{"id":4920,"date":"2019-01-15T20:34:58","date_gmt":"2019-01-15T12:34:58","guid":{"rendered":"http:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=4920"},"modified":"2024-10-25T13:45:58","modified_gmt":"2024-10-25T05:45:58","slug":"kubo-mito-pri-la-bona-medicino","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/rigardi-la-mondon-per-esperanto\/kubo-mito-pri-la-bona-medicino\/","title":{"rendered":"\u53e4\u5df4\u514d\u8d39\u533b\u7597\u4f53\u7cfb\u7684\u795e\u8bdd"},"content":{"rendered":"<h3 class=\"post-title entry-title\">Kubo \u2013 mito pri la bona medicino<\/h3>\n<p><strong>\u201cNu, kion fari, \u0109iu sistemo havas siajn mankojn. Sed Kubo almena\u016d havas bonegan medicinon, la\u016ddire la plej bonan en la mondo\u201d trankviligas sin naivulo. Mia respondo estos mallonga: mirinde kiom kredemaj estas e\u0109 edukitaj homoj el evoluintaj landoj.\u00a0<\/strong><\/p>\n<p>Pri tiu mito kulpas du aferoj: la efika kaj insista \u015dtata propagando kaj la jam plurfoje menciita de mi hipokriteco de la kuba \u015dtato, kiu kreis du sendependajn sanservojn \u2013 por la eksterlandanoj kaj por la kubanoj. Mi jam rakontis pri mia vizito al la kliniko por turistoj en Trinidado. \u011ci estis ne luksa, sed sufi\u0109e bona por ricevi rapidan kaj simplan helpon, kiun mi bezonis. \u0108i-foje mi havis eblecon konati\u011di kun la sanservo por la kubanoj. Jen miaj impresoj.<\/p>\n<p>Foje mi bezonis termometron kaj kun miro eksciis, ke \u011di mankas. Mi estis \u015dokita: \u201cKiel povas manki termometro en la domo?!\u201d Lisi nur ridis responde: \u201cKubanoj ne havas termometrojn! Kial? \u0108ar ili ne a\u0109eteblas en apotekoj\u201d. \u0108u vi povas imagi tion? Mi demandis plurajn homojn kaj \u0109iuj ripetis la samon. Sed kiel ili mezuras la temperaturon? \u201cVi demandas najbaron kaj li ne havas, vi demandas alian, trian, kvaran kaj fine iu en la strato havas termometron\u201d. Bona maniero por homo kun febro a\u016d kun bebo malsana, \u0109u ne?<\/p>\n<p>Fine ni trovis termometron \u2013 en la tiel nomata internacia apoteko (Farmacia International) en hotelo Habana Libre. La simplega hidrarga \u0109ina termometro kostis 8 CUC. \u0108u vi imagas la \u015dtatan profiton? Do imagu kion sentas ordinara kubano, kiu por a\u0109eti termometron por sia bebo devas pagi trionon de sia monata salajro (anticipe \u015dan\u011dinte \u011din al CUC). Sed anta\u016de li devas trovi la internacian apotekon. Mi scias ke en Havano ekzistas almena\u016d du. En la tuta provinco Guantanamo nur unu.<\/p>\n<p>En la apotekoj por la kubanoj (Farmacia General) haveblas preska\u016d nenio, sed e\u0109 tiu malmulto a\u0109eteblas nur kun kuracistaj preskriboj. Ne temas pri narkotika\u0135oj a\u016d antibiotikoj. Sen preskribo vi rajtas a\u0109eti nenion! \u0108u la gor\u011do doloras al vi? Iru al kuracisto, sidu en atendovico, ricevu preskribon kaj venu al apoteko. \u0108u vi havas lakson? Iru al kuracisto&#8230; \u0108u vi havas dentodoloron? \u0108u la kapo doloras al vi? \u0108u la bebo ploras pro kolikoj? Iru al kuracisto&#8230; Esceptoj ne ekzistas. Mi demandis kelkajn homojn kaj \u0109iuj ripetis la samon. Mi ne povis kredi kaj uzis la lastan \u015dancon: \u201cBone. Sed se vi havas kalvon sur piedo pro novaj \u015duoj a\u016d vundis la fingron per tran\u0109ilo, \u0109u&#8230;?