{"id":5488,"date":"2019-04-20T09:14:43","date_gmt":"2019-04-20T01:14:43","guid":{"rendered":"http:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=5488"},"modified":"2022-03-31T20:17:59","modified_gmt":"2022-03-31T12:17:59","slug":"intertrakti-kun-la-rusoj-10-bazaj-sugestoj","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/rigardi-la-mondon-per-esperanto\/intertrakti-kun-la-rusoj-10-bazaj-sugestoj\/","title":{"rendered":"Intertrakti kun la rusoj: 10 bazaj sugestoj \u548c\u4fc4\u7f57\u65af\u4eba\u6253\u4ea4\u9053\u768410\u4e2a\u57fa\u672c\u5efa\u8bae"},"content":{"rendered":"<p><strong>\u0108ia komerco bazi\u011das sur interhoma komunikado kaj la internacia komerco \u2013 anka\u016d sur tiu interkultura. Ofte problemojn ka\u016dzas malsameco de ne interesoj, sed komercaj etikoj kaj normoj. Mi jam iom tu\u015dis la temon, esplorante la\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/rigardi-la-mondon-per-esperanto\/10-cefaj-eraroj-de-la-cinaj-komercistoj-en-rusio\">\u0109efajn erarojn\u00a0de la \u0109inaj komercistoj en Rusio<\/a>. Nun mi donu kelkajn konsilojn pri la komerca etiko de la rusoj.<\/strong><\/p>\n<p>Mi devas averti, ke \u0109io malsupre skribita venas de miaj personaj spertoj kaj observoj, kaj koncernas plejparton de la rusiaj komercistoj, sed kompreneble ne \u0109iujn, ja temas pri la granda lando kun pluraj etnaj kaj lokaj specifa\u0135oj.<\/p>\n<p>Manpremoj kaj salutoj<br \/>\nLa rusoj manpremas dum salutoj kaj adia\u016doj. Tiu tradicio estas preska\u016d deviga por la viroj dum la virinoj faras tion malofte kaj la\u016dpla\u0109e. La manpremo devas esti nek febla, nek malkomforte prema, \u0109ar la unua signifas indiferenton, la dua \u2013 agresemon. Ne ekzistas speciala ordo, sed iniciato devas veni de la superulo al subulo, ne inverse.<br \/>\nLa\u016d etiketo, oni ne devas saluti \u0109iun homon el grupo, sed foje oni faras anka\u016d tion. Manpremo ofte akompanas anka\u016d adia\u016don, sed tio jam estas malpli deviga afero. Rifuzi ies manpremon estas ofendo. Cetere la rusoj, kiuj aktive komercas kun eksterlandanoj, traktas \u0109ion \u0109i malpli rigore.<\/p>\n<p>Renkontu gravajn gastojn en flu\u011daveno<br \/>\nRenkonti partneron en flu\u011daveno kaj transporti lin \u011dis hotelo a\u016d loko, kie okazos intertraktoj, estas signo de respekto kaj fakte normo. Mi mem plurfoje faris tion persone a\u016d aran\u011dis por aliuloj. Nivelo de renkontanto dependas de nivelo de alveninto. \u011ceneralan direktoron devas renkonti \u011denerala direktoro, e\u0109 se li alvenis nokte, pluvas, ne\u011das ktp. Al malpli gravaj personoj oni kutime sendas egalrangajn subulojn a\u016d almena\u016d a\u016dton kun \u015doforo kaj informojn kiel kontakti lin.<br \/>\nSe via partnero jam plurfoje vizitis tiun \u0109i lokon kaj insiste rifuzas ajnan helpon, tio estas lia rajto. Tamen simple lasi gaston memstare ser\u0109i taksion kaj aran\u011di sian trafikadon estas konsiderata mal\u011dentila\u0135o kaj signo de malrespekto.<\/p>\n<p>Ne malfrui\u011du je pli ol 15 minutoj<br \/>\nLa rusoj estas ne tiom ekzaktemaj kiel la germanoj, sed anka\u016d ne tiom tempolozaj kiel italoj a\u016d kubanoj. La senaverta malfrui\u011do ene de 15 minutoj estas konsiderata akceptebla. Sed se vi malfrui\u011das pli, prefere avertu viajn partnerojn, klarigu kialojn kaj pardonpetu. Se vi ne faros tion, e\u0109 se ili ne foriros kaj \u011disatendos vin, ilia humoro grave malboni\u011dos, \u0109ar tia konduto estas signo de malrespekto.