{"id":5507,"date":"2019-04-21T23:44:47","date_gmt":"2019-04-21T15:44:47","guid":{"rendered":"http:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=5507"},"modified":"2022-03-31T20:18:36","modified_gmt":"2022-03-31T12:18:36","slug":"10-cefaj-eraroj-de-la-cinaj-komercistoj-en-rusio","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/rigardi-la-mondon-per-esperanto\/10-cefaj-eraroj-de-la-cinaj-komercistoj-en-rusio\/","title":{"rendered":"10 \u0109efaj eraroj de la \u0109inaj komercistoj en Rusio \u5728\u4fc4\u4e2d\u56fd\u5546\u4eba\u768410\u4e2a\u4e3b\u8981\u9519\u8bef"},"content":{"rendered":"<p><strong>Oni ofte parolas pri kunlaboro inter \u0108inio kaj Rusio. Pluraj forumoj, kongresoj, belaj deklaroj, sed malmultaj faroj. La du \u015dtatoj kunlaboras, sed la komercistoj (speciale tiuj etaj kaj mezaj) preska\u016d tute ne. Surbaze de plurjara sperto mi povas konkludi: grandparte tio estas kulpo de la \u0109inaj komercistoj mem.<\/strong><\/p>\n<p><strong>\u4eba\u4eec\u7ecf\u5e38\u8bf4\u8d77\u4e2d\u4fc4\u5408\u4f5c\u3002\u4e3a\u4e86\u5408\u4f5c\uff0c\u591a\u6b21\u4e3e\u529e\u8bba\u575b\uff0c\u7ec4\u7ec7\u5927\u4f1a\uff0c\u53d1\u8868\u7f8e\u4e3d\u7684\u58f0\u660e\uff0c\u4f46\u4ed8\u8bf8\u5b9e\u9645\u884c\u52a8\u7684\u5f88\u5c11\u3002\u4e24\u4e2a\u56fd\u5bb6\u5728\u5f00\u5c55\u5408\u4f5c\uff0c\u4f46\u5546\u4eba\u4eec\u7279\u522b\u662f\u4e2d\u5c0f\u5546\u4eba\u51e0\u4e4e\u5b8c\u5168\u6ca1\u6709\u5408\u4f5c\u3002\u6839\u636e\u591a\u5e74\u7684\u7ecf\u9a8c\u6211\u53ef\u4ee5\u65ad\u5b9a\uff0c\u8fd9\u5927\u90e8\u5206\u662f\u7531\u4e2d\u56fd\u5546\u4eba\u81ea\u5df1\u9020\u6210\u7684\u3002<\/strong><\/p>\n<p>Homoj rilataj al la ekonomia vivo de Rusio, speciale al investado, ofte miras: kial \u0109inaj komercistoj tiom malabundas en Rusio? Senfinaj \u0109inaj delegacioj venas al lokaj a\u016dtoritatoj tra la tuta lando, miloj da intertraktoj okazas \u0109iujare, sed rezulto estas preska\u016d nula. Dum e\u016dropanoj (\u0109efe germanoj kaj francoj), usonanoj kaj kanadanoj aktive investas kaj gajnas, la \u0109inaj komercistoj plejparte venas, babilas kaj foriras senrevene por poste rakonti al siaj samlandanoj pri la terura Rusio \u2013 dan\u011dera kaj mita lando, kie neniu efika komerco eblas kaj minacoj trafas vin \u0109iupa\u015de.<\/p>\n<p>Kio ka\u016dzas tiom gravan diferencon? Mi listigu la 10 \u0109efajn erarojn, kiujn faras la \u0109inaj komercistoj en Rusio.<\/p>\n<p><strong>1. Ser\u0109i miraklojn \u5bfb\u6c42\u5947\u8ff9<\/strong><br \/>\nRusio estas lando granda, kun ri\u0109aj resursoj kaj multaj eblecoj. Sed \u011di ne estas miraklolando. Prezoj estas malpli altaj ol en E\u016dropo, la infrastrukturo malpli bona kaj \u015dtata sistemo malperfekta, sed \u011denerale en la rusia ekonomio funkcias la samaj le\u011doj kaj principoj kiel en la tuta mondo. Oni povas gajni profiton, e\u0109 profitegon, sed la \u0109inaj komercistoj ne kontenti\u011das je normala komerca agado \u2013 ili ser\u0109as miraklojn.<\/p>\n<p>Imagu, ke iu proponas al vi a\u0109eti nombron de la plej novaj iPhone po $100. Reago de la e\u016dropano kaj ruso: ne \u2013 \u0109ar tiu a\u0135o estas \u015dtelita\u0135o a\u016d tute ne ekzistas. Reago de la \u0109ino: Ho, ni devas esplori tiun \u015dancon!<br \/>\nPro tiu naiveco, anstata\u016d labori surbaze de normalaj komercaj planoj, miloj da \u0109inaj komercistoj kuras tien-reen tra Rusio, ser\u0109ante Eldoradon. Plejparto da ili neeviteble trafas friponojn, kiuj promesas al ili plenumon de tiuj revoj kaj dume elsu\u0109as ilian monon. Kio sekvas? Reveno al \u0108inio kun plorigaj rakontoj: terura lando, \u0109ie nur friponoj kaj \u015dtelistoj&#8230;<\/p>\n<p>Resume: ne atendu miraklojn, verku realisman komercan planon kaj plenumu \u011din.