{"id":16398,"date":"2024-01-30T16:24:07","date_gmt":"2024-01-30T08:24:07","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=16398"},"modified":"2024-01-30T19:46:58","modified_gmt":"2024-01-30T11:46:58","slug":"fabeloj-el-australio","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/faktoj-kaj-fantazioj\/fabeloj-el-australio\/","title":{"rendered":"FAKTOJ KAJ FANTAZIOJ \u2013 Fabeloj el A\u016dstralio"},"content":{"rendered":"<h3>FABELOJ EL A\u016cSTRALIO<\/h3>\n<p>A\u016dstralio estas la plej granda insulo de la mondo; sed preska\u016d la duono de la lando estas pli-malpli dezerta kaj subtenas malpli ol dudek mil el la preska\u016d dek kvar milionoj da a\u016dstralianoj. A\u016dstralio estis unu el la lastaj teritorioj, kiujn blankuloj koloniis; nun la a\u016dstralia nacio havas prosperajn industrion kaj agrikulturon. La lando havas aparte interesajn bestojn kaj plantojn; inter bestoj indi\u011denaj nur en A\u016dstralio estas la kanguruo, la koalo kaj la omitorinko; inter la plantoj estas multaj specioj de e\u016dkalipto kaj akacio.<\/p>\n<p>La a\u016dstraliaj indi\u011denoj tragike pereis en Tasmanio (sud-orienta insulo) dum pioniris koloniado de la dekna\u016da jarcento; aliloke en A\u016dstralio restas \u0109irka\u016d cent mil. La plimulto ankora\u016d vivas la\u016d primitiva vivostilo, plejparte en la mezlandaj veprejoj, a\u016d protektitaj en rezervejoj. Sed inter ili jam aperis unu renoma artisto, Albert Namatjira (1902-59), tre estimata pentristo kaj lignoskulptisto, kaj nobla, sentema homo, kiu multe suferis inter du tre malsimilaj vivostiloj, kaj ver\u015dajne multe helpis veki la konsciencojn de la blankuloj pri la problemoj de la indi\u011denoj. \u0109irka\u016d li aperis tuta skolo de indi\u011denaj artistoj, inter kiuj Corduba Abaratinja estis la unua indi\u011denino, kiun oni rekonis kiel meritplenan artistinon.<\/p>\n<p>Alia indi\u011denino, kiu gajnis mondfamon, estas Evonne Goolagong, s-ino Cawley, brila tenisa \u0109ampionino. Lionel Rose estis mond\u0109ampiono boksa je sia pezoklaso en 1968. Douglas Ralph Nicholls iam estis fama indi\u011dena atleto, poste turnis sin al politiko kaj i\u011dis \u015dtatestro de Suda A\u016dstralio.<\/p>\n<p>Tiuj a\u016dstraliaj indi\u011denoj, kiuj preferas pli primitivan vivostilon, havas propran interesan folkloron, kaj multajn fabelojn, kiuj spegulas ilian vivon tre proksiman al la naturo. Inter \u0109i tiuj fabeloj trovi\u011das kelkaj kortu\u015daj kun poeziaj ecoj, kaj kelkaj humuraj, kvankam la humuro estas iom nigra. Jen ekzemploj:<\/p>\n<p>La gepatroj promesis Bilai al Gubi, kiu estis a\u011da kaj malafabla. Bilai amis junulon; anka\u016d li amis \u015din. Bilai insistis, ke \u015di ne volas aparteni al Gubi. La gepatroj insistis, ke la\u016d la promeso \u015di devos iri al ties arbo\u015dela \u015dirmejo.<\/p>\n<p>Finfine \u015di devis diri al la amanto, ke morga\u016d oni donos \u015din al Gubi, kaj \u015di devos iri al lia arbo\u015dela \u015dirmejo.<\/p>\n<p>\u015dia amanto kura\u011digis \u015din.<\/p>\n<p>\u201cDiru nenion al la gepatroj; atendu, \u011dis \u0109iuj dormos; tiam, venu sekrete al mi kaj ni forkuros kune. Mi mem diros balda\u016d, ke mi iras por \u0109asi kaj ne revenos \u0109i-nokte. Ni forkuros kune, sub la lumo de la luno, malproksimen tra la veprejo, kie Gubi neniam trovos nin.