{"id":14229,"date":"2023-03-28T20:25:50","date_gmt":"2023-03-28T12:25:50","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=14229"},"modified":"2024-01-29T17:25:47","modified_gmt":"2024-01-29T09:25:47","slug":"fabelo-el-etiopujo","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/faktoj-kaj-fantazioj\/fabelo-el-etiopujo\/","title":{"rendered":"FAKTOJ KAJ FANTAZIOJ \u2013 Fabelo el Etiopujo"},"content":{"rendered":"<h3>7. FABELO EL ETIOPUJO<\/h3>\n<p>Etiopujo estas lando de orienta Afriko; \u011dia historio estas tre interesa, sed \u011dia popolo estas \u011denerale malri\u0109a, kaj pro diversaj ka\u016dzoj multe suferis. Multaj montoj trovi\u011das en la lando. La iama dinastio havis tradicion, ke \u011di devenas de la biblia re\u011do Salomono; ekzistas alia tradicio, ke en tiu lando la homoj unuafoje eltrovis kafon. En 1974 sciencistoj trovis tie fosiliojn de prahomoj, kiuj vivis anta\u016d kvar milionoj da jaroj. La Blua Nilo fontas \u0109e la lago Tana en Etiopujo. La etiopoj dolore spertas lingvajn barilojn; kvankam ili havas oficialan nacian lingvon, la amharan, la popolo, malpli ol tridek milionoj, sed kun multaj diversaj triboj, havas preska\u016d cent diversajn lingvojn. Jen fabelo el Etiopujo.<\/p>\n<p>Fajro sur Alia Monto<\/p>\n<p>Arho estis kura\u011da, laborema kampara knabo, sed li posedis nenion. Tial li piediris al la \u0109efurbo, Adisabebo, kaj i\u011dis servanto de ri\u0109a komercisto, Haptom-Haseo. La \u0109efurbo situas inter malvarmaj montoj, sed la domo de la ri\u0109ulo estis varma. Estis Arho, kiu devis porti la lignon por la fajro.<\/p>\n<p>Tiu ri\u0109a Haptom-Haseo emis enui, kaj konstante deziris sperti ion novan; la sorto dorlotis lin, kaj li i\u011dis tre kaprica. Li ofte amuzis sin per strangaj ordonoj al la servantoj. Unu vesperon, kiam Arho alportis lignon kaj ordigis la fajron, Haptom-Haseo petis lian opinion.<\/p>\n<p>\u201c\u0108u iu viro povus pasigi tutan nokton sur la monto Intoto, inter la frostigaj ventoj, sen vestoj a\u016d kovriloj, kaj ne morti?\u201d<\/p>\n<p>\u201cEble,\u201d respondis Arho. \u201cSed estus tre malprudente.\u201d<\/p>\n<p>\u201cMi volonte vetos, ke neniu povus tion toleri.\u201d<\/p>\n<p>\u201cMi kredas, ke vere kura\u011da viro povus unufoje stari dum tuta nokto sur la monto Intoto, e\u0109 nuda, kaj postvivi,\u201d diris Arho. \u201cSed veti mi ne povas \u2014 nenion mi posedas.\u201d<\/p>\n<p>\u201cNu, mi proponas al vi specon de veto. Se vi sukcesos stari sur la monto dum tuta nokto, sen vestoj, a\u016d kovriloj, a\u016d io por man\u011di a\u016d trinki, kaj postvivi \u2014 mi donacos al vi kvar hektarojn da fekunda tero, bovon, dek bovinojn, kapron, ses kaprinojn, kaj \u0109ion, kion vi tuj bezonos, por vivi kiel sendependa bienulo. Jen!\u201d<\/p>\n<p>Arho miregis; la kaprica ri\u0109ulo proponis al li eblecon gajni feli\u0109on, pri kiu li ofte revis, sed neniel esperis.<\/p>\n<p>\u201c\u0108u vi ne \u015dercas, sinjoro?\u201d<\/p>\n<p>\u201cMi plenumas promesojn. Se vi postvivos unu nokton tian, vi ricevos vian bienon.\u201d<\/p>\n<p>\u201cDo, sinjoro, morga\u016d vespere mi iros sur la monton.\u201d<\/p>\n<p>Haptom-Haseo ridis. Estis amuza kaprico!<\/p>\n<p>Arho estis preta suferi kaj riski sian vivon, pro la deziro, vivi sendepende kaj digne. Malfacila vivo hardis lin; sed li konis la kruelajn ventojn de la monto. Li vizitis maljunulon, malnovan amikon, kaj petis konsilojn.