<\/p>\n<p><strong>2. Kredi al fu\u015duloj \u76f8\u4fe1\u4e71\u641e\u7684\u4eba<\/strong><br \/>\nHaveblas pluraj eblecoj kontroli realan staton de rusiaj partneroj. Oni povas el\u015duti datumojn de la Unueca \u015ctata Registro de Juraj Personoj en la retejo de la Imposta Servo de Rusio. Tie haveblas \u0109iuj bazaj informoj, inkluzive de establodato, direktoro, posedantoj, permesitaj agadsferoj ktp. En pluraj retejoj (ekzemple Rusprofile.ru) oni povas el\u015duti librotenistajn datumojn, vidi \u0109u la firmao plenumis \u015dtatajn kontraktojn, partoprenas ju\u011dajn procesojn (kaj kio rezultis), ktp. En la retejo de la Servo de Plenumantoj de Ju\u011daj Decidoj oni povas kontroli, \u0109u tiu jura a\u016d fizika persono havas pegendajn \u015duldojn, \u0109u ili estas pagitaj ktp.<\/p>\n<p>\u0108u la \u0109inaj komercistoj uzas tiujn eblecojn? Ne. Ili agas kiel naivaj infanoj, kiuj pretas kunlaborigi iun ajn \u2013 sufi\u0109as nur rakonti al ili belan fabelon. Mi mem vidis kiel direktoro kaj vic-direktoro pri internacia komerco de granda \u0109ina fabriko vizitis fabrika\u0109on de rusia komercisto, kies mallerta administrado preska\u016d tute ruinigis \u011din. Ili promenis tra mallumaj malplenaj ejoj, demandis kie estas la ma\u015dinaro kaj la ulo malka\u015de respondis, ke li disvendis \u0109ion, grandparte kiel metalrubon. Ili vizitis lian elektrejon kaj rideksplodis post vidi arkaikajn aparatojn: \u201cHo, tio estas kiel muzeo! \u0108u ni rajtas foti?!\u201d Ili faris plurajn demandojn pri merkatika strategio, merkato \u011denerale, eventualaj klientoj kaj ricevis nur nebulajn respondojn.<\/p>\n<p>Kio rezultis? Sekvan tagon ili aprobis lian proponon pri starigo de kunlabora firmao kaj konstruado de produktejo en Rusio. Kial? \u201cLi diris ke li deziras krei komercon por siaj idoj\u201d. Belaj vortoj, \u0109u ne? Mi aldonu: stultaj vortoj. Doni monon por konstruado de fabriko al la ulo, kiu jam detruis la sian, \u0109u vere? \u0108iuj rusiaj komercistoj ridegis post a\u016ddi tion. La lasta aldono: en la sama monato la Imposta Servo procesis kontra\u016d lia firmao, postulante bankrotigon pro nepago de hava\u0135imposto je 2,3 milionoj da rubloj ($35 mil). Fidinda partnero, \u0109u ne?<\/p>\n<p>Resume: kredu ne al vortoj kaj promesoj, sed al ciferoj kaj dokumentoj.<\/p>\n<p><strong>3. Konfuzi Rusion kun Afriko kaj Meza Azio \u9519\u628a\u4fc4\u7f57\u65af\u5f53\u6210\u975e\u6d32\u548c\u4e2d\u4e9a<\/strong><br \/>\n\u0108inaj komercistoj sukcese agadas en Afriko, same kiel en Uzbekio, Kaza\u0125io, Ta\u011dikio kaj aliaj subevoluintaj landoj. Do ili supozas, ke Rusio estas nura da\u016drigo de tiu \u0109i vico kaj ke tie aplikeblas la sama strategio. Plurfoje mi a\u016ddis de ili rakontojn pri siaj ma\u015dinoj kaj aparatoj, kaj demandon, kial ili \u011dis nun ne havas mendojn el Rusio? Respondo estas simpla: \u0109ar Rusio ne estas Afriko.<\/p>\n<p>Oni devas atenti du plej gravajn diferencojn.<\/p>\n<p>Unue, malsame ol tiuj \u0109i subevoluintaj landoj, Rusio havas propran industrion, inkluzive tiun ma\u015dinkonstruan. En Afriko a\u016d Meza Azio \u0109io estas relative simple \u2013 ili mem produktas preska\u016d nenion krom krudaj materialoj. Se \u0109io estas importata, kial elekti ne la \u0109inajn varojn? En Rusio oni alfrontas konkurencon flanke de lokaj produktantoj. Ili proponas varojn malpli kostajn (speciale post falo de la rubla kurzo) kaj \u011duas favorajn \u015dtatajn politikojn. Ekzemple la \u015dtataj firmaoj devas a\u0109eti \u0109ion nur surbaze de a\u0109etkonkursoj dum kiuj rusiaj liverantoj havas avanta\u011don je 15%. Se vi produktis kaj vendas tion en Tjumena provinco, al tiuj 15% aldoni\u011dos 5% kiujn rekompencos al la a\u0109etanto la provinca registaro. Imagu: la \u0109ina liveranto proponas sian aparaton kontra\u016d 100 rubloj, tiu loka \u2013 kontra\u016d 120 kaj&#8230; li gajnas!