{"id":16357,"date":"2024-01-29T16:51:28","date_gmt":"2024-01-29T08:51:28","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=16357"},"modified":"2024-01-29T17:01:57","modified_gmt":"2024-01-29T09:01:57","slug":"principoj","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/principoj\/","title":{"rendered":"Vere a\u016d fantazie &#8211; Principoj"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: center;\">PRINCIPOJ<\/h3>\n<p>\u2014 La homoj \u0109e ni faras al si vestojn, \u0109ar tiuj, kiujn oni povas a\u0109eti, ne pla\u0109as al ili. Pro tio la lo\u011dantaro de nia regiono bezonas grandan kvanton da kudriloj, tondiloj, butonoj, ktp.<\/p>\n<p>\u2014 Eble, jes, sed nia plano\u2026<\/p>\n<p>\u2014 Lasu la planon ripozi en paco kaj rigardu la realon. Povas esti froste \u0109i tie vintre, \u0109u ne? Tiel froste, ke e\u0109 la rivero glacii\u011das. Kaj \u0109u vi vidis, kiaj montri\u011das la tute pretaj manteloj, kiujn eblas trovi magazene? Kaj krome, por tiuj a\u0109aj, hontigaj varoj, kiom longe oni devas atendi en vico! La homoj iel trovas la \u015dtofon por tondi kaj kudri mem. Tial ili deziras tiel altan nombron da tondiloj kaj kudriloj, al kio necesas aldoni la butonojn, la fadenon, kaj kompreneble la \u015dtofon.<\/p>\n<p>\u2014 Jes, mi scias, ke la homoj tion bezonas. Sed ne estas mia kulpo, se tiujn oni nuntempe ne trovas en la magazenoj.<\/p>\n<p>\u2014 Kompreneble ne estas via kulpo. Estas nenies kulpo. Estas la kulpo de la Plano, ver\u015dajne. La demando ne estas, \u0109u iu kulpas, kaj kiu. Sed estas multe da mono gajnebla \u0109i-kampe. Gajnebla, gajninda, \u0109u ne?<\/p>\n<p>\u2014 Mi ne konsentas. Ni ne povas kontentigi tiujn dezirojn. Fadeno, \u015dtofo, butonoj kaj similaj varoj tute ne rilatas al nia produktado.<\/p>\n<p>\u2014 Mi ne parolis pri tio. Mi scias, ke pri tiaj varoj vi povas nenion fari. Sed vi produktas kulerojn, \u0109u ne?<\/p>\n<p>\u2014 Jes. Kuleroj, kuleregoj, tran\u0109iloj, forkoj trovi\u011das inter niaj produkta\u0135oj. Kune kun \u0109iaspecaj kuiriloj, kiel ekzemple potoj kaj tiuj ujoj, en kiuj oni donas formon al kukoj. Se io estas farata el malpeza metalo kaj rilatas al man\u011doj a\u016d al kuirado, ni fabrikas \u011din. Sed butonoj\u2026<\/p>\n<p>\u2014 Ne temas pri butonoj, sed \u0109efe pri tondiloj. Se vi fabrikas tran\u0109ilojn, kial vi ne entreprenus tondil-produktadon?<\/p>\n<p>\u2014 Vi perfekte scias kial. Pro la Plano. Kaj \u015dan\u011di nian planon ne estas simple. Vi ne imagas\u2026<\/p>\n<p>\u2014 Sed kiu parolas pri plan\u015dan\u011dado? La sistemo, kiu plej gajnigas monon, ne povas esti le\u011da. La projekto, kiun oni proponas al vi, estas uzi parton de viaj ma\u015dinoj dum parto de la tempo por propra eksterle\u011da kaj eksterplana produktado.<\/p>\n<p>\u2014 Tion mi ne faros.<\/p>\n<p>\u2014 \u0108u vi timas?<\/p>\n<p>\u2014 Jes, mi timas. La kontroloj pli kaj pli ofti\u011das, ekde kiam ni havas tiun novan estron \u0109e la regiona partia komitato. Sed ne temas nur pri timo. Via projekto tute simple ne konvenas. \u011ci disrompus la tutan organizon de la ekonomio. Se \u0109iuj tiel farus\u2026<\/p>\n<p>\u2014 Sed, precize, tiel \u0109iuj faras. Ne \u015dajnigu, ke vi ne scias.