\u201d<\/p>\n<p>Bilai konsentis. Dum \u0109iuj aliaj profunde dormis, \u015di \u015dteliris al la sekreta rendevuo; kaj la junaj geamantoj tuj forkuris kune, e\u0109 tra la plej nigra mallumo, ne atendante la levi\u011don de la luno. Dum la nokto, dum tuta tago poste, ili rapide foriris. La duan nokton, ili trovis lar\u011dan riveron, kaj forlasitan kanuon; do, ili facile transiris la riveron, kaj pensis, ke iu, kiu sekvos ilin, ne facile transiros.<\/p>\n<p>Ili \u011dojis; ili ekripozis; ili man\u011dis. Sed venis subita \u015dtormo; granda mu\u011danta vento, timigaj fulmoj. Gubi estis konata kiel potenca sor\u0109isto, kaj Bilai tre timis, dirante, ke li sendis tiun \u015dtormon por \u015din mortigi; sed \u015dia amanto ridis, kaj diris, ke la veprejaj spiritoj kreis \u015dtormon, kiu forlavos iliajn spurojn.<\/p>\n<p>Meze de fulmoflavo aperis du okuloj plenaj de malamo. Tondregis.<\/p>\n<p>\u201cNi mortos!\u201d Bilai kriis; \u201cla fulmego mortfrapos nin!\u201d<\/p>\n<p>Sed la amanto konsolis \u015din: \u201cNi estas sekurigitaj kontra\u016d fulmo; kiam ni estis etaj, niaj patrinoj metis sanktan glacion sub niajn brakojn kaj \u0109e niajn artikojn, \u0109u ne?\u201d<\/p>\n<p>La fulmo ne mortigis ilin; sed meze de la fulmoflavo staris Gubi kun sia lanco; kaj per la lumo de la fulmo li pikmortigis la junan amanton. Bilai, ferminte la okulojn kontra\u016d la fulmo, ne tuj komprenis, kio okazis; kaj dum \u015di hezitis, Gubi kaptis \u015din. Li forte tenis \u015din \u011dis la \u015dtormo forpasis; li piedbatis la kadavron de la amanto; li perforte devigis Bilai\u2019n piediri al lia arbo\u015dela \u015dirmejo. Bilai ploris kaj lamentis, \u011dis li senkonsciigis \u015din per granda bastonbato. Kiam \u015di<\/p>\n<p>&nbsp;<\/p>\n<p>rekonscii\u011dis, \u015di ku\u015dis jam en la \u015dirmejo de Gubi, kaj li ku\u015dis apud \u015di, dormanta.<\/p>\n<p>Bilai levi\u011dis senbrue. \u015di eliris. \u015di piediris al la sankta arbo de sia tribo. Tie \u015di derompis bran\u0109etojn, kaj ligis ilin al la manradikoj, al la kubutoj, al la maleoloj, al la genuoj, \u0109irka\u016d la talion, kaj \u0109irka\u016d la kolon; kaj finfine pu\u015dis malgrandan bran\u0109eton en truon tra la naza dividilo. Kaj per sia \u015dtona tran\u0109ilo \u015di vundis la frunton kaj \u015dultrojn. La sango fluis abunde sur \u015diajn brakojn. Tiel pretigite, \u015di kantis la mortokanton por sia amato.<\/p>\n<p>La plorokrioj de Bilai balda\u016d vekis Gubi\u2019n, kiu alvenis, kolera.<\/p>\n<p>\u201cKiel mia edzino a\u016ddacas kanti kanton de vidvino por alia viro?\u201d<\/p>\n<p>\u201cMi ne estas via edzino; mi estas la vidvino de mia karulo, kiun vi mortigis.\u201d<\/p>\n<p>Kompreneble ni kutime neniam diras la nomojn de mortintoj; ili estas tabuaj, \u0109ar tiu, kiu diras nomon de mortinto, alvokas la mortinton. Sed nun Bilai pli kaj pli la\u016dte lamentis, kaj vokis per nomo la amaton, ke lia spirito venu al \u015di.<\/p>\n<p>\u015di lamentadis, \u015di la\u016dte vokis kaj vokadis. Gubi ege koleris, minacis \u015din, ordonis: \u201cDemetu tiujn bran\u0109etojn kaj revenu kun mi!\u201d<\/p>\n<p>Bilai levis la sangstrekitajn brakojn: \u201cPreferu min mortigi.