{"id":5069,"date":"2019-02-03T14:14:05","date_gmt":"2019-02-03T06:14:05","guid":{"rendered":"http:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=5069"},"modified":"2022-03-31T20:01:02","modified_gmt":"2022-03-31T12:01:02","slug":"kubo-la-lando-de-mitoj","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/rigardi-la-mondon-per-esperanto\/kubo-la-lando-de-mitoj\/","title":{"rendered":"Kubo \u2013 la lando de mitoj"},"content":{"rendered":"<p><strong>\u53e4\u5df4\uff0d\u795e\u8bdd\u7684\u56fd\u5ea6<\/strong><\/p>\n<p><b>Post alveni la <a href=\"https:\/\/epo.wikitrans.net\/Jos%C3%A9_Mart%C3%AD_International_Airport?src=Jos%C3%A9+Mart%C3%AD+International+Airport\">flughavenon de Jos\u00e9 Mart\u00ed<\/a> mi stari\u011dis en unu horon longan atendovicon. Balda\u016d de malanta\u016de a\u016ddi\u011dis \u011doja skandado kaj kantado \u2013 tio estis grupo da \u0109iliaj komunistoj, kiuj venis kadre de iu brigado por montri sian solidarecon kun Kubo. Ili gaje ridis, svingis la manojn kaj flagojn. Evidente ili vere kredis, ke Kubo estas fiera landeto, kiu suferas pro malica <a href=\"https:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Usona_embargo_kontra%C5%AD_Kubo\">usona blokado<\/a>, sed plu rezistas por da\u016drigi konstruadon de la libera kaj justa socio. Kiam tia\u0135ojn vidas ordinaraj kubanoj sur iliaj viza\u011doj aperas amara rideto. Nun mi scias kial.<\/b><\/p>\n<p><b>Insulo de libereco<\/b><br \/>\nOni ofte nomas tiel Kubon, kvaza\u016d temas pri iu paradizo \u0109irka\u016dita de malliberejoj kie suferas katenitaj popoloj. Realo estas tute inversa.<\/p>\n<p>La nuna Kubo estas polica \u015dtato. Evidente origine \u011diaj kreintoj vere planis establi justan socian ordon, sed la bonaj intencoj plian fojon pavimis vojon al la infero. La \u015dtato tute voris la socion kaj privatecon. Homo estas nenio, la \u015dtato estas \u0109io. Kubano havas malmultajn rajtojn kaj e\u0109 tiu manpleno \u0109iam malstabilas kaj povas perdi\u011di je unu minuto.<\/p>\n<p>Post <a href=\"https:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Dissolvo_de_Sovetunio\">disfalo de Sovetunio<\/a> en 1991 malaperis la \u0109efa financanto de la kuba re\u011dimo. La ekonomio kolapsis, malsato trafis vastajn socitavolojn, en Havano ekflamis kontra\u016dregistaraj tumultoj, do la timigita \u015dtato iom malstre\u0109igis la makzelojn. \u011ci enlasis eksterlandajn turistojn, sed pasis jaroj anta\u016d oni permesis al la kubanoj kontakti ilin, e\u0109 simple babili surstrate. Pliaj jaroj pasis anta\u016d estis permesite havi komputilojn kaj uzi interreton.<\/p>\n<p>Sed \u011dis nun \u0109iu kubano \u0109iam devas havi kun si identigilon, kiun iu ajn policisto povas kontroli je iu ajn momento. Mi memoras kiel en Vedado ni eliris la apartamenton por a\u0109eti glacia\u0135on en butiko trans la straton, sed Lisi rememoris ke \u015di ne havas identigilon kaj tuj revenis. Mi estas \u015dokita, je temis pri ducent metroj, sed \u015di diris: \u201cNe! Kubano \u0109iam devas havi identigilon\u201d. Tio ripeti\u011dis plurfoje. Kiam \u015di vizitis Rusion inter la plej mirindaj por \u015di aferoj estis ke la rusianoj ne bezonas \u0109iam kunporti pasporton.