<\/p>\n<p>\u2014 Mi \u015dajnigas nenion. Mi nenion scias, kaj mi volas scii nenion. Mi akceptis principojn, kiam mi estis infano, kaj e\u0109 nun, kiam mi havas gravajn respondecojn en fabriko, mi kredas je tiuj principoj kaj volas ilin defendi.<\/p>\n<p>\u2014 Kaj pro homoj kiel vi, la tuta popolo frostas sen ta\u016dgaj vestoj. Multaj havas la necesan kapablon por fari al si bela\u0135ojn por kovri sin, kaj nur pro vi kaj viaj principoj mankas al ili la bazaj iloj kiel tondiloj kaj fingringoj.<\/p>\n<p>\u2014 Se la homoj ne estas kontentaj, ili povas plendi. Skribi al gazetoj. Tio estas efika. Kiam gazeto presis artikolon pri tia plendo, ofte la situacio \u015dan\u011di\u011das.<\/p>\n<p>\u2014 Mi ne komprenas vin. Kelkaj laboristoj, kiuj \u0109iaokaze nenion faras, farus ion por ni. Mi scias, ke en via fabriko, laboristoj ne estas tiom okupitaj, kiom ili devus. Ili ne laboras plentempe. Se vi permesus al ili fabriki la objektojn anta\u016dviditajn en nia projekto, ili tre \u011dojus, \u0109ar tio signifus krompagon. La laboristoj kontentus, ni amba\u016d kontentus, la popolo kontentus.<\/p>\n<p>\u2014 Kaj kiel vi vendos la nele\u011dajn varojn?<\/p>\n<p>\u2014 Tio ne estas via problemo. Via problemo estas produkti, via fabriko ja havas la ma\u015dinojn kaj la laborforton. Pri la vendado miaj amikoj okupi\u011das. Tio estas bone pritraktita en la projekto. Mi devos havigi al vi tiun tekston. Necesas, ke vi legu \u011din. Mi havas ankora\u016d du kopiojn. Kiam vi legos tiun projekto-tekston, vi tuj vidos, ke temas pri plej serioza organizo. \u011cin preparis homoj, kiuj scias entrepreni. Ili kune formis asocion, sen iu ajn le\u011da bazo, sed ege efikan, kaj plej sa\u011de organizitan el ekonomia vidpunkto. \u011cia \u011denerala sekretario estas inteligenta, aktiva, plej entreprenema virino.<\/p>\n<p>\u2014 E\u0109 se \u015di estas, ne nur aktiva kaj entreprenema, sed anka\u016d bela kiel rozo, mi ne favoras la proponon krimi kontra\u016d la \u015dtato. Kaj mi e\u0109 ne \u015datas la ideon tiel proksime interesi\u011di al via projekto. Mi klopodas plenumi mian taskon en la kadro de la le\u011do, kaj tio jam ne estas facila.<\/p>\n<p>\u2014 Kompreneble, ne estas facile. La le\u011doj estas neplenumeblaj. La Plano estas neplenumebla. Ne diru al mi, ke vi ricevas la\u016dle\u011de \u0109iujn materialojn, kiujn bezonas via fabriko por sia produktado; mi ne kredos vin.<\/p>\n<p>\u2014 Nu, ni devas elturni\u011di kiel eble plej lerte, \u0109ar ni ne \u0109iam ricevas \u0109ion je la \u011dusta tempo, kaj la tempolimoj estas gravaj, sed \u011denerale mi sufi\u0109e bone sukcesas. Tamen, bonvolu ne kompari tion, kion ni faras por plenumi la planon, kun projekto entrepreni tute novan produktadon.<\/p>\n<p>\u2014 \u015cajnas, ke mi ne sukcesos konvinki vin. Vi preferas la lecionojn de la \u015dtato al la lecionoj de la vivo.