{"id":5654,"date":"2019-05-25T19:51:57","date_gmt":"2019-05-25T11:51:57","guid":{"rendered":"http:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=5654"},"modified":"2022-01-31T15:08:35","modified_gmt":"2022-01-31T07:08:35","slug":"paso-sesa","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-sesa\/","title":{"rendered":"\u7b2c6\u8bfe Pa\u015do Sesa"},"content":{"rendered":"<p>\u9ad8\u7ea7\u4e16\u754c\u8bed\u6559\u7a0b\u00a0 \u7b2c6\u8bfe<\/p>\n<h1>Pa\u015doj al plena posedo<\/h1>\n<div class=\"page\">\n<div class=\"text\">\n<h2 style=\"text-align: center;\">PA\u015cO SESA<\/h2>\n<h1>VORTARO<\/h1>\n<p><b>A\u016cTORITATO<\/b>: ordonpovo.<br \/>\n<b>BARBARO<\/b>: necivilizita homo.<br \/>\n<b>BUTERO<\/b>: grasa\u0135o farita el lakto.<br \/>\n<b>DEKLARI<\/b>: publike sciigi.<br \/>\n<b>DILIGENTA<\/b>: konstante kaj zorge laborema.<br \/>\n<b>DISCIPLINO<\/b>: ordemo kaj obeemo.<br \/>\n<b>FORKO<\/b>: ilo kun dentoj uzata por levi ion.<br \/>\n<b>FRITI<\/b>: kuiri mangagon en graso.<br \/>\n<b>HAZARDO<\/b>: neanta\u016dvidebla okazo.<br \/>\n<b>INTERPRETI<\/b>: transklarigi.<br \/>\n<b>INVENTI<\/b>: elpensi ion novan.<br \/>\n<b>KAFO<\/b>: speco de trinka\u0135o.<br \/>\n<b>KONDUTI<\/b>: agi la\u016d certa maniero.<br \/>\n<b>LERTA<\/b>: tre kapabla facile fari ion.<br \/>\n<b>MASTRO<\/b>: posedanto, ordonanto.<br \/>\n<b>NERVOZA<\/b>: malpacienca.<br \/>\n<b>NESTO<\/b>: konstrua\u0135o de birdoj.<br \/>\n<b>OFICO<\/b>: okupo.<br \/>\n<b>PLUMO<\/b>: tio, kio are kovras birdokorpojn <span class=\"rem\">(anka\u016d: skribilo)<\/span>.<br \/>\n<b>PRELEGO<\/b>: instrua parolado.<br \/>\n<b>RIPRO\u0108I<\/b>: malmilde malla\u016ddi iun.<br \/>\n<b>SALTI<\/b>: rapide levi sin de la tero.<br \/>\n<b>SUKERO<\/b>: dolca\u0135o, generale blanka.<br \/>\n<b>TERORO<\/b>: terura kaj kruela regado.<\/p>\n<h1>LEGA\u0134O<\/h1>\n<h2>MI FARI\u011cOS ORDEMULO<\/h2>\n<p>Kiam mi je la 10-a vespere hejmenvenis en mian familian neston, mia edzino atendis min kun tiuj vortoj:<\/p>\n<p>\u2014 Mi adskultis en la radio prelegon &#8220;Al gepatroj pri la edukado&#8221;.<\/p>\n<p>\u2014 Tre bone vi faris \u2014 mi a\u016dtoritate kapjesis. \u2014 Mi \u015datas, kiam vi kulturi\u011das. Sed nun bonvolu doni al mi vesperman\u011don, \u0109ar mi jam apena\u016d vidas pro la malsato.<\/p>\n<p>\u2014 Anka\u016d tion de vi lernas la infano \u2014 diris ripro\u0109e mia edzino kaj anstat\u016d doni al mi vesperman\u011don, eksidis. \u2014 Kion li lernas de mi?<\/p>\n<p>\u2014 La senpaciencon. La fileto estas tial tiel nervoza, \u0109ar vi ne montras disciplinon.<\/p>\n<p>\u015ci eksaltis kaj promenante tien kaj reen, da\u016drigis:<\/p>\n<p>\u2014 La infano kondutos, kiel li vidas de siaj gepatroj. \u011custe tial mi petas vin, ke hejme vi estu pripensa kaj nenervoza, kiel tio decas al serioza patro. La infano&#8230;<\/p>\n<p>\u2014 En ordo \u2014 mi interparolis sen nervozeco kaj pripensante \u2014 sed nun bonvolu doni al mi vesperman\u011don.<\/p>\n<p>\u2014 \u0108u vi vidas do, tia estas vi \u2014 subigis min mia edzino, \u2014 anka\u016d la infanon vi \u0109iam interrompas, vi ne havas paciencon lin fina\u016dskulti. De vi li lernis tiun malbelan kutimon, ke li \u0109iam miksas sin en la aferojn de plenkreskuloj.<\/p>\n<p>Post kio mi fina\u016dskultis la tutan radiparoladon en interpreto de mia edzino dum mallonga horeto, fine mi ricevis la vesperman\u011don. Mi man\u011dis la frita\u0135on per forko, kiam mia edzino ekripro\u0109is min:<\/p>\n<p>\u2014 Kiel vi man\u011das?