{"id":15318,"date":"2023-09-06T10:22:37","date_gmt":"2023-09-06T02:22:37","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=15318"},"modified":"2024-01-30T19:51:27","modified_gmt":"2024-01-30T11:51:27","slug":"unuaj-plumamikoj-1","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/faktoj-kaj-fantazioj\/unuaj-plumamikoj-1\/","title":{"rendered":"FAKTOJ KAJ FANTAZIOJ \u2013 Unuaj Plumamikoj [1]"},"content":{"rendered":"<h3>8. UNUAJ PLUMAMIKOJ [1]<\/h3>\n<p>Por multaj, kiuj studas Esperanton, la unua praktika uzado, kaj la unua plezuro post la intelekta plezuro de lemado, estas korespondado. Esperantisto povas, relative frue, \u011dui la plezurojn de \u201cplum-amikeco\u201d, kaj trovi amikojn en multaj landoj, kun kiuj personaj kontaktoj estus alie neeblaj.<\/p>\n<p>Kelkaj konsiletoj eble helpos.<\/p>\n<p>Estas bone, ekkorespondi frue; korespondado estas ekzercado lemiga; en natura situacio, \u011di tre bone atestas la efikan funkciadon de Esperanto, ne nur al la post-komencanto, kiu ricevas la leterojn, sed al ties parencoj, geamikoj, kolegoj \u2014 eble al mokintoj kiuj devos tiam konstati, ke la ridinda lingvo fakte meritas seriozan atenton.<\/p>\n<p>Tamen, ne ekkorespondu tro frue. Pomo tute nematura ne gus- tas bone. Foje, du komencantoj inter\u015dan\u011das kelkaj n leterojn, en \u2018Esperanto\u2019 tiel malbona, kripla, konfuza, ke ili apena\u016d komprenas unu la alian. La tipaj eraroj de, ekzemple, francaj lemantoj ne similas al la tipaj eraroj de japanaj, tiel ke unu fu\u015danto ne facile divenas la intencon de la alia. Letera\u0109oj en ia \u2018Fu\u015dperanto\u2019 tre eble seniluziigos la korespondantojn. Kaj se nur unu el la du korespond- antoj estas nekompetenta \u2014 nu, eble iu aparte afabla kaj anka\u016d instruema ricevinto pacience kaj amike helpos la fu\u015dinton ellemi la novan lingvon; sed pli probable, la letero tre agacos la ricevinton, a\u016d e\u0109 foma\u016dzos lin de Esperanto.<\/p>\n<p>Do, se vi deziras korespondi, unue lemu Esperanton! Lingvo- lernado neniam fini\u011das; ni \u0109iam povas plibonigi nian scion, e\u0109 de la propra nacia lingvo; sed tiom lemu, ke vi plene posedas la bazan gramatikon kaj \u0109iutagan vortostokon, kaj \u011duste konstruas viajn fra- zojn. Ne timu, \u0109ar via stilo devas esti tre simpla ankora\u016d; pli bone skribi naive simple, ol tiel komplike, ke la alia ne komprenas vin! sed via simpla stilo estu normala Esperanto. Ekzemple, korespond- emulo, kiu ankora\u016d ne regas <em><i>ke,<\/i><\/em>\u00a0a\u016d <em><i>kiu,<\/i><\/em>\u00a0a\u016d <em><i>igi<\/i><\/em>\u00a0kaj <em><i>i\u011di,<\/i><\/em>\u00a0a\u016d la ordina- ran objektan akuzativon, pasigu ankorau kelkajn horojn, ne skrib- ante leterojn apenau kompreneblajn, sed studante la lingvon.<\/p>\n<p>Kompare kun kredeble \u0109iuj aliaj lingvoj, Esperanto estas mir- inde facila kaj fleksebla. Sed ni devas serioze lemi \u011din! \u011custe tiuj reguloj, kiuj limigas \u011dian flekseblecon, ebligas \u011din.<\/p>\n<p>Sed vi sentas vin preta, korespondi. La unua problemo estas: kiel trovi taugan korespondanton?