<\/p>\n<p>\u2014 Mi ne estas facile konvinkebla pri nele\u011daj aferoj. Multaj eble trovas min stulta, sed pri ilia opinio mi ne zorgas. \u011ci ne koncernas min. Mi havas principojn. Unu el ili estas: neniam enmiksi min en kriman agadon.<\/p>\n<p>\u2014 Mi devos klopodi \u0109e alia fabriko. Sed ne estos facile. Vi havas \u0109ion necesan \u0109i tie. \u0108u\u2026 \u0109u vi raportos pri mi?<\/p>\n<p>\u2014 \u2026<\/p>\n<p>\u2014 \u2026?<\/p>\n<p>\u2014 \u0108u vi deziras cigaredon? Mi fumos unu.<\/p>\n<p>\u2014 Dankon. Cigaredo \u0109iam ricevindas. Kvankam eble estas la cigaredo por tiu, kiun oni balda\u016d ju\u011dos kaj punos per morto, \u0109u ne? La tradicia lasta cigaredo.<\/p>\n<p>\u2014 Kial mi sendus vin al morto, a\u016d, pli ver\u015dajne, al ia alia puno?<\/p>\n<p>\u2014 Kiu scias? Vi havas principojn. Vi apartenas al la partio. Vi havas oficialajn funkciojn. Vi estas imitinda ekzemplo por \u0109iuj, oficiale. Diri en iu partia kunsido, ke vi suspektas min, a\u016d mian \u201cmantelfaran klubon\u201d, povus fortigi vian situacion, ebligi al vi alti\u011di en la partiaj a\u016d \u015dtataj kadroj. Sed e\u0109 sen konsideri vian propran intereson, se vi estas konvinkita, ke mi malutilas al la \u015dtato kaj al \u011dia sankta-sankta Plano, eble viaj principoj volos, ke vi diru al la \u015dtato, kion mi faras. Homoj kun principoj povas esti dan\u011deraj en nia socio.<\/p>\n<p>\u2014 Vi havas strangajn ideojn. \u0108u vi ne rimarkis, ke tiuj, kiuj raportas pri tiaj projektoj, kiel la via, malutile al la koncernatoj, estas \u011duste tiuj, kiuj ne havas principojn? Homoj, kiuj ser\u0109as nur la propran intereson?<\/p>\n<p>\u2014 Vi estas grandanima. Ne voli malutili al la \u015dtato. Ne voli malutili anka\u016d al la amikoj, e\u0109 se ili estas malamikoj de la \u015dtato. La malamikoj de viaj amikoj do tamen estas viaj amikoj! Interese. Mi gratulas kaj dankas. Kaj mi ne dubas, ke vi parolas la veron. Nu, bone, dankon, ke vi min a\u016dskultis. Forgesu \u0109ion, kion mi diris al vi.<\/p>\n<p>* * *<\/p>\n<p>\u2014 Kion li diris?<\/p>\n<p>\u2014 Li malakceptas. Mi ne sukcesis konvinki lin.<\/p>\n<p>\u2014 Doma\u011de. Kial?<\/p>\n<p>\u2014 Mi beda\u016dras tiom, kiom vi. Pro principoj, li diris.<\/p>\n<p>\u2014 Pro principoj, li, \u0109u? Viro, kiu havas mirindan edzinon, sed ne hontas sinsekve \u201cuzi\u201d kvin sekretariinojn! Tia viro havas principojn, \u0109u? Kia mondo!<\/p>\n<p>\u2014 Nu, mi estas certa pri lia sincereco. Malobei la le\u011don, la Planon, estus por li tiel kontra\u016dprincipe, ke tio igus lin reale malsana. Ne utilos klopodi plu \u0109e li.<\/p>\n<p>\u2014 \u0108u li havas ideeton pri tio, ke ni jam produktas tiujn varojn en lia fabriko?<\/p>\n<p>\u2014 Tute ne. Se li tion suspektus, li ne povus respondi al mi, kiel li faris.<\/p>\n<p>\u2014 Tio estas la bona aspekto de tiuj grandegaj fabrikoj. La estro ne povas scii, kio okazas en ili. Mi \u011dojas, ke li ne suspektas, kiel mon-produkte lia ma\u015dinaro laboras por ni. Ni do da\u016drigos trankvile. Tamen estas doma\u011de, ke li ne jesis. Estus malpli dan\u011dere, se la granda \u0109efo amike kovrus nian eksterle\u011dan entreprenon. Kia fu\u015da \u015danco, ke ni trovi\u011das \u011duste sub la regado de homo kun principoj! Kion diras lia edzino?