<\/p>\n<p>La kuba \u015dtato kontrolas \u0109ion kaj scias \u0109ion danke al la reto de denuncantoj. \u0108u vi iam gastis \u0109e eksterlandaj esperantistoj? Tio ne eblas en Kubo, \u0109ar kubano ne rajtas gastigi eksterlandanon. Tio estas permesite nur al posedantoj de casa particular, kiuj luigas \u0109ambrojn al siaj gastoj.<\/p>\n<p>Dum tiu \u0109i voja\u011do mi lo\u011dis en la domo de Lisi en Havano, sed por tio ni devis viziti specialan oficejon, kie oni esploris \u0109u ni vere havas rilaton (\u0109iuj voja\u011doj de Lisi jam estis en ilia datumbazo), post kio ni pagis 40 <a href=\"https:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Konvertebla_kuba_peso\">CUC<\/a> kaj mi ricevis stampa\u0135on en la pasporto ke en tiuj tagoj mi gastos en Kubo kiel vizitanto kun speciala statuso.<\/p>\n<p>Tiaj limigoj kaj stulta\u0135oj komplikigas la vivon de la kubanoj \u0109iupa\u015de. Se la revoluciuloj vere deziris krei la \u015dtaton de la liberaj feli\u0109uloj, ili tute malsukcesis. La nuna Kubo estas lando de mizeraj petantoj, kiuj \u0109iam devas ion peti de la \u0109ionpova kaj tute indiferenta al iliaj bezonoj \u015dtato.<\/p>\n<p>\u0108iu ago postulas paperon, ricevi kiun oni povas nur post longa atendado, vagado tra burokrataj labirintoj kaj kompreneble pago. La \u015dtataj servoj estas sufi\u0109e kostaj se konsideri ke plejparto de la kubanoj vivas per 20-25 dolaroj monate dum la paperoj ofte kostas 10-15 kaj pli.<\/p>\n<p>La aferon pli a\u0109igas manko de klara sistemo en la \u015dtata organizo, do ofte la \u015dtatoficistoj mem nur nebule scias kiel kaj kie ricevi la bezonatan paperon.<\/p>\n<p>\u0108iuj \u015dtatoficejoj estas superplenaj, atendovicoj komenci\u011das surstrate kaj malaperas neniam. Oni pasigas tie horojn kio ofte fini\u011das per ordono prezenti pliajn paperojn el alia oficejo a\u016d rifuzo pro iu ajn kialo.<\/p>\n<p>Unu oficejon en Capri ni vizitis almena\u016d kvinfoje. Unue oni diris ke ni bezonas paperon kiu konfirmos la e\u016dropajn voja\u011dojn de Lisi kaj kostos 150 CUC! \u201cPor kio?!\u201d indignis mi. \u201cOni povas simple fari kopia\u0135on de via pasporto kun stampa\u0135oj de la respektivaj doganejoj!\u201d La respondo estis \u0109iam la sama: \u201c<a href=\"http:\/\/stanobelov.blogspot.com\/2017\/04\/estas-kubo-cionklariga-frazo.html\">estas Kubo<\/a>\u201d.<\/p>\n<p>Mia inteligenta knabino sugestis reveni sekvan tagon por demandi alian oficiston, \u0109ar ili mem ofte malbone konas la le\u011dojn kaj regulojn. Vere, la sekvan tagon oni diris al ni, ke estas bezonata alia papero, malpli kosta.<\/p>\n<p>La trian fojon oni diris, ke \u011di ankora\u016d ne estas preta \u0109ar paneis printilo \u2013 la sola en la oficejo. Post kelkaj tagoj ni revenis por ekscii, ke \u011di jam funkcias, sed ili forgesis printi la paperon. Nur je la kvina fojo ni sukcesis ricevi tiun stultegan papera\u0109on, tuj transdonitan al alia \u015dtatoficejo.<\/p>\n<p>Kiel la homoj sukcesas vivi en tiu \u0125aoso? Feli\u0109e la tuta \u015dtata aparato en Kubo estas koruptita. 100%. Do se vi bezonas ricevi iun papera\u0109on ne post kelkaj semajnoj (foje monatoj), sed jam nun, vi devas pagi \u2013 neoficiale, sed preska\u016d malka\u015de. Oni ofte plendas pri korupto en Rusio, sed mi en 44 jaroj de mia vivo nur unufoje donis \u015dmirmonon kaj tio estis komplika proceduro, kiun partoprenis kelkaj fidindaj homoj, kiuj garantias unu al alia ke mi ne estas provokanto el polico a\u016d <a href=\"https:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Federacia_Sekureca_Servo_de_la_Rusia_Federacio\">FSB<\/a>. En Kubo tio okazas \u0109iupa\u015de kaj estas neskribita normo de la \u0109iutaga vivo.