<\/p>\n<p>Due, en Afriko kaj Meza Azio korupto estas fakte normo, al kio aldoni\u011das a\u016dtoritataj politikaj re\u011dimoj kaj patriarkecaj socioj. Se vi deziras eniri lokan merkaton, necesas nur trovi vojon al loka \u201c\u015da\u0125o\u201d kaj \u201ckonvinki\u201d lin per oraj argumentoj. Poste li simple ordonos al estroj de la plej grandaj firmaoj kaj \u015dtatoficistoj a\u0109eti viajn varojn kaj ili obeeme sekvos, des pli ke grandparte temos pri anoj de la sama klano a\u016d rektaj subuloj. \u015cmirmono povas atingi 70% de la vendokosto, sed alteco de la prezoj kovras \u0109iujn perdojn.<\/p>\n<p>En Rusio korupto kompreneble anka\u016d ekzistas, sed la kontrolado estas oble pli granda kaj punoj severaj. Prokurorejo, polico kaj FSB atente observas \u0109iujn \u015dtatoficistojn kaj sekvoj de iliaj atakoj estas detruegaj. \u0108iumonate venas informoj pri arestoj kaj kondamnoj de urbestroj, guberniestroj kaj ministroj, jam sen paroli pri malpli gravaj figuroj. Kiel mi jam diris, \u0109iuj \u015dtataj a\u0109etoj okazas nur surbaze de la a\u0109etkonkursoj, do por promocii viajn varojn necesas granda kaj fajna laboro pri a\u0109etkonkursa dokumentado por ke \u011diaj postuloj donu avanta\u011dojn nome al viaj varoj. Mi plurfoje preparis tiajn a\u0109etkonkursojn, do diru simple: komplika afero. Kaj e\u0109 se rusia \u015dtatoficisto decidos riski kaj avanta\u011digi iun liveranton, apena\u016d tio estos nekonata al li \u0109ina firmao.<br \/>\nAlia sekvo de tiu \u0109i eraro estas, ke la \u0109inaj komercistoj ofte konsideras Rusion sova\u011dejo, kies malri\u0109aj lo\u011dantoj pretas labori senpage kaj kie \u0109io a\u0109eteblas kontra\u016d gro\u015doj. Post falo de la rubla kurzo salajroj en Rusio vere i\u011dis relative malaltaj, tamen ne kompareblaj kun Afriko a\u016d Uzbekio kie oni povas dungi diplomitulojn kontra\u016d $100-200. La prezoj de varoj kompareblas kun tiuj en Orienta E\u016dropo kaj foje superas ilin.<\/p>\n<p>Anka\u016d krudaj materialoj ne estas ekstreme \u0109ipaj, ofte iliaj kostoj estas e\u0109 pli altaj ol en \u0108inio mem, kies merkato estas inundita je rusiaj kontrabanda\u0135oj. Krome eksportado de la kruda\u0135oj kiel mazuto, LNG, ligno ktp estas plejparte afero kvotata kaj strikte kontrolata, do por sukcesi en tiu merkato necesas investi multe da tempo kaj mono, ne simple veni, kapti kaj forkuri.<\/p>\n<p>Resume: estu preta al normala konkurenco. Rusoj estas e\u016dropanoj, ne sova\u011daj indianoj, do vi ne a\u0109etos \u0109i tie Manhatanon kontra\u016d manpleno da hakiloj kaj kol\u0109enoj. Kaj se vi planas investi en Rusio \u2013 preparu vian monujon. Por gajni multe \u2013 investu multe kaj laboru. Mirakloj ne okazos.<\/p>\n<p><strong>4. Rakonti fabelojn \u8bb2\u7ae5\u8bdd<\/strong><br \/>\nKiel mi jam diris, la \u0109inaj komercistoj ofte konsideras Rusion simila al afrika sova\u011dejo, do imagas rusojn kiel trogloditojn al kiuj sufi\u0109as rakonti belan fabelon kaj montri miraklon de la \u0109ina civilizacio \u2013 najlojn! Fiasko de tiaj provoj rezulti\u011das je reciproka angoro kaj elrevi\u011do.<\/p>\n<p>Mi rememoras \u0109inan komerciston, kiu arde admonis min konstruigi en Tjumena provinco gasan elektrocentralon por \u011dui \u0109ipan elektron. Mi estis mirigita. \u201c\u0108u vi imagas kiom kostos tio? Almena\u016d 1,5 \u011dis 2 miliardojn da rubloj. Krome la konstruado mem da\u016dros almena\u016d 3 \u011dis 4 jarojn\u201d. Responde a\u016ddi\u011dis esperplena entuziasmo: \u201cNe zorgu! Mono ne gravas! Ni bezonas nur pruvon, ke Gazpromo vendos gason al ni! Elektrocentraloj en \u0108inio produkti\u011das en tri monatoj, multaj estas jam pretaj, tuj a\u0109eteblaj. Nur donu al ni Gazprom-permesilon!\u201d<\/p>\n<p>Kun certaj duboj mi tamen alkondukis lin al gravuloj el la provinca registaro, verkis respektivajn leterojn, aran\u011dis intertraktojn dum kiuj li da\u016dre insistis pri profitebleco kaj realeco de sia ambicia projekto.