<\/p>\n<p>Ofte, instruisto helpas siajn lemantojn a\u016d ekslemantojn trovi ta\u016dgajn plum-amikojn, a\u016d iu aran\u011das ion en la kadro de loka societo. Se ne, la \u0109efaj eblecoj estas: la <em><i>Koresponda Servo Mond- skala<\/i><\/em>\u00a0de UEA, kaj la anoncetoj en gazetoj.<\/p>\n<p>La Korespondan Servon oni nepre uzu nur la\u016d la reguloj, kiujn vi trovos en la Jarlibro de UEA. Ne estas afero de pedantaj buro- kratoj; sed sa\u011daj administrantoj normigas procedojn por pli efike kaj ekonomie helpi.<\/p>\n<p>Neniam petu ordinaran plumamikan korespondadon, a\u016d ser\u0109- adon de korespondanto, de iu konata esperantisto, kiu faras gra- vajn laborojn por Esperanto: de komitatano de UEA, nacia asocio, a\u016d alia organizo, e\u0109 de delegito de UEA; de akademiano, verkisto, voja\u011danta preleganto, eminenta fakulo, a\u016d de aliaspecaj personoj kun similaj altnivelaj devoj. Iliaj okupoj estas jam sufi\u0109aj (kaj plej ofte senpagaj). Ili bone konas siajn proprajn laborkampojn, sed tre eble ne tiun kampon, sur kiu vi deziras rikolti; kaj e\u0109 se pro bon- kora komplezemo ili helpos vin, tiu helpo uzos tempon, kiun ili pli utile dedi\u0109us al specialistaj taskoj, kiujn nur ili povas fad.<\/p>\n<p>Kaj, kompreneble, neniam trudu korespondadon al tiuj, kiuj ne deziras \u011din. Ekzemple, iu, kiu anoncas en gazeto, ke li kolektas informojn pri la vitro-industrio en diversaj landoj, ne ser\u0109as plum- amikojn; li ser\u0109as fakajn informojn.<\/p>\n<p>Elektante korespondanton inter la anoncetoj en gazetoj, ne atendu, ke \u0109iu pafo perfekte trafos. Nespertaj plum-amikoj, pre\u001fcipe inter lernejanoj, ofte ne persistas; du bonintencaj homoj povas post kelkaj leteroj konstati, ke ili ne taugas unu por la alia; iu ver- \u015dajne deziras korespondi, nur por propagandi pri io, a\u016d ekspluateti iun. Atendu kelkajn etajn fiaskojn; la sukcesoj povas tamen esti tre kontentigaj. Kaj se vi mem trovas, ke vi preferas \u0109esigi ian korespondadon, normale la \u011dentileco postulas, ke vi pri tio informu vian korespondanton, por ke li a\u016d \u015di ne demandadu al si kio okazis,<\/p>\n<p>a\u016d perdu tempon kaj po\u015dtmarkojn, plurfoje reskribante al vi. Oni ne havas absolutan devon skribi pri la kialo; ekzemple, ne necesas skribi, \u201cViaj leteroj estas tute tedaj kaj oftefu\u015daj&#8230;\u201d sed estas dece, almena\u016d skribi ian ekskuzon.<\/p>\n<p>Plum-amikeco inter du esperantistoj tamen ofte evoluas en vere firman, belan, vivri\u0109igantan amikecon; e\u0109 foje en intiman amon, kiu kondukas du geesperantistojn al geedzi\u011da ceremonio. Pri la evoluado de amikeco kaj amo, neniu povas a\u016d rajtas multe ins- trui; ni homoj multe varias, niaj kriterioj kaj personaj bezonoj varias. Estas nur pri la komencaj stadioj de plum-amikeco, ke oni povas konsili.