{"id":14066,"date":"2023-02-02T23:19:05","date_gmt":"2023-02-02T15:19:05","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=14066"},"modified":"2024-01-29T17:23:57","modified_gmt":"2024-01-29T09:23:57","slug":"kiel-utila-esperanto-jam-estas","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/faktoj-kaj-fantazioj\/kiel-utila-esperanto-jam-estas\/","title":{"rendered":"FAKTOJ KAJ FANTAZIOJ \u2013 Kiel Utila Esperanto jam Estas!"},"content":{"rendered":"<h3>5. KIEL UTILA ESPERANTO JAM ESTAS!<\/h3>\n<p>La fundamenta intenco, baza al Esperantismo, estas io tiel grandskala, tiel grandioza, tiel bele simpla, tiel humane nobla, ke \u011di povas momente senspirigi iun ajn, kiu vere pensas pri \u011di. Zamenhof kreis, kaj la esperantistaro dum praktikado pli evoluigis lingvon, kiu povas esti la dua lingvo de \u0109iuj homoj tra la tuta mondo. Per ilo malpeza, malmultekosta, sufi\u0109e bela, kaj ta\u016dga por \u0109iuj, la popoloj povos malkonstrui \u0109ie kaj por \u0109iam \u0109iujn lingvajn barilojn.<\/p>\n<p>Noble racia kaj justa estas la ideo de lingvo ne\u016dtrala, kiu ne apartenas, kaj neniam apartenis, al unu nacio. Nenia imperiismo a\u016d alispeca potenc-avido trudas nian lingvon al nacio, kiu ne deziras \u011din. Nenio ligas Esperanton al iu ajn aparta mond-regiono, raso, religio, ideologio, kulturo. Esperanto estas lingvo ne de privilegioj kaj avanta\u011doj, kiuj necesigas por aliaj malprivilegiojn kaj malavanta\u011dojn, sed lingvo de egaleco kaj libereco.<\/p>\n<p>La esperantistoj estas tro sa\u011daj kaj realismaj por kredi, ke Esperanto sola kreos tutmondan pacon kaj plenan toleremon inter la nacioj kaj rasoj. Preska\u016d \u0109iuj el ni scias per sperto, ke samlandanoj, samstratanoj, e\u0109 samfamilianoj, kiuj denaske lemis la saman nacian lingvon, povas kvereli. E\u0109 esperantistoj povas kvereli, e\u0109 insulti, en Esperanto! \u0109ar e\u0109 la plej bonaj kaj sa\u011daj el ni homoj da\u016dre havas kelkajn malbonajn ecojn a\u016d malsa\u011dajn pensojn. Kaj la plej grandaj, suferigaj problemoj de la monda politiko havas multajn kialojn tre komplikajn.<\/p>\n<p>Tamen, ne\u016dtrala, egaliga dua lingvo por la tuta homaro solvos multajn problemojn, mildigos aliajn problemojn, kaj evitos multajn eviteblajn miskomprenojn, mutigojn, surdigojn kaj sekvajn malamikigajn sentojn. \u011ci \u015dparos grandajn monsumojn, kiujn registaroj povos dedi\u0109i eble al hospitaloj, lernejoj, muzeoj kaj aliaj utilaj objektoj \u2014 a\u016d malaltigi impostojn. \u011ci faciligos diplomation kaj kulturajn inter\u015dan\u011dojn, internacian komercon kaj turismon, ur\u011dan helpon dum krizoj kiel ekzemple ia tertremo a\u016d inundo, kaj la laboron de \u0109iuj el la nun multaj internaciaj organizoj, kiuj faras<\/p>\n<p>ian laboron utilan al la tuta homaro. E\u0109 tie, kie ia loka milito a\u016d alia konflikto ka\u016dzas suferojn, ne\u016dtrala komuna lingvo povas iom mildigi la mizerojn de tiuj, kiuj suferas, kaj faciligi la helpon de tiuj, kiuj kompatas.<\/p>\n<p>En mondo ankora\u016d suferoplena, io ajn, kio povas kontribui almena\u016d ion por helpi la homaron, estas valora. En mondo, kie ankora\u016d abundas malamoj, anta\u016dju\u011doj kaj misinformoj, io ajn, kio iom kontribuas al senpera sincera komunikado kaj interkomprenado, estas valora.