<br \/>\nPoste mi eksciis, ke tiu ulo reprezentis firmaeton, establitan en \u0108inio anta\u016dmonate, kies investa kapacito limi\u011das je $500 mil. Do la\u016d la rusiaj normoj kaj le\u011doj li estis eta komercisto. Feli\u0109e la a\u016dtoritatoj ne eksciis tion, \u0109ar tio povus grave dama\u011di mian guanxi.<br \/>\nMi aldonu ke jam post du monatoj mi ricevis oficialan paperon de Gazpromo, kiu konfirmis ke \u011di vendos gason al tiu firmao. \u0108u necesas aldoni, ke la mirinda \u0109ina centralo venis neniam?<\/p>\n<p>Resume: ne rakontu fabelojn en Rusio. Rusoj ne estas sova\u011duloj. \u0108iuj rusiaj komercistoj kaj \u015dtatoficistoj fiinis almena\u016d unu altlernejon kaj plurfoje vizitis E\u016dropon, kie ofte studas iliaj infanoj kaj foje lo\u011das parencoj. Ili jam tedi\u011dis je \u0109inaj fabeloj, pro kiuj la \u0109inaj komercistoj gajnis en Rusio reputacion de senrespondecaj fantaziuloj. Parolu al rusoj kiel al egaluloj \u2013 tio estas sola vojo gajni estimon kaj sukceson en Rusio.<\/p>\n<p><strong>5. Ser\u0109i \u0108inion ekster \u0108inio \u4e2d\u56fd\u4e4b\u5916\u627e\u4e2d\u56fd<\/strong><br \/>\nDum jardekoj la \u0109ina registaro koncentri\u011dis je ekonomia kresko, por kio \u011di kreis tre favorajn kondi\u0109ojn por siaj entreprenistoj. Senimpostaj zonoj, \u015dtataj subvencioj, avanta\u011daj tarifoj \u2013 \u0109ion \u0109i \u0109inoj havas en sia lando kaj plu ser\u0109as e\u0109 ekster \u011di. Infana logiko.<\/p>\n<p>\u201cDonu al ni specialan tarifon pri elektro! Donu al ni tarifon kiun pagas lo\u011dantoj!\u201d insistis la menciita fantaziulo dum renkonti\u011do kun departamentestro el Tjumena provinca registaro. Tiu nur gapis mirigite. \u201cKiel kaj kial? Ni ne povas! \u0108iuj tarifoj estas reguligataj la\u016dle\u011de. Ni ne povas arbitre \u015dan\u011di \u0109ion por vi!\u201d klarigis li sen videbla sukceso. \u201cHo, rusaj a\u016dtoritatoj parolas belajn vortojn, sed estas malfleksaj, ili ne helpas al ni kiam ni petas\u201d plendis poste la \u0109ina babilulo.<\/p>\n<p>Tio memorigis al mi konduton de la adoleskantoj. Post iom kreski kaj fortiki\u011di ili ekfanfaronas, deklaras sin lertaj, sa\u011daj kaj \u0109ionpovaj, tute memstaraj kaj pretaj konkeri la mondon. Sed post lasi gepatran hejmon ili vidas, ke surstrate ludas aliaj infanoj kaj neniu speciale atendas ilin. Ke necesas interkonsenti kun la jamaj ludantoj, gajni ilian estimon kaj poste ludi je la samaj reguloj kiel \u0109iuj \u2013 ja \u0109i tie ili ne plu estas dorlotendaj beboj, sed egaluloj. Kio sekvas? Ili indignas kaj kuras reen al la gepatra domo, ploregante: \u201cTerura mondo, terura! Neniu volas cedi al ni, neniu kisas kaj karesas nin, neniu donas al ni dol\u0109ajn bombonojn. Terure!\u201d<\/p>\n<p>Resume: se vi deziras iri al granda merkato kia estas Rusio, estu preta konduti plenkreskule, do memstare kaj respondece.<\/p>\n<p><strong>6. Konsulti \u0109inojn anstata\u016d fakuloj \u4e0d\u95ee\u4e13\u5bb6\u95ee\u4e2d\u56fd\u4eba<\/strong><br \/>\nEn Okcidento popularas \u015derco: \u201cKiu estas eksperto? Iu ajn homo el alia urbo\u201d. \u011ci validas anka\u016d por \u0108inio, necesas nur anstata\u016digi aliurbanon per \u0109ino.<\/p>\n<p>Kion faras komercisto, veninta al alia lando, kies merkaton li tute ne konas? Li konsultas fakulojn, prefere lokanojn. Kion faras \u0109ina komercisto? Li ser\u0109as alian \u0109inon. Ne gravas kio li estos, sufi\u0109as havi \u0109inan aspekton kaj paroli la \u0109inan. Mi vidis propraokule kiel \u0109inoj, kiuj pretendis esti seriozaj komercistoj, pasigis horojn konsultante&#8230; \u0109inan filologon, kiu venis al Rusio por instrui en loka universitato. Tute serioze ili a\u016dskultis opinion de tiu avo, kies rusa lingvo estis&#8230; perfektigenda kaj kiu pasigas sian tempon en Rusio vagante ene de triangulo: amaslo\u011dejo por eksterlandanoj \u2013 la universitato \u2013 apuda man\u011da\u0135vendejo. Li rakontis al ili, ke Rusio estas komplika lando \u2013 dan\u011dera kaj neprognozebla kaj ili tutserioze atentis tiun \u0109i babiladon.