{"id":5545,"date":"2019-05-15T00:38:24","date_gmt":"2019-05-14T16:38:24","guid":{"rendered":"http:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=5545"},"modified":"2022-03-31T20:15:43","modified_gmt":"2022-03-31T12:15:43","slug":"la-rifugintoj-ne-estas-rifugintoj","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/rigardi-la-mondon-per-esperanto\/la-rifugintoj-ne-estas-rifugintoj\/","title":{"rendered":"La \u00bbrifu\u011dintoj\u00ab ne estas rifu\u011dintoj"},"content":{"rendered":"<p><img decoding=\"async\" loading=\"lazy\" class=\"alignnone size-medium\" src=\"http:\/\/reto.cn\/rigardi-la-mondon\/bildoj\/rifughinto.jpg\" width=\"755\" height=\"425\" \/><\/p>\n<p>Ekde 2015 amasoj da homoj el\u00a0<strong>Arabaj<\/strong>\u00a0kaj\u00a0<strong>Afrikaj<\/strong>\u00a0landoj venis en la landojn de\u00a0<strong>E\u016dropa Unio.<\/strong>\u00a0Trans la maro per malnovaj \u015dipa\u0109oj a\u016d per-piede tra\u00a0<strong>Turkujo.<\/strong>\u00a0La fina celo de la plej multaj el ili estis\u00a0<strong>Germanujo,<\/strong>\u00a0pli ol unu miliono iris \u0109i tien. Estas\u00a0<strong>disertantoj el Sirio,<\/strong>\u00a0homoj kiuj fu\u011das el\u00a0<strong>Afganio<\/strong>\u00a0pro la milito en sia lando kaj plejparte\u00a0<strong>junaj viroj<\/strong>\u00a0ser\u0109antaj nur pli bonan ekonomian vivo. Malgra\u016d la fakto, ke oni nomas ilin \u0109iujn\u00a0<strong>rifu\u011dintoj,<\/strong>\u00a0nur la plej malmultaj el ili estas\u00a0<strong>rifu\u011dintoj la\u016d \u011ceneva Konvencio.<\/strong>\u00a0La aliaj estas\u00a0<strong>kontra\u016d-le\u011de<\/strong>\u00a0en Germanujo.<\/p>\n<p>S-ino Kanceliero D-ino\u00a0<em>Angela MERKEL,<\/em>\u00a0anka\u016d estro de la kristandemokratoj en Germanujo,\u00a0<strong>malobeis<\/strong>\u00a0partojn de\u00a0<strong>Baza Le\u011do<\/strong>\u00a0(konstitucio),\u00a0<strong>rompis internaciajn kontraktojn<\/strong>\u00a0kaj\u00a0<strong>ne atentis diversajn le\u011dojn<\/strong>\u00a0por akcepti la tiel-nomatajn\u00a0<strong>rifu\u011dintojn<\/strong>\u00a0en\u00a0<strong>Germanujo.<\/strong>\u00a0Fakuloj pri konstitucia juro parolas pri\u00a0<strong>rompo de la konstitucio.<\/strong>\u00a0Preska\u016d \u0109iuj Germanaj politikistoj kaj \u0135urnalistoj tamen honoras\u00a0<em>MERKEL<\/em>-on pro \u015dia bona koro, \u015dia humana decido inviti la homojn en\u00a0<strong>Germanujon,<\/strong>\u00a0kaj la\u00a0<strong>\u00bbrifu\u011dintoj\u00ab<\/strong>\u00a0nomas \u015din \u00bbPanjo\u00a0<em>Merkel\u00ab.<\/em>\u00a0Kritikantojn de \u015dia politiko oni nomas malamikoj de eksterlandanoj, rasistoj, ekstrem-dekstruloj, novnazioj (ver\u015dajne la plej malica ofendo en Germanujo).<span id=\"more-186\"><\/span><\/p>\n<p>Politikistoj de aliaj landoj de\u00a0<strong>E\u016dropa Unio,<\/strong>\u00a0kiuj ne pretas akcepti la politikon de\u00a0<em>MERKEL,<\/em>\u00a0estas akre atakataj en la\u00a0<strong>Germana gazetaro:<\/strong>\u00a0ekzemple s-ro\u00a0<em>Viktor ORBAN,<\/em>\u00a0\u0109efministro de\u00a0<strong>Hungarujo,<\/strong>\u00a0kaj s-ino\u00a0<em>Beata SZYDLO,<\/em>\u00a0\u0109efministro de\u00a0<strong>Pollando.<\/strong>\u00a0Oni nomas ilin kontra\u016d-demokratoj. Je la komenco de la\u00a0<strong>popolmigrado,<\/strong>\u00a0<em>MERKEL<\/em>\u00a0deklaris: \u00bbNi majstros tion!