<\/p>\n<p>E\u0109 longe anta\u016d ol la tuta homaro parolos Esperanton, la internacia lingvo povos detrui la lingvajn barilojn; \u0109ar, kiam ekzemple nur \u0109iu kvina homo, en \u0109iuj landoj, parolos Esperanton, tiu, kiu ankora\u016d bezonos interpretiston, povos facilege trovi helpon. Malmultaj el ni konstante bezonas interpretadon.<\/p>\n<p>Pensema homo povas tuj vidi kiajn miraklojn Esperanto faros por la homaro, kiam la homaro vere grandskale uzos \u011din. Laboro por Esperanto estas, klare, pozitiva, inteligenta, utila laboro. Kaj tamen \u2014 malhelpis du teruraj mondmilitoj; malhelpis kelkaj tiranaj registaroj, kiuj persekutis kaj viktimigis senkulpajn esperantistojn. Esperanto multe progresis, sed iu fina venko, kiam la tuta mondo akceptos tiun valoran donacon, ne estas proksima.<\/p>\n<p>\u0108iu serioza esperantisto devas do obei al la devizo, kiun Klara, la lojala edzino de Zamenhof, jam elektis el liaj verkoj kaj gravuris sur lian skribma\u015dinon: \u201cNi laboru kaj esperu\u201d. Kaj laboradi, esperadi dum jaroj estas ofte malfacile.<\/p>\n<p>Sed, kvankam tiuj, kiuj lace kaj malrapide piediras al brila sed tre malproksima celo, ne-eviteble suferas per multaj seniluzii\u011doj, kaj riskas plenan senesperi\u011don \u0109ar la vojo \u015dajnas tiel senfine longa kaj la vojirado tiel malrapida, tamen oni povas atesti pri la valoro de Esperanto e\u0109 jam en la nuna situacio.<\/p>\n<p>Ne necesas ke ni da\u016drigu nian laboron en izolo. Se ni instigas al aliaj, eklerni la lingvon, ne necesas postuli de ili nur longan sopiran rigardon al Lumurbo en Verda Valo, kiun rikanemaj malamikoj povas nomi \u201cmira\u011do\u201d. \u0108ar iasence Esperanto jam venkis. \u011ci tute ne restas ia teoria projekto, eleganta sur papero nur. Kredeble kelkaj milionoj jam uzas \u011din. Jam hodia\u016d, tiu, kiu bone scipovas Esperanton, vere posedas valoran, unikan ilon, kiun inteligenta homo povas multe utiligi por diversaj celoj.<\/p>\n<p>Ne tre multaj, la esperantistoj tre multe organizas sin; tial, esperantisto facile trovas aliajn esperantistojn.<\/p>\n<p>La plej grava el multaj organizoj esperantistaj estas Universala Esperanto-Asocio, UEA, kiu celas esti kiel eble plej tutmonda, ne\u016dtrala kaj altnivela. Estas konsilinde, ke \u0109iu serioza esperantisto, kiu povas, ani\u011du al UEA. Tiu, kiu volas, sed ne povas, skribu al UEA, \u0109ar UEA disponas fonduson, por helpi kelkajn personojn en malri\u0109aj a\u016d nepagipovaj landoj. (Sed tie, kie registaro tute malpermesas rilaton kun intemaciaj organizoj, kompreneble oni ne havas devon detrui sin.)<\/p>\n<p>Subteni la mondan organizon ne signifas nur oferon por subteni Esperanton. Kotizo al UEA rajtigas \u0109iun anon al la helpo de la Delegita Reto.\u00a0Tra la mondo flugas, konstante, en multaj direktoj, leteroj al Delegitoj; reflugas leteroj kun tre diversaj objektoj, tradukoj, konsiloj kaj informoj. Kiu nacia lingvo hodia\u016d rajtigas iun al konsilaj servoj en pli ol sesdek landoj? Kaj \u0109iuj Delegitoj de UEA estas volontuloj, sensalajraj; oni repagas al ili nur bazajn elspezojn, kiel ekzemple afrankon. Oni trovas en la Jarlibro de UEA ne nur la adresojn de la Delegitoj, kaj simplan regularon por servopetoj, sed detalojn pri la fakoj de pli ol du mil fakdelegitoj, kiuj kapablas helpi el siaj specialistaj scioj.