\u201d<\/p>\n<p>\u201cNe! mi nepre ne mortigos vin! Tiam via spirito retrovus la lian. Ne, vi devas vivi, vivadi kiel mia edzino. Mi trenos vin al mia \u015dirmejo. Vi estas mia, kaj mi devigos vin \u011dismorte vivadi kiel mia.\u201d<\/p>\n<p>Li etendis la manon por kapti \u015din; sed Bilai evitis lin. Subite malestis ia ajn virino. \u0108irka\u016dflugis verda papago kun ru\u011daj flugiloj; kaj Gubi a\u016ddis spiritajn vo\u0109ojn, kiuj konsilis: \u201cFlugu orienten; flugu rapide, kaj trafu vian amaton, anta\u016d ol li atingos la sanktan monton de la mortintoj. Anka\u016d li alprenos papagan korpon, sed liaj plumoj estos e\u0109 pli brilkoloraj. Tiam vi povos vivi kaj ami sur via konata triba tero, sed vi naskos novan tribon, kiu portos vian nomon.\u201d<\/p>\n<p>Gubi mu\u011de kriegis pro kolero, sed Bilai tuj forflugis, super la sala veprejo, super la grizaj arbustoj, al la sankta monto. Pro timo, ke \u015di venos tro malfrue, \u015di angore kriis; kaj tiu ra\u016dka krio ekde tiam restas la krio de la papaga tribo. Tamen, \u015di venis \u011dustatempe; vok-<\/p>\n<p>ite, la spirito de la amanto revenis; kaj anka\u016d li i\u011dis ru\u011dflugila papago.<\/p>\n<p>Kiam ili revenis \u011doje al la triba tereno, la homaj tribanoj ne rekonis ilin, sed kredis, ke ili estas belaj birdoj el alia lando. Nur Gubi komprenis, kaj mal\u011doje kriis: \u201cJen Bilai!\u201d<\/p>\n<p>Tiel venis al nia lando la ru\u011dflugilaj papagoj, kaj tial ni nomas ilin Bilai.<\/p>\n<p>Mokita Sor\u0109isto<\/p>\n<p>Juna virino rifuzis edzini\u011di kun potenca sor\u0109isto, sed edzini\u011dis al alia, kaj naskis plurajn filinojn. Sed kiam la filinoj estis jam viglaj knabinoj, venis tago, kiam ili vidis tiun saman sor\u0109iston; kaj ili mokis lin: \u201cVia dorso estas kurba, kurba kiel la dorso de la emuo, kiu estas via totemo! Kiel malbela vi estas!\u201d<\/p>\n<p>La sor\u0109isto estis tiel ofendita, ke li sor\u0109e aliformigis ilin en ranojn.<\/p>\n<p>Kiam ili ne revenis hejmen, la patrino timis, ke ili eble estas for\u015dtelitaj; sed pluvo forlavis \u0109iujn spurojn. Tamen la patrino ekser\u0109is la knabinojn; eble ili konstruis ian \u015dirmejon kaj intencis resti \u015dirmitaj, \u011dis la pluvo \u0109esos. La patrino piediris longan distancon, kaj konstante vokadis la filinojn. Sed parolis al \u015di nur la oran\u011dkolora-kaj-blua skarabo, kaj nur per skaraba bleko.<\/p>\n<p>\u015di laci\u011dis, kaj i\u011dis malsata, do ser\u0109is ion por man\u011di. \u015di sekvis spurojn de tunelo-ranoj, trovis iliajn tunelojn kaj elfosis kelkajn: belajn, grandajn ranojn, vere apetitigajn.<\/p>\n<p>\u201cHa,\u201d \u015di diris, \u201cmi man\u011dos tre bone.\u201d<\/p>\n<p>La ranoj fiksrigardis \u015din kvaza\u016d pete, kaj blekis kvaza\u016d plore.<\/p>\n<p>La virino decidis tuj man\u011di ilin surloke; \u0109ar se \u015di portus ilin al la triba \u015dirmejaro, aliaj dezirus&#8217;partopreni. Do, \u015di komencis preni la ranojn; sed la ploraj blekoj kaj fiksaj rigardoj maltrankviligis \u015din.<\/p>\n<p>\u201cEstus freneze, forlasi tiel bonan man\u011don. Kion signifas rana bleko?\u201d<\/p>\n<p>Sed kiam \u015di denove ekprenis ranon, iel la blekoj ek\u015dajnis kiel vortoj: \u201cNe man\u011du nin. Vi estas nia patrino. Ni estas viaj perditaj filinoj. La maljuna sor\u0109isto \u015dan\u011dis nin en ranojn, \u0109ar ni mokis lin, kaj diris, ke lia dorso estas kurba kiel la dorso de emuo. Ho, vere vi devas ne man\u011di nin!