\u201d Miaj kubaj geamikoj estis ne malpli \u015dokitaj: \u201cKompreneble! Vi devas iri al kuracisto, \u0109ar oni ne vendos al vi plastron sen preskribo\u201d.<\/p>\n<p>Kiel pravigi tiun teruran superkontrolon? Por kio la \u015dtato turmentas e\u0109 la malsanajn civitanojn? Mi ne havas respondon. Eble iu supozas ke temas pri bonaj intencoj, kiuj originas en strebo doni profesian servon al la homoj por ke ili uzu la medikamentojn korekte. Bone, mi rakontos al vi kiel tio funkcias.<\/p>\n<p>Lisi havas problemojn pri la ungoj. Ili malsanas kaj ofte forfalas, evidente pro iu fungo. La kuracistoj neniel helpis al \u015di. Mi alportis du ungventojn el Rusio, kiuj donis certan efikon, sed nun \u015di provizore ne povas ilin uzi, do la problemo revenis. \u015ci perdis la ungon sur la fingro, la dama\u011ditan lokon trafis infekto kaj \u011di inflamis. Balda\u016d \u015dvelis granda veziko, plena je puso. La bildo estis terura.<\/p>\n<p>\u201cMi trapikos \u011din\u201d proponis la knabino. \u201cNe!\u201d akre protestis mi. \u201cTio estas tro dan\u011dere, vi povas ka\u016dzi la sangoinfekti\u011don! Nur kirurgoj rajtas fari tion kaj sole en hospitalo! Uzu ungventojn, ja ekzistas pluraj kiel Levomekol kaj Vi\u015dnevskij-ungvento en Rusio. Ili eltiras puson en unu nokto, nu maksimume en du tagoj\u201d. \u015ci nur ridis amare: \u201cStano, memoru du vortojn \u2013 estas Kubo. \u0108i tie ne haveblas tiaj ungventoj. Se mi iros al kuracisto li preskribos al mi penicilinon a\u016d same trapikos la vezikon\u201d. Mi ne povis kredi je tia barbareco, do plu insistis. Nu, kion diri \u2013 mi estis naiva.<\/p>\n<p>Post du tagoj doloro i\u011dis jam tute ne tolerebla kaj e\u0109 duralgino, kiun Lisi prenis \u0109iun duan horon, ne plu helpis al \u015di. La kompatinda knabino preska\u016d ploris pro doloro kaj vane tenis la fingron en varmeta akvo kun salo \u2013 praula recepto ne plu efikis.<\/p>\n<p>Ni venis al polikliniko. Farbitaj muroj, \u0109iuj \u0109ambroj krom du fermitaj, homoj atendas sur benkoj. \u201cKie estas la kuracistoj?\u201d miris mi. \u201cEn Rusio en \u0109iu polikliniko laboras almena\u016d deko da fakuloj \u2013 terape\u016dtoj, kirurgoj, ne\u016drologoj, okulistoj, kardiologoj, dermatologoj&#8230;\u201d. Lisi miris responde: \u201cTio estas en hospitalo, sed en polikliniko \u0109iam laboras nur du-tri kuracistoj\u201d. \u015ci fingromontris al meza\u011dulo en blanka \u0125alato (evidente de\u0135ora terape\u016dto) kaj al alia \u0109ambro kie sidis maljuna flegistino. \u201c\u0108u vi vidas \u015din? \u015ci plenumas \u0109iujn procedurojn, ne kirurgo. Do kun la sama sukceso mi mem povus fari tion hejme\u201d.<\/p>\n<p>Kiam venis nia vico konsulti la kuraciston mi konvinki\u011dis en mia naiveco. \u201cVi devas preni penicilinon, jen preskribo. \u0108u ungventoj? Ne, ne ekzistas tiaj ungventoj. Ankora\u016d estas tro frue por trapiki la vezikon, do prenu la penicilinon kaj duralginon. Tenu la fingron en varma akvo kun salo, tio helpos\u201d.