<\/p>\n<p>UEA anka\u016d eldonas la gazeton Esperanto\u00a0kaj multajn bonajn librojn, kaj prizorgas a\u016d helpas multajn kulturajn laborojn. Por novaj esperantistoj, kredeble unu el la plej utilaj servoj estas la \u00abKoresponda Servo Mondskala\u00bb, kiu la\u016deble kunrilatigas tiujn, kiuj deziras plum-amikojn. Utila al lemejanoj estas la servo \u00abGeonkloj Esperantistaj\u00bb, kiu aran\u011das, ke bonkora sperta esperantisto korespondu kun knabo a\u016d knabino, por kura\u011digi, helpi kaj amike instmi lin a\u016d \u015din.<\/p>\n<p>UEA havas viglan apartan sekcion por gejunuloj malpli ol 26jaraj, \u00abTutmonda Esperantista Junulara Organizo\u00bb (tejo), kun propra gazeto kaj apartaj kongresoj.<\/p>\n<p>Jam ekzistas surprize multaj fakaj organizoj de esperantistoj. La listo ofte iom plilongi\u011das; sed inter aliaj trovi\u011das organizoj por tiuj esperantistoj, kiujn interesas: a\u016dtomobiloj, bahaismo, bibliaj kaj orientalistaj studoj, blindulaj aferoj, budhismo, fervojoj, filatelo, filologio, instmistaj aferoj, juro, \u0135urnalismo, katolikismo, kristanismo, kvakerismo, matema-<\/p>\n<p>tiko, medicino, muziko, naturismo, omitologio, politiko, po\u015dto kaj telekomunikado, radio amatora, Rotario, scienco, skoltismo, \u015dako a\u016d turismo.<\/p>\n<p>Pluraj sed ne \u0109iuj ali\u011dis al UEA. (Kompreneble organizoj religie a\u016d politike ne-ne\u016dtralaj ne rajtas ali\u011di al UEA.) Fak-delegitoj de UEA en diversaj landoj proponas sian helpon pri multaj aliaj specialaj interesoj, ekzemple pri:<\/p>\n<p>abeloj, agrikulturo, arkeologio, arkitekturo, bibliotekoj, elektroniko, filozofio, fotografio, gimnastiko kaj multaj sportoj, industrioj tre diversaj, in\u011denierado, komerco, konstruado, metaloj, numismatiko, vegetarismo, veterinaraj aferoj, virinaj aferoj kaj zoologio \u2014 inter tre multaj aliaj fakoj.<\/p>\n<p>Pri lingvoj, ne nur multaj fakdelegitoj proponas \u011deneralan helpon, sed jam en 1979 fakuloj pri minimume dudek lingvoj estis konsulteblaj.<\/p>\n<p>Beda\u016drinde, la membraro de UEA, tiel potenca, tiel utila, kaj kun profesieca altnivela administristaro, estas ankora\u016d malplimulto de la tuta esperantistaro, pro diversaj kialoj; inter ili nescio; temperamenta malinklino al organizoj; nesufi\u0109o da mono; kaj registaraj malpermesoj, precipe pri transpagoj internaciaj.<\/p>\n<p>Sed ekzistas multaj aliaj eblecoj, por jam utiligi Esperanton. Tra la mondo ekzistas naciaj Esperanto-asocioj, regionaj asocioj, urbaj societoj; kutime esperantistoj povas almena\u016d trovi aliajn esperantistojn. Kaj ne nur en la propra urbo; esperantisto, kiu voja\u011das, ofte povas trovi samideanojn. (Loka grupo ofte entuziasme bonvenigas vizitanton el alia lando, se li a\u016d \u015di anta\u016danoncas sin; tia vizito povas ebligi interesan kunvenon.)