{"id":5050,"date":"2019-02-03T12:28:07","date_gmt":"2019-02-03T04:28:07","guid":{"rendered":"http:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=5050"},"modified":"2022-03-31T20:03:11","modified_gmt":"2022-03-31T12:03:11","slug":"infrastrukturo-en-kubo-monopolismo-kaj-haoso","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/rigardi-la-mondon-per-esperanto\/infrastrukturo-en-kubo-monopolismo-kaj-haoso\/","title":{"rendered":"Infrastrukturo en Kubo \u2013 monopolismo kaj \u0125aoso"},"content":{"rendered":"<p><b>Mi jam rakontis pri la <a href=\"https:\/\/stanobelov.blogspot.com\/2018\/12\/kubaj-mitoj-la-lando-malrica-sed-socio.html\">sociala sistemo de Kubo<\/a>. Sed <a href=\"https:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Karl_Marx\">Karolo Markso<\/a> instruis al ni, ke distribuado kaj ideologio estas nuraj surmeta\u0135oj, kies bazo estas la ekonomio. Do ni esploru kiel funkcias la ekonomio de Kubo.<\/b><\/p>\n<p><b>Usona embargo \u2013 kialo de \u0109iuj problemoj<\/b><br \/>\nOfte oni povas a\u016ddi, ke la <a href=\"https:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Usona_embargo_kontra%C5%AD_Kubo\">usona embargo<\/a> estas kialo de \u0109iuj ekonomiaj kaj sociaj problemoj de Kubo. La plejaj maldekstremaj fervoruloj e\u0109 egaligas \u011din al <a href=\"https:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Genocido\">genocido<\/a>, kio metas la kubanojn en unu vicon kun viktimoj de <a href=\"https:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Holoka%C5%ADsto\">Holoka\u016dsto<\/a>. Mi diros mallonge: se la embargo mankus, la kuba registaro devus \u011din inventi. \u011ci estas unika savilo por la re\u011dimo.<\/p>\n<p>Vere, pri kio fakte temas? La embargo ne estas <a href=\"https:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Blokado\">blokado<\/a>. La maro kaj \u0109ielo plu estas malfermitaj. La aviadiloj flugas, la \u015dipoj krozas kaj neniu malhelpas al Kubo negoci kun la tuta mondo krom unusola escepto \u2013 <a href=\"https:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Usono\">Usono<\/a>.<\/p>\n<p>Jes, temas pri la granda escepto kaj la plej proksima evoluinta merkato, sed \u0109u tio vere estas tiom detrua por la vivo? Post la tria vizito al Kubo mi tutcerte povas konkludi kio estas la pleja detruilo de tiu \u0109i lando \u2013 \u011dia registaro.<\/p>\n<p>Mi ne estas <a href=\"https:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Politika_dekstro\">dekstrulo<\/a> a\u016d <a href=\"https:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Antikomunismo\">kontra\u016dkomunisto<\/a> kaj \u0109i-foje tio neniel rilatas al la temo. <a href=\"https:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/%C4%88inio\">\u0108inion<\/a> regas la komunisma partio, tamen la landa ekonomio e\u0109 dum la tutmonda krizo kreskis po 7% jare kaj la avera\u011da salajro nun estas pli alta ol tiu en <a href=\"https:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Rusio\">Rusio<\/a>.<\/p>\n<p>Do ne temas pri la ideologio kaj politiko. Temas pri terura administra impotenteco, kiu regas en Kubo \u2013 belega lando kun talenta popolo, sed neimageble fu\u015da registaro.<\/p>\n<p>Por ne esti nura babilulo mi demandu vin, kara leganto: kio estas bezonata en la 21a jarcento por bona evoluo de la ekonomio en iu ajn lando, sendepende de la politika sistemo a\u016d geografia situo? Minimuma kondi\u0109o estas tri bazaj infrastrukturaj elementoj: forta financa sistemo, evoluinta transporto, efika telekomunikado. La kuba registaro detruis \u0109ion \u0109i kaj klopodas multege por bremsi e\u0109 ioman evoluon de \u0109iuj tri bran\u0109oj.<\/p>\n<p><b>Financa sistemo<\/b><\/p>\n<p>Entreprenoj kaj homoj bezonas monon. La monon facile atingeblan kaj uzeblan tie kaj tiam, kie kaj kiam oni bezonas \u011din.<\/p>\n<p>En Kubo kun la personoj laboras fakte nur unu banko \u2013 Metropolitano. \u011ciaj oficejoj \u0109iam homoplenas, atendovicoj komenci\u011das surstrate kaj neniam mi vidis malpli ol dek homojn atendi anta\u016d \u011diaj pordoj. Post eniri ili trafas alian atendovicon, sed jam en klimatizita ejo, do iom pli komfortan.<\/p>\n<p>Visa funkcias senprobleme (nun anka\u016d <a href=\"https:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Mastercard\">MasterCard<\/a>), same kiel <a href=\"https:\/\/epo.wikitrans.net\/China_UnionPay?src=China+UnionPay\">UnionPay<\/a>. Sed la kubanoj ne rajtas havi tiajn kartojn, do ili devas uzi lokajn surogatojn, kiuj funkcias nur en Kubo. La samaj atendovicoj staras anta\u016d \u0109iu mon\u015dan\u011dejo. Pri la kretena duvaluta sistemo (<a href=\"https:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Kuba_peso\">CUP<\/a> kaj <a href=\"https:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Konvertebla_kuba_peso\">CUC<\/a>) mi jam <a href=\"https:\/\/stanobelov.blogspot.com\/2017\/03\/havano-konatiga-tago-kaj-interkona.html\">parolis plurfoje<\/a>.