\u00ab (germane\u00a0<em>Wir schaffen das!<\/em>) Sed \u015di diris neniam kiel-maniere. \u0108u\u00a0<em>MERKEL<\/em>\u00a0estas bona homo, bona politikisto, kiu nur intencas helpi?<\/p>\n<p>Kontraktoj inter\u00a0<strong>E\u016dropa Unio<\/strong>\u00a0kaj\u00a0<strong>Afriko<\/strong>\u00a0detruas la industriojn en la\u00a0<strong>Afrikaj\u00a0<\/strong>landoj. Subvenciitaj, malmultekostaj produktoj el\u00a0<strong>E\u016dropa Unio<\/strong>\u00a0\u2013 ekzemple tekstila\u0135oj kaj agrokulturaj produktoj \u2013 elpu\u015das lokajn varojn.\u00a0<em>MERKEL<\/em>\u00a0subtenas la sankciojn kontra\u016d\u00a0<strong>Sirio,<\/strong>\u00a0sekve en la lando mankas varojn kaj rezervajn ma\u015dinpartojn.\u00a0<strong>Germanujo<\/strong>\u00a0finis pagi por la tendaroj de rifu\u011dintoj en\u00a0<strong>Libano<\/strong>\u00a0kaj aliaj landoj.\u00a0<em>MERKEL<\/em>\u00a0ne estas bonkora homo a\u016d politikisto. \u015cia politiko ka\u016dzas, ke milionoj da homoj\u00a0<strong>suferas<\/strong>\u00a0en iliaj landoj respektive rifu\u011dejoj.<\/p>\n<p>La plej multaj, do \u0109irka\u016d 80 procentoj de la\u00a0<strong>kontra\u016d-le\u011daj<\/strong>\u00a0<strong>enmigrantoj<\/strong>\u00a0en\u00a0<strong>Germanujo<\/strong>\u00a0venis sen legitimiloj. Sed preska\u016d \u0109iu el ili posedas po\u015dtelefonon (<em>Smartphone<\/em>). Multaj el ili\u00a0<strong>mensogis<\/strong>\u00a0koncerne la propra nacieco respektive la ka\u016dzo forlasi la propran landon.\u00a0<strong>\u00bbJunuloj\u00ab<\/strong>\u00a0estas jam plenkreskuloj.\u00a0<strong>Mahometanoj<\/strong>\u00a0atakas kristanojn en komunaj domoj. Parto de la\u00a0<strong>mahometanoj<\/strong>ne pretas akcepti man\u011da\u0135on el la manoj de virinoj. Ili\u00a0<strong>ofendas<\/strong>\u00a0virinojn, e\u0109 oficistinojn per vortoj, gestoj kaj agoj. Ofte oni devas legi, ke iu\u00a0<strong>kontra\u016d-le\u011da<\/strong><strong>enmigranto<\/strong>\u00a0atakis Germanon vokante\u00a0<strong>\u00bbAlaho estas la plej granda!\u00ab<\/strong>\u00a0Fakte multaj\u00a0<strong>Germanaj virinoj<\/strong>\u00a0timas nun sole promeni post sunsubiro.<\/p>\n<p>La plejmulto de la Germanaj politikistoj kaj \u0135urnalistoj kontra\u016ddiras: Estus nur unikaj kazoj! Ili asertas, ke informoj pri tiaj okaza\u0135oj estus plejparte fu\u015daj respektive mensogoj (angle\u00a0<em>Fake News<\/em>). Fakte multaj en TTT troigas pri tiaj okaza\u0135oj. Sed estas anka\u016d fakto, ke la gvida gazetaro kaj la sendostacioj en\u00a0<strong>Germanujo<\/strong>\u00a0penas\u00a0<strong>silentigi<\/strong>\u00a0la veron. Oficistoj estas maldungitaj, \u0109ar ili informis la publikon pri multfoja trompado fare de\u00a0<strong>kontra\u016d-le\u011daj<\/strong>\u00a0<strong>enmigrantoj<\/strong>. Oni faras enketojn kontra\u016d policistoj, kiuj informis pri la vera, krima konduto de\u00a0<strong>kontra\u016d-le\u011daj<\/strong>\u00a0<strong>enmigrantoj.<\/strong>\u00a0La federacia ministro pri justeco fondis agentejon por kontroli artikolojn kaj komentojn (kaj eble neigi ilin) ekzemple en\u00a0<em>Facebook,<\/em>komerca babilejo en TTT; do ni havas denove\u00a0<strong>cenzurejon.