{"id":14226,"date":"2023-03-28T20:22:17","date_gmt":"2023-03-28T12:22:17","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=14226"},"modified":"2024-01-29T17:24:45","modified_gmt":"2024-01-29T09:24:45","slug":"geedza-dialogo","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/faktoj-kaj-fantazioj\/geedza-dialogo\/","title":{"rendered":"FAKTOJ KAJ FANTAZIOJ \u2013 Gedeza Dialogo"},"content":{"rendered":"<h3>6. GEEDZA DIALOGO<\/h3>\n<p>Julia atendas la edzon, Arturon. La tablo estas aran\u011dita por simpla vesperman\u011do.<\/p>\n<p>Julia Jam estas tempo; \u0109u la a\u016dtobuso malfrui\u011dis? Ho, se nur lia laborejo estus pli proksima! (A\u016ddi\u011das la brueto de \u015dlosilo en seruro.)\u00a0Ho, jen Arturo! Kaj \u0109io estas preta.<\/p>\n<p>(Arturo envenas, kisas la edzinon, deprenas sian mantelon.) Arturo Kara mia! Jen, mi nur lavos la manojn, kaj mi estos preta&#8230; Julia Mia kara! Mi esperas, ke vi havas bonan apetiton. Mi \u0135us preparis grandan salaton, tian, kian vi preferas, kun multaj diversaj legomoj kaj herboj, kaj precipe tomatoj; kaj mi bakis fre\u015dajn bulketojn; do, se vi nun donos al mi la paste\u0109on, mi metos \u011din sur teleron, dum vi lavos vin&#8230;<\/p>\n<p>Arturo Ho, Julia, la paste\u0109on!<\/p>\n<p>Julia Do, kara, kio pri la paste\u0109o? \u0108u \u011di difekti\u011dis en la a\u016dtobuso? Arturo Ne, ne, sed&#8230;<\/p>\n<p>Julia Do, bone, donu \u011din \u2014 mi scias, ke vi estas malsata.<\/p>\n<p>Arturo Ho, Julia, mi tre beda\u016dras \u2014 mi tute forgesis a\u0109eti \u011din! Julia Ho ve! Ho, Arturo, kiel vi povis forgesi? Mi penas ne tedi vin per tiaj komisioj ofte, sed tiu plej bona vendejo de paste\u0109oj estas \u011duste apud via oficejo, kaj estus tiel helpe&#8230;<\/p>\n<p>Arturo Estus nenia \u011deno. Fakte, mi e\u0109 preterpasis la vendejon sesfoje hodia\u016d!<\/p>\n<p>Julia Sesfoje? Do, vi e\u0109 havis ses okazojn!<\/p>\n<p>Arturo Jes. Mi vidis la vendejon, ne nur kiam mi alvenis kaj foriris \u2014 sed dufoje mi eliris por prizorgi specialajn aferojn iom komplikajn, pri kiuj personaj vizitoj estis necesaj. Kaj e\u0109 unufoje mi ne memoris en la \u011dusta momento, ke ni bezonas tiun paste\u0109on! Ho, Julia, mi vere beda\u016dras.<\/p>\n<p>Julia Se vi e\u0109 devis dufoje fari tiujn personajn vizitojn, ver\u015dajne via tago estis tre plena. Eble pro tio vi forgesis. Nu, se ni nur havus la paste\u0109on, la vesperman\u011do estus jam preta. Sed ne alvenis la mondo-<\/p>\n<p>fino; ni ne mortos pro malsato. Se mi havus viandon en skatolo&#8230; sed mi ne havas. A\u016d se la stratangula butiko ankora\u016d funkcius&#8230; sed \u011di fermi\u011dis anta\u016d duonhoro&#8230; Se&#8230; se&#8230;, sed se\u2019oj kaj ve\u2019oj ne nutros nin. Ho, nun mi scias kion fari. Se vi povos atendi kvaronhoron a\u016d dudek minutojn&#8230;<\/p>\n<p>Arturo Nu, se mi alportus la paste\u0109on, mi ne devus atendi. Preparu ion ajn, kara, la\u016d via bontrovo.<\/p>\n<p>Julia Kiel danka mi estas, ke vi estas tiel pacienca. Mi vidis edzojn, kiuj en tia situacio i\u011dus tute malbonhumoraj.