{"id":4936,"date":"2019-01-15T23:57:20","date_gmt":"2019-01-15T15:57:20","guid":{"rendered":"http:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=4936"},"modified":"2024-10-25T13:30:42","modified_gmt":"2024-10-25T05:30:42","slug":"dependo-de-religio-en-pakistano","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/rigardi-la-mondon-per-esperanto\/dependo-de-religio-en-pakistano\/","title":{"rendered":"\u5df4\u57fa\u65af\u5766\u7684\u5b97\u6559\u4f9d\u8d56"},"content":{"rendered":"<h3>Dependo de religio en Pakistan<\/h3>\n<p>La 26an de oktobro 2015 okazis en Pakistano granda tertremo. Pli ol 200 personoj mortis. Pakistano situas sur la rando de la e\u016drazia kaj hindia tektonaj platoj, tial tertremoj tre ofte okazas tie. Krom tio, \u0109ar la plimulto de la domoj estas konstruitaj el brikoj, kiuj tute ne estas rezistaj kontra\u016d tertremoj, la detruo \u0109iam estas granda.<\/p>\n<p>En tiu momento mi estis en la universitato. Studentinoj en la lekcio\u0109ambro komencis kuri samtempe al rifu\u011dejo. \u0108ar mi longe lo\u011dis en Japanio, alia lando, en kiu tre ofte okazas tertremoj, mi jam alkutimi\u011dis, tial mi pensis ka\u016dri\u011di sub la ligna tablo de la lekciisto, kiu \u015dajnis sufi\u0109e fortika &#8230; sed la lekciistino diris al mi, ke mi fu\u011du kun la aliaj studentinoj. Estas nur unu elirejo en nia fakultata domo, tial \u0109iuj studentinoj nepre kuris tien kaj panike interpu\u015di\u011dis. Iuj kriegis, aliaj murmuris suraojn de Korano. En la sama tago kelkaj studentinoj mortis en lernejo premate \u0109e la elirejo.<\/p>\n<p><span style=\"color: #ff0000;\">Puno de Dio<\/span><\/p>\n<p>La\u016d iuj homoj la tertremo estis puno de Dio, \u0109ar ni ne pentas pri nia konduto kaj ne sufi\u0109e forte pre\u011das al Li. Neniu zorgas pri la rezistonormoj de konstrua\u0135oj, nek scias pri la veraj ka\u016dzoj de tertremoj. Kiam tertremo okazas, \u0109iufoje estas grandegaj detruoj, sed oni nur pre\u011das al Dio por mildigi lian koleregon.<br \/>Kiam mia samklasanino diris, ke \u015dia frato havas somnambulismon, nia instruistino demandis, \u0109u li regule pre\u011das; la\u016d \u015di malforta kredo ka\u016dzas malsanon. Kiam mia mono estis \u015dtelita, la polico nenion esploris, kaj mia instruistino rekomendis, ke mi deklamu versojn el la Korano cent fojojn; se la mono ne revenos, mi akceptu la volon de Dio.<\/p>\n<p><span style=\"color: #ff0000;\">Inspirita de la diablo<\/span><\/p>\n<p>En la fakultato pri sociaj sciencoj de nia universitato evolu-scienco estas instruata. Tio estas tre progresema afero konsidere la situacion en Pakistano, \u0109ar la teorio de evoluado ne akordas kun islamo. Miaj samklasaninoj opinias, ke tiu teorio estas tute erara, a\u016d e\u0109 ke Charles Darwin estis inspirita de la diablo. Ili anka\u016d diras, ke ili studas evolu-sciencon por kompreni la pensadon de e\u016dropanoj, kvankam \u011di estas mal\u011dusta.<\/p>\n<p><span style=\"color: #ff0000;\">Stagnas la progreso<\/span><\/p>\n<p>La bazo de la kulturo en Pakistano estas religio, tial \u0109io devas esti \u011dusta la\u016d la vidpunkto de religia doktrino. Tio beda\u016drinde malhelpas sciencan klerigadon, dum stagnas la progreso de la lando. Religio estas apogilo, kiu instruas al ni modestecon kaj etikon, sed la\u016d mi anka\u016d scienco devus esti parto de la kulturo. Religio kaj scienco devus disi\u011di, kaj oni devus trakti ilin aparte. Por e\u016dropanoj tio ne estas nova afero, \u0109ar jam dum la renesanco oni komencis forlasi la religian ideon, ke nur Dio estas la ka\u016dzo de \u0109iuj fenomenoj <a href='https:\/\/www.east-gonflable.fr\/' style=\"color: black; text-decoration: none;\">chateau gonflable<\/a>. Sed en la nuntempa Pakistano tio estas ankora\u016d rigardata kiel dan\u011dera penso.<\/p>\n<p>Oni en Pakistano tro multe dependas de religio anstata\u016d uzi la cerbon por solvi problemojn mem. Tamen mi povas diri tion nur al kelkaj geamikoj, kiuj havas similan opinion, kiel mi. Estas mia feli\u0109o, ke Esperanto fari\u011das ponto por transdoni mian ka\u015ditan penson al esperantistoj de aliaj landoj.<\/p>\n<p>NADIPEDIA, <em>korespondanto de MONATO en Islamabado, Pakistano<\/em><\/p>\n<div style=\"width: 319px\" class=\"wp-caption alignnone\"><img decoding=\"async\" loading=\"lazy\" class=\"size-medium\" src=\"http:\/\/reto.cn\/rigardi-la-mondon\/bildoj\/pakistano-1.jpg\" width=\"309\" height=\"163\" \/><p class=\"wp-caption-text\">La bazo de la kulturo en Pakistano estas religio, tial \u0109io devas esti \u011dusta la\u016d la vidpunkto de religia doktrino.<\/p><\/div>\n<p>\u00a0<\/p>\n<div style=\"width: 650px\" class=\"wp-caption alignnone\"><img decoding=\"async\" loading=\"lazy\" class=\"size-medium\" src=\"http:\/\/reto.cn\/rigardi-la-mondon\/bildoj\/pakistano-2.jpg\" width=\"640\" height=\"424\" \/><p class=\"wp-caption-text\">La\u016d iuj homoj, la granda tertremo okazinta en Pakistano pasintjare, estis puno de Dio, \u0109ar ni ne pentas pri nia konduto kaj ne sufi\u0109e forte pre\u011das al Li.<\/p><\/div>\n<p>el\u00a0<a href=\"http:\/\/www.monato.net\/\">Monato<\/a>, januaro 2017\/02<\/p>\n\n\n<p><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/rigardi-la-mondon-per-esperanto\">\u8fd4\u56de\u672c\u680f\u76ee\u76ee\u5f55 reveni al la listo de tiu \u0109i rubriko<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Dependo de religio en Pakistan La 26an de oktobro 2015 \u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/rigardi-la-mondon-per-esperanto\/dependo-de-religio-en-pakistano\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":4915,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/4936"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=4936"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/4936\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/4915"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=4936"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}