<\/p>\n<p>Mi parolas nur pri tio, kion mi mem vidis kaj spertis. Do apena\u016d bezonatas aldoni, ke mankas iu ajn plurismo en la socia kaj politika vivo, kiu estas strikte kontrolata de la reganta komunisma partio. \u201cAlia mondo eblas\u201d diris <a href=\"https:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Fidel_Castro\">Fidel<\/a> en siaj paroladoj. Evidente li parolis ne pri Kubo.<\/p>\n<p><b>Revolucia popolo<\/b><br \/>\nAlia mito rilatas al la humoro de la kubanoj mem, konsiderataj la revolucia popolo, kiu kura\u011de defendas sian liberecon kaj sendependecon sub la revoluciaj standardoj kun comandante <a href=\"https:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Che_Guevara\">Che<\/a> en la koro kaj Fidel en la menso.<\/p>\n<p>Vere, inter la plej popularaj turismaj fotoj el Kubo estas portretoj de Fidel Castro kaj Che Guevara, renkonteblaj \u0109iupa\u015de, ofte akompane de fajrigaj sloganoj kaj la kuba flago.<\/p>\n<p>Sed mi lo\u011dis en Sovetunio, do bone memoras \u201cGloron al la Partio!\u201d \u0109iuangule kaj moke indiferentan sitenon de la homoj al tiuj ruba\u0135oj. En Kubo mi trovis la samon.<\/p>\n<p>Kompreneble ekzistas homoj, kiuj sincere kredas je la ideoj de la <a href=\"https:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Kastrisma_revolucio\">revolucio<\/a> kaj plu atendas plenumon de la sennombraj promesoj. Sed temas pri eta malplimulto, preska\u016d tute ne rimarkebla ekster la \u015dtata televido. Mi havas dekojn da geamikoj en Kubo kun la plej diversaj, ofte neimageblaj nomoj. Sed inter ili mankas e\u0109 unu Che, <a href=\"https:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Ra%C3%BAl_Castro\">Ra\u00fal<\/a> a\u016d Fidel. \u0108u klara signo? En Sovetunio homoj ne multe interesi\u011dis pri politiko kaj \u011denerale skeptike rilatis al la propagando, sed oni povus renkonti plurajn Vladimir kaj <a href=\"https:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Vladimir_Ilji%C4%89_Lenin\">Vladimir Ili\u0109<\/a>.<\/p>\n<p>Mi vidis kelkajn kubanojn en la tago kiam mortis Fidel. Ili \u015dercis kaj ridis: \u201cFidel \u015duldas monon al mi. Kiu pagos nun?\u201d En novembro 2015 <a href=\"http:\/\/stanobelov.blogspot.com\/2017\/03\/en-havano-oni-timu-ne-stelistojn-sed.html\">jinetero en Havano<\/a> diris, ke li ne \u015datas lokan televidon, \u0109ar tie \u0109iam spekteblas nur Fidel kun siaj senfinaj paroladoj. \u0108i-foje, kiam mi \u015derce diris ke la 1an de majo mi partoprenos la manifestacion kun bebo sur kies frunto mi skribos \u201cSoy Fidel\u201d (\u201cMi estas Fidel\u201d \u2013 la <a href=\"https:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Morto_kaj_%C5%9Dtata_enterigo_de_Fidel_Castro\">funebra slogano<\/a>, vaste uzata de la \u015dtata propagando), mia amiko diris: \u201cSe vi faros tion, mi mortigos vin\u201d. Li apena\u016d ridetis.