<\/p>\n<p>\u2014 \u015ci estis certa, ke ni ne sukcesos konvinki lin. \u015ci konas lin bone kaj amas lin tian, kia li estas, e\u0109 kun lia bezono \u011dui rilatojn kun aliaj inoj. \u015ci ne kredis je nia sukceso, sed \u015di tamen esperis \u011din.<\/p>\n<p>\u2014 Kompreneble.<\/p>\n<p>\u2014 \u015ci trovi\u011das en stranga situacio. \u015ci ne scias, kion fari el la multa mono, kiun \u015di gajnas. \u0108u vi scias, ke la tondiloj, kiujn ni ka\u015de fabrikas en la laborejoj de \u015dia edzo, nun bonege vendi\u011das en la tuta lando? \u015ci pagas nin bonege, sed tiu entreprenema virino tiom enspezas, ke \u015di povas pagi sin ankora\u016d pli bone. Sed por \u015di estas multe pli malfacile ol por ni. \u015ci timas elspezi sian tutan monon, \u0109ar la edzo tion rimarkus. La monon \u015di tial enmetis en novan aferon: produktadon de manteloj. Tion \u015di faras en alia fabriko, kiel vi scias. Kaj mendoj ka\u015de alfluas el \u0109iuj regionoj de la lando.<\/p>\n<p>\u2014 Jes, sed se mi bone komprenis, tio ne solvas \u015dian problemon. \u015ci trovis iun, kiu havigas al \u015di la necesajn \u015dtofojn kaj fadenon, same kiel la butonojn kaj aliajn necesajn a\u0135ojn, kaj \u015di komencis produkti mantelojn tiel grandakvante, ke \u015di gajnas novajn milionojn, el kiuj \u015di ne scias, kion fari.<\/p>\n<p>\u2014 \u015ciaj manteloj estas bonegaj kaj belegaj, tial \u015di sukcesas.<\/p>\n<p>\u2014 Se \u015di havus, krom la edzo, anka\u016d amanton, li scius, kiel elspezi la monon. Mi nepre devus klopodi \u015din tiri al mi. Ni estas sama\u011daj, dum \u015dia edzo estas pli maljuna. Mi do eble havas \u015dancojn. \u015ci ne estas bela, sed tiel vigla kaj inteligenta!<\/p>\n<p>\u2014 Vi ne sukcesos. Anka\u016d mi opiniis: mi nepre devos klopodi kapti \u015din. Kaj mi konas multajn, kiuj simile provis. \u0108iuj malsukcesis. Vi ne venigos \u015din en viajn brakojn, kredu min.<\/p>\n<p>\u2014 Kial vi estas tiel certa?<\/p>\n<p>\u2014 Mi scias. \u015ci havas principojn.<\/p>\n<p>NOVAJ VORTOJ:<\/p>\n<p>artikolo, butono, cigaredo, entrepreno, fabriko, fadeno, forko, glacio, ingo, kadro, klopodi, konvinki, kopii, kuko, kulero, mantelo, nombro, projekto, regi, sincera, sistemo, suspekti, \u015dtofo, teksto, tondi<\/p>\n<p>NOVAJ KUNMETOJ:<\/p>\n<p>en-spezi, krom-pago<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>PRINCIPOJ \u2014 La homoj \u0109e ni faras al si vestojn, \u0109ar tiu\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/principoj\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10632,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/16357"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=16357"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/16357\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10632"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=16357"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}