{"id":5502,"date":"2019-04-21T23:34:37","date_gmt":"2019-04-21T15:34:37","guid":{"rendered":"http:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=5502"},"modified":"2022-03-31T20:17:25","modified_gmt":"2022-03-31T12:17:25","slug":"ekonomio-de-kubo-enigma-fusajo","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/rigardi-la-mondon-per-esperanto\/ekonomio-de-kubo-enigma-fusajo\/","title":{"rendered":"Ekonomio de Kubo \u2013 enigma fu\u015da\u0135o \u53e4\u5df4\u7ecf\u6d4e\uff0c\u96be\u4ee5\u7f6e\u4fe1\u7684\u7cdf\u7cd5"},"content":{"rendered":"<p><strong>La kuba ekonomio \u011denerale estas enigmo, se ne diri rekte \u2013 stulta\u0135o. Oni kopiis \u0109ion de Sovetunio, sed kiel \u0109iu pa\u016dsa\u0135o \u011di estas pli a\u0109a ol originalo. Rezulte de tio formi\u011dis la monstro, kiu turmentas la tutan popolon per siaj senefikeco kaj neimagebla kretenismo. Mi donu nur kelkajn ekzemplojn.<\/strong><\/p>\n<p>La eksterlandanoj ofte diras, ke la kubanoj estas mallaboremaj, ke ili la tutan tagon pasigas surstrate babilante, drinkante kaj dancante. Tio estas malvero, almena\u016d grandparte.<\/p>\n<p>Unue tiajn konkludojn ka\u016dzas la turisma geto, kiun nur malmultaj homoj sukcesas (kaj deziras) lasi. Imagu ke alilandano venis al\u00a0Rusio, sed vizitis nur la\u00a0Ru\u011dan placon. Kio estos lia impreso pri la lando? \u201cLa rusoj estas popolo stranga kaj mallaborema. La tutan tagon ili promenas la\u016d placo. Unu vestis sin kiel\u00a0Lenin, alia kiel\u00a0Petro la Granda, la triaj ludas muzikon en subtera pasejo. Ne, tiuj stranguloj mem kulpas pri siaj problemoj&#8230;\u201d. La samon oni povus ripeti en Romo, Londono kaj iu ajn alia loko.<\/p>\n<p>La dua kaj \u0109efa kialo estas ke la kubanoj simple ne vidas fruktojn de sia laboro, do mankas stimulo labori pli multe kaj bone. Vi \u0109iam havas la saman salajron sendepende \u0109u vi estas entuziasma kaj efika a\u016d pigra kaj stulta. Kaj salajro estas mizera. Mia kuba amiko recitis la malnovan sovetunian \u015dercon: \u201cLa \u015dtato \u015dajnigas pagi, la homoj \u015dajnigas labori\u201d.<\/p>\n<p>Multaj naivuloj diras, ke \u0109io \u015dan\u011di\u011dos nun, kiam al Kubo amase venos usona kapitalo. Mi e\u0109 ne diru, ke tiu \u201cusona invado\u201d ekzistas nur en la kapoj de la eksterlandanoj kiuj nenion scias pri la vera kuba vivo. Ioma mildigo de la restriktoj fare de\u00a0Barack Obama\u00a0nur faciligis voja\u011dojn de la usonaj civitanoj al Kubo kaj malfermon de pliaj rektaj flugoj.<\/p>\n<p>Cetere pluraj el ili estis \u0109esigitaj jam post kelkaj monatoj pro&#8230; manko de pasa\u011deroj. Do la insulo plu restas turisma paradizo \u0109efe por la kanadanoj kaj e\u016dropanoj.<\/p>\n<p>Nombro de la turistoj vere kreskas kaj en 2018 jam superis 4 milionojn jare. Sed \u0109u tio plibonigas la vivon de la ordinaraj homoj? Beda\u016drinde ne. Iom gajnas nur la eta grupo. ligita al la turisma industrio \u2013 posedantoj de casas particulares kaj restoracioj, \u0109i\u0109eronoj, suvenirvendistoj kaj\u00a0chicas.