<\/p>\n<p>Ne forgesu, ke via nova korespondanto probable ne scipovas vian nacian lingvon, kaj ne komprenas adreson, kiel samlandano tuj komprenas \u011din. Por multaj, ekzemple arabo, birmano, \u0109ino, greko, ruso, e\u0109 la facila esperanta alfabeto estas, komence, tre fremda. Do, se vi deziras respondon, skribu vian adreson perfekte klare, anka\u016d vian nomon. (Kredeble la plimulto el ni ordinare sub- skribas niajn nomojn malpli legeble ol iun ajn alian vorton!) Kaj zorgu, ke la tuta letero estu facile legebla. Ma\u015dinskribado estas tre bona; sed ne \u0109iu posedas skribma\u015dinon; kaj ne estas tre malfacile, akiri manskribon klaran.<\/p>\n<p>Estas, kutime, sa\u011de, meti daton sur \u0109iun leteron; datoj helpas nin decidi, kiam estas ta\u016dge, respondi, kaj anka\u016d indikas, kiom da tempo letero bezonas, por voja\u011di de unu lando al la alia.<\/p>\n<p>Estas \u0109iam sa\u011de, relegi leteron, anta\u016d ol vi metos \u011din en kover- ton. Ni homoj tre kapablas erari; eble vi ellasis iun \u201cne\u201d kaj tiel skribis \u011duste la malon de tio, kion vi intends; eble komo igos frazon pli klara; eble vi ellasis akuzativon.<\/p>\n<p>Skribma\u015dino skribas tre klare, sed ne \u0109iuj el ni estas modelaj tajpistoj. Tre facile, sub nelertaj a\u016d nur lacaj manoj, \u201cbaroj\u201d i\u011das \u201cbatoj\u201d, \u201cpaco\u201d i\u011das \u201cpavo\u201d, \u201cbazo\u201d i\u011das \u201cnazo\u201d kaj \u201chelpu\u201d i\u011das \u201cjelpu\u201d. Ni ellasas esencan literon, tiel ke \u201cpoeto\u201d i\u011das \u201cpoto\u201d, \u201cministro\u201d i\u011das \u201cministo\u201d kaj \u201cparto\u201d i\u011das \u201cpato\u201d; a\u016d enmetas superfluan literon kaj skribas pri la greka \u201cinsultaro\u201d, a\u016d asertas, ke ni havas iom da mono en la \u201cbranko\u201d, a\u016d ke ni \u0135us evitis akcidenton per longa kaj rapida \u201csalato\u201d. Anka\u016d forgeso pri supersigno povas Iasi tre perpleksigajn frazojn, same kiel erara aldono de supersigno: registara kampanjo kontra\u016d \u015dtelistoj estas racia kaj utila, sed kon-<\/p>\n<p>tra\u016d \u201cstelistoj\u201d sugestas, ke oni persekutas esperantistojn; deziri al iu sa\u011don en la kapo kaj senlacan iradon sur la vivovojo estas bona beno, sed \u201csagon\u201d en la kapo kaj \u201csenla\u0109an\u201d iradon pli similas al malbeno nepre enhospitaliga.<\/p>\n<p>Estas anka\u016d konsilinde, ofte kontroli pri la vortoj, kiujn ni uzas. Tre eta mismemoro povas ka\u016dzi konfuzon. \u0108u vere estis <em><i>avo- kado,<\/i><\/em>\u00a0kiun via patro devis konsulti? \u0109u hiera\u016d vespere vi vere vidis en la urba teatro amuzan <em><i>far\u0109onl<\/i><\/em>\u00a0\u0109u vere vi vidas <em><i>platenon<\/i><\/em>\u00a0de via fenestro?<\/p>\n<p>Konstante tenu en la menso bildon pri tiu malproksima korespondanto, kiu, male al samlanda instruisto a\u016d grupano, ne povos el scio de via nacia lingvo diagnozi viajn erarojn. Do, nun estas pli grave, ne fad erarojn.