<\/p>\n<p>Arturo Kaj mi vidis edzinojn, kiuj en tia situacio predikadus kaj prelegus al la edzo, kvaza\u016d li forgesus medikamenton ur\u011de necesan por savi la vivon de la bopatrino. Feli\u0109e ni amba\u016d havas ian proporcio-senton.<\/p>\n<p>Julia (bonhumore, kantete) Hej, hej, ho, estas li hero\u2019 &#8230; ho, ho, hi, kiel bonaj estas ni! Nu&#8230; mi havas ion en la \u015dranko &#8230; mi kradrostos \u011din, kaj tio bezonos nur kelkajn minutojn &#8230; ni man\u011dos tion varma, kun iom da sa\u016dco, kaj kun la fre\u015daj bulkoj; kaj flanke a\u016d poste ni man\u011dos la salaton &#8230; kaj se ni ankora\u016d a\u016ddos kriojn el la abismo, ni plenigos \u011din per iom da froma\u011do. \u0108u en ordo?<\/p>\n<p>Arturo Jes, tute bone.<\/p>\n<p>(Julia eliras, Arturo sidi\u011das, trafoliumas gazeton, parolas pri io, kion li legas.)<\/p>\n<p>Arturo Se homoj pli atentus, tiaj akcidentoj ne okazus&#8230; Kion faras la ministro inter tiom da melonoj? Ho, mi komprenas&#8230; (Julia revenas.)<\/p>\n<p>Julia Do, mi metis \u0109ion sur la rostokradon, mi lasos \u011din sep minutojn kaj turnos \u011din; kaj la sa\u016dco boletas en la eta kaserolo&#8230; Ho, nun mi bezonos alian kuleregon sur la tablo. (Prizorgas tion.) Estas tre interesa artikolo tie, pri kvarjara knabeto, kiu jam montras eksterordinaran matematikan talenton.<\/p>\n<p>(Eliras kaj tuj revenas kun la bulkoj.)<\/p>\n<p>Arturo \u0108u pla\u0109us al vi, havi infanon tiel supertalentan?<\/p>\n<p>Julia Mi ne scias. Kompreneble, mi esperas, ke niaj infanoj estos inteligentaj&#8230; estus ja bone, se ili montrus belajn talentojn&#8230; sed mi ne scias, \u0109u mi estus bona patrino al infano vere supertalenta, iom stranga, iom nenormala&#8230; mi sentus, ke mi ne scias, kiel eduki lin a\u016d \u015din&#8230;<\/p>\n<p>Arturo Jes, mi sentas preska\u016d same. Mi ne bone komprenus la bezonojn kaj sentojn de tia infano&#8230; kaj mi timus, ke li iel izoli\u011dus de ordinaraj homoj&#8230;<\/p>\n<p>Julia Mi tumos la pecojn sur la krado. (Eliras.)<\/p>\n<p>Arturo Mi ne diros, \u0109ar eble \u011denus Julian, sed mi estas ege malsata! (Julia revenas.)<\/p>\n<p>Juiia En ordo&#8230; nun nur kvin minutoj&#8230; Se ni nur havus frostujon, tiaj krizoj ne okazus.<\/p>\n<p>Arturo Sed frostujo estas luksa\u0135o, kiun ni ankora\u016d ne povas havi. Julia Jes, jes, tion mi komprenas.<\/p>\n<p>Arturo Eble iam, tamen, ni povos.<\/p>\n<p>Julia Eble&#8230; \u0109iam \u015dajnas, ke vi devas tiel longe labori, por tiel malmulton havi&#8230;<\/p>\n<p>Arturo Jes; sed \u0109u tio ne estas io, kion preska\u016d \u0109iu homo en la mondo sentas?<\/p>\n<p>Julia \u0109u ne estus bele, se ni gajnus la \u0109efpremion en la nacia loterio?<\/p>\n<p>Arturo Jes ja. Mi povus elekti postenon pli la\u016d miaj preferoj. Julia Sed se vi estus ri\u0109a, \u0109u vi dezims da\u016dre labori?<\/p>\n<p>Arturo Jes, mi kredas ke jes; mi ne da\u016drigus la nunan laboron, sed mi volus havi ian postenon, a\u016d eble mi fams ian senpagan laboron \u2014 helpus la blindulojn, helpus en la hospitalo, servus la EsperantoMovadon&#8230; Mi ne volus vivi neutile, \u0109u vi?