<\/p>\n<p>Sed plejparto de la kubanoj kun siaj mizeraj salajroj havas nenian eblecon starigi komercon, des pli ke la permesitaj variantoj malmultas. Ekzemple vi rajtas malfermi butikon, sed tie vi devas vendi nur a\u0135ojn kiujn vi mem faris.<\/p>\n<p>La hoteloj estas posedataj de la \u015dtato, do turistoj kiuj lo\u011das tie plenigas \u011dian senfundan po\u015don. Grandparte ili estas administrataj de militista konzerno\u00a0Gaviota, same kiel pluraj aliaj entreprenoj en tiu \u0109i militizita lando.<\/p>\n<p>Eksterlandaj investantoj malmultas kaj ne senkiale. Kiel diris reprezentanto de granda \u0109ina konzerno, laborinta jarojn en Havano: \u201cLa reguloj estas stultaj kaj \u0125aosaj, kaj ofte \u015dan\u011di\u011das. \u0108io okazas tre malrapide kaj vi \u0109iam nur a\u016ddas de la \u015dtatoficistoj: ma\u00f1ana, despues (morga\u016d, poste)&#8230;\u201d.<\/p>\n<p>Pluraj rusiaj naivuloj, enami\u011dintaj je Kubo planis establi tie komercon por lo\u011di en la tropika paradizo. Neniu sukcesis. La\u016d kubaj le\u011doj alilandanoj ne rajtas posedi nemovebla\u0135on, do oni devas registri \u0109ion por iu kubano a\u016d lui. A\u0109eti ion ajn (man\u011da\u0135ojn por restoracio, rezervajn partojn por teknika\u0135oj, vestojn ktp) estas granda problemo, solvebla nur per neoficialaj rilatoj kiujn eksterlandano ne havas.<\/p>\n<p>E\u0109 se iu sukcesis lan\u0109i kaj bone evoluigi la entreprenon, post kelkaj jaroj \u0109iam okazis la sama afero \u2013 la \u015dtataj institucioj forpremis lin por okupi lian lokon. Do en la rusiaj retforumoj spertuloj \u0109iam seniluziigas la revulojn: se vi deziras lo\u011di en la tropika paradizo \u0109e la maro \u2013 iru al normalaj landoj kiel\u00a0Meksiko\u00a0a\u016d\u00a0Domingo.<\/p>\n<p>Sed pro tiuj stulta\u0135oj suferas ne nur la eksterlandaj komercistoj (ili senprobleme sekvas la supre cititan konsilon), sed \u0109efe la kompatindaj kubanoj. Ja alilanda entrepreno ne rajtas e\u0109 rekte dungi ilin! \u011ci devas lui laborfortojn \u0109e la speciala \u015dtata kompanio (kompreneble por \u201cprotekti\u201d la kubajn proletojn de la malicaj kapitalistoj). Rezulte de tio la investantoj pagas al la \u015dtato multege, sed iliaj dungitoj plu ricevas de tiu peranto mizerajn salajrojn. \u0108u mirinde ke ilia laboremo ne tro altas?<\/p>\n<p>Kuba amiko rakontis al mi historion, kiu okazis en Havano anta\u016dnelonge kaj bonege ilustras la situacion. Eksterlanda kompanio luis malnovan hotelon kaj komencis \u011dian resta\u016dradon. La kubaj konstruistoj ricevis de la \u015dtato gro\u015dojn, do laboris malrapide kaj fu\u015de. La kompanio malsukcesis ricevi permeson je la rekta dungado, do \u011di trovis alian varianton \u2013 alportis konstruistojn el\u00a0Barato!<\/p>\n<p>\u011ci mal\u015dparis multege da mono por venigi ilin per aviadiloj kaj enlo\u011digi, kaj pagas al \u0109iu po $1200 monate dum la kubanoj ricevas nenion. Tio tre bone montras verajn prioritatojn de la kuba re\u011dimo, kiu interesi\u011das ne pri bonfarto de siaj civitanoj, sed nur pri sia profito. Kaj tio ne estas fabelo \u2013 mi mem vidis baratanojn a\u0109eti legomojn en bazaroj de Mantilla, kie ili lo\u011das en komunlo\u011dejoj.