<\/p>\n<p>Vi certe devos foje uzi vortaron, ne nur por kontroli, kiel ekzemple pri <em><i>advokato, farso<\/i><\/em>\u00a0kaj <em><i>platano,<\/i><\/em>\u00a0sed por ser\u0109i vorton, kiun vi ankorau ne konas en Esperanto. Memoru, ke vortaroj povas misgvidi nin, se ni uzas ilin senpense. En multaj lingvoj ekzis- tas vortoj, kiuj havas plurajn signifojn; elektu la tradukon, kiu estas ekvivalenta al tiu senco, kiun vi celas. Ekzemple, en diversaj situa- cioj la \u011dusta esperanta ekvivalento por la \u0109iutaga angla vorto <em><i>mean <\/i><\/em>povas esti: \u201csignifi &#8211; intenci &#8211; avara &#8211; malestiminda &#8211; meza &#8211; mezo &#8211; malaltranga &#8211; malica\u201d kaj havas aliajn specialistajn a\u016d arkaikajn sencojn. Videble, la elekto de la \u011dusta senco gravas.<\/p>\n<p>Zorgu anka\u016d pri tiel nomitaj \u00abfalsaj amikoj\u00bb: vortoj, kiuj sonas a\u016d aspektas tre similaj al esperantaj vortoj, sed ne signifas same. Al franco <em><i>napo<\/i><\/em>\u00a0eble sugestas \u201ctablotuko\u201d <em><i>(nappe);<\/i><\/em>\u00a0al anglo \u201cdormeto\u201d <em><i>(nap);<\/i><\/em>\u00a0al italo \u201cpokalo\u201d <em><i>(nappo);<\/i><\/em>\u00a0al hungaro \u201ctago\u201d <em><i>(nap);<\/i><\/em>\u00a0sed esperante, <em><i>napo<\/i><\/em>\u00a0estas planto, kies radikon oni man\u011das. Do, ni ne konjektu; ni kontrolu. Tiu ruso, kiu skribis al anglino, \u201cGladu vian katon por mi\u201d, faris tre strangan impreson; \u0109u li vere estas tiel kruela? Sed li intencis skribi \u201cKaresu\u201d; la rusa vorto rjia^HTb signi\u001ffas <em><i>gladi<\/i><\/em>\u00a0kaj <em><i>karesi.<\/i><\/em><\/p>\n<p>Alia ka\u016dzo de miskompreno estas, ke la alilandano eble ne kaptas kelkajn aludojn, kiuj dependas pli ol ni mem konscias, de la kulturo kaj kutimoj de nia lando. <em><i>Sabato,<\/i><\/em>\u00a0kvankam \u011di havas la saman kalendaran signifon \u0109ie, enhavas tre malsamajn bildojn por hebreo (sankta tago), brito (ferio, eble kun ia mat\u0109o au drinka festo) kaj oriente\u016dropano (eble specialaj kolektivaj civitanaj krom-<\/p>\n<p>laboroj). Hispano, kiu plendas al japano, \u201ckaj ni devis sidi sur la planko&#8230;\u201d ne multe sugestos la mallukson kaj mankon de gastamo, kiun li volas sugesti, \u0109ar japanoj multe malpli ol e\u016dropanoj uzas se\u011dojn. \u0108iu minimume klera anglo scias ion pri la angla re\u011do Hen- riko la Oka, \u0109iu minimume klera peruano scias ion pri Simon Bolivar; sed aludo al Bolivar eble ne signifas multon al la anglo, kaj komparo al Henriko la Oka eble ne signifas multon al la peruano; dum nek unu nek alia tre helpus klarigi ion al simpatia \u0109ino, kiu eble estas la sola el la tri, kiu komprenas aludon al Li Po.<\/p>\n<p>Memoru anka\u016d, ke \u0109ar moroj malsimilas en diversaj landoj, tio, kio al skribanto en unu lando estas normala, eble \u015dokos leg- anton en alia. \u201cMi kisas viajn manojn\u201d estas por hungaro ordinara \u011dentila\u0135o, normala \u0109e la fino de letero; en alia lando ricevintino povas kompreni \u011din kiel am-deklaron; kaj en kelkaj landoj \u011di \u015dajnus e\u0109 maldeca. Tra la mondo sintenoj povas tre varii pri, ekzemple, sercoj pri seksaj situacioj; aludoj al drinkado; la devoj de famili- anoj kaj sankteco de la familio; religiaj kaj politikaj konceptoj; kri- terioj pri necesa\u0135oj kaj luksa\u0135oj, ri\u0109eco kaj mizero. Ni celas inter- komprenadon; ne nur nia lingva lerteco, sed nia takto, helpu \u011din.