<\/p>\n<p>Julia Ne&#8230; mi povas foje pensi, ke mi volonte vivus sen taskoj, sed kredeble tia vivo balda\u016d i\u011dus enuiga. Kaj ne estus dece, fari nenion utilan. Sed ho&#8230; se ni gajnus la \u0109efpremion, mi volus unue havi ian ekstazan elspezadon!<\/p>\n<p>Arturo Ni povus a\u0109eti a\u016dtomobilon&#8230;<\/p>\n<p>Julia Kaj frostujon&#8230;<\/p>\n<p>Arturo Kaj vere bonan radioaparaton, ne nian nunan blekoskatolon&#8230;<\/p>\n<p>Julia Kaj kolor-televidilon&#8230;<\/p>\n<p>Arturo Kaj ni povus donaci al la loka Societo sufi\u0109an monon, por presigi vere videblan reklamon pri Esperanto en la loka \u0135umalo&#8230; Julia Kaj mia fratino povus havi la biciklon, kiun \u015di tiel longe sopiradas&#8230;<\/p>\n<p>Arturo Kaj vi povus a\u0109eti vere belajn robojn, kaj juvelojn, kaj \u015dikajn \u015duojn, tiajn, kiajn viaj \u0109armaj piedetoj meritas&#8230;<\/p>\n<p>Julia Ho, se mi povus elekti belajn robojn! Kaj vi povus havi tiun komplikan brak-horlo\u011don, kiun vi tiel ofte rigardis en la montrofenestro&#8230;<\/p>\n<p>Arturo Kaj ni povus havi ian vere belan kaj \u0109arman dorlotbeston&#8230; Julia Ho, jes! Etan raskaton, de tiu speco turka, tiu, kiu havas longan silkan hararon, kaj \u011di na\u011dus en la bankuvo&#8230; grandabankuvo el marmoro&#8230;<\/p>\n<p>Arturo Mi preferus belan rashundon, eble unu el tiuj mirindaj rusaj leporhundoj, tiel altaj kaj elegantaj&#8230;<\/p>\n<p>Julia Ni povus a\u0109eti turkan katidon kaj rusan leporhundidon, kaj eduki ilin kune, en sankta harmonio!<\/p>\n<p>Arturo Brave! Kaj la kato lemus boji, kaj la hundo lernus mia\u016di&#8230; Julia Sed kiam ili renkontus \u0109evalon a\u016d \u015dafon, ili parolus Esperanton!<\/p>\n<p>Arturo \u201cBest-peranton\u201d!<\/p>\n<p>Julia Sed, Arturo, unue mi dezirus, ke ni havu vere eminentan libertempon. Mi dezirus voja\u011di en luksa aviadilo, kaj viziti alian kontinenton! Ho, kiel bone estus, kiel interese! vidi tute aliajn panoramojn, vidi homojn en pitoreskaj ekzotikaj kostumoj; ni a\u016ddus la kriojn de strangaj birdoj, ni flarus la ekzotikajn odorojn de fremdaj floroj, ni&#8230; Ho ve, kio estas tio!?<\/p>\n<p>(Eliras kure al la kuirejo.)<\/p>\n<p>Arturo Odoro, fakte, kiun mi ne nomus precize ekzotika&#8230;<\/p>\n<p>(Julia revenas, preska\u016d preta plori.)<\/p>\n<p>Julia Ho, Arturo, dum ni fantaziis, la vesperman\u011do fu\u015di\u011dis! Sur la rostokrado restas nur fumantaj cindroj, kaj mia bona sa\u016dco i\u011dis nigra gluo sur la fundo de la kaserolo!<\/p>\n<p>Arturo Ho ve, kaj mi tiel malsatas! Ho, se mi nur havus edzinon iom pli pmdentan! Se mi nur havus edzinon, kiu posedas la elementan scion, ke io sub flamoj rapide brulas!<\/p>\n<p>Julia Kaj anka\u016d mi povus diri: Se mi nur havus edzon, kies memoro estus fidinda! Se mia kunulo nur povus prizorgi la plej simplan komision! Se ni havus tiun paste\u0109on, ni nun ne devus lamenti pri nia nigra, neman\u011debla vesperman\u011da\u0109o!<\/p>\n<p>Arturo Se vi ne donus al mi stultajn bagatelajn komisiojn, mi ne povus forgesi ilin!<\/p>\n<p>Julia Sendube vi preferus, ke mi perdu du horojn en la tramoj \u2014 sendube vi preferus sklavinon!