{"id":16401,"date":"2024-01-30T19:48:56","date_gmt":"2024-01-30T11:48:56","guid":{"rendered":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=16401"},"modified":"2024-01-30T19:48:56","modified_gmt":"2024-01-30T11:48:56","slug":"unuaj-plumamikoj-2","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/faktoj-kaj-fantazioj\/unuaj-plumamikoj-2\/","title":{"rendered":"FAKTOJ KAJ FANTAZIOJ \u2013 Unuaj Plumamikoj [2]"},"content":{"rendered":"<p>UNUAJ PLUMAMIKOJ [2]<\/p>\n<p>Leteroj de plumamikoj estas samtempe la periloj kaj la fruktoj de homa rilato, kiu enhavas, iasence, iaspecan amon. Tiu \u0109i amo kutime estas emocio ne tre intensa a\u016d profunda; ver\u015dajne \u011di restas relative flanka afero en la vivo. \u011ci similas al kandelo, ne al ia vasta suno; tamen, ameto, same kiel amego, enhavas ian deziron, plifeli\u0109igi alian personon.<\/p>\n<p>Neniu povas detale preskribi, kiel starigi kaj da\u016drigi bonan homan rilaton; homoj kaj rilatoj tro varias, kaj niaj emocioj kaj motivoj restas grandparte misteraj. Tamen, se ni deziras, ke perletera amikeco sukcesu kaj da\u016dru, ia tia \u011denerala principo helpas. Ni penu plifeli\u0109igi la alian; do ni konsideru la alian. De tiu principo povas sekvi almena\u016d kelkaj konsiloj.<\/p>\n<p>Celu pli helpi ol melki! Amiko ofte petas de amiko ian servon; reciprokaj servoj kontribuas al amikeco; sed ne tro frue petu ion de nova plumamiko; kaj ne petu tre komplikajn servojn a\u016d kostajn objektojn. Foje naiva persono, kiu lo\u011das en relative malri\u0109a lando, \u015dajne kredas, ke korespondanto, en relative prospera lando, povas facile sendi al li vestojn, diskojn, fontoplumon, e\u0109 magnetofonon a\u016d fotoaparaton! kaj la vasta plimulto da homoj anka\u016d en la plej prosperaj landoj ne disponas monrimedojn, por tiel multekostajn objektojn donaci al ne-intimuloj. Sed anka\u016d iu, kies vivnivelo en prospera lando estas relative alta, povas forgesi, ke lia korespondanto en malri\u0109a lando eble povus nur per suferiga ofero sendi al li ion \u2014 serion da po\u015dtmarkoj, ekzemple \u2014 kiu por li, la bon\u015danculo, estas bagatelo. Anka\u016d estas multe pli facile sendi ion de unu lando al alia, a\u016d ricevi paka\u0135on el eksterlando, en iuj landoj, ol en kelkaj aliaj. Do, ne petu senpripense.<\/p>\n<p>Kompreneble, multaj esperantistoj starigas korespondajn rilatojn, kies \u0109efa celo estas inter\u015dan\u011doj de \u015datokupaj objektoj. Tiam, amba\u016d atendas petojn kaj donacojn; ili nur zorgu, ke la inter\u015dan\u011doj estu pli-malpli justaj kaj vere reciprokaj.<\/p>\n<p>Por respondi al letero, unue relegu \u011din atente. Estas nur dece, gratuli pri iu sukceso, kondolenci pri iu malfeli\u0109o, komenti pri iu interesa nova\u0135o. Kaj nepre ne forgesu danki la amikon pro iu komplezo \u2014 donaceto, informo, io ajn kio kostis al li a\u016d \u015di monon a\u016d klopodon.<\/p>\n<p>Anka\u016d respondu al demandoj; kial la korespondanto faris demandon, se li ne deziras informi\u011di? Kutime eblas respondi al demandoj; sed en kazo malfacila, almena\u016d klarigu, ke vi ne povas respondi; tiam la korespondanto scias, ke vi almena\u016d rigardis lian demandon. (Eble vi ne scias, kaj ne povas facile informi\u011di; eble la demando tu\u015das ion, kion vi ne rajtas diskuti; a\u016d e\u0109 temas pri io, kio la\u016d la moroj de via lando estas tro privata.)