<\/p>\n<p>\u2014 Kion vi deziras?<\/p>\n<p>\u2014 Kial vi ne uzas anka\u016d tran\u0109ilon? Kaj ne man\u011du tiel avide. La infano ne lernas bonorde man\u011di, se lia patro kondutas \u0109e la tablo, kiel barbaro.<\/p>\n<p>Mi pretigis min al ku\u015di\u011do. Mi metis mian veston sur la apogilon de se\u011do. Mi volis ka\u015di min sub la plumkovrilo, kiam denove alparolis min mia edzino:<\/p>\n<p>\u2014 Kiel vi formetis viajn vesta\u0135ojn?<\/p>\n<p>\u2014 Kiel mi kutimas.<\/p>\n<p>\u2014 Rigardu tien \u2014 kaj \u015di montris al alia se\u011do.<\/p>\n<p>Mi rigardis tien. Tie ku\u015dis la vesta\u0135oj de mia filo, \u0135etitaj unu sur la alian.<\/p>\n<p>\u2014 Vidu, anka\u016d tion de vi lernis la infano. Metu la vesta\u0135ojn orde. Mi metis miajn vesta\u0135ojn la\u016d ordo, anka\u016d tiujn de mia fileto kaj fine ku\u015di\u011dis. Jam pasis la noktmezo.<\/p>\n<p>Matene je la sepa horo vekis min mia edzino:<\/p>\n<p>\u2014 Levi\u011du jam!<\/p>\n<p>\u2014 Sed estas ankora\u016d frue \u2014 mi kontra\u016ddiris \u2014 mi devas iri en mian oficejon nur je la duono post la oka.<\/p>\n<p>\u2014 De nun \u0109iumatene vi elliti\u011dos je la duono post la sesa \u2014 \u015di deklaris per vo\u0109o ne permesanta kontra\u016ddiron. \u2014 Kiel lernu la infano diligentecon, kiam li vidas ku\u015di sian patron, kiam li jam devas iri en la lernejon?<\/p>\n<p>Mi elliti\u011dis kaj vestis min. Mia edzino diris al mi, ke mi faru mem mian matenman\u011don, ke mi povu estimi la hejman mastrumadon. Dum mi faris mian matemnan\u011don, mi devis ofte enkuri al mia edzino \u2014 kiu ankora\u016d ku\u015dis en la lito \u2014 \u0109ar mi ne trovis la sukeron, la kafon, la buteron. Fine \u015di senpacience kriis:<\/p>\n<p>\u2014 Ne estu tiel senhelpa. Rigardu \u0109irka\u016d vi serioze kaj vi trovos \u0109ion. Kiel estu lerta, inventema la infano, se li havas tian patron?<\/p>\n<p>\u0108io estus en la plej granda ordo, se hazarde mi ne estus a\u016ddinta<\/p>\n<p>tra la malfermita fenestro interparoladon, kio okazis sube en la \u011dardeno inter mia fileto kaj onklo Keceli. Onklo Keceli estas la domzorganto.<\/p>\n<p>\u2014 Vi estas la teroristo de la tuta domo \u2014 diris malhele onklo Keceli. \u2014 Via patrino povus vin iom eduki!<\/p>\n<p>\u2014 \u015ci ne havas tempon, onklo Keceli, \u0109ar \u015di \u0109iam edukas pa\u0109jon.<\/p>\n<div>\n<p>Kornel Toth<br \/>\nel la hungara: Paulo Balkanyi<br \/>\n<span class=\"rem\">(el &#8220;Norda Prism&#8221;)<\/span><\/p>\n<\/div>\n<h1><br clear=\"all\" \/>EKZERCOJ<\/h1>\n<p>35. Leginte la supran rakonton, respondu jenajn demandojn:<\/p>\n<div class=\"indent\">\n<p>1. Kion a\u016dskultis la edzino de l&#8217; a\u016dtoro?<br \/>\n2. Kial la a\u016dtoro estis malsata?<br \/>\n3. Kion unue ripro\u0109is la edzino al sia edzo?<br \/>\n4. Kiel ni scias, ke \u015di mem estis nervoza?<br \/>\n5. \u0108u la edzo balda\u016d ricevis la vespermangon? Kiel ni scias?<br \/>\n6. Kian man\u011da\u0135on ricevis la edzo? Kiel li man\u011dis \u011din?<br \/>\n7. Enliti\u011dante, kion faris la edzo pri sia vesto?<br \/>\n8. Elliti\u011dinte, kion li faris pri \u011di?<br \/>\n9. Je kioma horo li fine enliti\u011dis? Je kioma horo la edzino vekis lin?<br \/>\n10. Kial li devis veki\u011di tiel frue?<br \/>\n11. \u0108u la edzo lerte mastrumis? Kiel vi scias?