{"id":5515,"date":"2019-04-22T00:14:08","date_gmt":"2019-04-21T16:14:08","guid":{"rendered":"http:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=5515"},"modified":"2024-10-25T14:00:40","modified_gmt":"2024-10-25T06:00:40","slug":"transporto-en-kubo-artefarita-kolapso","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/rigardi-la-mondon-per-esperanto\/transporto-en-kubo-artefarita-kolapso\/","title":{"rendered":"Transporto en Kubo \u2013 artefarita kolapso \u53e4\u5df4\u4ea4\u901a\u2014\u2014\u4eba\u4e3a\u7684\u4e0d\u666f\u6c14"},"content":{"rendered":"<p><b>\u0108iutage mi vidas en interreto fotojn de antikvaj kubaj a\u016dtoj kaj legas fascinitajn reagojn de la romantikaj turistoj: \u201cHo, belaj kubaj a\u016dtoj!\u201d Kun la sama sukceso ili povus admiri afrikajn infanojn, duonmortajn pro malsato: \u201cHo, kiom sveltaj!\u201d<\/b><\/p>\n<p>Tiuj porturismaj amuza\u0135oj estas signo de la terura transporta krizo, kiun kreis kaj kun granda klopodo subtenas la kuba registaro. \u0108u vi vere kredas ke la kubanoj tiom \u015dategas la malnovajn a\u016dtojn, ke ne deziras anstata\u016dgi ilin? La kialo estas tre simpla kaj stulta: ili ne havas aliajn a\u016dtomobilojn.<\/p>\n<p>Kubo ne havas propran a\u016dtan industrion, do tute dependas de importo. La \u015dtato a\u0109etas la a\u016dtojn eksterlande, sed en eta kvanto tute ne sufi\u0109a, do fakte ne eblas a\u0109eti ilin en normala \u015dtata vendejo (tiuj privataj mankas). Tamen proksime trovi\u011das Meksiko, Haitio kaj dekoj de aliaj landoj, kie oni povas a\u0109eti uzitan, sed modernan a\u016dton en normala stato kontra\u016d kelkmil dolaroj. Do kial homoj ne faras tion?<\/p>\n<p>La respondo \u0109iam estas la sama: malpermeso. La kuba registaro malpermesas al privatuloj alporti la a\u016dtojn de eksterlande. Tute. Sola escepto estas farita por la personoj nebule difinitaj kiel homoj kun grandaj meritoj anta\u016d la patrujo.<\/p>\n<p>Sed evidente tio ne sufi\u0109is por efike turmenti sian popolon, do la registaro iris plu kaj malpermesis anka\u016d&#8230; vendi la a\u016dtojn eksterlanden. Denove la kubanoj trafis kaptilon: ili ne povas a\u0109eti novajn a\u016dtojn, nek vendi siajn antikva\u0135ojn. Ideala solvo, \u0109u ne?<\/p>\n<p>La sekvoj estas katastrofaj. Dum la komunisma regado la kuba a\u016dtaro kaduki\u011dis neimageble kaj nun aspektas kiel bildo el iu fantasta filmo pri la Tero post nuklea milito. La\u016d stratoj veturas sovetiaj markoj kiel Lada (la unuaj ses modeloj, ne plu produktataj en Rusio), Moskvich (ne plu produkata ekde 2005), foje Volga (\u0109esigita en 2010) kaj sennombraj usonaj a\u016dtoj fabrikitaj en la 1950-1960aj jaroj.<\/p>\n<p>Manpleno da ili vere estas zorgeme resta\u016dritaj ekstere (interna\u0135o estas muntita el tiom da diversa\u0135oj, ke \u015dokus ajnan kolektiston) por amuzi la turistojn. Sed 99% estas rustaj dinosa\u016droj, kiuj movi\u011das kun granda bruo, paneas \u0109iutage, eligas nigrajn odora\u0109ajn nebulojn kaj havas nenian rilaton al sekureco.<\/p>\n<p>Unue mi naive ser\u0109is sekureczonojn, sed poste komprenis ke la kubanoj ne uzas ilin ne pro malzorgemo \u2013 ili simple mankas, same kiel plejparto de aliaj sekureciloj. Do apena\u016d estas mirinda afero, ke en 2016 la\u016d oficialaj datumoj sur la insulo en 1070 akcidentoj pereis 314 homoj.<\/p>\n<p>Sed e\u0109 tiuj ruba\u0135oj kostas multege. Malnova Lada kostas 10 mil CUC, simplega \u0109ina Geely 28 mil ktp. Do ege malmultaj feli\u0109uloj, kiuj posedas la a\u016dtojn, ekspluatas ilin \u011dis tiuj fera\u0135oj tute disfalos.<\/p>\n<p>En Rusio la \u015dtato dum pluraj jaroj pagis al homoj por ke ili fordonu siajn malnovajn a\u016dtojn kaj a\u0109etu la novajn, strebante tiel stimuli la lokan produktadon, protekti ekologion kaj altigi trafiksekurecon. La kuba \u015dtato evidente havas tute kontra\u016dajn celojn \u2013 \u011di \u0109iaflanke klopodas por ke la kubanoj ne povu a\u0109eti novajn a\u016dtojn kaj plu uzu la arkaikajn rusta\u0135ojn, detruante ekologion kaj siajn vivojn pro manko de iu ajn sekureco.