{"id":14058,"date":"2023-02-02T22:56:26","date_gmt":"2023-02-02T14:56:26","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=14058"},"modified":"2024-01-29T17:21:16","modified_gmt":"2024-01-29T09:21:16","slug":"fabelo-el-tibeto","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/faktoj-kaj-fantazioj\/fabelo-el-tibeto\/","title":{"rendered":"FAKTOJ KAJ FANTAZIOJ &#8211; Fabelo el Tibeto"},"content":{"rendered":"<h3>4. FABELO EL TIBETO<\/h3>\n<p>Tibeto, tre alta lando, kiu situas norde de Himalajo, estas nun a\u016dtonoma regiono de \u0109inio. Lando pli granda ol Francujo, Svislando, Hispanujo kaj Portugalujo kune, \u011di subtenas malpli ol du milionojn da homoj. (La supraj kvar e\u016dropaj landoj kune subtenas pli ol na\u016ddek ses milionojn.) Sed la tibeta popolo, en sia montara, malvarma lando, havas propran lingvon, multajn interesajn tradiciojn kaj kutimojn, tre ri\u0109an apartan folkloron.<\/p>\n<p>La jena tibeta fabelo estas neordinara kaj amuza. \u0109u \u011di anka\u016d iom montras la absurdan flankon de milito, diplomatio kaj propagando?<\/p>\n<p>La Musoj kaj la Re\u011do<\/p>\n<p>Iam, ie, en iu lando, regis re\u011do; kaj en la lando estis multaj musoj.<\/p>\n<p>Normale la musoj prosperis kaj man\u011dis sufi\u0109e; sed venis jaro de malbona rikolto. La musoj, kiuj kutime vivtenis sin grandparte per la greno, kiun la homoj lasis sur la tero post la rikolto, rimarkis, ke \u0109i-jare la postrikolta greno ne sufi\u0109os por la tuta vintro. La Re\u011do de la Musoj decidis peti helpon de la Re\u011do de la Lando.<\/p>\n<p>Kiam la palaca pordisto informis la Re\u011don, ke muso deziras paroli kun li, la Re\u011do ekridis, sed ordonis, ke oni enlasu la muson.<\/p>\n<p>La muso venis respekteme kaj dece en la grandan A\u016ddiencan \u0109ambron. \u0108ar tibetanoj, je formalaj renkonti\u011doj al kiuj ta\u016dgas ceremonioj, donacas elegantajn skarpojn, la eta muso portis silkan fadenon, kiun li per la \u011dustaj ceremoniaj gestoj \u011dentile proponis al la re\u011do.<\/p>\n<p>\u201cMi vin salutas, frato Muso,\u201d diris la Re\u011do. \u201cKion vi deziras?\u201d<\/p>\n<p>\u201cHo, Re\u011da Mo\u015dto,\u201d respondis la Muso, \u201cla rikolto estas malgranda; la homoj ne lasis multan grenon sur la tero; ni musoj mortos pro malsato, se ni ne povos pruntepreni stokon por la vintro. Mi petas vian helpon. Bonvolu prunti al ni sufi\u0109an grenon por la vintro;<\/p>\n<p>kaj mi, la Re\u011do de la Musoj, solene promesas, ke post la nova rikolto ni plene repagos vin. La enhavo de unu el viaj grenejoj sufi\u0109os.\u201d<\/p>\n<p>\u201cKiel vi etaj musoj forportos tiom da greno?\u201d<\/p>\n<p>\u201cVia Re\u011da Mo\u015dto, se vi pruntos la grenon al ni, ni povos \u011din forporti.\u201d<\/p>\n<p>\u201cDo, Frato Muso, mi pruntos al la musoj la grenon en unu grenejo, sub tiuj kondi\u0109oj.\u201d Kaj li ordonis al la respondeca persono, malfermi unu grenejon, kaj permesis al la musoj forporti la grenon.<\/p>\n<p>La Re\u011do de la Musoj kunvokis \u0109iujn musojn de la lando, centmilojn da musoj. \u0108iuj iris al la grenejo, metis grenon en la bu\u015don, sur la dorson, ligis iom da greno per la vosto; kaj tia laboro, de tiom da musoj kune, rapide malplenigis la grenejon. Kiam la Re\u011do vidis, kio okazis, li komencis alte estimi la inteligentecon kaj kapablon de la musa popolo, kaj \u011dian kunlaboremon.