<\/p>\n<p>Necesas lasta averto; kaj hontiga al ni homoj estas tia neceso. Ekzistas \u015dtatoj en la mondo, kie homoj ne rajtas kritiki \u015dtatestrojn, a\u016d inter\u015dan\u011di kun alilandanoj informojn, kiuj al la plimulto da reg- istaroj \u015dajnas tute ne\u016dtralaj kaj malgravaj; a\u016d diskuti pri diversaj aferoj religiaj, a\u016d kontra\u016dreligiaj, a\u016d politikaj, a\u016d filozofiaj, a\u016d seksaj; a\u016d ricevi presita\u0135ojn, kiuj en aliaj landoj \u015dajnus senofendaj. Sub unu registaro, ricevinto de modera teoria studajo pri marks- ismo tuj i\u011das suspektinda persono, kaj eble ege suferas. Sub alia, oni ne enlasas komercan katalogon pri ordinaraj vestoj kaj mastr- umiloj, \u0109ar \u011diaj indikoj pri viv-nivelo ebligus malkontentigajn kom- parojn; aliaj registaroj malpermesas ion ajn, kio kontra\u016das la ins- truojn de la Biblio au la Korano (la\u016d ies interpreto, ne \u0109iam \u0109ies); bildoj, kiuj la\u016d la opinioj de multaj estas noblaj artverkoj, ne rajtas eniri certan landon, kie la regantoj kredas, ke tiaj bildoj venenos kaj dekadencigos nacian kulturon &#8230; kaj tiel plu.<\/p>\n<p>Kion ajn ni opinias pri tiaj aferoj, estas nepre nia devo, ne ka\u016dzi \u011denojn, kaj eble katastrofon, al alia persono. Kia tragedio, se naiva, bonintenca, nur senkulpe senatenta korespondanto, per eta<\/p>\n<p>ago en si mem ne malbona, pu\u015dus alian senkulpan homon el pos- teno, a\u016d en malliberejon, a\u016d e\u0109 en \u0109erkon, tre eble pro opinioj kiujn li a\u016d \u015di e\u0109 ne havas!<\/p>\n<p>Do, se vi trovos korespondanton en lando, kies registaro lasas al siaj \u015dtatanoj kelkrilate malpli da libereco, ol via registaro perme- sas, vere zorgu, ke vi ne kompromitu tiun amikon per viaj opinioj a\u016d per neta\u016dgaj senda\u0135oj. Tiu devo de singardo ja limigas niajn ebl- ecojn de profunda interkompreno; sed \u0109iu amika kontakto esper- eble faras ion, por malpliigi la malamon kaj suspektojn en la mondo; kaj neniu registaro da\u016dros poreteme.<\/p>\n<p>La supraj konsiloj \u015dajnos piej parte nur negativaj avertoj. Bal- da\u016d sekvos pli interesaj konsiloj.<\/p>\n<p><strong><b>Versareto pri Korelativoj [4]<\/b><\/strong><\/p>\n<p>Malvarma estas \u0109ia ne\u011do; homoj bezonas akvon, \u0109ie; kaj \u0109iam, la\u016d natura le\u011do, iom eraras ni, nescie.<\/p>\n<p>\u0108iom da mono en \u0109iuj bankoj ne kontentigus avarulon; Modesta horn\u2019 pri etaj mankoj evitas plendon kaj postulon.<\/p>\n<p>Ne \u0109ies haroj brilas kupre; ne \u0109ies frazoj estas fortaj; sed dies kap\u2019 situas supre, dies paroloj estas vortaj.<\/p>\n<p>Pro amo, mono, au renomo, \u0108ial, ni penas, pelas, pu\u015das, sed ion, iam, diu homo, ciel strebante, iom fu\u015das.<\/p>\n<p>\u0108iu ne povas cion fan, nek ciam gajni, venki die; ne provu cion akapari, sed vivu ne tro ambicie.