<\/p>\n<p>La maljunulo havis ideon.<\/p>\n<p>\u201cKiam vi staros nuda sur la monto Intoto, rigardu tiun altan rokon \u0109e la alia flanko de la valo, tiun rokon, kun plata supro; \u0109u vi komprenas?\u201d<\/p>\n<p>\u201cJes.\u201d<\/p>\n<p>\u201cDo, morga\u016d mi portos lignon al tiu roko, kaj vespere mi ekbruligos fajron tie. Dum la tuta nokto mi prizorgos tiun fajron, k?j de via malvarma monto vi vidos \u011din. Rigardu \u011dian flavan lumon, kaj pensadu pri \u011dia varmeco, kaj pri mi, kiu pro amikeco bruligas tiun grandan fajron por vi. Tio tre helpos vin rezisti la malvarmajn ventojn.\u201d<\/p>\n<p>Arho komprenis la sa\u011don de la maljunulo, kaj la sincerecon de lia amikeco, kaj iom malpli timis, kvankam nenio povos varmigi la malamikan monton.<\/p>\n<p>Venis la nova tago; posttagmeze, Haptom-Haseo sendis Arhon al la supro de la monto Intoto, kun kvar aliaj servantoj. La\u016d ordonoj, \u0109e la supro, kiam la suno subiris, la servantoj kontrolis, ke Arho havas nenion por man\u011di, trinki a\u016d \u015dirmi sin; ili forportis liajn vestojn kaj lasis lin sur la supro.<\/p>\n<p>Arho staris sur la nuda roko, nuda en la mallumo, en la vojo de la forta, malvarma, malseka vento. Li frostotremis. Li rigardis la malproksiman rokon \u0109e la alia flanko de la valo. Estis tro mallume,<\/p>\n<p>por ke li vidu la rokon mem; sed meze de la mallumo li vidis flavan lumon; kaj li sciis, ke la fidela amiko ekbruligis la fajron, \u011duste tiel, kiel li promesis.<\/p>\n<p>Tiu flava lumo sur la nigra nokto iom helpis lin; li sentis sin ne tiel sola, kaj la fajro \u015dajnis iomete varmigi lian spiriton.<\/p>\n<p>Terura estis tiu nokto. Arho staradis, staradis: la forta, malvarma, malseka vento senkompate turmentis lin, forportis la varmon de lia sango; en la mallumo \u011di \u015dajnis malamike minaci lin, per sova\u011da siblado a\u016d moka mu\u011dado; la malvarmega roko, sur kiu li staris, \u015dajnis ataki liajn piedojn per akraj doloroj. Lia spirado i\u011dis dolora; li tusis, \u0109iuj ostoj kaj artikoj doloris. Tamen, dum Arho staradis, staradis, anta\u016d liaj okuloj la flava fajro, ne multe pli ol punkto, sed konstanta, briladis, briladis. Lia fidela maljuna amiko de\u0135oradis \u0109e la fajro tra la tuta nokto. Kaj iel tiu amika fajro fortigis la volon de Arho.<\/p>\n<p>Finfine la suno levi\u011dis. Arho malsupreniris, malrapide. Li stumblis, \u015danceli\u011dis, kelkfoje falis; sed finfine li estis denove anta\u016d Haptom-Haseo.<\/p>\n<p>Haptom-Haseo miris. Li venigis la kvar servantojn, kaj demandadis al ili tre detale pri \u0109io. Sed la servantoj konfirmis, ke vere ili forportis \u0109iujn vestojn, ke vere Arho staradis sur la monto sen vestoj, kovriloj, man\u011da\u0135oj, trinka\u0135o a\u016d fajro.<\/p>\n<p>Haptom-Haseo ne povis ne admiri la kura\u011don kaj fortan volon de Arho.<\/p>\n<p>\u201cNu, vi vere estas bravulo! Diru al mi, kiel vi sukcesis?\u201d<\/p>\n<p>\u201cMi rigardis la lumon de fajro sur alia monto.\u201d<\/p>\n<p>\u201cDo, vi havis fajron! La kondi\u0109oj de la veto malpermesis fajron! Do, vi malvenkis, kaj vi devos da\u016dre vivi kiel servanto.\u201d<\/p>\n<p>\u201cSed la fajro brulis \u0109e la alia flanko de la valo \u2014 \u011di tute ne povis varmigi min.\u201d<\/p>\n<p>\u201cFajron vi havis.