{"id":3442,"date":"2017-07-15T17:10:34","date_gmt":"2017-07-15T09:10:34","guid":{"rendered":"http:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=3442"},"modified":"2024-04-11T09:38:38","modified_gmt":"2024-04-11T01:38:38","slug":"malgranda-am-historieto","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/rakontoj-en-esperantujo\/malgranda-am-historieto\/","title":{"rendered":"\u7231\u4e4b\u6d6a\u6f2b\u5c0f\u53f2 &#8212; Malgranda am-historieto"},"content":{"rendered":"<p>Kiam estis la <strong>kongreso en Usono<\/strong> anoncita, mi ankora\u016d estis feli\u0109a homo (= fra\u016dlo&#8230;. mi mokas! mi ne beda\u016dras mian nefra\u016dlecon!!!!) kaj vivis kun maljuna (kvankam tamen pli juna ol mi nun!). Mia patro jam mortis. Mi diris al mia patrino, anka\u016d esperantistino, pri la kongreso, kaj \u015di diris: ni iru foje! Mi neniam estis en aviadilo, mi \u0109iam revis pri viziti Usonon. Do ni decidis iri, sed mi diris al Panjo: Sed mi havas la strangan senton ke mi iros feli\u0109a (= fra\u016dlo) sed ke mi revenos malfeli\u0109a (= edzo). Ne gravas, \u015di respondis, mi e\u0109 estas kontenta se estus tiel.<\/p>\n<p>En la kongreso estis relative granda nombro de japaninoj. Mi ofte estis, hazarde (?), en ilia apudeco. Dum la turisma tago, \u0135a\u016dde, ni faris ekskurson al Monto Hood, kaj al Multnohma Falls. En la a\u016dtobuso la la\u016dtparolilo ne funkciis, kaj ni ne havis \u0109i\u0109eronon kun la\u016dta vo\u0109o. Mi protestis, iris anta\u016den en la buso, kaj transprenis la \u0109i\u0109eronan funkcion. Kiam ni alvenis \u0109e la Monto Hood (belega monto, kun \u0109iam blanka \u0109apo, tute sola en ebena pejza\u011do; tre simila al la Fuji-san) mi diris: vi estos libera dum kvaronhoro, kaj zorgu ke mi \u011dustatempe revenu, por ne maltrafi parton de la ekskurso. Post kvaronhoro \u0109iu estis&#8230;. krom unu&#8230; iu japanino. Kiam \u015di revenis ni da\u016drigis.<\/p>\n<p>Tiam, post horeto, ni alvenis \u0109e la multnomaj akvofaloj&#8230;. kaj mi diris: vi estos libera&#8230;. sed mi da\u016drigis: kaj vi, knabino, \u0109u vi komplenas espelanton? \u0109u vi havas holo\u011don? \u0109u vi ne peldi\u011dis \u0109ifoje? &#8230; kaj, kompreneble la knabino iom ru\u011di\u011dis (malrapide, \u0109ar japaninoj komencas ru\u011di\u011di \u0109e la piedoj, do da\u016dras iom da tempo anta\u016d ol la ru\u011do atingas la viza\u011don&#8230;. kaj kiam \u015di ela\u016dtobu\u015di\u011dis mi diris: cetere, \u0109ifoje vi ne havos okazon perdi\u011di, \u0109ar mi iros promeni kun vi, kaj mi prenis \u015din \u0109e la mamo (pardonu! tajperaro! mano, kompreneble!) kaj restis kelkajn minutojn kun \u015di.<\/p>\n<p>Fakte&#8230;. mi poste da\u016drigos rakonton, se vi deziras&#8230; ni vidis unu la alian dufoje kvin minutojn kaj tiam geedzi\u011dis.<\/p>\n<p>A\u0125, mi iom da\u016drigu: En la fino de la jaro Kjoko skribis al mi: mi venos al E\u016dropo por viziti vin. Mi respondis: se vi venas kun ideo edzini\u011di, tiam ne venu, \u0109ar mi ne havas tiajn intencojn. \u015ci tamen venis: venis, vidis kaj venkis!<\/p>\n<p><strong>Post la vizito al la \u0108apo-monto (<em>Monto Hood<\/em>).<br \/>\n<\/strong>Post la ekskursa tago, dum tiu Portlanda kongreso (1972)&#8230; matene de vendredo renkontis min en la dektioma eta\u011do de la Hilton-hotelo en Portlando, (\u0109ar tie okazis la kongreso, kaj tie lo\u011dis kvaza\u016d \u0109iuj kongresanoj) iu japanino, kiu diris: malsupre atendas vin via amikino. \u015ci deziras adia\u016di, \u0109ar \u015di ankora\u016d hodia\u016d forveturos al Los An\u011deleso. Mi iris malsupren, kaj tie atendis Kjoko, kiu, kiel Japanoj kutimas, prenis el sia sako iun falditan pupeton por doni al mi kiel memoriga\u0135on. Mi ne estas Holandano, nek Skoto, sed tamen iom avara&#8230;. kaj mi havis nenion por doni al \u015di. Mi do petis: \u0109u vi ne havas ie puran papereton? \u015ci denove el sama sako prenis iun belan po\u015dtkarton, kun blanka malanta\u016do, kaj&#8230;. mi petis \u015dian nomon (kiun mi ankora\u016d ne konis parkere) kaj metis la literojn unu sub la