<\/p>\n<p>Simile, ne tuj faru demandojn, kiuj povas \u015dajni, al via korespondanto, \u011denaj&#8230; kaj ne forgesu, ke en multaj landoj neamika cenzuristo eble legos leteron el eksterlando.<\/p>\n<p>Penu \u0109iam meti oleon kaj ne sablon inter la radojn de rilato. La\u016ddu ion la\u016ddindan; trovu ion afablan por diri. Hezitu kritiki; se vi vere devas ion kritiki, ser\u0109u modestan, taktan, kiel eble malplej vundan metodon fari tion. Kritiko povas esti utila; aroganta, sarkasma a\u016d senproporcia kritiko ofte havas efikon malan al la intenco. Se vi plenigas miajn okulojn per larmoj de humili\u011do, \u011duste tial mi ne povas vidi ion, kion eble mi devus vidi.<\/p>\n<p>Ofte, du korespondantoj en tre diversaj landoj havos tre malsimilajn konceptojn pri diversaj gravaj aferoj. Amika diskutado pri tiaj aferoj povas pli bone informi amba\u016d homojn, kaj lar\u011digi du mensojn. Sed ne kredu, ke vi modifos la vidpunkton de aliideano, per longa akra polemikeca atako kontra\u016d \u011di, precipe frue en via korespondado. La ricevinto pli probable koleros, a\u016d \u015dultrotiros, a\u016d atribuos al vi malestimindajn motivojn; eble kredos vin nur senkonscienca ilo de iu registaro, eklezio, partio, minoritata grupo k.t.p. Kaj neniu el ni vere scias absolute certe, ke nia opinio estas perfekte prava \u0109iuriiate; \u0109ar kiu povas scii \u0109ion en la mondo, \u0109iujn faktorojn en \u0109io?<\/p>\n<p>Se ni malsamopinias pri io grava, tio ne necese detruas amikecon. Tiuj, kiuj celas tutmondajn amikajn rilatojn, nepre devos ofte akcepti la principon \u201camikece konsenti, da\u016dre malsamopinii\u201d, sinteno grava anka\u016d en la etoso de \u2018ne\u016dtraleco\u2019 kiu mem estas centre grava koncepto de la tuta funkciado de UEA.<\/p>\n<p>Dume, kiam ni diskutas, ni memoru, ke ni leterskribantoj similas ne al generaloj, sed al diplomatoj.<\/p>\n<p>Pli bone skribi, \u201c\u015dajnas al mi, ke &#8230;\u201d ol \u201c\u0109iuj scias, ke &#8230;\u201d \u2014 pli bone, \u201c\u0108u estas eble, ke &#8230;\u201d ol \u201cEstas certe, ke &#8230;\u201d \u2014 pli bone, \u201cEble estos interesa al vi alia opinio &#8230;\u201d ol \u201cVi tute malpravas pri &#8230;\u201d \u2014 pli bone, \u201cEn mia lando tamen oni sukcesis aran\u011di, ke &#8230;\u201d ol \u201cEn via lando oni da\u016dre praktikas la abomenan &#8230;\u201d \u011cenerale ni pli probable konvinkos per \u201c\u0109u?\u201d ol per \u201cFi!\u201d<\/p>\n<p>Kaj nia suferoplena mondo estas tiel dividita, ke ofte unu el la vere valoraj funkcioj de Esperanto, kaj de esperanta korespondado kiu \u015dajnus, unua-vide, nur bagatela, estas, ke amikecoj e\u0109 iom banalaj kontribuas al monda konscio, ke neniu popolo konsistas el vosthavaj demonoj a\u016d el kruelaj militemuloj; iu ajn amika rilato kontribuas ion al sanaj sintenoj.<\/p>\n<p>\u0108iuokaze, plumamika letero devas havi unu kvaliton, por ke la amikeco da\u016dru kaj forti\u011du: \u011di estu interesa.<\/p>\n<p>Kaj oni skribas interesan leteron, strebante igi \u011din interesa, ne nur al la skribanto, sed anka\u016d al la ricevonto.<\/p>\n<p>Do, ne tro detaligu ion pri modoj, kiuj tre interesas vin, al iu, kiun modoj ne interesas kaj kies pasia intereso estas pri metalografio. (Eble vi du ne tro sukcese elektis unu la alian, sed tio estas alia problemo. Kaj eble forte ligas vin viaj komunaj interesoj pri pentra\u0135oj kaj flor\u011dardenoj.)