<\/p>\n<p>Forgesu pri masklismo kaj feminismo<br \/>\nRusio estas feminisma lando rilate virinajn rajtojn. Ekde\u00a01917\u00a0virinoj rajtas studi ion ajn, labori ie ajn (krom kelkaj profesioj, speciale dan\u011deraj kaj lezaj), vo\u0109doni kaj baloti\u011di, plani familion (inkluzive per abortoj), edzini\u011di kaj divorci la\u016dpla\u0109e. Virinoj okupas la plej altajn postenojn (ministroj, parlamentestroj, \u011deneralaj direktoroj ktp), ofte sukcesas en komerco.<br \/>\nSed! La rusoj plu sekvas tradiciajn \u0109iutagajn kutimojn en interseksa konduto. Do se viro dum intertrakto proponos al vi se\u011don a\u016d manon, malfermos anta\u016d vi pordon a\u016d donos al vi pelton, tio estas ne signo de masklismo, sed tute normala konduto propra al \u0109iu edukita rusa viro. Via rifuzo simple mirigos lin, ja li nur sekvis regulojn kaj esprimis sian estimon. Kaj kompreneble viro \u0109iam pagos fakturojn de virino en restoracio, tio estas nediskutebla regulo.<\/p>\n<p>Akceptu regalojn<br \/>\nLa\u016d rusaj komercaj kutimoj\u00a0 gastiganto pagas man\u011dojn, veturojn kaj distrajn aran\u011dojn dum la tuta intertraktado. Tiu kutimo estas tiom forte enradiki\u011dinta, ke okazas e\u0109 malgra\u016d ajnaj formala\u0135oj, inkluzive la regulojn de la Imposta Kodo, akceptanta kiel neimposteblaj elspezoj pagon nur de unu tagman\u011do dum la tuta intertraktado. E\u0109 en\u00a0Gazpromo, kiu devas strikte sekvi \u0109iujn regulojn kaj le\u011dojn, oni \u0109iam trovas vojon fari tion.<br \/>\nKompreneble gasto rajtas almena\u016d unufoje pagi memstare, sed tio estas nura rajto, ne devo kaj okazas malofte. Same pagendaj de gastigantoj estas ekskursoj kaj aliaj distra\u0135oj, inkluzive la plej ekstremajn kaj kostajn. Lo\u011dado estas pagata malofte.<\/p>\n<p>Ne tro zorgu pri donacoj<br \/>\nLa donacoj ne ludas en la rusa komerca kulturo rolon same gravan kiel ekzemple en tiu \u0109ina. Donaco nepras nur se gasto venis por gratuli vin pri jubileo de firmao a\u016d \u011dia estro, kaze de profesiaj festoj ktp. En aliaj kazoj tio estas libervola afero kaj ofte intertraktoj okazas tute sen inter\u015dan\u011di la donacojn.<br \/>\nMi aldonu ke la\u016dle\u011de donaco devas kosti malpli ol tri mil rublojn (\u0109irka\u016d 50 dolaroj), sed nur \u015dtatoficistoj vere zorgas pri tio kaj e\u0109 ili ofte fajfas pri la regulo. Kutime donaco kaze de festo a\u016d jubileo kostas almena\u016d 400 dolarojn. La plej ofta donaco estas arta\u0135o (pentra\u0135o, skulpta\u0135o ktp), suveniro a\u016d teknika\u0135oj (tiukaze prefere informi\u011du \u0109e subuloj de via partnero, kion li vere bezonas).<\/p>\n<p>Dungu interpretiston<br \/>\nDum la lasta censo en 2010 nur 5% de la rusianoj diris, ke ili konas la anglan, sed mi pensas ke e\u0109 ili grave troigis. Se vi mem ne parolas la rusan kaj esperas interkompreni\u011di angle, plej ver\u015dajne vi ne nur vane perdos vian tempon, sed anka\u016d embarasos la partnerojn, kiuj devos publike agnoski mankon de ajnaj lingvokonoj. Prefere traduku anticipe viajn materialojn kaj dungu interpretiston. Kompreneble esceptoj ekzistas, sed tiukaze viaj partneroj montros tion en jam en la anta\u016da komunikado.<\/p>\n<p>Ne atendu senbridan dibo\u0109adon<br \/>\nOni ofte konsideras la rusojn ebriuloj, kiuj drinkas vodkon de matene \u011dis vespere. Sed en realo plejparto de la rusaj komercistoj estas apena\u016d pli drinkemaj ol iliaj e\u016dropaj a\u016d aziaj kolegoj. Oni neniam drinkas matene, malofte dum tagman\u011do kaj e\u0109 dum intertraktaj vesperman\u011doj tio okazas ne \u0109iam.<br \/>\nLa plej populara drinka\u0135o por la viroj estas vodko, kvankam lastatempe multaj preferas viskion a\u016d konjakon. Vino kutime estas konsiderata drinka\u0135o por virinoj a\u016d (malofte) maljunuloj. Tamen neniu trudas al iu siajn gustojn kaj preferojn, do anka\u016d senalkoholaj vesperman\u011doj akcepteblas, same kiel tiuj bierumaj.