<\/p>\n<p>Tiu, kiu deziras alilandajn kontaktojn, povas trovi korespondantojn, ofte kolegojn, per la anoncetaj pa\u011doj de esperantaj gazetoj. Se unu gazeto ne ta\u016dgas, eble alia ta\u016dgos; ekzistas pli ol cent gazetoj divers-celaj. Tiel oni povas trovi novajn interesojn, amikecojn, helpon pri diversaj aferoj. Tiel kolektantoj trovas utilajn kontaktojn, eblecojn inter\u015dan\u011di diversajn objektojn. Tiel, anka\u016d, oni eble sukcesos aran\u011di inter\u015dan\u011don de vizitoj, a\u016d alian turisman aferon, malpli koste ol sen tia helpo. Foje esperantisto e\u0109 trovis edzinon, a\u016d esperantistino edzon, pere de Esperanto! Kaj kredeble preska\u016d \u0109iutage, ie en la mondo, ia bona amikeco fondi\u011das inter du esperantistoj.<\/p>\n<p>Per nia ankora\u016d minoritata lingvo, esperantistoj jam havigis al si medikamentojn, kiujn ili ur\u011de bezonis; trovis parencojn, kiuj perdi\u011dis dum milito a\u016d alimaniere; sukcesis en fakaj esploroj; voja\u011dis en plurnaciaj karavanoj sen lingvaj problemoj; servis siajn \u015datokupojn kaj kolektojn, dum ili samtempe servis aliajn kies \u015datokupoj estis similaj; trovis postenojn a\u016d dungis helpantojn; vaste lar\u011digis siajn kulturajn sciojn kaj spertojn; pligrandigis siajn mensojn, pliplenigis siajn korojn, pliri\u0109igis siajn vivojn.<\/p>\n<p>Do ne demandu al serioza esperantisto, kiu praktikas sian esperantismon, \u201c\u0109u vi kredas, ke Esperanto iam sukcesos?\u201d Tiu spert\u016dlo deziras, ke Esperanto sukcesu multe pli grandskale; sed li a\u016d \u015di jam scias per sperto, ke Esperanto sukcesas.<\/p>\n<p><strong>Kukoloj en la Nestoj<\/strong><\/p>\n<p>Kio, en \u0109iu kvinopo, ne apartenas al la grupo?<\/p>\n<p>(Ekzemple: en la kvinopo \u00abhelena latina kretena sanskrita kopta\u00bb la \u2018kukolo\u2019 estas kretena, kiu signifas \u201cstultega\u201d, ofte la\u016d medicina senco, pro malsano; la aliaj kvar estas antikvaj lingvoj.)<\/p>\n<p>1. asterisko &#8211; komato &#8211; punkto &#8211; krisigno &#8211; apostrofo<\/p>\n<p>2. abio &#8211; acero &#8211; akacio &#8211; a\u016dkuparo &#8211; ardezo<\/p>\n<p>3. gerilo &#8211; makako &#8211; \u0109impanzo &#8211; gibono &#8211; mandrilo<\/p>\n<p>4. lieno &#8211; tibio &#8211; tonsilo &#8211; miogalo &#8211; hepato<\/p>\n<p>5. opalo &#8211; smeraldo &#8211; safiro &#8211; rubuso &#8211; ametisto<\/p>\n<p>6. orgio &#8211; hobojo &#8211; klariono &#8211; mandolino &#8211; tubjo<\/p>\n<p>7. lupeo &#8211; mikroskopo &#8211; episkopo &#8211; binoklo &#8211; lenso<\/p>\n<p>8. cilindro &#8211; tiroido &#8211; kubo &#8211; piramido &#8211; konuso<\/p>\n<p>9. monedo &#8211; emuo &#8211; papago &#8211; mopso &#8211; pingveno<\/p>\n<p>10. Tokio &#8211; Barcelono &#8211; Kairo &#8211; Ateno &#8211; Varsovio<\/p>\n<p><strong>Versareto &#8211; pri \u2018ig\u2019 kaj \u2018i\u011d\u2019<\/strong><\/p>\n<p>Jakobo kaj Jana subite decidis<br \/>\nordigi la hejmon; do, ek al laboro!<br \/>\nde se\u011doj levi\u011dis kaj vigle rapidis,<br \/>\ndum vangoj ru\u011di\u011dis per forta fervoro.<br \/>\nDum Jana zumante purigis la plankojn<br \/>\nkaj per tuko briligis la meblojn re\u011d-trone,<br \/>\nJakobo riparis tri se\u011dojn, du \u015drankojn,<br \/>\nkaj sin kura\u011digis per kant\u2019 (baritone).<br \/>\nKaj poste Jakobo plenigis sitelon,<br \/>\n\u015dtupareton starigis por grimpi tre alte,<br \/>\nbriligi fenestrojn, saluti \u0109ielon;<br \/>\ndum Jana sur se\u011don starigis sin salte<br \/>\npor bretojn ordigi, vicigi la potojn,<br \/>\naraneon forigi, \u011dustigi kovrilon \u2014<br \/>\nJakobo, ho ve, ne kontrolis la botojn,<br \/>\nkaj Jana ne provis la se\u011dan stabilon.