<br \/>\n12. Kiujn interparolantojn eka\u016ddis la a\u016dtoro?<br \/>\n13. Kie trovi\u011dis la interparolantoj?<br \/>\n14. Kion ripro\u0109is onklo Keceli al la infano?<br \/>\n15. Kial la patrino ne povis eduki la infanon?<\/p>\n<\/div>\n<p>36. ADJEKTIVOJ PARTICIPAJ priskribas ion a\u016d iun en tempa rilato al la cetera kunteksto.<\/p>\n<div class=\"indent\">\n<p>VokANTA vo\u0109o estas vo\u0109o, kiu tiumomente vokas.<br \/>\nVokANTA vo\u0109o estas vo\u0109o, kiu pli frue vokis.<br \/>\nVokONTA vo\u0109o estas vo\u0109o, kiu iam pli malfrue vokos.<br \/>\nVokATA knabo estas knabo, kiun oni tiumomente vokas.<br \/>\nVokITA knabo estas knabo, kiun oni pli frue vokis.<br \/>\nVokOTA knabo estas knabo, kiun oni iam pli malfrue vokos.<\/p>\n<\/div>\n<p>La tempo esprimata per la participa adjektivo estas la tempo en rilato al la \u0109efa verbo en la propozicio, anka\u016d kiam tiu lasta estas nur subkomprenata \u2014 ekzemple en la poemtitolo MALFRUANTAJ SOLENONTOJ <span class=\"rem\">(= Jen estas priskribo pri malfruantaj solenontoj)<\/span>. En la momento, kiam la poeto rimarkis ilin, tiuj personoj estis malfruANTaj, \u0109ar tiumomente ili malfruis; ili estis solenONToj, \u0109ar ilia soleno tiumomente ankora\u016d ne okazis. Estante adjektivoj, la participaj adjektivoj nombre akordi\u011das kun la substantivo a\u016d pronomo, kiun ili priskribas. Mi rimarkis, ke la knaboj, kiuj tiumomente kuris, iom p1i malfrue falos = Mi rimarkis, ke la kurantaj knaboj estas falontaj.<\/p>\n<p>La\u016d la supra ekzemplo, reskribu jenajn propoziciojn, uzante kie eble adjektivojn participajn:<\/p>\n<div class=\"indent\">\n<p>1. Infanoj, kiujn oni pli frue edukis, estas diligentaj kaj disciplinaj.<br \/>\n2. Sur la tablo ku\u015dis fi\u015do, kiun oni poste fritos.<br \/>\n3. La tago, kiu iom pli malfrue venos, estos en tiu tempo tre plena de okuloj.<br \/>\n4. Tiun keston oni iom pli malfrue plenigos.<br \/>\n5. La barbaroj, kiuj nun proksimi\u011das, starigos teroron, se oni ne venkos ilin.<br \/>\n6. La knaboj, kiujn oni tiumomente ripro\u0109is, pli frue malobeis la regularon.<br \/>\n7. La rivero, kiu tiam fluis, alportis la arbon, kiu pli frue falis.<br \/>\n8. La esperantistoj, kiujn oni pli frue organizis, protestis al la ministro, kiu iam pli frue fu\u015dparolis pri la lingvo.<br \/>\n9. La embaraso, kiun oni p1i frue kreis, tute regis la personojn, kiuj tiutempe \u0109eestis.<br \/>\n10. La personojn, kiujn oni p1i frue delegis kaj kiuj jam pli frue ol tiumomente kunvenis, bonvenigos la urbestraro.<\/p>\n<\/div>\n<p>37. KIE- TIE, KIEL -TIEL, KIA-TIA, KIAM-TIAM, KIOM-TIOM.<\/p>\n<p>En \u0109iu el la sekvantaj propozicioj, enmetu korekte unu el la supraj korelativaj paroj:<\/p>\n<div class=\"indent\">\n<p>1. _________estos venintaj la delegitoj, nur _________ ni povos diskuti la aferon.<br \/>\n2. _________trovi\u011das abunda man\u011da\u0135o mi volas starigi mian domon.<br \/>\n3._________li venis _________ li anka\u016d iros.<br \/>\n4. _________li volas havi _________ li ricevu.<br \/>\n5. _________estas via laboro _________ estas via valoro.<br \/>\n6. _________vi postulas, ni ne povas doni.<br \/>\n7. Mi malofte renkontis _________ impertinentulon, _________ li.<br \/>\n8. Mi renkontis \u015din _________, _________la ponto transiras la riveron.<br \/>\n9. _________, _________ la horlo\u011do sonigis la kvaran horon, mi a\u016ddis lian pa\u015don sur la \u015dtuparo.