{"id":16359,"date":"2024-01-29T17:00:15","date_gmt":"2024-01-29T09:00:15","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=16359"},"modified":"2024-01-29T17:01:06","modified_gmt":"2024-01-29T09:01:06","slug":"postparolo","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/postparolo\/","title":{"rendered":"Vere a\u016d fantazie \u2013 Postparolo"},"content":{"rendered":"<h3 style=\"text-align: center;\">POSTPAROLO<\/h3>\n<p>Mi havas grandegan danko\u015duldon, kiun mi ne scias, kiel repagi. Multaj personoj konigis al mi tradiciajn rakontojn el sia kulturo, a\u016d raportis pri interesaj traviva\u0135oj, propraj a\u016d aliulaj, kiuj havigis al mi bazon por mia verkado. Al \u0109iuj mi plej profunde dankas.<\/p>\n<p>Ofte, rakonto, sama en la \u0109efa plano, sed kun detaloj pli malpli malsimilaj, venis al mi diversvoje. Bona ekzemplo tiurilate estas la rakontoj pri Afanti. Ilin konigis al mi anta\u016d pli ol tridek jaroj \u0109ina amiko kaj lingvo-instruisto. Sed mi longe poste retrovis plurajn el ili en la dulingva (\u0109ina-angla) parto de The Straits Times, la konata singapura gazeto, en Sovetskij Uzbekistan kaj en la libro de Zhong Qin Meiri Hanyu(Pekino: Xin Shijie, 1985).<\/p>\n<p>Alia ekzemplo estas la rakonto pri Ali kaj A\u016ddu, kiun mi prezentis sub la \u0109apelo Komuneca Spirito. La parton pri la komitata kunsido kaj la evoluigo mi aldonis por enkonduki vortojn el mia \u201cmalbenita listo\u201d, sed por la resto de la rakonto mi sekvis tion, kion rakontis al mi foje ano el la ha\u016dsa popolo, kun kiu mi rilatis en Brazzaville, dum mi tie laboris por Tutmonda San-Organizo. Tiu rakonto trovi\u011das, iom malsimila, anka\u016d en Ka Kara Karatu (Zaria: Gaskiya Corporation, 1967) kaj en Abraham, R. C. Hausa Literature and the Hausa Sound System (London: Uni-versity of London Press, 1959).<\/p>\n<p>La rakonto pri Jan\u0109jo kaj F-ino Gudula apartenas al la folkloro de Namuro (Belgio). La \u0109efrolulo, kiun mi nomis Jan\u0109jo, fakte estas Jean Bi\u00e9trum\u00e9 Picar (oni elparolas proksimume: \u0135an bjetrime\u2019 pikar\u2019). Liaj amuzaj fi-faroj, post longtempa parola transdoni\u011dado, estis publikigitaj de la gazeta verkisto Victor Petitjean en 1843 (reeldono aperis anta\u016d iom pli ol jardeko: Petitjean, V., Jean Bi\u00e9trum\u00e9 Picar, Gembloux: Duculot, 1974).<\/p>\n<p>Kompreneble, la neceso konstante atenti la rilaton inter konataj kaj nekonataj vortoj, kaj enkonduki iom post iom vortojn el difinita listo \u2014 la milmorfema listo, kiu konsistigas la \u201cmezan nivelon\u201d en Kontakto \u2014 devigis min lar\u011dmezure \u015dan\u011di la originalajn rakontojn a\u016d la faktojn raportitajn. Mia imago, ofte, tiom helpis min, ke la originala raporta\u0135o fari\u011dis nerekonebla.<\/p>\n<p>Granda parto el la baza materialo, kiun mi uzis, estis transdonita al mi okaze de \u015dancaj renkontoj, anta\u016d longe, en tempo, kiam mi tute ne pensis, ke iutage mi verkos per \u011di lern- a\u016d leg-libron. Rezulte, mi ne povas la\u016dnome danki multajn el miaj informintoj. Ili sciu, ke iliaj viza\u011doj restas vivaj en mia memoro, kaj ke mi konscias, kiom mi \u015duldas al ili.<\/p>\n<p>Kelkaj personoj, de kiuj mi petis permeson prezenti \u0109i-libre okaza\u0135ojn, kiujn ili raportis al mi, konsentis, sed nur kondi\u0109e, ke mi ne diru ilian nomon. Anka\u016d tiuj memvolaj sennomuloj akceptu mian amikan dankadon.<\/p>\n<p>Fine, \u0109ar kelkajn nomojn mi tamen povas diri, permesu, ke mi \u0109i tie publike danku al Ching Liben, Mahmud Idris, karmemora Goh Kah-bin, Tusiama Mabinda kaj Aleksandr \u015ctejnman. Mi esperas, ke ili bonvole pardonos la transformojn, kiujn mi faris en iliaj rakontoj a\u016d raporta\u0135oj.<\/p>\n<p>C. P.<\/p>\n<p>NOVAJ VORTOJ:<\/p>\n<p>ha\u016dsa<\/p>\n<p>NOVAJ KUNMETOJ:<\/p>\n<p>materialo: verk-materialo, bazo uzata por verki<\/p>\n<p>kar-memora: oni uzas tiun vorton por esprimi, ke la persono for-pasis (= mortis) kaj ke oni konservas karan memoron pri li a\u016d \u015di<\/p>\n<p>trans-formi: \u015dan\u011di (la formon de)<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n<p>\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/\">Vere a\u016d fantazie<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>POSTPAROLO Mi havas grandegan danko\u015duldon, kiun mi ne s\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/voc-legitaj-esperantaj-libroj\/vere-au-fantazie\/postparolo\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":10632,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/16359"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=16359"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/16359\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/10632"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=16359"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}