\u201d<\/p>\n<p>La virino kuris hejmen kaj trovis la sor\u0109iston.<\/p>\n<p>\u201c\u0108u vi \u015dan\u011dis miajn filinojn en tiujn ranojn, kiuj nun blekas sur la veprejo?\u201d<\/p>\n<p>\u201cJes ja!\u201d li respondis fiere.<\/p>\n<p>\u201cHo, kial vi faris ion tiel kruelan? Kial vi lasos min maljuni\u011di, sen filino, kiu prizorgus min?\u201d<\/p>\n<p>\u201c\u0108u vi ne elektis ilian patron, preferinte lin al mi? Kiel \u011denu min via malfeli\u0109o? Petu al tiu, kiun vi preferis al mi, rehomigi ilin. Kiel diris viaj filinoj, mi estas kurbdorsa, kiel mia totemo la emuo. Nu, e\u0109 pro insulto al mia totemo, kiu estas motivo por milito, mi ne atakos vin. Mi nur \u015dan\u011dis viajn filinojn en ranojn, kies vo\u0109ojn neniu atentas, tiel ke ili ne moku plu. Do, ino, man\u011du ilin; ranoj estas franda\u0135o.\u201d<\/p>\n<p>\u201cHo ve, \u0109u patrino man\u011du siajn idojn? Mi ne man\u011dos ilin \u2014 sed iu alia trovos ilin kaj man\u011dos ilin. Ho, savu ilin, savu ilin; resanigu ilin, tiel ke neniu povos man\u011di ilin. Mi promesas, ke neniam plu ili mokos emuon. Kaj mi mem venos humile al via arbo\u015dela \u015dirmejo por \u0109iam.\u201d<\/p>\n<p>\u201cFi! Kial mi konduku al mia \u015dirmejo inon a\u0109an kaj maljunan, kiu ne venis al mi juna?\u201d<\/p>\n<p>\u201cHo, mi petegas vin, re\u015dan\u011du ilin, ho, \u015dan\u011du ilin tiel ke neniu man\u011du ilin. Mi donos al vi la sor\u0109o\u015dtonon de mia prapatro; mi fordonacos \u011din por \u0109iam. Se mi fordonos \u011din al vi, nur vi povos sor\u0109i per \u011di, \u0109ar kiam alia persono tu\u015dos \u011din, \u011di gruntos. Tre valora \u011di estas, la sola \u015dtono, kiu havas vo\u0109on.\u201d<\/p>\n<p>\u201cDonu al mi tiun sor\u0109o\u015dtonon, do, kaj mi sincere promesas, ke mi \u015dan\u011dos viajn knabinojn, tiel ke neniu man\u011dos ilin.\u201d<\/p>\n<p>La patrino alportis la prapatran sor\u0109o\u015dtonon kaj demetis \u011din anta\u016d la piedoj de la sor\u0109isto. 6i gruntis. Poste \u011di \u0109esis grunti, \u0109ar \u011di i\u011dis lia.<\/p>\n<p>\u201cBone!\u201d diris la sor\u0109isto. \u201cIru, kaj trovu viajn filinojn. Mia promeso estas jam plenumita. Jam ili estas tiaj, ke neniu man\u011dos ilin.\u201d<\/p>\n<p>\u011coje la patrino foriris. La sor\u0109isto sidis tie, kun la sor\u0109o\u015dtono en sia sako, kaj da\u016drigis sian taskon; li skulptis ion sur bumerango, per akra dento de didelfo. Kaj li silente ridetis.<\/p>\n<p>La patrino sekvis siajn proprajn spurojn al la loko, kie \u015di elfosis la ranojn; sed kiam \u015di atendis revidi siajn filinojn, \u015di vidis nur&#8230; ankora\u016d, grandajn ranojn.<\/p>\n<p>\u201cHo, ve, ve, ve! Filinoj, \u0109u mi ne revidos vin en homa formo? \u2014 Sed \u0109i-foje la ranoj neniel blekis a\u016d reagis. \u015di prenis unu el ili en la mano.<\/p>\n<p>Peza kaj malvarma estis la rano, kaj ja neniu man\u011dus \u011din; \u011di estis \u015dtono. \u0109iuj filinoj estis \u015dan\u011ditaj en \u015dtonajn ranojn, kelkajn tute grizajn, la ceterajn kun verdaj strioj; sed \u0109iuj en \u015dtonojn. Iam filinoj; nun por \u0109iam \u015dtonaj ranoj.<\/p>\n<p>Novaj Proverboj<\/p>\n<p>Malfacila amiko estas histriko.