{"id":5062,"date":"2019-02-03T13:03:37","date_gmt":"2019-02-03T05:03:37","guid":{"rendered":"http:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=5062"},"modified":"2022-03-31T20:02:18","modified_gmt":"2022-03-31T12:02:18","slug":"kubaj-mitoj-la-lando-malrica-sed-socio-justa","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/rigardi-la-mondon-per-esperanto\/kubaj-mitoj-la-lando-malrica-sed-socio-justa\/","title":{"rendered":"Kubaj mitoj: La lando malri\u0109a, sed socio justa"},"content":{"rendered":"<p><strong>\u53e4\u5df4\u795e\u8bdd\uff1a\u56fd\u5bb6\u867d\u7a77\uff0c\u4f46\u793e\u4f1a\u516c\u6b63<\/strong><\/p>\n<p><b>Mi jam diris kiel <a href=\"https:\/\/stanobelov.blogspot.com\/2018\/12\/kubo-la-lando-de-mitoj.html\">vere statas la rilatoj<\/a> inter la kuba \u015dtato kaj \u011diaj civitanoj. Sed tio estas nur parto de la afero. La \u015dtato en Kubo estas ne nur severa, sed anka\u016d maljusta, profitema kaj terure indiferenta al la problemoj de la homoj.<\/b><\/p>\n<p>Tio montri\u011das ne nur en la burokrateco, sed anka\u016d en la ekonomia medio. Eble vi jam scias ke en Kubo ekzistas deficito \u2013 plago, kiu trafis \u0109iujn socialismajn \u015dtatojn. Sed en Kubo \u011di estas e\u0109 pli severa ol iam en <a href=\"https:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Sovetunio\">Sovetunio<\/a>. Ne nur pro \u011dia specifa malri\u0109eco, ka\u016dzita de la freneze stulta administrado, sed anka\u016d pro neimagebla komerca reguligado.<\/p>\n<p>La kuba industrio produktas nur malmultajn konsumvarojn, plejparte malaltkvalitajn. Do gravan rolon ludas importado. La interna kaj ekstera komerco estas tute regataj de la \u015dtato \u2013 kun teruraj sekvoj.<\/p>\n<p>Lokaj vendejoj malplenas. Temas ne pri manko de vasta elekteblo, sed pri totala manko de la plej simplaj varoj. Por la nova domo en <a href=\"https:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Havano\">Havano<\/a> Lisi mendis meblojn en <a href=\"https:\/\/stanobelov.blogspot.com\/2017\/08\/guantanamo-ne-prizono-sed-urbo.html\">Guantanamo<\/a>, \u0109ar tiuj a\u0109eteblaj en butikoj estas a\u0109aj kaj multekostaj kaj mendi en Havano estus pli koste. Metiisto bone plenumis sian laboron, sed ne povis finmunti beboliton, \u0109ar en tiu provinca centro mankis&#8230; \u0109arniroj.<\/p>\n<p>Mi parolas pri la plej simplaj, ordinaraj \u015dtalaj \u0109arniroj amase produktataj kaj vendataj ie ajn en la mondo \u2013 krom Kubo. Dum tri semajnoj ni ser\u0109is ilin en Havano, sed malsukcesis trovi du \u0109arnirojn e\u0109 en la \u0109efurbo. Mi venis al granda dueta\u011da vendejo en la centro de Havano, dedi\u0109ita speciale al la hejmaj varoj. \u0108arniroj mankis. La vendobretoj aspektis tiel.<\/p>\n<p>Malmultaj haveblaj varoj estis vendataj en diversaj sekcioj kaj \u0109iufoje oni devas stari almena\u016d kvaronhoron en atendovico. Mi vidis kelkajn gladilojn, sed en tiu sekcio mankis la vendistoj, do mi demandis viron el la apuda. Li diris, ke li povus vendi ilin al ni, sed tiuj gladiloj estas komplikaj \u0109ar ili \u0109iam bezonas havi akvon interne. Mi rigardis denove \u2013 temis pri tute ordinaraj aparatoj. Li simple ne sciis kiel funkcias la teknika\u0135oj, kiujn li vendas. La saman nekompetenton mi renkontis plurfoje.<\/p>\n<p>Alia problemo rilatis al la banejo. Lisi a\u0109etis konstrumaterialojn en Guantanamo, sed ne komencis riparadon, \u0109ar mankis krano kaj du\u015dilo. \u0108u vi dubas ke anka\u016d tio estas deficito en Kubo? Pasis preska\u016d du monatoj anta\u016d Lisi sukcesis trovi en la kuba \u0109efurbo du \u0109arnirojn. La kranon kaj du\u015dilon \u015di plu ser\u0109is post duonjaro.