\u201d<\/p>\n<p>Arho do trasuferis tiun preska\u016d mortigan nokton vane. La kapricema mastro e\u0109 ne proponis al li varman trinka\u0135on a\u016d ian etan donacon. Li revizitis sian fidelan amikon.<\/p>\n<p>\u201cIru al nia ju\u011disto,\u201d la amiko konsilis.<\/p>\n<p>Tion Arho faris. La ju\u011disto vokis Haptom-Haseon kaj postulis klarigon. Sed, kvankam la ju\u011disto estis honesta, kaj intencis esti justa, li kutimis pensi la\u016d jurista maniero, kaj verdiktis, ke<\/p>\n<p>Haptom-Haseo pravis; inter la kondi\u0109oj de la veto estis la manko de fajro; Arho rigardis fajron; tial li ne tute plenumis la kondi\u0109ojn.<\/p>\n<p>La maljunulo konsolis Arhon.<\/p>\n<p>\u201cEkzistas sa\u011do ekster la ju\u011dejo. Eble mi povos fari ion por vi.\u201d<\/p>\n<p>Dum Arho laboris kiel servanto, kun membroj ankora\u016d dolorplenaj, la maljunulo vizitis bonkoran ri\u0109ulon, kiun li konis; ties nomo estis Hailo. Ili interkonsili\u011dis, kaj Hailo promesis, ke balda\u016d io okazos, kio probable bone efikos.<\/p>\n<p>Poste Hailo sendis invitojn al diversaj eminentuloj, veni al festeno \u0109e li. Inter la gastoj estis Haptom-Haseo kaj la ju\u011disto.<\/p>\n<p>Tagmeze, la ri\u0109aj gastoj alvenis por festeno. Ili rajdis sur muloj; iliaj servantoj akompanis ilin piede kaj konstante prizorgis ilin. La ri\u0109uloj havis luksajn vestojn, orajn \u0109enojn, multkolorajn juvelojn; e\u0109 la muloj havis selojn el la plej bona ledo, kun oraj ornama\u0135oj. Haptom-Haseo havis la plej multajn servantojn \u2014 dudek; unu el ili \u015dirmis la mastron per silka ceremonia sunombrelo. Tamburistoj per komplikaj ritmoj anoncis lian alvenon.<\/p>\n<p>Hailo bonvenigis ilin \u0109arme kaj sidigis ilin en la granda \u0109ambro. Molaj estis la tapi\u015doj; \u011dentila kaj interesa estis la konversacio; belaj estis la multaj ornama\u0135oj. E1 la kuirejo venis apetitvekaj aromoj de spicoj, kaj multaj aliaj agrablaj odoroj. La gastoj atendis la pladojn, kiujn ili flaris: kapridojn, kiujn oni rostis kun ri\u0109aj far\u0109oj; maizon, kiun oni preparis la\u016d diversaj luksaj stiloj; sorgo-ka\u0109on; specialajn adisabebajn patkukojn; kaj multajn bonegajn sa\u016dcojn el kostaj spicoj kaj delikataj herboj.<\/p>\n<p>Sed la gastoj longe atendis.<\/p>\n<p>Pasis du horoj, tri horoj; da\u016dre venis el la kuirejo la apetitvekaj odoroj.<\/p>\n<p>La gastoj estis eminentaj personoj, kiuj kutime kondutis la\u016d \u011dentila etiketo; unue, ili nur iom flustris unu al la alia; sed pasis kvara horo kaj kvina, kaj finfine unu el la tre malplenaj eminentuloj, kiu sciis nenion pri la afero de Arho, permesis al si demandon.<\/p>\n<p>\u201cHonorinda Hailo,\u201d li demandis, \u201ckial vi traktas viajn gastojn tiel strange? Kial vi invitis nin al festeno, sed proponas al ni nenion por man\u011di?\u201d<\/p>\n<p>\u201cNenion por man\u011di? Ho, honorindaj sinjoroj, kiel terure! Sed \u0109u miaj kuiristoj ne kreis konstantan fluon de la plej luksaj odoroj? \u0108u vere vi ne flaras la multajn bonajn odorojn?\u201d<\/p>\n<p>\u201cJes ja, honorinda Hailo; sed flari tute ne estas man\u011di. Ni ne povas nutri nin per odoroj!\u201d<\/p>\n<p>\u201cDo,\u201d respondis Hailo, \u201c\u0109u iu povas varmigi sin \u0109e fajro, kiun li nur vidas malproksime? Se fajro sur alia monto varmigis Arhon dum li staris nuda sur la monto Intoto, odoroj el mia kuirejo nutras miajn gastojn.