<\/p>\n<p>Do mi jam ne miris post vidi kiel aliaj \u0109inaj komercistoj preska\u016d dungis du \u0109inajn studentinojn, hazarde renkontitajn en loka a\u0109etcentro. Tio estis tipaj \u0109ininoj, kiuj lo\u011das en Rusio dum jaroj, sed preska\u016d ne konati\u011das kun \u011diaj vivo kaj kutimoj, \u0109ar ili neniam lasas sian Bermudan triangulon: amaslo\u011dejo \u2013 universitato \u2013 a\u0109etcentroj. Ili \u0109iam komunikas nur inter si (kompreneble en la \u0109ina), do e\u0109 post kelkaj jaroj nur paroletas la rusan. Sed ili estas \u0109inoj, do jam dungindaj!<br \/>\nTio estas plia trajto de la adoleskanta konduto de la \u0109inaj etaj kaj mezaj komercistoj. Ili fanfaronas kaj aplombas esti \u0109iopovaj plenkreskuloj, sed post lasi la gepatran hejmon tuj ektimas kaj ser\u0109as se ne la gepatrojn, do almena\u016d parencojn por demandi ilin: \u201c\u0108u tiu loko estas dan\u011dera? \u0108u ni povus ludi \u0109i tie?\u201d Tio grave distingas la \u0109inojn de la e\u016dropanoj kaj usonanoj, kaj ege malaltigas iliajn \u015dancojn sukcesi en la rusa merkato.<\/p>\n<p>Resume: pri loka vivo konsultu lokanojn \u2013 fakulojn, ne \u0109inajn bazarulojn kaj studentojn.<\/p>\n<p><strong>7. Atenti la vortojn anstata\u016d la dokumentoj \u8f7b\u4fe1\u522b\u4eba\u7684\u8bdd\u800c\u4e0d\u4f9d\u9760\u516c\u6587<\/strong><br \/>\nFakte tio estas da\u016drigo de la supremenciita eraro \u2013 ser\u0109i \u0108inion ekster \u0108inio. Evidente en \u0108inio lokaj registaroj havas pli da potenco kaj rajtas la\u016dpla\u0109e \u015dan\u011di tarifojn, impostojn kaj kunlaborajn kondi\u0109ojn por iuj firmaoj. Mi diru tuj: tio tute ne eblas en Rusio.<\/p>\n<p>La \u015dtatoficistoj en Rusio (e\u0109 altranguloj kiel ministroj kaj guberniestroj) estas limigitaj kaj kontrolataj je \u0109iuj flankoj. Jes, avanta\u011daj politikoj haveblas, senpagaj terenoj riceveblas, impostaj liberigoj okazas \u2013 sed \u0109io nur la\u016de al respektivaj le\u011doj kaj reguloj.<\/p>\n<p>Pro tio la menciita departamentestro mire gapis al la \u0109ina komercisto, postulanta specialan tarifon por sia firmao. \u201cMi ne povas \u015dan\u011di la tarifojn, ili estas reguligataj de la specialaj komisionoj kaj egalaj por \u0109iuj\u201d klopodis klarigi la \u015dtatoficisto. Kompreneble vane.<\/p>\n<p>La situacio e\u0109 pli malboni\u011dis kiam li responde al la \u0109ina demando nomis mal\u011dustan tarifon kaj nur post du horoj telefonis min por agnoski sian eraron. \u201cKial li \u015dan\u011dis la tarifon? Jen kion ni timas en Rusio \u2013 neatentidaj \u015dan\u011doj! Neprognozebla lando, neprognozebla&#8230;\u201d.<\/p>\n<p>Mi penis komprenigi al ili, ke li estas nura \u015dtatoficisto, do ne rajtas \u015dan\u011di tarifojn kaj impostojn, nek e\u0109 interesi\u011dus pri tio, ja \u0109iuj kompanioj estas privataj, do nek li, nek la \u015dtato profitus je pli alta tarifo pagota de ili. Mi montris retejojn kie estas publikigitaj \u0109iuj tarifoj kaj le\u011doj pri avanta\u011daj politikoj kaj impostoj, sed kun apena\u016d rimarkinda sukceso \u2013 ja nenio povas venki infanecajn timojn.<\/p>\n<p>Resume: dungu ruslingvan konsultanton kaj esploru dokumentojn pri la fako kaj teritorio kiuj interesas vin. Kredu ne al la vortoj, sed al la dokumentoj, \u0109ar en Rusio vi pagos kaj agos la\u016d reguloj kaj le\u011doj skribitaj surpapere, ne la\u016d bu\u015daj promesoj.<\/p>\n<p><strong>8. Dungi \u0109inajn interpretistojn \u96c7\u7528\u4e2d\u56fd\u7ffb\u8bd1<\/strong><br \/>\nMi havas abundan sperton pri la \u0109inaj interpretistoj kaj krom maloftaj esceptoj povas konkludi: malbona elekto. Foje tia interpretistino preska\u016d ruinigis miajn intertraktojn en \u0108inio, \u0109ar \u015di nek komprenis la rusan, nek povis diri ion, nur balbutis kaj palpebrumis. Kelkfoje mi devis uzi Esperanton kun duobla traduko (la rusa \u2013 Esperanto \u2013 la \u0109ina) por sukcesi.