<\/p>\n<p>Pli valoras sana fingro ol e\u0109 diamanta ringo.<\/p>\n<p>Dum Petro pri malri\u0109o plendas, Pa\u016dlo ser\u0109itajn nuksojn vendas. Li ne haltigis la militon; sed lerte pansis li vunditon.<\/p>\n<p>Versareto pri la Akuzativo de Direkto<\/p>\n<p>En la \u011dardeno reve sidis \u015di, en unu mano tenis timianon; en la \u011dardenon arde kuris li, kaj premis florojn en l\u2019alian manon.<\/p>\n<p>Dum birdoj sur la arboj kantis trile, orfi\u015doj \u0109irka\u016d la fontano na\u011dis, la \u0109apon sur arbeton li humile demetis, al la kara li oma\u011dis;<\/p>\n<p>fiksis kol\u0109enon \u0109irka\u016d \u015dian kolon; sur tiu \u0109eno pendis gemo blua;<\/p>\n<p>\u201cNe de sklavigo montras mi simbolon, sed de geedza unuopo dua.\u201d<\/p>\n<p>Inter la rozarbustoj ili vagis, amba\u016d parolis ame kun sincer\u2019 en la koroj; estontecon ekimagis; la spica timiano falis teren.<\/p>\n<p>Nur najbarin\u2019 kla\u0109ema \u015dovis kapon inter kurtenojn, pala pro envio, por ili deziregis sortofrapon, \u0109ar \u015din ofendis \u0109ia \u011dojradio.<\/p>\n<p>Bonhumoraj Maljunulinoj<\/p>\n<p>(1) En la urbo, kultura organizo volis aran\u011di ekspozicion pri diversaj objektoj de la dekna\u016da jarcento. La aran\u011dantoj do anoncis, ke je certa tago iu ajn kiu havas valoran, interesan objekton, kiu dati\u011das de tiu jarcento, rajtos montri \u011din, kun klariga karto, en halo en la ekspoziciejo. Premion ricevos tiu, kies objekto estas la plej interesa.<\/p>\n<p>Multaj alportis ar\u011denta\u0135ojn, florvazojn, broditajn tukojn, interesajn malgrandajn meblojn, malnovajn \u0135umalojn, rarajn librojn, dokumentojn, antikvajn ilojn; sed la premion, unuanime, la aran\u011dantoj alju\u011dis al tiu \u0109arma sinjorino, iom artrita, ar\u011denthara, kies inteligentan viza\u011don liniis multaj sulketoj, kaj sur kies brusto trovi\u011dis karto kun nur unu klariga vorto:<\/p>\n<p style=\"text-align: center;\">&#8212;&#8212;<br \/>\nMI<br \/>\n&#8212;&#8212;<\/p>\n<p>(2) Alia ar\u011denthara bravulino sukcesis en 1935 \u0109e festo, kien oni invitis \u0109iujn veni en kostumoj, kiuj reprezentos la titolon de konata libro. Neniu divenis, kiun reprezentis la okdekjara \u0109armulino, kiu portis sur la brusto grandan fota\u0135on de pluraj beboj. \u015di mem devis klarigi, ke temis pri tiutempe furora kontra\u016d-fa\u015disma romano de la usona romanisto Sinclair Lewis, Ne Povas Okazi Tie \u0108i.<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/faktoj-kaj-fantazioj\/\">Faktoj kaj Fantazioj<\/a><br \/>\n\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/faktoj-kaj-fantazioj\/\">Faktoj kaj Fantazioj<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>FABELOJ EL A\u016cSTRALIO A\u016dstralio estas la plej granda ins\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/faktoj-kaj-fantazioj\/fabeloj-el-australio\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":13714,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/16398"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=16398"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/16398\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/13714"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=16398"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}