<\/p>\n<p>Kvankam kompreneble unu el la funkcioj de amikeco estas, ke ni havu iujn, al kiuj ni povas iom konfidi niajn mal\u011dojojn, ni memoru, ke estas tre facile tro longe priskribi niajn mal\u011dojojn, malsanojn kaj plendojn. Kaj, escepte en maloftaj kaj specialaj situacioj, ni ne penu treni aliajn en niajn kverelojn; prefere ni penu interpacigi aliajn.<\/p>\n<p>Oni ofte povas multon aldoni al la intereso de letero per ia skizo, eltonda\u0135o el gazeto, bildkarto, fota\u0135o, karikaturo. Eble io el via landa esperanta gazeto a\u016d loka esperanta bulteno estos interesa, eble donos ideon por nova agado aliloke?<\/p>\n<p>Kredeble tio, kio estas plej interesa al via korespondanto, estas \u011duste tio, kio ne ekzistas en ties lando, kaj do por li a\u016d \u015di estas ekzotika. Via folkloro, viaj naciaj receptoj, kostumoj, kantoj, proverboj, indi\u011denaj floroj kaj bestoj, tradicioj, lokaj moroj kaj kutimoj eble \u015dajnas al vi banalaj, sed al alilandano estos novaj, stimulaj,<\/p>\n<p>interesaj. Demandu kiaj temoj estos interesaj al via korespondanto; menciu viajn proprajn interesojn.<\/p>\n<p>Kelkaj el la plej plezurigaj leteroj, tamen, povas esti pri tre simplaj aferoj, e\u0109 nur de la hejmo, \u0109iutaga laboro, a\u016d via vila\u011da strato: du el la grandaj interesiloj estas emocio kaj humuro. Se vi povas \u2014 eble foje pli efike per simplaj frazoj de postkomencanto, ol per ege elpensitaj komplikaj lingvo-lerta\u0135oj \u2014 vere kortu\u015de priskribi iun eventon, kiu kortu\u015dis vin, vi eble partoprenigos vian korespondanton en la evento; kaj tio estas valora traviva\u0135o. Se vi povas vere ridige priskribi ion tute negravan (kiel, ekzemple, la najbara hundo \u015dtelis oston, kiun via avino destinis al supo; vi, kurante post la hundo, koliziis kontra\u016d la lokan grumblulon, kaj dum vi pardonpetadis kaj li plendadis, dua hundo forportis kiel bataltrofeon la oston &#8230;) vi probable amuzos vian korespondanton, kaj bonaj ridoj helpas kunligi amikojn \u2014 kaj plisanigi la mondon. Skribi bonan leteron postulas pensadon kaj etan penadon: iom elektu viajn vortojn, pensante pri klareco, takto, intereso, kortu\u015do, amuzo.<\/p>\n<p>Du lastaj konsiletoj: oni povas skribi tiel ofte, ke korespondado komence agrabla, finfine i\u011das tro \u015dar\u011da; a\u016d tiel malofte, ke via korespondanto sentas sin forgesita; provu trovi korespondadan ritmon, kiu ta\u016dgas al amba\u016d; kaj memoru, ke foje, kiam letero ne eblas, po\u015dtkarto indikas, ke ni da\u016dre pensas pri malproksima amiko. Kaj, se vi mencias, ke vi enmetas ion \u2014 fota\u0135on, traduketon, ion ajn \u2014 nepre ne forgesu lastmomente enmeti \u011din. Cenzuristoj ne estas la plej amataj profesiuloj; sed ne estas juste, ke iu kulpigu la cenzuriston pri stulta, nenecesa, impertinenta, malafabla konfisko de io&#8230; kio neniam estis en la koverto.<\/p>\n<p>Versareto pri Korelativoj [5]<\/p>\n<p>\u201cIu \u015dtelis mian \u0109eriztorton!<\/p>\n<p>Mi nur iris al la kaf-ma\u015din\u2019, iu iel faris la forporton, iu ien iel portis \u011din!<\/p>\n<p>Ies mano estas malhonesta!<\/p>\n<p>Iom mankas konscienco, ie!<\/p>\n<p>Iu prenis \u011din, fiulo pesta, ial \u2014 \u0109u malsate, \u0109u envie?<\/p>\n<p>Se mi iam trovos tiun ulon kiu mian torton ie man\u011dos, rompos mi tibion kaj fibulon, kaj la formon de la nazo \u015dan\u011dos!