\u201d Kaj li rakontis la tutan historion.<\/p>\n<p>\u0109iuj gastoj konsentis, ke Arho plenumis la kondi\u0109ojn. La ju\u011disto konfesis, ke li eraris, Haptom-Haseo sentis honton pro sia kruela kaprico, dankis Hailon pro valora leciono, kaj tuj donacis al Arho terenon, domon, bestojn kaj ilojn.<\/p>\n<p>Arho ege \u011dojis. Anka\u016d \u011dojis \u0109iuj gastoj, \u0109ar Hailo vokis siajn servantojn, kaj ili portis al la gastoj \u0109iujn pladojn de neforgesebla festeno.<\/p>\n<p>Festenoj<\/p>\n<p>La plej grandskala festeno, pri kiu fakuloj havas fidindajn informojn, okazis en 1900, kiam la tiama prezidento de Francujo invitis al Parizo \u0109iujn francajn urbestrojn kaj vicurbestrojn. Entute 22 295 gastoj \u0109eestis.<\/p>\n<p>Oni kredas, ke en 1730 \u0109irka\u016d 30 000 gastoj \u0109eestis armean festenon, kiun aran\u011dis la tiama re\u011do de Pollando, A\u016dgusto la Dua.<\/p>\n<p>La plej granda festena plado en la mondo estas beduena festkamelo. La beduenaj kuiristoj metas malmolajn ovojn en fi\u015dojn; tiujn fi\u015dojn en kokinojn; poste la plurajn kokinojn en la tutan korpon (kiun ili jam rostis) de \u015dafo; kaj finfine pu\u015das la \u015dafon en la kamelon, kiun ili anta\u016dpreparis, kaj rostas la kamelon. Ne \u0109iutaga recepto!<\/p>\n<p>En Usono, por diversaj specialaj aran\u011doj, oni iam bakis kukon, kiu pezis 31,69 tunojn metrajn, kaj enhavis \u0109irka\u016d 120 000 ovojn (1976); fritis patkukon kies diametro estis 3,65 metroj (1975); kaj preparis salamon 5,74 metrojn longan (1978). En Anglujo dudek unu kuiristoj kune fritis gigantan omleton, kiu enhavis 11 145 ovojn (1979); kaj en A\u016dstralio oni bakis panon 208,6 metrojn longan (1978).<\/p>\n<p>Ankora\u016d ekzistas multaj mondopartoj, kie neniu vivas longe, pro manko de adekvataj nutra\u0135oj.<\/p>\n<p>Pli bone baki rekordajn kukojn ol fabriki rekordajn kanonojn; kaj omletojn e\u0109 gigantajn neniu preparas pro malico. Tamen, \u0109iu, kiu havas superfluon, eble havas anka\u016d devon, pripensi, kion li a\u016d \u015di povas fari, por helpi tiujn, kiuj ne havas sufi\u0109on. Jen temo por diskutado.<\/p>\n<p>Novaj Proverboj<\/p>\n<p>La terglobon bone \u011duu; sed respektu, ne detruu. Ne gravas ha\u016dtkoloro; gravas manoj, cerbo, koro. Pli glore sekigi vangon, ol fluigi sangon.<\/p>\n<p>Vi ne disponas oron; donu almena\u016d floron.<\/p>\n<p>E\u0109 libero ne benas, dum ventro malplenas.<\/p>\n<p>Versareto \u2014 pri la Reflekslvo<\/p>\n<p>Li lavas sin facile, en izolo.<\/p>\n<p>Li lavas lin; sed nur la\u016d ties volo.<\/p>\n<p>\u015di man\u011das sian pomon \u2014 nu, an\u011dele; \u015di man\u011das \u015dian pomon \u2014 hu, \u0109u \u015dtele?<\/p>\n<p>Trankvile sian man\u011don \u015di digestas. Digesti \u015dian \u2014 la eblec\u2019 malestas!<\/p>\n<p>Li pin\u0109as sin \u2014 eble vigligas sangon.<\/p>\n<p>Li pin\u0109as \u015din \u2014 \u015di frapas lian vangon!<\/p>\n<p>Sin regi estas ofte tre necese.<\/p>\n<p>Aliajn ofte regas ni ekscese.<\/p>\n<p>Noblecon de la sinofero vidu:<\/p>\n<p>Lin ne oferu; li por si decidu.<\/p>\n<p>Al ni ni gravas; sciu ni sen \u011dem\u2019<\/p>\n<p>Ke anka\u016d \u0109iu gravas al si mem.<\/p>\n<p>Mesa\u011doj al Aliaj Planedoj<\/p>\n<p>Homoj sur la Tero jam sendis mallongajn mesa\u011dojn, kiuj eble iam atingos iajn iojn, kiuj lo\u011das sur alia planedo ekster nia propra suna sistemo.