<\/p>\n<p>\u0108u vi vidis en televido homoplenajn manifestaciojn kun flagoj kaj entuziasmaj afi\u015doj? Se vi ne lo\u011dis en Sovetunio a\u016d aliaj socialismaj landoj, eble vi ne komprenas kiel tio funkcias. Tagon anta\u016d la <a href=\"https:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Tago_de_la_Laboro\">1a de majo<\/a>mi demandis Lisi, \u0109u ni povos morga\u016d \u0109eesti la manifestacion? \u201cNe, tio ne eblos, \u0109ar okazos la trafika kolapso. \u0108iuj busoj estos uzataj por transporti la manifestaciantojn kaj la malmultaj kiuj restos, estos superplenaj\u201d. Mi miris: \u0109u oni alportas homojn per busoj, \u0109u ne temas pri volontuloj? Lisita nur ridis responde kaj rakontis kiel tio okazis dum \u015diaj studojaroj.<\/p>\n<p>La <a href=\"https:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/Universidad_de_las_Ciencias_Inform%C3%A1ticas\">Universitato pri komputikaj sciencoj<\/a> trovi\u011das ekster la urbo kaj studentaro abundas (\u011dis 10 mil), do \u011dia partopreno en la \u201cpopola festo\u201d pli similis al komplika milita operaco. Pluraj busoj venis ekde frua nokto por alporti la kompatindajn studentojn al la placo, de kiu startos la manifestacio. \u201cKiom frue? Kutime je la 2a a\u016d 3a nokte.<\/p>\n<p>Kion ni faris \u011dis mateno? Ni simple ku\u015di\u011dis sur trotuaron kaj dormis. Poste ni stari\u011dis en vicoj, rapide mar\u015dis kien oni ordonis, svingis la manojn, kriis \u201cVivu Cuba!\u201d, \u201cVivu revolucion!\u201d kaj balda\u016d \u0109io fini\u011dis. Mi pli \u015datas la 1an de Majo en <a href=\"http:\/\/stanobelov.blogspot.com\/2017\/08\/guantanamo-ne-prizono-sed-urbo.html\">Guantanamo<\/a>, \u0109ar tie post la manifestacio kolekti\u011das \u0109iuj parencoj kaj ni kune festenas\u201d.<\/p>\n<p>Resume: la ordinara kubano ne pensas pri la revolucio. Li pensas kiel travivi kun sia salajro je 20-25 CUC en la lando, kie skatolo de loka biero kostas 1 CUC, 1,5-litra botelo de loka akvo 0,75 CUC kaj taksio por 15-minuta voja\u011do pagendas je 10-15 CUC.<\/p>\n<p>el <a href=\"http:\/\/stanobelov.blogspot.com\" target=\"_blank\" rel=\"noopener\">Stano<\/a>, Esperanto-blogo pri libroj, filmoj, voja\u011doj ktp.<\/p>\n<p>\u539f\u6587\u5730\u5740\uff1a<a href=\"https:\/\/stanobelov.blogspot.com\/2018\/12\/kubo-la-lando-de-mitoj.html\" target=\"_blank\" rel=\"noopener\">https:\/\/stanobelov.blogspot.com\/2018\/12\/kubo-la-lando-de-mitoj.html<\/a><\/p>\n<p>\u539f\u6587\u914d\u6709\u7167\u7247\uff0c\u4f46\u56fd\u5185\u65e0\u6cd5\u8bbf\u95ee<\/p>\n<p><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/rigardi-la-mondon-per-esperanto\">\u8fd4\u56de\u672c\u680f\u76ee\u76ee\u5f55 reveni al la listo de tiu \u0109i rubriko<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>\u53e4\u5df4\uff0d\u795e\u8bdd\u7684\u56fd\u5ea6 Post alveni la flughavenon de Jos\u00e9 Mart\u00ed mi st\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/rigardi-la-mondon-per-esperanto\/kubo-la-lando-de-mitoj\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":4915,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/5069"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5069"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/5069\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/4915"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5069"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}