<\/p>\n<p>Kia ulo ion \u015dtelas; kia besto? \u2014 ia varo por katenoj&#8230; ia bubo&#8230; ia&#8230; ia&#8230; ia&#8230;\u201d \u201cTamen, ia-adu nur azenoj.\u201d<\/p>\n<p>Bestaj Loknomoj<\/p>\n<p>\u0108iuj scias, ke elefantoj trovi\u011das en Afriko kaj Hindujo, blankaj ursoj en la Arkto kaj kanguruoj en A\u016dstralio. Sed \u0109u vi scias pri tiu Bovino,\u00a0kiu estas en Italujo \u2014 kiel urbo? Estas urbo Kato\u00a0en Tajvano, sed Hundon\u00a0vi trovos en Anglujo. Granda estas la Rano,\u00a0kiu estas urbo en Ni\u011derio; kaj bestamanto povus viziti Raton\u00a0en Usono (Nova Meksikio), a\u016d, se li speciale volas vidi birdojn, Neston\u00a0en Anglujo.<\/p>\n<p>Anka\u016d anatomiisto povus fari fakajn esplorvoja\u011dojn: de la rivero Mano\u00a0en Liberio al la urbo Koro\u00a0en Eburbordo kaj poste al la urbo Kolo\u00a0en Tanzanio. A\u016d en E\u016dropo li povus inspekti Langon, kiu estas urbo en Francujo, kaj poste iri al Lipa,\u00a0urbo en Jugoslavio.<\/p>\n<p>Inter lango kaj lipo estas granda salto, \u0109u ne? Sed alia granda Salto\u00a0situas en Urugvajo, kie \u011di estas urbo.<\/p>\n<p>Novaj Proverboj<\/p>\n<p>Pli facile kritiki ol mem bone praktiki.<\/p>\n<p>Doloregojn amo kostas; sed kio kreskas, kie frostas? Valora restas scio e\u0109 dum inflacio.<\/p>\n<p>Ne helpas anatemo kontra\u016d tertremo.<\/p>\n<p>Unue kontrolu, poste parolu.<\/p>\n<p>La Mirinda Homo<\/p>\n<p>Mirindaj estas la limoj de la homaj eblecoj. Ne la\u016d dubaj aser-<\/p>\n<p>toj, sed la\u016d science faritaj observoj, ekzemple:<\/p>\n<p>japano atingis la a\u011don de 114 jaroj, ankora\u016d kapabla iom \u011dui la vivon;<\/p>\n<p>usonanino atingis la a\u011don de 100 jaroj, kvankam \u015di estis nur 96 cm alta;<\/p>\n<p>rusino dum la vivo naskis 69 infanojn: dek ses duopojn, sep triopojn, kvar kvaropojn;<\/p>\n<p>koreaneto, malpli ol kvinjara, jam parolis kvar lingvojn (angle, germane, japane, koree), verkis poemojn kaj faris altgradajn matematikajn kalkulojn;<\/p>\n<p>usonanino donacis dum la vivo 499,66 litrojn da propra sango, por helpi malsanulojn;<\/p>\n<p>usonanino postvivis korpan temperaturon de nur 16 \u00b0C post kolapso surstrata dum vintro;<\/p>\n<p>kanadanino postvivis korpan temperaturon de 44,4 \u00b0C post nenormala reago tre rara al anestezilo post operacio; \u015di finfine tute resani\u011dis;<\/p>\n<p>skoto, kiu ur\u011de bezonis malplipezi\u011di, vivis sen ia ajn solida nutra\u0135o, uzante nur akvon, sodakvon, kafon, teon kaj vitaminojn, dum 382 tagoj, en hospitalo sub konstanta observado de fakuloj;<\/p>\n<p>juna a\u016dstro, en\u0109eligite, ne pro malico sed pro ies eraro, kaj forgesite, postvivis dek ok tagojn absolute sen nutra\u0135o a\u016d akvo.<\/p>\n<p>Do, oni ne senesperi\u011du tro frue&#8230;<\/p>\n<p>Indaj por Poemoj de Katulo<\/p>\n<p>La kato de usona bienulo donis al li silentan, grandaniman lecionon pri lojaleco.<\/p>\n<p>Ial li deziris senigi sin de sia kato, iam kara, kiu alkutimi\u011dis al komforta hejmo kaj homa societo. Anstata\u016d fari ta\u016dgan aran\u011don, li veturis longdistance en arbaro, \u0135etis la katon inter la arbojn kaj rapide forveturis. Sed post kelkaj tagoj la kato retrovis la hejmon. Denove la bienulo veturis en la arbaron kaj for\u0135etis la beston; kaj<\/p>\n<p>duan fojon \u011di revenis. La bienulo veturis pli longan distancon kaj for\u0135etis la katon \u2014 kiu trian fojon retrovis sian hejmon.