<\/p>\n<p>Io tamen haveblas en la \u015dtataj vendejoj, sed la prezoj estas terure altaj. Televidilo <a href=\"https:\/\/epo.wikitrans.net\/Konka_Group?src=Konka+Group\">Konka<\/a> (triaranga \u0109ina \u0109ipa\u0135o) kostas 1000 <a href=\"https:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Konvertebla_kuba_peso\">CUC<\/a> (do $1000), klimatizilo <a href=\"https:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Panasonic\">Panasonic<\/a> \u2013 1200 CUC, fridujo <a href=\"https:\/\/stanobelov.blogspot.com\/2016\/12\/vastas-la-mondo-multas-laboro-konsiloj.html\">Daewoo<\/a> \u2013 de 700 \u011dis 1000 CUC. Mi povus da\u016drigi senfine, sed la bildo jam estas konturita. Sapienti sat.<\/p>\n<p>Mi jam anta\u016dvidas la demandon: kial la kubanoj ne a\u0109etas tia\u0135ojn eksterlande? \u0108ar la kuba \u015dtato zorgas anka\u016d pri tio. Plejparto de kubanoj simple ne povas veturi eksterlanden, \u0109ar pasporto kostas 100 CUC, kio egalas al avera\u011da salajro por 4 a\u016d 5 monatoj. Krome oni devas a\u0109eti biletojn, pagi hotelon ktp, kio sekvigos pliajn almena\u016d 1000 dolarojn. Ricevi vizon por la kubano estas neplenumebla tasko (mi jam rakontis kiel Lisi <a href=\"https:\/\/stanobelov.blogspot.com\/2018\/01\/dangera-knabino-au-kubanino-vojagas-al.html\">ricevis vizon al Slovakio<\/a>). En la usona listo de la rifuzitoj Kubo okupas la malhonoran unuan lokon kun 81,9% da rifuzitaj vizopetoj. Vi havas pli da \u015dancoj veni al <a href=\"https:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Usono\">Usono<\/a> se vi naski\u011dis en la militantaj <a href=\"https:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Somalio\">Somalio<\/a> (63,9% da rifuzoj) a\u016d <a href=\"https:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Afganio\">Afganio<\/a> (73,8%).<\/p>\n<p>Do restas nur proksimume 19 landoj, kiuj akceptas la kubanojn sen vizoj. Inter ili la plej furoras <a href=\"https:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Haitio\">Haitio<\/a>, <a href=\"https:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Panamo\">Panamo<\/a> kaj <a href=\"https:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Rusio\">Rusio<\/a>, ligitaj al Kubo per rektaj flugoj. \u0108iutage tien venas dekoj da tiel nomataj \u201cmuloj\u201d \u2013 neoficialaj komercistoj, kiuj a\u0109etas eksterlande deficitajn varojn (\u0109efe vestojn) por vendi ilin 2 \u011dis 4-oble hejme. Proprariske ili se ne likvidas, do almena\u016d mildigas la deficiton kaj samtempe senigas la \u015dtaton de la bezono zorgi pri vivtenado de la komercistaj familioj. \u0108u la \u015dtato dankas ilin? Tute inverse \u2013 \u011di \u0109iaflanke klopodas ilin haltigi, puni kaj ekspluati.<\/p>\n<p>La\u016d le\u011do kubano rajtas unufoje jare alporti 120 kg da a\u0135oj. Li pagos pro ili doganimposton, sed en CUP, do malpli altan. Poste li povos alporti po 30 kg monate je la samaj kondi\u0109oj. \u0108io super tiu pezo estas pagenda en CUC. La doganimpostoj estas altegaj kaj maljustaj. Jes, vi povas a\u0109eti fridujon eksterlande kontra\u016d 300 dolaroj, sed en la doganejo vi pagos pliajn 300 kiel imposton, do kun transportopagoj fine vi atingos prezon similan al tiu spekulacia en la \u015dtatvendejo.<\/p>\n<p>Krome en iu ajn momento doganistoj povas akuzi vin je spekulado (kiu estas monopolo de la \u015dtato) kaj simple konfiski \u0109ion. Alia ebleco estas perdi la paka\u0135ojn pro \u015dtelado fare de flughavenaj laboristoj. Do la \u201cmuloj\u201d preferas pagi pro troa persona baga\u011do (po $150 por valizo en <a href=\"https:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Aeroflot\">Aerofloto<\/a>) ol sendi siajn paka\u0135ojn kiel kargon, kiu restos en la kuba flughaveno kelkajn tagojn kaj kun alta probableco estos pri\u015dtelita a\u016d simple dama\u011dita \u2013 en amba\u016d kazoj sen iuj ajn rekompencoj.