<\/p>\n<p>Poste mia amikino el la Sankt-Peterburga universitato, plurjare instruinta la rusan lingvon al \u0109inoj, kaj vizitinta \u0109inajn universitatojn klarigis la kialon. \u015ci diris, ke \u011di radikas en la fu\u015da lingvoinstruado. Po 30 \u011dis 40 studentoj sidas en klas\u0109ambro kaj a\u016dskultas la instruiston legi la tekston. Ili ne parolas, nur a\u016dskultas kaj skribas. Ofte post plurjara studado de la rusa ili preska\u016d tute ne povas paroli. E\u0109 se ili studas en Rusio tio malmulte helpas, \u0109ar \u0109inoj \u0109iam lo\u011das kune, promenas kune, babilas inter si nur \u0109inlingve kaj preska\u016d tute ne kontaktas la eksteran medion.<\/p>\n<p>Do se vi volas fu\u015di viajn intertraktojn en Rusio kaj komunikadon kun viaj rusaj partneroj \u2013 dungu \u0109inan interpretiston. Pli malbona ideo povas esti nur tute rezigni je interpretado kaj esperi pri la angla. En \u0109iu ekspozicio en Rusio mi vidas standojn de \u0109inaj firmaoj, alportitaj el \u0108inio kun&#8230; anglalingvaj tekstoj kaj bro\u015duroj. Kun la sama sukceso ili povus skribi en la tibeta a\u016d ujgura. Tio havas nur unu avanta\u011don: la \u0109inaj ekspoziciuloj povas trankvile sidi \u0109e siaj tabloj kaj man\u011di vermi\u0109elon per bastonetoj. Neniu vizitanto \u011denos ilin.<\/p>\n<p>Resume: en Rusio parolu ruse. Ruslingvaj interpretistoj (inkluzive tiujn el Ukrainio, Armenio, Kaza\u0125io kaj aliaj post-sovetiaj landoj) abundas en \u0108inio, same kiel \u0109inlingvaj interpretistoj en Rusio. Ne stultumu, dungu profesiulojn.<\/p>\n<p><strong>9. Timi la sankciojn \u5bb3\u6015\u5236\u88c1<\/strong><br \/>\nPost la anekso de Krimeo kaj la milito en Donbaso okcidentaj landoj starigis plurajn sankciojn direktitajn kontra\u016d la rusiaj firmaoj kaj altranguloj. Oni multe parolas pri tio en amaskomunikiloj, oponantoj de la rusia registaro (speciale tiuj el Ukrainio) naive atendas ke tiuj \u0109i agoj detruos la rusian ekonomion kaj surgenuigos la politikan re\u011dimon. Sed la realo estas mala kaj klara: \u011dis nun ili apena\u016d grave dama\u011dis la rusian ekonomion kaj tute evidente fortigis la politikan re\u011dimon.<\/p>\n<p>Sen profundi\u011di je detaloj mi nur rimarku, ke la rusia ekonomio bazi\u011das grandparte sur la naftogasa industrio. La \u0109efa bovino de la \u015dtata bu\u011deto \u2013 Gazpromo \u2013 \u011dis nun estas ne tu\u015dita de la sankcioj. Same kiel aliaj plej grandaj firmaoj kaj industrioj. Ofte la sankcioj mem aspektas ridindaj. Ekzemple oni malpermesis transdonadon al Rusio de la teknologioj, ebligantaj elminigadon de nafto kaj gaso enmare. Sed kiu interesi\u011dos pri tiuj multekostaj projektoj \u0109e la kurantaj malaltaj naftoprezoj?<br \/>\nLa e\u016dropaj kaj usonaj firmaoj plu aktivegas en Rusio, inkluzive en la naftogasa sektoro, la Novjorka Banko plu posedas 25% de la akcioj de Gazpromo, la hidrokarbonajn rezervojn de tiu \u0109i konzerno plu a\u016dditoras la usona firmao DeGolyer and MacNaughton (la sama kiu kontrolas anka\u016d la rezervojn de la ukraina \u015dtata naftogasa firmao). Sed la \u0109inoj timas kaj tremas.<\/p>\n<p>Mi memoras kiel \u0109ina partnero skribis al mi, ke li ricevis timigan demandoliston el sia banko rilate lian kunlaboron kun Rusio. En realo temis pri kelkaj demandoj, respondoj al kiuj devis montri, \u0109u tiu persono observas la sankciojn a\u016d ne. Mi klopodis trankviligi lin, diris ke sufi\u0109as respondi sincere kaj klare. \u201cRigardu la demandojn. \u0108u vi havas rilaton al la milita industrio de Rusio? \u0108u vi havas komercajn projektojn en Krimeo? \u0108u vi rilatas al elminigado de nafto kaj gaso en maro?