<\/p>\n<p>Post la nova rikolto, la Re\u011do de la Musoj plenumis sian promeson; la musoj reportis al la re\u011da grenejo la tutan kvanton da greno, kiun ili anta\u016de prunteprenis; kaj anka\u016d kun interezo. La Re\u011do ne plu inklinis ridi je la etaj musoj, \u0109ar li konstatis, ke la musoj estas ne nur inteligentaj, sed honestaj kaj fidindaj.<\/p>\n<p>Sed balda\u016d la Re\u011do havis gravan problemon: milito komenci\u011dis inter lia regno, kaj najbara regno. Granda rivero fluis inter la du regnoj, kaj \u0109e la bordo de la rivero la malamika re\u011do jam metis sian tendaron, preta por invadi la landon.<\/p>\n<p>La musoj ne deziris, ke fremda re\u011do, eble malpli helpema, a\u016d e\u0109 kruela, venku ilian Re\u011don. La Re\u011do de la Musoj tuj iris al la palaco kaj petis a\u016ddiencon. La Re\u011do tuj invitis lin al la A\u016ddienca \u0108ambro.<\/p>\n<p>\u201cVia Re\u011da Mo\u015dto, mi venis denove, \u0109i-foje por demandi, \u0109u ni povas reciproki vian grandan helpon. Ni metas nin je via dispono.\u201d<\/p>\n<p>E\u0109 meze de tiu grava krizo, la Re\u011do rie povis ka\u015di rideton. \u201cFrato Muso,\u201d li demandis, \u201ckiel etaj musoj povos helpi min nun? La malamika armeo estas vasta, multe pli granda ol la mia. Mi nepre malvenkos. Mi dankas pro viaj bonaj intencoj, sed kiel musoj povos helpi min?\u201d<\/p>\n<p>\u201cVia Re\u011da Mo\u015dto, \u0109u tamen vi memoras, kiel vi dubis pri nia kapablo forporti la grenon el la grenejo? Kaj kiel vi surprizi\u011dis,<\/p>\n<p>kiam ni repagis nian tutan prunta\u0135on? Nur fidu al ni denove; kaj konsentu pri du servoj al nia popolo; kaj per specialaj musaj manovroj ni savos vian regnon.\u201d<\/p>\n<p>\u201cEstas vere, ke vi sukcesis pri la du aliaj aferoj,\u201d la Re\u011do konsentis. \u201cDo, kion mi faru?\u201d<\/p>\n<p>\u201cOrdonu al viaj soldatoj, ke ili preparu por ni cent mil bastonetojn, longajn kiel via re\u011da piedo, kaj ku\u015digu ilin \u0109e nia flanko de la rivero, anta\u016d la sunsubiro. Ordonu tion \u0109i \u2014 por tiom da soldatoj, la tasko estos malgranda \u2014 kaj ni nepre kreos konfuzon kaj panikon inter la malamikoj.\u201d<\/p>\n<p>\u201cTion mi ordonos,\u201d la Re\u011do promesis. \u201cKaj kion vi deziras por vi mem?\u201d<\/p>\n<p>\u201cLa du grandaj dan\u011deroj, kiuj minacas musojn en tiu \u0109i lando, estas inundoj kaj katoj. Kiam la rivero iom plialti\u011das, la akvo envenas niajn nestojn. \u0108u vi konsentos, konstruigi fortan bara\u0135on la\u016dlonge de la rivera bordo, por ke la akvo ne povu plu plenigi niajn nestojn? Kaj katoj \u0109iam \u0109asas musojn; do, ni humile petas, ke vi ekzilu ilin de via regno.\u201d<\/p>\n<p>\u201cSe vi savos la regnon, vi havos vian bara\u0135on kaj malhavos la katojn.\u201d<\/p>\n<p>La Re\u011do de la Musoj faris la kutimajn ceremoniajn gestojn, kaj rapide reiris al sia musa popolo.