{"id":5537,"date":"2019-05-09T22:01:08","date_gmt":"2019-05-09T14:01:08","guid":{"rendered":"http:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=5537"},"modified":"2022-03-31T20:16:19","modified_gmt":"2022-03-31T12:16:19","slug":"mangi-insektojn","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/rigardi-la-mondon-per-esperanto\/mangi-insektojn\/","title":{"rendered":"Man\u011di Insektojn \u98df\u7528\u6606\u866b"},"content":{"rendered":"<p>La lasta kalkulo montris, ke la kvanto da malsatantaj homoj en la mondo kreskis. Ili nun estas pli ol 800 milionoj. Tio signifas, ke el \u0109iu grupo de 9 personoj, po unu ne ricevas sufi\u0109an kvanton da nutra\u0135oj por bona sano. Aliflanke, multaj studoj montris anka\u016d, ke \u0109irka\u016d unu kvarono el la tuta nutra\u0135aro produktata en la mondo forperdi\u011das pro neefika strategio de konservado kaj distribuado. Kruela paradokso.<\/p>\n<p>Sendepende de politikaj vidpunktoj, sciencistoj klopodas trovi sanajn, ta\u016dgajn solvojn, \u0109ar la monda lo\u011dantaro plu kreskas kaj al la naturmedio ne mankas problemoj. Inter la eblecoj, oni nuntempe serioze konsideras la produktadon de nutra\u0135oj faritaj per insektoj. En a\u016dstralia universitato, oni intencas aldoni al ordinaraj menuoj \u201cakridan viandon\u201d kaj aliajn similajn.<\/p>\n<p><img decoding=\"async\" loading=\"lazy\" class=\"size-medium alignleft\" src=\"http:\/\/reto.cn\/rigardi-la-mondon\/bildoj\/insekto-1.jpg\" width=\"400\" height=\"266\" \/>Por multaj homoj, la ideo man\u011di insektojn \u015dajnas absurda, sed enketo montris, ke \u011di jam estas praktikata en pli ol cent landoj. En okcidentaj landoj, oni ankora\u016d ne akceptas tiun alternativon. Tamen, oni supozas, ke \u011di estus pli facile akceptata, se la insektoj estus aldonitaj post procezado, tiel ke oni ne perceptus ilin. Oni kreis ekzemple insektan glacia\u0135on tre bongustan, la\u016ddire.<\/p>\n<p>Tiu esplorado jam okazas de pluraj jaroj. Oni jam dokumentis pli ol 2000 speciojn de man\u011deblaj insektoj, el kiuj oni povas ricevi proteinon, mineralojn kaj gravajn vitaminojn. Kompare kun la produktado de bova kaj similaj viandoj, \u011di estas multe pli favora al la naturmedio, \u0109ar \u011di liveras multe malpli da gasoj en la atmosferon. E\u0109 a\u016dtoritatuloj en la Organizo de Unui\u011dintaj Nacioj emas akcepti la ideon, kiu celas mildigi la mankon de ta\u016dgaj nutra\u0135oj en la mondo.<\/p>\n<p>Unu el la manieroj uzi insektojn por homa nutrado estas nerekta. Oni povas man\u011digi aliajn bestojn per pulvoro farita el insektoj. Oni povas aldoni \u011dis 15 procentojn da pulvorigitaj larvoj al la nutra\u0135oj liverataj al kokidoj, ekzemple, kaj tio ne influas la aromon, guston, sukecon kaj molecon de la koncerna kokida viando. Cetere, en la naturo, kokidoj man\u011das insektojn, kompreneble. Anka\u016d aliaj bestoj \u201cnormale\u201d man\u011dataj de homoj povas esti nutrataj per insektoproduktoj.<\/p>\n<p>Usona universitato, en la jaro 2018, publikigis studa\u0135on pri la efiko de faruno farita el griloj, por homa konsumo. Oni trovis, ke kreskis la kvanto da favoraj mikroboj kaj substancoj en la intesto de tiuj, kiuj englutis certan kvanton da tiu faruno, dum certa tempo. La esploristoj konsideras, ke \u011di estas avanta\u011da, kompare kun bova viando.<\/p>\n<p>el <a href=\"http:\/\/esperantaretradio.blogspot.com\/2019\/05\/mangi-insektojn.html\">http:\/\/esperantaretradio.blogspot.com\/2019\/05\/mangi-insektojn.html<\/a><\/p>\n<p><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/rigardi-la-mondon-per-esperanto\">\u8fd4\u56de\u672c\u680f\u76ee\u76ee\u5f55 reveni al la listo de tiu \u0109i rubriko<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>La lasta kalkulo montris, ke la kvanto da malsatantaj h\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/rigardi-la-mondon-per-esperanto\/mangi-insektojn\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":4915,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/5537"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5537"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/5537\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/4915"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5537"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}