\u201d Sed la timema \u0109ino plu maltrankvilis: \u201cFacilas tion diri por vi, sed mi estos sola en la banko kaj mi devos respondi&#8230;\u201d.<br \/>\nDo dum firmaoj el la landoj, kiuj iniciatis tiujn sankciojn, plu agadas en Rusio kaj fajfas pri tiuj stulta\u0135oj, la \u0109inaj komercistoj timas sian ombron kaj cedas la rusian merkaton al la okcidentaj konkurantoj.<\/p>\n<p>Resume: por vere eviti la sankciojn legu listojn de firmaoj kaj sektoroj, trafitaj de ili, en la retejoj de la \u015ctata Departamento de Usono kaj de la E\u016dropa Koncilio. Ekzemple en mia urbo Tjumeno la sankcioj trafis agrikulturejon suburban. Ne a\u0109etu terpomojn tie, mi petas!<\/p>\n<p><strong>10. Starti en Moskvo \u59cb\u4e8e\u83ab\u65af\u79d1<\/strong><br \/>\nKonoj de la \u0109inoj pri Rusio estas tre limigitaj, do plejparto de ili konas nur tri urbojn \u2013 Moskvon, Sankt-Peterburgon kaj Tomskon kun tiea fama universitato. \u0108io alia estas konsiderata sova\u011dejo neglektenda. Pro tio ili preska\u016d senescepte lan\u0109as sian komercon en Moskvo \u2013 kaj trafas kaptilon.<br \/>\nLa rusoj \u0109iam diras, ke ekzistas Moskvo kaj ekzistas Rusio \u2013 ili bone konas la diferencon. La rusia \u0109efurbo estas bela, moderna kaj&#8230; multekosta. Salajroj estas oble pli altaj, same kiel kostoj de nemovebla\u0135oj (inkluzive luadon) kaj servoj. Starto en Moskvo neeviteble sekvigas konsiderindajn elspezojn \u2013 ne nur inicajn, sed anka\u016d kurantajn.<\/p>\n<p>La infrastrukturo estas moderna, sed en la granda urbo nenio funkcias rapide. Vi ne povas plani kelkajn renkonti\u011dojn en malsamaj urbopartoj, ja veturado tra la \u0109iamaj urbo\u015dtopi\u011doj okupas horojn. Senda\u0135oj el Moskvo ofte iras unu semajnon kaj duonon de tiu tempo pasigas en moskvaj deponejoj, \u0109iam super\u015dtopitaj kaj foraj. Pro urbotrafikaj problemoj plejparto de komercaj oficejoj malfermi\u011das je la 10a (estraranoj ofte venas je la 11a). Do imagu la tempodiferencon \u2013 4 horojn somere kaj 5 vintre. \u0108inoj venas al sia oficejo en Pekino je la 9a, sed la unua \u015danco kontakti sian moskvan reprezentejon ili havos nur je la 14a somere kaj je la 15a vintre. Kompreneble se estraranoj en Moskvo venos \u011dustatempe, ne je la 11a kiel kutime.<\/p>\n<p>La saman problemon vi alfrontos anka\u016d ene de Rusio, jam ekzemple tempodiferenco inter Moskvo kaj Irkutsko estas 5 horoj, kiam je 10a moskvanoj venas al siaj oficejoj, iliaj klientoj en Irkutsko jam preska\u016d finis la labortagon, je jam estas la 15a.<\/p>\n<p>\u0108u temas pri la afero neevitebla? Kompreneble ne kaj la rusiaj komercistoj bone scias tion. Sendube ekzistas sektoroj, kie moskva oficejo donos al vi certajn avanta\u011dojn \u2013 ekzemple se vi planas okupi\u011di pri financoj, komputiko a\u016d elektronika industrio, la plej bona loko estas Moskvo. Sed se viaj klientoj estas ma\u015dinkostruaj firmaoj \u2013 iru al Uralo, se tiuj naftogasaj a\u016d energiaj kompanioj \u2013 iru al Siberio ktp. Tio ne signifas ke vi devas forgesi pri Moskvo por \u0109iam \u2013 oficejo en la \u0109efurbo povos aperi poste kiel bela fasado de la kreskinta firmao kaj kontaktejo kun la plej grandaj klientoj. Kvankam e\u0109 tio ne estas nepra regulo.<br \/>\nBona ekzemplo tiurilate estas Sergej Galickij, unu el la plej sukcesaj rusiaj entreprenistoj, tre estimata en la komerca medio pro siaj sendependeco kaj raciemo. En 1998 li malfermis sian unuan man\u011da\u0135vendejon &#8220;Magnit&#8221; en Krasnodaro \u2013 urbo en la suda parto de Rusio. Lia vendoreto kreskis, tamen li ne rapidis al la \u0109efurbo kaj anstata\u016de iris al&#8230; provincoj! Kaj tio estis ne fantzaia\u0135o, sed pura raciemo. &#8220;Mi demandis min, kiam en vila\u011do Staroni\u0135nestolbovskaja aperos Carrefour?&#8221; rememoris li poste. &#8220;Se konsideri ke al mi restis en plej bona kazo 40 vivojaroj \u2013 neniam. Tiu respondo kontentigis min.