<\/strong><\/p>\n<p>En\u00a0<strong>Germanujo<\/strong>\u00a0vivas homoj el diversaj landoj kaj regionoj kun diversaj religioj:\u00a0<strong>Bahaismo, Budhismo, Hinduismo, Islamo, Judismo, Konfuceanismo, Kristanismo, Sikismo, \u015cintoismo, Taoismo, Zoroastrismo.<\/strong>\u00a0Gravajn problemojn ni havas aparte nur kun la\u00a0<strong>mahometanoj.<\/strong>\u00a0Parto de ili postulas apartajn rajtojn. Beda\u016drinde multaj Germanoj pretas plenumi tiujn postulojn. Tro ofte pro la barbareca estinteco de\u00a0<strong>Germanujo.<\/strong>\u00a0Sed fakte la Germanaj fa\u015distoj (nazioj) bone kunlaboris kun diversaj gvidantoj de Islamo. Ili ne estis viktimoj de\u00a0<strong>Germanujo,<\/strong>\u00a0ili estis aliancanoj.<\/p>\n<p>En\u00a0<strong>Berlino,<\/strong>\u00a0\u0109efurbo de Germanujo, \u0109irka\u016d 80.000\u00a0<strong>kontra\u016d-le\u011daj enmigrantoj<\/strong>alvenis. Unue regis \u0125aoso. Sed pa\u015do post pa\u015do \u0109iu el ili ricevis lokon en tranoktejo, man\u011da\u0135on kaj vestojn; \u0109iu ricevas subtenon fare de la \u015dtataj instancoj. En\u00a0<strong>Berlino<\/strong>anka\u016d \u0109irka\u016d 15.000\u00a0<strong>senhejmuloj<\/strong>\u00a0vivas. Ili ne ricevas lokojn en tranoktejoj, nutra\u0135on kaj vestojn de la Berlinaj \u015dtataj instancoj. En kelkaj kvartaloj staras nun tute novaj domoj kun belaj lo\u011dejoj por la\u00a0<strong>tiel-nomataj rifu\u011dintoj<\/strong>\u00a0\u2013 sed ne por\u00a0<strong>senhejmuloj.<\/strong>\u00a0En\u00a0<strong>Berlino<\/strong>\u00a0vivas anka\u016d\u00a0<strong>almozuloj,<\/strong>\u00a0kaj multaj infanoj devas iri en la lernejon sen anta\u016de matenman\u011di. Preska\u016d la tuta politiko rondiras nun \u0109irka\u016d la\u00a0<strong>tiel-nomataj rifu\u011dintoj.<\/strong><\/p>\n<p>Pli kaj pli multaj Germanoj ribelas kontra\u016d \u0109i tiu politiko, kontra\u016d la videblaj\u00a0<strong>maljusta\u0135oj.<\/strong>\u00a0Pro la ege altaj kostoj koncerne la\u00a0<strong>kontra\u016d-le\u011daj enmigrantoj<\/strong>\u00a0(en 2016 pli ol 20 miliardoj da e\u016droj), la registaro planas\u00a0<strong>altigi la impostojn,<\/strong>\u00a0kaj la Germanoj devos pli longe labori anta\u016d la pensio. Sed la registaro anka\u016d planas informi pri tio la popolon nur post la baloto en \u0109i tiu jaro.<\/p>\n<p>el <a href=\"https:\/\/rimarkojmiajenesperanto.wordpress.com\/2017\/03\/11\/la-rifugintoj-ne-estas-rifugintoj\">https:\/\/rimarkojmiajenesperanto.wordpress.com\/2017\/03\/11\/la-rifugintoj-ne-estas-rifugintoj<\/a><\/p>\n<p><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/rigardi-la-mondon-per-esperanto\">\u8fd4\u56de\u672c\u680f\u76ee\u76ee\u5f55 reveni al la listo de tiu \u0109i rubriko<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Ekde 2015 amasoj da homoj el\u00a0Arabaj\u00a0kaj\u00a0Afrikaj\u00a0landoj \u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/rigardi-la-mondon-per-esperanto\/la-rifugintoj-ne-estas-rifugintoj\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":4915,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/5545"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5545"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/5545\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/4915"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5545"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}