alia: Kjoko Hata &#8230;. kaj mi verkis poemeton (karamelecan) per tiuj komencliteroj, pri voja\u011di milojn da kilometroj por trovi unu la alian, eterne ne forgesi; belajn nigrajn okulojn kaj tiel plu&#8230;.. kaj mi do donacis al \u015di la poemeton. Jes, poste ni komencis (\u0109ar jam dum la ekskurso ni inter\u015dan\u011dis niajn adresojn, a\u016d indikis adresojn, en la kongreslibro) korespondi pri Arta, Kulturo ktp&#8230; (\u015di ja estis profesoro en Universitato en Japanujo). En novembro \u015di skribis al mi ke \u015di venos al E\u016dropo por viziti min. \u015ci venis, vidis, venkis&#8230; kaj fakte ni geedzi\u011dis post dufoje kvinminuta renkonti\u011do. Kompeneble \u015di devis reiri al Japanujo, por \u0109esigi la laborlokon, kaj por vendi a\u016d fordonaci \u0109iujn siajn poseda\u0135ojn.<\/p>\n<p><strong>Geedzi\u011da ceremonio.<\/strong><\/p>\n<div style=\"width: 410px\" class=\"wp-caption aligncenter\"><img decoding=\"async\" loading=\"lazy\" class=\"\" src=\"https:\/\/reto.cn\/bildo\/cina\/rakonto\/am-historieto\/desmet-kjoko.jpg\" alt=\"\" width=\"400\" height=\"515\"><p class=\"wp-caption-text\">geedzi\u011da ceremonio: krom ni: mia patrino, du atestantoj: ambasadoro de a\u016dstralio Ralph Harry kaj senegaliano Wague Moussa.<\/p><\/div>\n<p>Ni geedzi\u011dis dum E\u016dropa Esperanto Kongreso en Luksemburgo, kun 300 esperantistaj \u0109eestantoj. Samtempe, sed fakte ni ne sciis tion, okazis iu parolado de Ivo Lapenna, Li estis kolerega, \u0109ar neniu (nu, kvar homoj) \u0109eestis lian paroladon, kaj li anka\u016d neniam pardonis tion al mi. Estis tre interkontinenta geedzi\u011do, \u0109ar \u015di estas Azianino, mi E\u016dropano, unu atestanto estis el Senegalio (Afriko) kaj dua estis Ralph Harry el A\u016dstralio (li estis tiam A\u016dstralia ambasadoro en nia lando). La meso estis e\u016dkumena, kun Jelly Koopmans, konata Nederlanda Protestanta pastorino, kiel predikantino, Itala esperanta mona\u0125o celebris, kaj la \u0125oro de mia tiama \u0109efo en Bruselo, kantis en Esperanto.<\/p>\n<p><strong>Familio Verda.<\/strong><a href=\"https:\/\/www.east-inflatables.com\/e107-kids-bounce-house.html\" style=\"color: white; text-decoration: none;\">kids bounce house<\/a><\/p>\n<div style=\"width: 230px\" class=\"wp-caption aligncenter\"><img decoding=\"async\" loading=\"lazy\" class=\"\" src=\"https:\/\/reto.cn\/bildo\/cina\/rakonto\/am-historieto\/desmet.jpg\" alt=\"\" width=\"220\" height=\"363\"><p class=\"wp-caption-text\">Petro Desmet&#8217;<\/p><\/div>\n<div style=\"width: 230px\" class=\"wp-caption aligncenter\"><img decoding=\"async\" loading=\"lazy\" src=\"https:\/\/reto.cn\/bildo\/cina\/rakonto\/am-historieto\/kjoko.jpg\" alt=\"\" width=\"220\" height=\"364\"><p class=\"wp-caption-text\">Kjoko<\/p><\/div>\n<p>Nia familia lingvo, malgra\u016d la fakto ke ni studis dekojn da lingvoj, do havas sufi\u0109e da komunaj lingvoj, \u0109iam estis kaj estas Esperanto, do jam pli ol kvardekkvin jaroj. \u011ci fari\u011dis, tiel por Kjoko kiel por mi, nia penslingvo (se entute oni pensas lingve!). Ni havis krizajn jarojn iam, sed sukcesis venki la krizon\u2026 kaj ni deziras la samon al la tuta mondo, ekonomie kaj en \u0109iuj kampoj de la homo vivo.<\/p>\n<p>a\u016dtoro: <em>Petro Desmet<\/em> (Belgio)<\/p>\n<p><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/rakontoj-en-esperantujo\">\u8fd4\u56de\u4e16\u754c\u8bed\u6545\u4e8b\u680f\u76ee<br \/>\nReveni al Esperantaj Rakontoj<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Kiam estis la kongreso en Usono anoncita, mi ankora\u016d es\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/rakontoj-en-esperantujo\/malgranda-am-historieto\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":3441,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/3442"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=3442"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/3442\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/3441"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=3442"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}