\n<p>Hebrea: \u201cTiu, kiun mordis serpento, nun timas \u015dnuron.\u201d<\/p>\n<p>Angla: \u201c\u0108iu la\u016d sia propra gusto, kiel diris la maljunulino, kiam \u015di kisis sian bovinon.\u201d<\/p>\n<p>Bulgara: \u201cNe metu erinacon en vian propran kalsonon.\u201d<\/p>\n<p>Latina: \u201cLeporo povas tiri la barbon de morta leono.\u201d<\/p>\n<p>\u0109ina: \u201cTiu, kiu rajdas sur tigro, ne povas degrimpi.\u201d<\/p>\n<p>Hinda: \u201cLa santalarbo parfumas la hakilon, kiu \u011din dehakas.\u201d<\/p>\n<p>Eble iam iu esperantisto a\u016d grupo de kleraj esperantistoj preparos grandan kolekton de interesaj proverboj el la tuta mondo? Jen valora, agrabla libro, \u0109u ne? kvankam unu el la proverboj de la skotoj estas: \u201cSa\u011duloj kreas proverbojn kaj stultuloj ripetas ilin.\u201d Iasence, ni esperantistoj, kun nia propra lingvo, originala literaturo kaj kelkaj aliaj pecetoj de propra kulturo, estas popolo. Ni ne havas tradiciojn de multaj jarcentoj; sed ni rajtas kaj povas krei nian propran folkloron. Ni povas krei niajn proprajn proverbojn. Sed \u0109ar Esperanto estas lingvo, kies \u0109efa celo estas intemacia paco, amikeco, kaj interkompreno, ni devas havi proverbojn ne cinikajn, ne \u015dovinismajn, ne malnoblajn, sed proverbojn pri espero, toleremo, paco kaj aliaj pozitivaj konceptoj.<\/p>\n<p>Tra \u0109i tiu legolibro vi trovos multajn novajn proverbojn. Se ili pla\u0109os al vi, eble vi memoros kaj foje uzos ilin. Se ili ne pla\u0109os al vi, eble iam vi mem kreos novajn pli belajn proverbojn?<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p><strong><b>Sango el Provtuboj<\/b><\/strong><\/p>\n<p>En 1979, japanaj kuracistoj savis la vivon de malsana viro, kiu ur\u011de bezonis sangon, kvankam ili ne havis la \u011dustan specon de sango. Ili uzis novan fluidon, komplikan kemian kombina\u0135on, en kiu fluoro havis gravan rolon, kaj samtempe donis al la paciento multan oksigenon.<\/p>\n<p>En Japanujo, Britujo kaj Kanado, esploroj pri fluidoj, kiuj povas anstata\u016di sangon, da\u016dras. Sciencistoj ser\u0109is ion tian dum proksimume kvindek jaroj. Nun ili esperas, ke post multa pacienca eksperimentado, balda\u016d hospitaloj havos adekvatan surogatan sangon, kiun oni preparis en laboratorioj. \u011ci povos savi multajn vivojn, tre helpi en operacioj kaj kelkaj aliaj specialaj kuracadoj, kaj helpi sciencistojn solvi multajn gravajn medicinajn problemojn, kies solvoj donos novajn esperojn pri aliaj kurac-metodoj.<\/p>\n<p>Kompreneble, nia propra homa sango, kiu nature fluas en niaj arterioj kaj vejnoj, ankora\u016d estos nia plej bona vivo-fluido. Sed ne<\/p>\n<p>\u0109iuj homoj \u0109iam havas sanan a\u016d sufi\u0109an sangon, kaj, kiam kuracistoj havos vere bonan kemian sangon, ili ja havos tre valoran helpilon.<\/p>\n<p><strong>Versareto kun Du Utilaj Adverboj<\/strong><\/p>\n<p>Ju pli da kokinetoj, des pli da kortaj klukoj; ju pli da etaj puloj, des pli da grandaj jukoj; ju pli da tedaj taskoj, des pli da lacaj nervoj; ju pli da Delegitoj, des pli da bonaj servoj.<\/p>\n<p>Ju malpli da atento, des pli da akcidentoj; ju malpli da penado, des malpli da poentoj; ju pli da milit\u015dipoj, des malpli da klinikoj; ju pli da burokratoj, des pli da statistikoj.<\/p>\n<p>Ju pli la hundo \u011dojas, des pli \u011di voston svingas; ju pli ni kvereladas, des malpli ni atingas.<\/p>\n<p>Des pli la venko eblos, ju pli ni helpos mone; ju pli da amikeco kaj amo, des pli bone!<\/p>\n<p><strong>Fruaj Scioj<\/strong><\/p>\n<p>Kio estas la plej malnova industrio en la mondo? La\u016d la \u011disnunaj scioj de arkeologoj, oni ne certas; sed la du plej malnovaj industrioj estas: la akrigo, per lertaj batoj, de silikoj por fari simplajn ilojn; kaj la preparado de salo el sala akvo, en kavoj sub la suno. Do, temas pri preparado de la unuaj iloj, kaj pri io, necesa al la vivo. Arkeologoj trovis indikojn, ke prahomoj praktikis tiujn \u0109i praindustriojn anta\u016d proksimume miliono sepcent kvindek mil jaroj.