<\/p>\n<p>Aldone funkcias idiotisma regulo: se vi alportis dolarojn, oni \u015dan\u011dos ilin, sed prenos 10% kiel monpunon, \u0109ar cirkulado de la usonaj dolaroj estas malpermesita en Kubo. \u0108u vi esperas eviti la tempoperdon uzante retajn bankoservojn? Naivulo, legu la sekvan parton.<\/p>\n<p><b>Telekomunikado<\/b><\/p>\n<p>Anta\u016d kelkaj jaroj la registaro finfine permesis al la kubanoj havi komputilojn kaj retumi. Sed la kondi\u0109oj estas neimageble arkaikaj kaj prezoj altegaj. Hejma retkonekto ne ekzistas en Kubo. Tute. Neniu havas \u011din. Sola varianto estas kontra\u016dle\u011da. Vi trovas homon, kiu lo\u011das apud loko kun Wi-Fi. Li kaptas signalon kaj transdonas \u011din per kablo al najbaro, tiu transdonas \u011din al alia kaj tiel \u011dis la kablo atingas vin. Kompreneble vi plu pagos retkonekton, ja \u0109iujfoje vi devos konekti per via persona konto. Tamen aldone vi devos pagi al la origina signalokaptanto, kutime po 6 CUC monate. \u0108u vi imagas kvaliton de tia konekto?<\/p>\n<p>Nur komence de 2017 oni anoncis ke en <a href=\"https:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Malnova_Havano\">Malnova Havano<\/a> eblos havi retkonekton hejme, \u0109ar la \u0109ina firmao <a href=\"http:\/\/stanobelov.blogspot.com\/2017\/02\/tempomasino-de-huawei.html\">Huawei<\/a> konstruis eksperimente (en la 21a jarcento!) la unuan <a href=\"https:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/ADSL\">ADSL<\/a>-linion. Jes, vi legis korekte \u2013 temas pri la malnovega teknologio, kiu bazi\u011das sur transdono de la datumoj la\u016d kupra telefona kablo. Sed e\u0109 tio estas nura provo kaj la prezoj altegas.<\/p>\n<p>En \u0109iuj aliaj lokoj por retumi vi devas a\u0109eti karton de <a href=\"https:\/\/epo.wikitrans.net\/ETECSA?from=vikipedio\">ETECSA<\/a> (anta\u016de 1 horo kostis 2 CUC, ekde 2017 \u2013 1,5 CUC), krei specialan konton en via aparato, trovi publikan lokon kie haveblas Wi-Fi (parko, placo, kajo), sidi\u011di sur benkon a\u016d plej ofte sur teron, borduron a\u016d simple stari (\u0109ar la benkoj malsufi\u0109as) kaj retumi sub\u0109iele.<\/p>\n<p>Rapideco estas helika, la konekto ofte \u0109esas kaj vi devas re\u015dalti \u0109ion (dum la pagenda tempo plu pasas). \u0108u vi imagas fari komercon, studi, legi, spekti, komuniki, entute fari ion ajn utilan a\u016d distran en tiaj kondi\u0109oj? Por retumi po unu horo \u0109iutage vi bezonos 45 CUC, kio estas duoblo de la avera\u011da monata salajro en Kubo. Bonega perspektivo, \u0109u ne?<\/p>\n<p>Ekster Wi-Fi vi povas uzi nur lokan retpo\u015dton <i>nauta<\/i>. Sed \u011di ofte fu\u015das, kostas nemalmulte kaj alireblas nur en Kubo.<\/p>\n<p>Nur meze de decembro 2018 ekfunkciis la po\u015dtelefona retkonekto. Sed tarifoj&#8230; 1 Gb kostas 10 CUC, 2,5 Gb \u2013 20 CUC. \u0108u vi memoras ke avera\u011da salajro en Guantanamo estas 25 CUC?<\/p>\n<p>\u0108u vi pensas ke en tiaj kondi\u0109oj estus pli facile transdoni informojn persone, do homoj pli ofte vizitas unu la alian kaj komunikas eksterrete? Kompreneble vi denove eraris, kara naivulo. Anka\u016d pri tio bone zorgas la kuba registaro. Kiel? Mi rakontos en sekva bloga\u0135o.<\/p>\n<p>el <a href=\"http:\/\/stanobelov.blogspot.com\" target=\"_blank\" rel=\"noopener\">Stano<\/a>, Esperanto-blogo pri libroj, filmoj, voja\u011doj ktp.<\/p>\n<p>\u539f\u6587\u5730\u5740\uff1a<a href=\"http:\/\/stanobelov.blogspot.com\/2018\/12\/kubaj-mitoj-la-lando-malrica-sed-socio.html\" target=\"_blank\" rel=\"noopener\">http:\/\/stanobelov.blogspot.com\/2018\/12\/kubaj-mitoj-la-lando-malrica-sed-socio.html<\/a><br \/>\n\u539f\u6587\u914d\u6709\u7167\u7247\uff0c\u4f46\u56fd\u5185\u65e0\u6cd5\u8bbf\u95ee<\/p>\n<p><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/rigardi-la-mondon-per-esperanto\">\u8fd4\u56de\u672c\u680f\u76ee\u76ee\u5f55 reveni al la listo de tiu \u0109i rubriko<\/a>\t\t<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Mi jam rakontis pri la sociala sistemo de Kubo. Sed Kar\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/rigardi-la-mondon-per-esperanto\/infrastrukturo-en-kubo-monopolismo-kaj-haoso\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":4915,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/5050"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5050"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/5050\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/4915"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5050"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}