<\/p>\n<p>Arturo Vi estas malsa\u011da anserineto \u2014 vi estas absurda&#8230; vi&#8230; ho ve, Junjo, kion ni diras unu al la alia!?<\/p>\n<p>Julia Ho ve, kial mi eksplodis tiel atombombe?<\/p>\n<p>Arturo Vi estas laca, kaj mi estas laca; kaj temas nur pri du malgravaj fu\u015doj. Ne valoras kvereli, \u0109u?<\/p>\n<p>Julia Ne. Mi pardonpetas, \u0109ar mi ekkoleris. Mi scias, ke vi estas malsata. Nu, se estus io pli bona, mi proponus \u011din; sed la pano estas bona, kaj \u0109u \u0109i-vespere ni povos kontenti\u011di per pano, froma\u011do kaj salato? Kaj restas kelkaj kuketoj en la ujo.<\/p>\n<p>Arturo Jes, certe; ni povos iel satigi nin&#8230; Ho, Julia, memoru \u0109iam, e\u0109 kiam mi krias, \u201cse mi havus edzinon nur pli tian, a\u016d tian&#8230;\u201d tamen estas \u0109iam vere, ke se mi ne havus vin, mi estus multe malpli feli\u0109a.<\/p>\n<p>Julia Kaj vi rajtas kelkfoje forgesi paste\u0109on; se vi ne estus mia edzo, anka\u016d mi estus multe malpli feli\u0109a.<\/p>\n<p>Piednotoj pri Kvar Piedetoj<\/p>\n<p>Ebie iu, kiu legis, pensas, ke kiam Julia fantazias pri ri\u0109eco, \u015di estas pli malsa\u011da ol \u015di estas; \u0109ar ni \u0109iuj \u201cscias certe\u201d, ke katoj nature evitas akvon.<\/p>\n<p>Tamen, \u0109iuj katoj kapablas na\u011di se necese, kvankam \u011denerale la hejmaj katoj, kiuj \u0109iuj apartenas al unu specio, preferas ne malseki\u011di. Sed unu raso el tiu ri\u0109e varia specio, la tielnomitaj \u2018turkaj\u2019 a\u016d \u2018ankaraj\u2019 katoj, havas apartan inklinon; tiuj katoj, e\u0109 katidoj, vere na\u011das volonte, kvaza\u016d sporte, ne nur en kuvoj, sed e\u0109 en rapid-fluaj kamparaj riveretoj.<\/p>\n<p>Versareto pri Korelativoj [3]<\/p>\n<p>Neniu povas longe sidi trankvile dum forbrulas barbo; nenie povas iu vidi rabistojn sur rabarbo.<\/p>\n<p>Nenies nazo sur la tero ta\u016dgas por bori \u015dtalajn platojn; neniam ta\u016dgos rinocero por teksi zonojn kaj kravatojn.<\/p>\n<p>Neniom ja da plutonio estas la sola dozo \u011dusta; neniel povas cikonio nesti sur unu pinglo rusta.<\/p>\n<p>Nenia krabo verkas odojn nek talpo kantas dum koncerto; neniel sekvas novajn modojn bufino, rano a\u016d lacerto.<\/p>\n<p>Nenial \u2014 pro nenia ka\u016dzo \u2014 vi rajtas rosti bopatrinon; neniam sen pripensa pa\u016dzo ekpu\u015du flamon en benzinon.<\/p>\n<p>Nenio karbopecon spicas tiel, ke iu \u011din englutos; neniam, kie am\u2019 oficas, disputos ni, sed nur diskutos.<\/p>\n<p>Io pri Loknomoj<\/p>\n<p>Se iuj, kiuj deziras organizi ian intemacian Esperanto-Kongreson, iam ne povas elekti ta\u016dgan urbon, rigardo al indekso de atlaso povas sugesti kelkajn lokojn, kies nomoj estas interesaj al esperantistoj. Sola en Argentino ne \u015dajnas tre ta\u016dga por aran\u011do, kiu kunigos multajn personojn; Fermo en Italujo ta\u016dgus nur por la lasta tago; iBojo, insuleto apud Sumatro, kredeble estus ne nur tro malgranda, sed tro bma. Kongreso en Koto, insuleto de Formozo (a\u016d Tajvano) ne estus tre komforta, kaj Kota Kota, en Malavio, malgranda afrika