<\/p>\n<p>Mi povas nur miri, ke post duonjarcento de tia turmentado kaj ekspluatado la kubanoj konservis sian entrepreneman kaj laboreman spiriton. Fakte nur danke al tio Kubo ankora\u016d vivas malgra\u016d \u0109iuj klopodoj de \u011diaj \u015dtatestroj.<\/p>\n<p>Jen ekzemplo el alia industrio, \u0109i-foje el agrokulturo. \u0108iu vizitinta Kubon rimarkis ke en lokaj pladoj abundas porka\u0135o kaj koka\u0135o, foje aperas fi\u015da\u0135o, sed bova\u0135o troveblas nur en porturismaj restoracioj. \u0108u temas pri stranga kuba gusto? Ne, nur pri la \u015dtata stulteco.<\/p>\n<p>Iam la lando alfrontis mankon de bova\u0135o. Do la kuba registaro, malkapabla administri ion ajn krom armeaj ta\u0109mentoj, uzis sian plej \u015datatan solvon \u2013 ordonon. \u011ci dekretis ke \u0109iuj bovinoj estas la \u015dtata poseda\u0135o. Vi rajtas bredi bovinon, man\u011digi \u011din, flegi, pa\u015dti ktp, sed ne bu\u0109i por viando.<\/p>\n<p>Miaj kubaj geamikoj duon\u015derce diris, ke puno por la murdo de la bovino superas tiun pri la murdo de la homo. Kompreneble neniu deziras havi tiajn problemojn, do se kokoj kaj porkoj lo\u011das en preska\u016d \u0109iu kuba domo (inkluzive la urbojn), do bovinoj estas unika rara\u0135o kaj bova\u0135on oni distribuas al gravedulinoj kaj malsanuloj la\u016d kuponoj.<\/p>\n<p>Mi povus da\u016drigi preska\u016d senfine, sed espereble leganto jam komprenis la \u011deneralan situacion. Oni povas kulpigi la usonan embargon pri tio, ke\u00a0PayPal\u00a0ne funkcias en Kubo. Sed neniu referenco al la embargo klarigus kial mankas termometroj en la kubaj apotekoj.<\/p>\n<p>\u0108u la \u015dtato ne povas a\u0109eti ilin? Do simple diru al iu ajn fabrikanto (ekzemple la \u0109ina) nur unu vorton: \u201cEk!\u201d kaj morga\u016d la tuta lando estos kovrita je dika tavolo de la termometroj kaj ili estos vendataj kontra\u016d ne 8, sed maksimume 0,5 dolaroj.<\/p>\n<p>Kubon turmentas kaj ruinigas ne la\u00a0usona embargo\u00a0a\u016d eksteraj malamikoj, sed kretinismo de la kuba registaro, kiu\u00a0parte sukcesis\u00a0pri la sociaj reformoj, sed evidenti\u011dis esti tute impotenteca rilate ekonomion kaj politikon.<\/p>\n<p><a href=\"https:\/\/stanobelov.blogspot.com\/2019\/01\/ekonomio-de-kubo-enigma-fusajo.html\">\u539f\u6587<\/a>\u914d\u6709\u7167\u7247<\/p>\n<p><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/rigardi-la-mondon-per-esperanto\">\u8fd4\u56de\u672c\u680f\u76ee\u76ee\u5f55 reveni al la listo de tiu \u0109i rubriko<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>La kuba ekonomio \u011denerale estas enigmo, se ne diri rekt\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/rigardi-la-mondon-per-esperanto\/ekonomio-de-kubo-enigma-fusajo\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":4915,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/5502"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5502"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/5502\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/4915"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5502"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}