<\/p>\n<p>\u0108u mi devas aldoni, ke privata vendado de tiuj a\u0135oj anka\u016d estas malpermesita kaj punenda? Do kion ne konfiskis doganistoj povos konfiski policanoj. Kompreneble solvoj \u0109iam troveblas \u2013 pagu&#8230;<\/p>\n<p>\u201cBone\u201d pensas bonanima leganto \u201ctio pli-malpli kompreneblas kadre de <a href=\"https:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Socialismo\">socialisma<\/a> ekonomia logiko, kiu malpermesas ajnan privatan negocadon. Sed certe la \u015dtato ne \u011denas per tiaj limigoj ordinarajn civitanojn, kiuj ricevas donacojn de siaj eksterlandaj geamikoj kaj parencoj, \u0109u ne?\u201d Ridinda naiveco! La kuba \u015dtato ne interesi\u011das pri bonfarto de siaj civitanoj, \u011di zorgas nur pri sia superprofito, kiun garantias la \u015dtata komerca monopolo.<\/p>\n<p>Pro tio kubano rajtas ricevi \u0109iumonate nur unu senda\u0135on pezan ne pli ol 2 kg. \u0108io super tiu \u0109i limo pagendas en CUC. Do pesu trioble vian donacon, \u0109ar eble kubaj geamikoj anstata\u016d danki malbenos vin.<\/p>\n<p>Plurfoje mi menciis CUC kaj <a href=\"https:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Kuba_peso\">CUP<\/a>. Atentaj legantoj de mia blogo jam scias <a href=\"https:\/\/stanobelov.blogspot.com\/2017\/03\/havano-konatiga-tago-kaj-interkona.html\">kiel funkcias<\/a> tiu duvaluta sistemo, do mi nur aldonos ke \u011di grave kontribuas al la totala maljusteco kaj malegaleco de la kuba socio. En Sovetunio ekzistis io simila \u2013 vendoreto <a href=\"https:\/\/epo.wikitrans.net\/Beryozka?src=Beryozka\">Berjozka<\/a> (eo: Betulo), en kiu haveblis deficitaj varoj a\u0109eteblaj nur kontra\u016d eksterlandaj valutoj kiel dolaroj, germanaj markoj ktp. Sed tio estis tre specifa organiza\u0135o, kiu koncernis \u0109efe alilandanojn kaj homojn, kiuj laboris a\u016d servis eksterlande (maristoj, diplomatoj, militistoj ktp). Tiaj vendejoj funkciis nur en la plej grandaj urboj kaj ege malmultis, ofte po unu por la urbo. Tamen e\u0109 en tia formo \u011di estis konsiderata de miaj samlandanoj malhonoro kaj ofendo.<\/p>\n<p>Sed \u0109iuj kopioj estas pli fu\u015daj ol originaloj, do la kuba krea\u0135o aspektas kiel moko de la \u015dtato al siaj civitanoj. En \u0109iuj urboj la plej grandaj vendejoj (en la urbocentro preska\u016d \u0109iuj) vendas nur kontra\u016d CUC, kiujn havas nur alilandanoj kaj kubanoj, kiuj laboras kun ili. Imagu: vi laboras la tutan monaton, ricevas vian salajron en la nacia mono (CUP oficiale nomi\u011das Moneda Nacional), venas al butiko (restoracio ktp) en via urbo kaj samlandanoj rifuzas vin, \u0109ar vi havas&#8230; la nacian monon! La kubanoj alfrontas tiun ofendon \u0109iutage.<\/p>\n<p>el <a href=\"http:\/\/stanobelov.blogspot.com\" target=\"_blank\" rel=\"noopener\">Stano<\/a>, Esperanto-blogo pri libroj, filmoj, voja\u011doj ktp.<\/p>\n<p>\u539f\u6587\u5730\u5740\uff1a<a href=\"http:\/\/stanobelov.blogspot.com\/2018\/12\/kubaj-mitoj-la-lando-malrica-sed-socio.html\" target=\"_blank\" rel=\"noopener\">http:\/\/stanobelov.blogspot.com\/2018\/12\/kubaj-mitoj-la-lando-malrica-sed-socio.html<\/a><\/p>\n<p>\u539f\u6587\u914d\u6709\u7167\u7247\uff0c\u4f46\u56fd\u5185\u65e0\u6cd5\u8bbf\u95ee<\/p>\n<p><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/rigardi-la-mondon-per-esperanto\">\u8fd4\u56de\u672c\u680f\u76ee\u76ee\u5f55 reveni al la listo de tiu \u0109i rubriko<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>\u53e4\u5df4\u795e\u8bdd\uff1a\u56fd\u5bb6\u867d\u7a77\uff0c\u4f46\u793e\u4f1a\u516c\u6b63 Mi jam diris kiel vere statas la rilato\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/rigardi-la-mondon-per-esperanto\/kubaj-mitoj-la-lando-malrica-sed-socio-justa\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":4915,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/5062"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5062"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/5062\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/4915"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5062"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}