<\/p>\n<p>La suno subiris; kaj \u0109iuj plenkreskaj musoj, centmiloj da musoj, sekvis sian re\u011don al la rivera bordo. Tie ili trovis la cent mil bastonetojn en bona ordo. La musoj tuj pu\u015dis la bastonetojn sur la riveron, eksidis sur ili, duope a\u016d triope, padelis per la piedetoj kaj facile voja\u011dis al la alia flanko. Ili kviete kuris tra densa mallumo, al la tendoj kie la malamika armeo dormis. La musoj mordis la kordojn de la pafarkoj kaj la portilojn de la pafiloj; dente detruis la \u015dnurajn fuzeojn; difektis la vesta\u0135ojn de la soldatoj kaj e\u0109 formordis la harplekta\u0135ojn de tiuj, kiuj dormis plej profunde. Ih faris \u0109ion, kion centmiloj da musoj povas fari per la dentoj: \u0109ifonigis tendojn, forman\u011dis grenon, farunon kaj aliajn nutra\u0135ojn, mordis kordojn, truis \u015duojn, kaj \u0109ie ion man\u011dis, kion homoj zorge aran\u011dis. Post dutri horoj da sabotado, la musoj reiris al la rivera bordo, residi\u011dis sur siaj bastonetoj kaj revoja\u011dis padele al la amika bordo. Neniu rimarkis ilin.<\/p>\n<p>La suno levi\u011dis. Anka\u016d levi\u011dis multaj krioj kaj malbelaj vortoj el la tendaro de la malamika armeo. La soldatoj veki\u011dis kaj trovis paf-arkojn neuzeblajn, pafilojn nek uzeblajn nek porteblajn, uniformojn truoplenajn, sen butonoj, sen insignoj. Balda\u016d ili anka\u016d konstatis, ke ili ne matenman\u011dos, ke e\u0109 taso da teo kun butero ne estos havebla por varmigi kaj fortigi ilin.<\/p>\n<p><img decoding=\"async\" loading=\"lazy\" class=\"alignnone size-medium\" src=\"https:\/\/reto.cn\/bildo\/cina\/faktoj_kaj_fantazioj\/4.png\" width=\"1854\" height=\"1916\" \/><\/p>\n<p>Unue, \u0109iu soldato akuzis la najbarajn kamaradojn; poste la kverelado i\u011dis pli grandskala; oficiroj akre ripro\u0109is soldatojn, soldatoj e\u0109 ekakuzis oficirojn. A\u016ddi\u011dis la\u016dtaj krioj de \u201c\u015dtelo!\u201d, \u201cPerfido!\u201d, \u201cSabotado!\u201d, \u201cSpionoj!\u201d kaj multaj fiaj vortoj, \u0109ar soldatoj malsataj, malvarmaj, kaj sen uzeblaj armiloj ne parolas tre elegante.<\/p>\n<p>\u011custe kiam en la frumatena lumo la tendaro estis en plena konfuzo, la malamika armeo anka\u016d a\u016ddis, de la alia bordo, klarionojn kaj kelkajn pafojn. Tute ne preta batali, la armeo forkuris malbonorde.<\/p>\n<p>La Re\u011do tre \u011dojis, kaj ridegis pri la manovroj de la musoj. Li kore dankis la Re\u011don de la Musoj kaj lian popolon. Kaj li tuj plenumis siajn du promesojn. Li ordonis al arkitektoj kaj konstruistoj, tuj plani kaj konstrui bonan, fortan bara\u0135on la\u016dlonge de la rivero, por ke \u011di neniam plu inundu la nestojn kaj dronigu la musojn. Kaj li dekretis ekzilon de \u0109iuj katoj, kaj mortopunon por iu, kiu poste portos katon en la landon.<\/p>\n<p>Li sendis heroldon al la malamika re\u011do, kun la jena averto: \u201cNi en nia lando ne deziras militon. Milito suferigos vian popolon kaj mian popolon, kiu ajn venkos. Ni rajtas defendi nin kontra\u016d iu, kiu nin atakas, kaj ni forte defendos nin. Sed ni deziris, se eble, eviti nenecesajn mortojn kaj vundojn. Do, unue ni sendis nian armeon de musoj, kiuj venkis viajn soldatojn sen elver\u015do de sango. Ni proponas al vi pacon; sed, se vi denove ekatakos, ni sendos kontra\u016d vi armeon de niaj dombestoj kaj kortbirdoj; se ili ne sukcesos, ni sendos niajn sova\u011dajn bestojn; kaj finfine, se ni ne povos per moderaj diskutoj kaj prudentaj kompromisoj eviti plenan militon, mi mem kondukos al batalo miajn lertajn kaj kura\u011dajn soldatojn.