<br \/>\n10. La ovacio ne estis _________ longeda\u016dra _________ li meritis.<\/p>\n<\/div>\n<p>38. Uzu en propozicioj la subajn radikojn kun -ADO:<\/p>\n<div class=\"indent\">\n<p>SALT RIPRO\u0108 DEKLAR INTERPRET FRIT ARAN\u011c CIT INSTIL KOMERC KRE<\/p>\n<\/div>\n<p>39. Kiel oni devus eduki infanon? Kiel infano povas eduki plenkreskulon? Skribu vian opinion, a\u016d diskutu, pri unu a\u016d amba\u016d el tiuj temoj.<\/p>\n<p>Enhavo <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/antauklarigo\">Anta\u016dklarigo<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-unua\">01<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dua\">02<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-tria\">03<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-kvara\">04<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-kvina\">05<\/a> 06 <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-sepa\">07<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-oka\">08<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-naua\">09<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-deka\">10<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dekunua\">11<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dekdua\">12<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dektria\">13<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dekkvara\">14<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dekkvina\">15<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-deksesa\">16<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-deksepa\">17<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dekoka\">18<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-deknaua\">19<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudeka\">20<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudukunua\">21<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudekdua\">22<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudektria\">23<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudekkvara\">24<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudekkvina\">25<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudeksesa\">26<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudeksepa\">27<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudekoka\">28<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudeknaua\">29<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-trideka\">30\u00a0\u00a0<\/a><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/solvoj\">SOLVOJ<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/por-pasi-pluen\/\">POR PA\u015cI PLUEN<\/a><\/p>\n<\/div>\n<\/div>\n<div class=\"page\">\n<hr size=\"1\" \/>\n<\/div>\n<p>&nbsp;<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>\u9ad8\u7ea7\u4e16\u754c\u8bed\u6559\u7a0b\u00a0 \u7b2c6\u8bfe Pa\u015doj al plena posedo PA\u015cO SESA VORTARO A\u016c\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-sesa\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":240,"menu_order":6,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/5654"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5654"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/5654\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/240"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5654"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}