<\/p>\n<p>Kvankam ni esperantistoj jam scias, ke la problemoj pri komunikado inter homoj diverslingvaj havas tre simplan solvon, la problemo pri komunikado inter teraj homoj kaj aliplanedanoj eble neimageble malsimilaj al ni estas multe pli malfacila. Kvankam Esperanto, pro sia logikeco, \u015dajnus la plej ta\u016dga lingvo, eble tiuj ioj tute ne havos la koncepton de vorta lingvo. Sciencistoj do pripensas simbolojn ne-vortajn.<\/p>\n<p>En marto 1972, usonaj sciencistoj lan\u0109is spacveturilon, Pioniron-10,\u00a0kiu neniam revenos al nia suna sistemo; \u011di ekveturis je rapideco de po 51 682 kilometroj \u0109iuhore. Sekvis \u011din Pioniro-11; amba\u016d direkti\u011dis al Jupitero. Post Jupitero, tiuj du spacveturiloj eble vagos ie en la universo, dum milionoj da jaroj. Se iam iu inteligenta esta\u0135o trovos unu el tiuj veturiloj, li, \u015di, \u011di, \u201cgei\u201d, \u201cx-i\u201d \u2014 \u0109ar ni ne povas koncepti, kia \u011di estos \u2014 trovos sur \u011di kelkajn diagramojn, kiuj iom klarigos pri nia suna sistemo kaj la voja\u011do de tiu Pioniro, kaj du desegnojn \u2014 pri teraj viro kaj virino.<\/p>\n<p>En 1974 sciencistoj sendis tri-minutan radiomesa\u011don en la direkto de stelaro, kiu konsistas el \u0109irka\u016d tricent mil steloj, en la konstelacio Herkulo. La sendilo estis la granda radioteleskopo en Portoriko. Per speciala aran\u011do de radiopulsoj, la sciencistoj sendis mesa\u011don, per kiu, espereble, inteligenta eksterterano povos krei piktogramon, kiu donos kelkajn bazajn informojn pri la Tero: niaj ciferoj, la kemio de la tera vivo, formo de homo, nia suna sistemo kaj nia loko en \u011di, kaj la portorika radioteleskopo mem. Ordinara tera homo, kiu vidus tiun piktogramon, ne komprenus, pri kio temas; kredeble nur eksterterano, kiu estus mem sciencisto siaspeca, komprenos \u011din.<\/p>\n<p>\u0109u iam teranoj kaj eksterteranoj povos do \u011dui ian korespondadon, per diagramoj, radiopulsaj piktogramoj, a\u016d alimaniere?<\/p>\n<p>La\u016d niaj \u011disnunaj scioj, ver\u015dajne ne. La konstelacio de Herkulo estas distanca de la Tero je dudek kvar mil lumojaroj. Nur per lumojaroj astronomoj povas priparoli tiajn distancojn; kaj lumojaro estas la distanco, kiun lumo trairas dum unu jaro. Tio estas<\/p>\n<p>9 460 530 milionoj da kilometroj. Se la portorika mesa\u011do atingos ian eksterteran inteligentulon, estos post dudek kvar mil jaroj. Se li, \u015di, \u011di, x-i respondos tuj, la respondo alvenos \u0109irka\u016d la tera dato&#8230; 50 000 p.K.<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/faktoj-kaj-fantazioj\/\">Faktoj kaj Fantazioj<\/a><br \/>\n\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/faktoj-kaj-fantazioj\/\">Faktoj kaj Fantazioj<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>7. FABELO EL ETIOPUJO Etiopujo estas lando de orienta A\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/faktoj-kaj-fantazioj\/fabelo-el-etiopujo\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":13714,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/14229"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=14229"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/14229\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/13714"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=14229"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}