\u201d<\/p>\n<p>La malamika re\u011do estis sufi\u0109e sa\u011da, por a\u016dskulti atente; kaj poste li komprenis, ke se la musa armeo povis tiom detrui, estos malsa\u011de, riski pri la armeoj de dombestoj, sova\u011dbestoj kaj soldatoj. Estos pli sa\u011de, tuj interkonsenti pri pac-traktato. Do, la du re\u011doj facile preparis traktaton, kaj la du regnoj longe restis en amika rilato. Anka\u016d la musoj restis feli\u0109aj, \u0109ar la Re\u011do protektis ilin kontra\u016d inundoj kaj katoj; kaj, pro ilia meritplena servo al la patrolando, ili \u0109iujare ricevis unu grenejo-plenon da greno.<\/p>\n<p>Pli da Proverboj<\/p>\n<p>Tra verdaj okulvitroj, la mondo estas verda. (Japana)<\/p>\n<p>Vi devos longe piediri malanta\u016d sova\u011da ansero, anta\u016d ol vi trovos strutan plumon. (Dana)<\/p>\n<p>Pli bone foruzi\u011di, ol forrusti\u011di. (Angla)<\/p>\n<p>La plezuro, fari ion bonan, estas la sola, kiu neniam eluzi\u011das. (\u0108ina)<\/p>\n<p>La kribrilo diris al la kudrilo, \u201cVi havas truon.\u201d (Bengala)<\/p>\n<p>Mirto, kiu staras inter urtikoj, tamen ankora\u016d nomi\u011das mirto. (Hebrea)<\/p>\n<p>Pli bone rajdi sur azeno, kiu portas min, ol \u0109evalo, kiu for\u0135etas min. (Hispana)<\/p>\n<p>Ne ligu viajn \u015du-la\u0109ojn sur la melonkampo de la najbaro.<\/p>\n<p>(\u0109ina)<\/p>\n<p>[\u0108i tio signifas: ne agu, kvankam senkulpa, tiel ke vi suspektigos vin mem pri fia faro.]<\/p>\n<p>La vir-abelo su\u0109as la jasmeno-florojn, sed ne faras mielon. (Tatara)<\/p>\n<p>Estas pli bone, sidi en malliberejo kun sa\u011dulo, ol en paradizo kun stultulo. (Rusa)<\/p>\n<p>Ne necesas sproni leporon, kiu jam kuras. (Itala)<\/p>\n<p>La kuniklo restis sen vosto, \u0109ar \u011di ordonis al la aliaj bestoj, alporti voston. (Zulua)<\/p>\n<p>Avido, avido, sufoki\u011das la hundido. (Jamajka)<\/p>\n<p>Oni ne akiras renomon sur mola lito. (Turka)<\/p>\n<p>Sova\u011da ansero neniam demetis malsova\u011dan ovon. (Irlanda)<\/p>\n<p>Estas ofte amuze, konstati, kiel diversaj homoj esprimas la saman ideon. Ekzemple, ie ajn en la mondo, oni eble volas diri, ke iu alportas ion, kio jam abundas. La angloj diras, \u201cPorti karbon al Novkastelo\u201d, \u0109ar apud Novkastelo, urbego \u0109e la rivero Tajno, estas granda karb-industrio. La hispanoj diras, kun simila ideo, \u201cPorti feron al Bizkajo.\u201d La francoj diras, pli \u011denerale, \u201cPorti foliojn al la arbaro.\u201d En antikva Romo oni diris, \u201cPorti akvon al rano\u201d, kaj en antikva Ateno, \u201cPorti strigojn al Ateno.\u201d En la zamenhofa Proverbaro\u00a0ni trovas, \u201cLeciono al profesoro estas vana laboro.\u201d \u0108u ni povas pripensi ion por la esperantistoj? \u201cPorti verdajn stelojn al mondkongreso\u201d ?<\/p>\n<p>\u2606 \u2606 \u2606 \u2606<\/p>\n<p><strong>Versareto pri Korelativoj [2]<\/strong><\/p>\n<p>En la best\u011dardeno<\/p>\n<p>\u201cRigardu tiun belan beston!\u201d<br \/>\n\u201cRigardu tiun ru\u011dan kreston!\u201d<br \/>\n\u201cSed vidu ties kreston bluan!\u201d<br \/>\n\u201cVidu la idon kanguruan!\u201d<br \/>\n\u201cRigardu! kio estas tio?\u201d<br \/>\n\u201cVer\u015dajne estas agutio.\u201d<br \/>\n\u201cTie pingvenoj, tre mallerte,<br \/>\nMar\u015das al fi\u015doj, bu\u015d-aperte.