<\/p>\n<p><strong><b>Bela Diro pri Instruado<\/b><\/strong><\/p>\n<p>\u201cTiu, kiu lemas de iu ankora\u016d lemanta, trinkas el rivereto fluanta. Tiu, kiu lemas de iu, jam lerninta \u0109ion, kion li instruos, trinkas la verdan kovrajon de stagna lageto.\u201d<\/p>\n<p>A.J. SCOTT (brito), unua direktoro de la kolegjo, kiu poste i\u011dis la universitato de Man\u0109estro.<\/p>\n<p><strong><b>Ekster Fabriko<\/b><\/strong><\/p>\n<p style=\"text-align: center;\">&#8212;&#8212;&#8212;&#8212;&#8212;&#8212;&#8212;&#8212;&#8212;&#8212;&#8212;&#8211;<br \/>\nNi deziras dungi plurajn<br \/>\nJUNULINOJN<br \/>\npor paki fi\u015dojn<br \/>\n(\u0109. 16-jarajn)<br \/>\n&#8212;&#8212;&#8212;&#8212;&#8212;&#8212;&#8212;&#8212;&#8212;&#8212;&#8212;&#8211;<\/p>\n<p><strong><b>Novaj Proverboj<\/b><\/strong><\/p>\n<p>Kiu tro certas pri sia vero, kreas inferon sur la tero.<\/p>\n<p>Timigu min, kaj mi obeos honte; konvinku min, kaj mi obeos volonte.<\/p>\n<p>Ne portu sablon al Saharo a\u016d kariofilojn al Zanzibaro.<\/p>\n<p>Vizitante poluson, ne ser\u0109u lotuson.<\/p>\n<p><strong><b>Kiel Difini <\/b><\/strong><strong><b>Malsa\u011don?<\/b><\/strong><\/p>\n<p>Multaj popoloj havas amuzajn frazojn, kiuj indikas, ke iu ne estas tre sa\u011da a\u016d inteligenta. Zuluoj diras, \u201cOni sendis lin por tabako kaj li revenis kun medikamentoj.\u201d Bengaloj diras, \u201cHavante bu\u015don, li man\u011das rizon per la nazo.\u201d Angloj diras, \u201cLi ne havas sufi\u0109an sa\u011don, por enveni el la pluvo.\u201d Inter malnovaj e\u016dro- paj fantazioj trovi\u011das: \u201cLi tajloras vestojn por fi\u015doj.\u201d &#8211; \u201cLi metas \u0109apelon sur kokinon.\u201d &#8211; \u201cLi ser\u0109as lanon sur azeno.\u201d au \u201cLi tenas spegulon por talpo.\u201d<\/p>\n<p>Oni povas pripensi novaj n esprimojn tiajn; jen kelkaj specime- noj: \u201cLi irus al la Centra Oficejo de UEA por a\u0109eti gantojn por simio.\u201d &#8211; \u201c\u015di ne scias la diferencon inter akuzativo kaj aku\u015distino.\u201d<\/p>\n<p>&#8211; \u201cLi premas testudojn por fari limonadon.\u201d &#8211; \u201cTiu familio kurte- nus siajn fenestrojn per patkukoj.\u201d<\/p>\n<p>Jen konkurso por distra horo \u0109e loka societo. Oni povas havi malmultekostan premion, kiel ekzemple saketon da dol\u0109aj punkto- komoj, a\u016d kuleron el gelateno&#8230;<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/faktoj-kaj-fantazioj\/\">Faktoj kaj Fantazioj<\/a><br \/>\n\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/faktoj-kaj-fantazioj\/\">Faktoj kaj Fantazioj<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>8. UNUAJ PLUMAMIKOJ [1] Por multaj, kiuj studas Esperan\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/faktoj-kaj-fantazioj\/unuaj-plumamikoj-1\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":13714,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/15318"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=15318"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/15318\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/13714"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=15318"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}