<br \/>\nRifuzo drinki dum intertrakta vesperman\u011do ne estas konsiderata malrespekto, speciale se gasto referencas al sano, religia kredo a\u016d simple planas multe labori sekvatage.<br \/>\nForgesu pri babileto (small talk)<br \/>\nEn Rusio ne ekzistas kulturo de babileto (small talk) kiel en Usono. Se ruso demandis vin: \u201cKiel vi fartas?\u201d, li vere atendas respondon kaj reciproke, li vere rakontos al vi pri siaj aferoj. Demandi tion kaj foriri sen a\u016dskulti respondon estas konsiderata kruda mal\u011dentileco, ja se vi ne interesi\u011das pri mia vivo, kial vi demandas min?<br \/>\nTio ne signifas ke vi nepre devas rakonti pri \u0109iuj viaj aferoj (tio okazas nur inter geamikoj). Vi povas simple diri: \u201c\u0108io en ordo\u201d a\u016d \u201cMi laboras\u201d a\u016d \u201cNe demandu, damne, sed mi superos\u2026\u201d. Normale interparolo komenci\u011das per banalaj demandoj kaj frazoj rilataj al vetero, enhoteli\u011do, veturo ktp.<\/p>\n<p>Ne ofendi\u011du al rektaj vortoj<br \/>\nRusoj strikte dividas sian \u0109irka\u016da\u0135on je kelkaj rondoj: proksimaj amikoj (\u0434\u0440\u0443\u0437\u044c\u044f), malproksimaj amikoj (\u043f\u0440\u0438\u044f\u0442\u0435\u043b\u0438), konatoj (\u0437\u043d\u0430\u043a\u043e\u043c\u044b\u0435) kaj eksteruloj (\u043d\u0435\u0437\u043d\u0430\u043a\u043e\u043c\u044b\u0435). Jarcentoj de vivo en severa klimato kaj sub \u015dtata premo alktumigis la rusojn esti sindetenaj kaj moderaj. Ni ne ridetas al nekonataj homoj surstrate ne pro natura morneco, sed \u0109ar ni simple ne konas ilin, do ili trovi\u011das en la lasta, plej fora rondo de nia persona mondo. La mito \u201crusoj ne ridetas\u201d facile rompi\u011das, se vi sukcesis transpa\u015di tiun limon kaj veni al pli proksima grupo. Tiukaze anta\u016d kelkaj minutoj indiferenta, foje sombra ruso transformi\u011das je \u0109arma, afabla persono, kiu ridas kun vi, priparolas personajn aferojn kaj proponas helpon.<br \/>\nSed tio havas alian flankon. Ju pli proksima vi estas, des pli rekte la ruso esprimos sian opinion. Tio povas aspekti kruda por eksterlandanoj, sed la rusoj aprezas tian konduton kiel vere sinceran kaj kiel signon de amikeco. \u201cFalsa rideto\u201d, anka\u016d nomata \u201cde\u0135ora rideto\u201d de la usonanoj \u0109iam iritas la rusojn, \u0109ar en la rusa kulturo sincereco kaj malfermiteco estas konsiderataj pli valoraj ol \u011dentileco.<br \/>\nSed memoru, ke nur proksima amiko povas rekte kritiki vin, speciale se temas pri komerco. Kompreneble tion povas fari anka\u016d via kontra\u016dulo, sed vi ja scias diferencigi amikojn kaj malamikojn, \u0109u ne?<\/p>\n<p>el <a href=\"https:\/\/stanobelov.blogspot.com\">Stano<\/a><\/p>\n<p><a href=\"https:\/\/stanobelov.blogspot.com\/2019\/04\/intertrakti-kun-la-rusoj-10-bazaj.html\">\u539f\u6587<\/a>\u914d\u6709\u7167\u7247<\/p>\n<p><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/rigardi-la-mondon-per-esperanto\">\u8fd4\u56de\u672c\u680f\u76ee\u76ee\u5f55 reveni al la listo de tiu \u0109i rubriko<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>\u0108ia komerco bazi\u011das sur interhoma komunikado kaj la int\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/rigardi-la-mondon-per-esperanto\/intertrakti-kun-la-rusoj-10-bazaj-sugestoj\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":4915,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/5488"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5488"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/5488\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/4915"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5488"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}