\u201d<br \/>\n\u201cTion rigardos ni kun \u011du\u2019,<br \/>\nKaj tiam ni promenos plu.\u201d<br \/>\n\u201cNe donu al la cikoni\u2019 el<br \/>\nLa nudaj fingroj! Faru tiel.\u201d<br \/>\n\u201cNe per la fingroj, panjo? Kial?<br \/>\nOj, \u011di min bekis!\u201d \u201c\u011custe tial!\u201d<br \/>\n\u201cVenu \u0109i tien! En spiraloj<br \/>\nJen kobroj, mamboj kaj krotaloj;<br \/>\nAnka\u016d pitono kaj aspido!\u201d<br \/>\n\u201cMi tremas pro la nura vido!<br \/>\n\u0109ar tiajn bestojn mi mal\u015datas.\u201d<br \/>\n\u201cJen la simioj sidas, gratas Amike unu la alian.\u201d<br \/>\n\u201cJes, mi preferas beston tian.\u201d<br \/>\n\u201cJen vere stranga reptili\u2019 \u2014<br \/>\nNe tie, vidu, tie \u0109i \u2014<br \/>\nKvaza\u016d flugiloj sur torako!\u201d<br \/>\n\u201cNu, la avizo diras, Drako.\u201d<br \/>\n\u201cTiel fabeloj reali\u011das.\u201d<br \/>\n\u201cTiu knabino nun pali\u011das.\u201d<br \/>\n\u201cJen la kolibroj, tiel belaj<br \/>\nKun tiaj formoj hel-juvelaj.\u201d<br \/>\n\u201cTiom da bestoj, plumaj, skvamaj,<br \/>\nMolharaj&#8230; tiom, tiel malsamaj!\u201d<\/p>\n<p><strong>Ne Trovebla en la Best\u011dardeno!<\/strong><\/p>\n<p>En Belurbo estas granda, bela parko, pri kiu la urbanoj fieras. Inter la vidinda\u0135oj de la parko estas granda lago, kun insuletoj, riveretoj kun ornamaj pontoj, anasoj, cignoj kaj fi\u015doj. Dum kunveno de la Urbokonsilantaro, la Konsilantoj diskutis, kiel plibeligi la faman parkon. Unu konsilanto sugestis, \u201cMi proponas, ke ni a\u0109etu gondolon por la lago. Gondoloj sur akvo estas vere pitoreskaj.\u201d Alia konsilanto subtenis la proponon.<\/p>\n<p>Tiam tria konsilanto aldonis novan sugeston. \u201cSe ni deziras gondolojn sur la lago, \u0109u ne estos pli bone, a\u0109eti paron da gegondoloj, kaj lasi ilin nature multobli\u011di?\u201d<\/p>\n<p><strong>Sur Kolegia Afi\u015d-tabulo:<\/strong><\/p>\n<p>Malaperis el la kuirejo<br \/>\n<strong>Unu tran\u0109ilo de<\/strong><br \/>\n<strong>kuiristo kun nigra tenilo.<\/strong><br \/>\nSe vi trovos \u011din ie,<br \/>\nbonvolu reporti \u011din.<\/p>\n<p><strong>Sur Pordo en Laboratoria Komplekso:<\/strong><\/p>\n<p><strong><b>Dan\u011deraj radio<\/b><\/strong><strong><b>j!<br \/>\n<\/b><\/strong>ENIRO STRIKTE MALPERMESITA!<br \/>\nEniro sen speciala protekta vestaro<br \/>\nka\u016dzos<br \/>\nRAPIDAN MORTON!<br \/>\nOni severe monpunos \u0109iun,<br \/>\nkiu eniros senpermese.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/faktoj-kaj-fantazioj\/\">Faktoj kaj Fantazioj<\/a><br \/>\n\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/faktoj-kaj-fantazioj\/\">Faktoj kaj Fantazioj<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>4. FABELO EL TIBETO Tibeto, tre alta lando, kiu situas \u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/faktoj-kaj-fantazioj\/fabelo-el-tibeto\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":13714,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/14058"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=14058"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/14058\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/13714"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=14058"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}