&#8221;<\/p>\n<p>Nerimarkita de la pli fortaj konkurentoj, li ekspansiis al la regionoj kaj rapide starigis kolosan vendoreton, kiu jam en 2006 havis 1500 vendejojn. Neniu konis lian varomarkon, do li povis lui ejojn la\u016d normalaj prezoj kaj ne timi atakojn de la konkurantoj. Nur en 2013, post avanci la plej grandan vendokonzernon X5 Retail Group, li malfermis siajn unuajn vendejojn en Moskvo. \u0108io okazis kiel li supozis \u2013 la konkurentoj tuj atakis lin, amaskomunikiloj disvastigis kalumniojn pri a\u0109aj man\u011da\u0135oj en &#8220;Magnit&#8221;, lokaj a\u016dtoritatoj fermis \u0109iujn moskvajn vendejojn pro &#8220;sanitaraj konsideroj&#8221;. Sed li jam ne timis tiujn furioza\u0135ojn, ja malanta\u016d li estis la tuta Rusio kie funkciis miloj da liaj vendejoj.<\/p>\n<p>En 2017 &#8220;Magnit&#8221; denove okupis la duan lokon en la rusia Forbes \u2013 tuj post la naftogasa firmao Lukoil. \u011ci posedas 17 mil vendejojn, havas 271 mil dungitojn kaj \u0109iujare vendas je pli ol unu triliono da rubloj. &#8220;Magnit&#8221; i\u011dis unu el la 5 plej kostaj varomarkoj de Rusio.<\/p>\n<p>Sed jen la plej \u015doka fakto: la \u0109efsidejo de la firmao plu trovi\u011das en Krasnodaro. Same kiel la \u0109efsidejo de Surgutneftegaso, unu el la plej sukcesaj kaj estimataj naftofirmaoj de Rusio, plu trovi\u011das en Surguto (Okcidenta Siberio) \u2013 samloke kiel tiu de Utair, la plej granda helikoptera kompanio en la mondo. Kial? \u0108ar tie trovi\u011das iliaj \u0109efaj klientoj kaj partneroj, ja Tjumena provinco estas naftogasa koro de Rusio. Krome ili scias, ke \u0109i tie ili estas gravaj impostpagantoj kaj lokaj a\u016dtoritatoj subtenos kaj helpos ilin \u0109iaflanke. En Moskvo ili estus \u0109irka\u016ditaj de la konkurantoj kaj la potenculoj apena\u016d zorgos pri ili.<\/p>\n<p>Resume: anta\u016d starti vian komercon en Rusio, \u011duste elektu lokon konsiderinte \u0109iujn faktorojn, inkluzive konkurencan medion, \u0109eeston de eventualaj klientoj, atingeblon de resursoj kaj rilatojn al lokaj a\u016dtoritatoj. Mi certas ke je almena\u016d 70% kazoj la plej trafa loko trovi\u011dos ekster Moskvo.<\/p>\n<p>Mi povus da\u016drigi, sed tio certe jam sufi\u0109as por kompreni la plej gravan konkludon: por komerci en Rusio agadu serioze kaj respondece kiel en iu ajn evoluinta lando. Ne ser\u0109u miraklojn, nek atendu gepatran dorlotadon. Esploru la merkaton, dungu fakulojn, preparu komercan planon kaj realigu \u011din \u2013 realisme, sen rakonti fabelojn kaj timi sova\u011dajn ind\u011denojn. La tuta mondo sukcesas komerci en Rusio, do simple sekvu la vojon de e\u016dropanoj kaj usonanoj, kaj detruu imagon de la \u0109inaj komercistoj en Rusio kiel fantaziemaj babiluloj, intertraktado kun kiuj estas nur vana perdo de la tempo.<\/p>\n<p>2018.10.28<\/p>\n<p>el <a href=\"https:\/\/stanobelov.blogspot.com\">Stano<\/a><\/p>\n<p><a href=\"https:\/\/stanobelov.blogspot.com\/2018\/10\/10-cefaj-eraroj-de-la-cinaj-komercistoj.html\">\u539f\u6587<\/a>\u914d\u6709\u56fe\u7247<\/p>\n<p><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/rigardi-la-mondon-per-esperanto\">\u8fd4\u56de\u672c\u680f\u76ee\u76ee\u5f55 reveni al la listo de tiu \u0109i rubriko<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Oni ofte parolas pri kunlaboro inter \u0108inio kaj Rusio. P\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/rigardi-la-mondon-per-esperanto\/10-cefaj-eraroj-de-la-cinaj-komercistoj-en-rusio\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":4915,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/5507"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5507"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/5507\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/4915"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5507"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}