<\/p>\n<p>La kaptilo estas same perfekta kiel kaze de medicino kaj telekomunikado, \u0109ar oni malpermesas importadon ne nur de la a\u016dtoj, sed anka\u016d de la a\u016dtopartoj. La doganejo atente kontrolas \u0109iujn sakojn kaj konfiskas tiun teruran kontrabandon. La situacio estas speciale absurda, \u0109ar Kubo ne havas lokan a\u016dtoproduktadon, do tiuj drakaj restriktoj ne povas helpi al iu ajn krom la \u015dtata monopolo.<\/p>\n<p>Bone, sed restas aliaj eblecoj \u2013 motorcikloj kaj bicikloj, pensas naiva e\u016dropano, en kies cerbo jam formi\u011das bela imago de la verda insulo kun malrapida, sed ekologie amikeca trafikado. Kompreneble tio estas nura fantazia\u0135o.<\/p>\n<p>Importado de la motorcikloj estas same malpermesita. Pli \u011duste oni rajtas alporti de eksterlande la motorciklon, nur sen&#8230; motoro. La motoro registrendas aparte kaj alporti \u011din estas problemo preska\u016d tute ne solvebla.<\/p>\n<p>Kubano rajtas alporti elektran motorciklon, kiu post pago de la imposto kostos kelkmil dolarojn, sed almena\u016d ne 14 mil kiel benzina analogo Suzuki.<\/p>\n<p>Tamen Lisi diris, ke tio estas nura mal\u015dparo de mono, \u0109ar la elektraj motorcikloj estas plastaj, do post la unua falo ili rompi\u011das kaj fakte ne ripareblas (iliaj partoj anka\u016d estas deficito). Mi vidis la kubajn stratojn kaj \u015doseojn ekster la turismaj itineroj, do kredu min \u2013 fali sur ili estas tre facila afero. Foje Lisita mem pasigis longan tempon en lito post tia akcidento, do \u015di \u011duis la sekvojn plenforte.<\/p>\n<p>\u0108io dirita rilatas anka\u016d al bicikloj. E\u0109 se vi sukcesos a\u0109eti \u011din la unua riparbezono ka\u016dzos al vi kapdoloron tiom teruran, ke vi damnos la a\u0109etotagon.<\/p>\n<p>Kio restas? Superplenaj busoj (la \u015dtataj), itineraj taksioj (la kooperativaj), taksioj (plejparte privataj). 15-minuta veturado en taksio kostas 10-15 CUC \u2013 duonon de la monata salajro.<\/p>\n<p>Sed la\u016dlonge de \u0109iuj stratoj en Havano oni povas vidi homojn kiuj svingas la manojn, esperante kapti taksion.<\/p>\n<p>Ah jes, restas anka\u016d \u0109evaloj! Mi ne \u015dercas!<\/p>\n<p>En Kubo oni povas vidi \u0109eval\u0109arojn ne kiel porturistajn amuza\u0135ojn, sed kiel normalajn transportilojn.<\/p>\n<p>En la \u0109efurbo ili malpli oftas, sed en la malri\u0109a Guantanamo la \u0109eval\u0109aroj renkonteblas \u0109iupa\u015de kaj kostas 2 CUP, do e\u0109 malpli ol motorciklo-taksiistoj <a href='https:\/\/www.east-gonflable.fr\/e106-jeux-gonflables.html' style=\"color: black; text-decoration: none;\">jeux gonflables<\/a>.<\/p>\n<p>En kamparo ili estas preska\u016d sola transportilo. Jen plia glora atingo de la duonjarcenta komunisma eksperimento \u2013 mezepoko en \u0109iutaga vivo de la tuta nacio.<\/p>\n<p><a href=\"https:\/\/stanobelov.blogspot.com\/2019\/01\/transporto-de-kubo-artefarita-kolapso.html\">\u539f\u6587<\/a>\u914d\u6709\u7167\u7247<\/p>\n<p><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/rigardi-la-mondon-per-esperanto\">\u8fd4\u56de\u672c\u680f\u76ee\u76ee\u5f55 reveni al la listo de tiu \u0109i rubriko<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>\u0108iutage mi vidas en interreto fotojn de antikvaj kubaj \u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/rigardi-la-mondon-per-esperanto\/transporto-en-kubo-artefarita-kolapso\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":4915,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/5515"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5515"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/5515\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/4915"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5515"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}