<br \/>\n\u0108ar pendis la la\u0109o \u2014 Jakobo ne ligis \u2014<br \/>\nkaj salto de Jana renversis la se\u011don \u2014<br \/>\njen Jana al tero sin alniveligis,<br \/>\nJakobo flugigis sin rekte en he\u011don.<br \/>\nFeli\u0109e rompi\u011dis nek vitro nek osto,<br \/>\nsed kanto \u015dan\u011di\u011dis al vortoj fia\u0109aj,<br \/>\nkaj zumoj al la\u016dtaj lamentoj pri kosto<br \/>\nde fu\u015doj pri-se\u011daj kaj anka\u016d pri-la\u0109aj.<br \/>\nNe plu tiun tagon la paro purigis,<br \/>\n\u0109ar amba\u016d \u015doki\u011dis, pali\u011dis, sidi\u011dis,<br \/>\nper kontuzoj plurloke sin tre purpurigis;<br \/>\nkaj pantalon-peco sur he\u011do vidi\u011dis.<\/p>\n<p><strong>Takto<\/strong><\/p>\n<p>Oni sendis novan helpanton al sperta bestgardisto en best\u011dardeno. Post diversaj konsiloj kaj avertoj, la spertulo ordonis al la novulo, helpi lin translokigi hienon de unu ka\u011do al alia. La novulo iel venkis sian timon kaj eklaboris. Meze de la tasko, li diris: \u201cIru trankvile, leono&#8230; jam bonkonduta leono&#8230; nun iom pli anta\u016den, leono&#8230;\u201d \u011dis la bestgardisto demandis \u2014 \u201cVi ne estas sperta, sed vi ne estas idiota; kial vi nomas hienon \u2018leono\u2019?\u201d \u201c\u0108it!\u201d kaj la novulo flustris malanta\u016d la mano, \u201c\u0109u vi ne komprenas, ke mi flatas\u00a0la beston?\u201d<\/p>\n<p><strong>Kiel Pastro Sakras<\/strong><\/p>\n<p>De pastroj de \u0109iuj religioj, kredeble, la publiko atendas konduton modele bonan. Dum festvespero rilata al iu pre\u011dejo, la pastro mem akcidente renversis tablon, kaj torto, ses glasoj kaj tuta biskvitaro disfalis en \u0109iuj direktoj.<\/p>\n<p>La granda frakasobruo atentigis \u0109iujn. La pastro noble regis sin, glutis, kaj dum tuta minuto nur rigardis la katastrofon; poste li kviete komencis la\u016deble ordigi la konfuzon, kaj kelkaj helpis lin. Sed unu sinjoro flustris al alia: \u201cMi neniam a\u016ddis tiel blasfeman silenton!\u201d<\/p>\n<p><strong>Novaj Proverboj<\/strong><\/p>\n<p>Lernado era, era, era: kaj vi iam estos klera.<br \/>\nMalforta kandeleto venas: mallumo jam ne tute plenas.<br \/>\nNe avaru, ne mal\u015dparu.<br \/>\nPripensu la filojn, forigu pafilojn.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/faktoj-kaj-fantazioj\/\">Faktoj kaj Fantazioj<\/a><br \/>\n\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/faktoj-kaj-fantazioj\/\">Faktoj kaj Fantazioj<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>5. KIEL UTILA ESPERANTO JAM ESTAS! La fundamenta intenc\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/faktoj-kaj-fantazioj\/kiel-utila-esperanto-jam-estas\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":13714,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/14066"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=14066"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/14066\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/13714"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=14066"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}