<\/p>\n<p>Mi estis ne \u015dokita, sed frakasita, renversita kaj kolerigita. Kial?! Kial oni preskribas penicilinon, inventitan kiam Fidel kaj Ra\u00fal ankora\u016d vizitis infan\u011dardenon? Kial oni ne havas la plej simplajn ungventojn, kiuj a\u0109eteblas sen preskriboj en iu ajn rusia apoteko kaj kostas gro\u015dojn? Kial en la 21a jarcento oni sugestas mezepokajn kuracmetodojn en la \u0109efurba kliniko? Kial?!<\/p>\n<p>Feli\u0109e \u0109i-foje mi alportis kelkajn kuracilojn por la familianoj kaj ili estis vere dankemaj, \u0109ar io simila mankas en Kubo. Temas ne pri io speciala kaj rara, sed pri tre simplaj kuraciloj, kiujn mi a\u0109etis la\u016dvoje en eta apoteko rande de Tjumeno. Kion diri, se e\u0109 simetikonon por la beboj suferantaj pro kolikoj oni devas alporti de eksterlande.<\/p>\n<p>Alian fojon mi observis kiel okazas \u0109iusemajna ekzamenado de la beboj. La patrino venis al kuracejo (eta konstrua\u0135o kun atendejo kaj du\u0109ambra oficejo de kuracistino) je 7-30 por fiksi sian lokon en atendovico. Je la 8a \u015di revenis kun la bebo kaj ali\u011dis al kvin aliaj atendantinoj. Je la 9a venis la flegistino kaj diris ke \u015di devas alporti identigilon de la bebo, do la patrino foriris lasinte la bebon al mi por preni tiun paperon. Je la 10a venis finfine la kuracistino, kiun \u0109iuj atendis (\u011dis tiam la atendovico tute ne redukti\u011dis).<\/p>\n<p>Je 10-30 la flegistino diris ke la patrino devas iri al simila kuracejo en apuda kvartalo por&#8230; mezuri la bebon. \u015ci ruligis la bebo\u0109areton la\u016d malebenaj stratoj de Mantilla nur por eniri similan ejon kun simila paro el kuracistino kaj flegistino, kiuj dum kvin minutoj mezuris longecon, pezon kaj kapograndecon de la bebo kaj donis al \u015di respektivan paperon. Je 11-30 \u015di finfine estis akceptita de la kuracistino, kiu denove mezuris \u0109ion kaj ekzamenis la bebon. Je la 12a \u0109io fini\u011dis.<\/p>\n<p>Mi ka\u015de fotis por montri kiel aspektas la reala kuba medicino. Trivitaj mebloj kaj muroj. Mankas iu ajn signo de teknika\u0135oj kiel komputilo ktp. Kadukajn murojn ornamas nur revoluciaj portretoj kaj idiotismaj afi\u015doj, informataj la kubanojn ke \u201csanservo estas senpaga por vi, tamen \u011di kostas&#8230; (mencii\u011das kelkaj fantaziaj ciferoj)\u201d. Do mi havis \u015dancon propraokule vidi kiel funkcias la \u201cplej bona medicino en la mondo\u201d.<\/p>\n<p>Mi vidis kiel en Havano pacientoj devis alporti al hospitaloj injektilojn kaj litotukojn, \u0109ar tiuj mankas. Ofte oni devas dum semajnoj atendi rezultojn de la ekzamenoj, \u0109ar mankas reakciantoj. Dum tri semajnoj Lisi ne povis fari ultrasonon, \u0109ar la kuracistino malsanis kaj neniu povis anstata\u016di \u015din. Mi scias kazon, kiam oni faris al novnaskita bebo tomografion, sed diris ke la rezulton oni donos nur post dek tagoj. Post kiam kuracistan po\u015don trafis CUC la tomografia\u0135oj tuj aperis surtable. Amba\u016d rusiaj kuracistoj, kiuj poste rigardis ilin la\u016d mia peto, unuvo\u0109e plendis ke la kvalito de la tomografia\u0135oj estas tre malbona.<\/p>\n<p>Anka\u016d mi rememoras kiel Lisi plendis pri korproblemoj de la patrino. Mi konsultis kardiologon el mia urbo, faman kardiokirurgon, kaj li resumis klare: \u201cOni preskribas al via panjo arkaikajn ruba\u0135ojn, tute senefikajn. For\u0135etu tion kaj prenu&#8230; (li listigis la kuracilojn kaj dozojn)\u201d. Post unu semajno la sangopremo de la patrino falis \u011dis normala nivelo <a style=\"color: black; text-decoration: none;\" href=\"https:\/\/www.east-gonflable.fr\/e131-chateau-gonflable.html\">chateau gonflable<\/a>.