lando, certe \u015dajnas emfaze malkomforta. Muta en Etiopio tute ne ta\u016dgus por la multaj diskutoj de Esperanto-Kongreso, sed eble Domo en la sama lando estus adekvata \u2014 se nur la Domo estas sufi\u0109e granda. Kredeble la vetero estus agrabla en Somero en Finnlando; sed certe Malbon en A\u016dstralio ne a\u016dgurus tre favore. Emo en Kanado almena\u016d sugestas pozitivan inklinon, kaj Plano en Usono (Teksaso) ian sisteman organizadon. Ni ne scius, \u0109u akcepti inviton al Okarito en Nov-Zelando, \u011dis ni scius, kiaj estus la sep anta\u016daj ritoj. Provo en Usono (Utaho) eble donus ta\u016dgan etoson<\/p>\n<p>de serioza eksperimentado; kaj Au, urbeto en A\u016dstrujo, almena\u016d memorigus nin, ke al multaj problemoj ekzistas pli ol unu solvo, kaj ni devas diskuti libere anta\u016d elekto.<\/p>\n<p>Kongresanoj ofte havas financajn problemojn, pro malfaciligaj le\u011doj pri valuto, a\u016d simpla manko de mono; tial Kara\u00a0en Sovetio kreus ekstrajn problemojn; certe pli favora financa situacio estus en Malkara, en Turkujo.<\/p>\n<p>A\u016d \u0109u ni elektu lokon, kies nomo rekte instigas al io? En Indonezio trovi\u011das insulo Savu\u00a0\u2014 sed kiun, kaj de kio? Nepre malta\u016dgus la insularo Batu\u00a0apud Sumatro! sed eble Bolu,\u00a0en Turkujo, instigus nin al varmega fervoro? Varmon anka\u016d sugestas la sovetia urbo Baku\u00a0en Azerbaj\u011dano. La urbeto Paku\u00a0sur la insulo Celebeso utile memorigus nin pri unu el la lastaj taskoj, sed alie ne multe gvidus nin.<\/p>\n<p>Sed eble multaj esperantistoj opinius, ke pli ta\u016dgus la urbeto Ama\u00a0en Usono, apud Misisipo, a\u016d Ama\u00a0en Malio, Okcidenta Afriko; a\u016d \u0109u estus ia ta\u016dga urbo apud la rivero e\u0109 pli klare instiga, Amu\u00a0en la sovetia respubliko Kazahujo?<\/p>\n<p>A\u016d \u0109u ni iru al Japanujo? La mondkongreso en Tokio ja estis tre sukcesa; \u0109u iam ni kongresos en Japanujo apud la Kiso-rivero, sub la bela influo de unika panoramo de la Kiso-montoj?<\/p>\n<p>Novaj Proverboj<\/p>\n<p>Kiam fi\u015do konsilas, al bird\u2019 ne utilas.<\/p>\n<p>Ne nur diru, \u201cBone, bone!\u201d sed anka\u016d iom helpu mone. \u0109enoj estas \u0109enoj, e\u0109 el oro kun rubenoj.<\/p>\n<p>Malsato a\u016d amoro kreas tigron el leporo.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/faktoj-kaj-fantazioj\/\">Faktoj kaj Fantazioj<\/a><br \/>\n\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/faktoj-kaj-fantazioj\/\">Faktoj kaj Fantazioj<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>6. GEEDZA DIALOGO Julia atendas la edzon, Arturon. La t\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/faktoj-kaj-fantazioj\/geedza-dialogo\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":13714,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/14226"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=14226"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/14226\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/13714"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=14226"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}