<\/p>\n<p>La plej malnova boato, kiun arkeologoj trovis, estis en Egiptujo; oni konstruis \u011din \u0109irka\u016d 2515 a.K. (anta\u016d Kristo); sed arkeologoj trovis indikojn, ke la grekoj havis boatojn \u0109irka\u016d 7250 a.K. kaj la danoj kaj angloj eble mil jarojn pli frue.<\/p>\n<p>La plej malnova universitato en la mondo ne apartenas al unu el la plej ri\u0109aj landoj; des pli \u011diaj anoj rajtas fieri. \u011ci estas la universitato de Karauiino (Quaraouyine) en Feso, Maroko. Noblaj pioniroj fondis \u011din jam en 859 p.K. (post Kristo). \u011ci ankora\u016d funkcias,<\/p>\n<p>kvankam \u011di ne estas granda: \u011di instruas \u0109irka\u016d na\u016dcent studentojn. \u011ciaj nunaj fakultatoj estas: islama juro, islama teologio, \u011denerala juro, literaturo kaj sociaj sciencoj.<\/p>\n<p><strong>Miskomprenoj<\/strong><\/p>\n<p>(La trafiko estas tre brua, dum diversaj homoj staras en viclinio ekster la vendejo de fi\u015doj kaj kortbirdoj, kaj penas iom babili.)<\/p>\n<p>\u201cHodia\u016d ili vendas trutojn.\u201d \u2014 \u201cSed kia familio povus man\u011di tutan struton?\u201d<\/p>\n<p>\u201c\u0108u vi deziras salikokojn?\u201d \u2014 \u201cOni devas sali kokojn, a\u016d ili ne gustas bone.\u201d<\/p>\n<p>\u201c\u0108u tie \u0109i estas angilo? \u2014 \u201cNe, tiuj ne estas anglinoj, estas skotinoj.\u201d<\/p>\n<p>\u201cMi deziras soleon, sed \u011di probable estas tre kosta.\u201d<\/p>\n<p>\u201cJes, oleo nun estas terure kosta.\u201d \u2014 \u201cNe, \u015di parolis pri soleo, sed timas, ke \u011di estos tro osta.\u201d<\/p>\n<p>\u201cEble por mia familio avida, platesoj?\u201d \u2014 \u201cJes, \u0109i tiu linio ja faras malrapidan progreson.\u201d<\/p>\n<p>\u201cA\u016d kelkaj bonaj tran\u0109a\u0135oj el moruo?\u201d \u2014 \u201cJes, estas tia bruo, ke oni preska\u016d sentas sin surda.\u201d \u2014 \u201cKio? Kie okazis la murdo?\u201d<\/p>\n<p><strong>Logiko<\/strong><\/p>\n<p>Familioj, kiuj lo\u011dis en ruldomoj, koleris, \u0109ar la publikaj instancoj, kiuj faris regulojn pri la ruldom-tereno ekster unu angla urbo, malpermesis, ke oni havu tie siajn ordinarajn dorlot-bestojn. Kiom ajn la familiestroj petegadis modifon de tiu regulo, kiu al kelkaj vere ka\u016dzis dolorajn problemojn, tiuj lokaj burokratoj insiste malpermesis hundojn, katojn, hamstrojn, kuniklojn.<\/p>\n<p>\u201c\u0108u vi permesas birdojn?\u201d \u2014 \u201cJes, ni permesas birdojn; vi rajtas da\u016dre havi viajn papagojn, kanariojn, kaj aliajn birdojn.\u201d<\/p>\n<p>La familiestroj finfine donis ta\u016dgan lecionon al la burokratoj. Ili akiris struton, du metrojn altan&#8230;<\/p>\n<p>\u2606 \u2606 \u2606 \u2606<\/p>\n<p>En Skotlando, iom post la Dua Mondmilito, oni arestis fi\u015diston, \u0109ar, kontra\u016dle\u011de, li fi\u015dkaptis per longega \u015dnuro, sur kiun li fiksis ducent tridek hokojn. La le\u011do preskribas, ke por tiaspeca fi\u015dkaptado, oni rajtas uzi sur unu \u015dnuro maksimume ses hokojn.<\/p>\n<p>Anta\u016d la loka ju\u011disto, la fi\u015disto tute ne neis, ke li uzis ducent tridek hokojn. Sed li defendis sin tiel: \u201cMi fi\u015dkaptis dum la nokto, kaj en la mallumo mi ne bone vidis, por kalkuli la hokojn.\u201d<\/p>\n<p><img decoding=\"async\" loading=\"lazy\" class=\"alignnone size-medium\" src=\"https:\/\/reto.cn\/bildo\/cina\/faktoj_kaj_fantazioj\/3.png\" width=\"2000\" height=\"2124\" \/><\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/faktoj-kaj-fantazioj\/\">Faktoj kaj Fantazioj<\/a><br \/>\n\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/faktoj-kaj-fantazioj\/\">Faktoj kaj Fantazioj<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>3. PROVERBOJ Proverbo estas konciza frazo, kiu prezenta\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/faktoj-kaj-fantazioj\/proverboj\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":13714,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/14052"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=14052"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/14052\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/13714"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=14052"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}