<\/p>\n<p>Similan situacion mi spertis pri Lisi. Feli\u0109e mi sukcesis aran\u011di por \u015di voja\u011don al Moskvo, kie \u015di vizitis ordinaran, sed sufi\u0109e bonan komercan klinikon kaj senprobleme a\u0109etis la preskribitajn al \u015di medikamentojn. Post fari ultrasonojn kaj paroli kun kuracistoj \u015di miris: \u201cNeniam oni tiom detale ekzamenis min kaj klarigis tiom multe. En Kubo oni nur faras \u0109ion rapide kaj plenigas paperojn sen rigardi pacienton\u201d. La kuraciloj efikis jam post unu semajno kaj tute solvis la problemon.<\/p>\n<p>La plej terura afero estas ke la kubanoj trovi\u011das en kaptilo senelira. E\u0109 en Sovetunio, almena\u016d en la 1980aj jaroj, ni havis tiel nomatajn komercajn klinikojn. Fakte ili estis posedataj de la \u015dtato, sed kontra\u016d pago akceptis pacientojn de ie ajn kaj sen troaj burokrata\u0135oj. Nun ni havas grandan elekteblon, e\u0109 en mia Tjumeno \u2013 fora siberia urbo \u2013 haveblas dekoj da privataj klinikoj kaj \u0109iuj \u011doje bonvenigos iun ajn pagipovan pacienton.<a style=\"color: #ffffff; text-decoration: none;\" href=\"https:\/\/www.east-inflatables.co.nz\/e106-inflatable-games.html\">inflatable games<\/a><\/p>\n<p>En Kubo ekzistas e\u0109 ne unu privata kliniko, nek ebleco viziti alian klinikon (krom la\u016d lo\u011dadreso) a\u016d kuraciston la\u016d via pla\u0109o. Vi devas iri nur al tiu polikliniko a\u016d hospitalo apud kiu vi lo\u011das kaj \u0109io estas nur la \u015dtata, do samnivela.<\/p>\n<p>Dum tiu terura historio kun la fingra inflamo mi sugestis al Lisi viziti klinikon por eksterlandanoj. \u201cIli ne akceptos min, \u0109ar mi estas kubanino\u201d supozis \u015di. \u201cNe povas esti, ja tio estas pagenda servo, do ili devas atenti nur monon. Se vi pagos ili certe akceptos la monbiletojn!\u201d naive insistis mi. Kompreneble \u015di estis prava. La fama kliniko Calixto Garc\u00eda tuj rifuzis la knabinon: \u201cNi ne akceptas la kubanojn\u201d. La cirklo fermi\u011dis.<\/p>\n<p>el <a href=\"http:\/\/stanobelov.blogspot.com\" target=\"_blank\" rel=\"noopener\">Stano<\/a>, Esperanto-blogo pri libroj, filmoj, voja\u011doj ktp.<\/p>\n<p>\uff08\u539f\u6587\u914d\u6709\u56fe\u7247\uff09<\/p>\n\n\n<p><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/rigardi-la-mondon-per-esperanto\">\u8fd4\u56de\u672c\u680f\u76ee\u76ee\u5f55 reveni al la listo de tiu \u0109i rubriko<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Kubo \u2013 mito pri la bona medicino \u201cNu, kion fari, \u0109iu si\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/rigardi-la-mondon-per-esperanto\/kubo-mito-pri-la-bona-medicino\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":4915,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/4920"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=4920"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/4920\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/4915"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=4920"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}