<\/p>\n<p>La bienulo vere koleris. Li veturis en la arbaron e\u0109 pli longan distancon, veturis la\u016d diversaj flankvojoj, for\u0135etis la katon, kaj nur tiam konstatis, ke en la vasta arbaro li estas tute perdita.<\/p>\n<p>Li savis sin, nur \u0109ar li sekvis la katon al la hejmo.<\/p>\n<p>Poste, li reamiki\u011dis kun la lojala kato, kaj lasis \u011din resti en la hejmo.<\/p>\n<p>\u2606 \u2606 \u2606 \u2606<\/p>\n<p>Ie en E\u016dropo, iam, ri\u0109a kaj kapricema maljuna sinjorino komisiis siari portreton al talenta artisto. \u015di estis preta bone pagi lin, se la portreto pla\u0109os al \u015di; la problemo estis, \u0109u pla\u0109os?<\/p>\n<p>Kiam la portreto estis preta, la kaduka kapriculino rigardadis kaj hezitadis, kaj finfine diris, ke \u015di ne scias, \u0109u \u015di deziras la portreton, \u011dis anka\u016d \u015dia kato vidos \u011din. Se la kato aprobos, \u015di a\u0109etos la portreton. \u0108u \u015di rajtas porti sian karegan katon al la ateliero?<\/p>\n<p>\u201cCerte, sinjorino,\u201d respondis la artisto.<\/p>\n<p>Dum la sinjorino estis for, li frotis la portreton per fi\u015do.<\/p>\n<p>Kiam la kato alvenis, \u011di tuj iris al la portreto, flaris \u011din, \u015dajnis kisi \u011din, lekis \u011din kaj ronronis. Kompreneble la sinjorino a\u0109etis la portreton.<\/p>\n<p>\u2606 \u2606 \u2606 \u2606<\/p>\n<p>Dum la dekkvina jarcento, sub la angla re\u011do Rikardo la Tria, kavaliro, Henry Wyat, multe suferis en malliberejo pro sia lojaleco al rivala dinastio. Li estis torturita; li lo\u011dis anka\u016d en tura \u0109elo, mallar\u011da, malvarma, kaj li ne havis sufi\u0109ajn vestojn a\u016d nutra\u0135ojn. Sed senhejma kato vizitis lin; li karesis \u011din; \u011di iom varmigis liajn manojn kaj bruston, kaj ekamis lin. Poste \u011di komencis regule kapti kaj porti al li kolombojn, kiujn la gardisto, iom pli kompatema ol la re\u011do, kuiris por li. La kata varmo kaj la kolombaj man\u011doj ver\u015dajne savis lian vivon. Liberigite kiam Henriko la Sepa i\u011dis re\u011do en 1485, Wyat \u0109iam amike traktis katojn. Lia vivo estis ja savinda; li poste i\u011dis patro de la poeto Thomas (Tomaso) Wyat(t), kiu por la angla poezio estis grava pioniro de renesancaj metodoj.<\/p>\n<p>\u0108i tiu historio estas tre eble a\u016dtentika; oni trovis \u011din en familia dokumento, kaj tre malnova bildo de la kavaliro kun la kato ekzistas.<\/p>\n<p>reveni al\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/faktoj-kaj-fantazioj\/\">Faktoj kaj Fantazioj<\/a><br \/>\n\u8fd4\u56de\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/faktoj-kaj-fantazioj\/\">Faktoj kaj Fantazioj<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>UNUAJ PLUMAMIKOJ [2] Leteroj de plumamikoj estas samtem\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/lernado-de-esperanto\/faktoj-kaj-fantazioj\/unuaj-plumamikoj-2\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":13714,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/16401"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=16401"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/16401\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/13714"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=16401"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}