{"id":5665,"date":"2019-05-25T21:40:44","date_gmt":"2019-05-25T13:40:44","guid":{"rendered":"http:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=5665"},"modified":"2022-02-02T13:12:03","modified_gmt":"2022-02-02T05:12:03","slug":"paso-naua","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-naua\/","title":{"rendered":"\u7b2c9\u8bfe Pa\u015do Na\u016da"},"content":{"rendered":"<p>\u9ad8\u7ea7\u4e16\u754c\u8bed\u6559\u7a0b \u7b2c9\u8bfe<\/p>\n<h1>Pa\u015doj al plena posedo<\/h1>\n<div class=\"page\">\n<div class=\"text\">\n<h2 style=\"text-align: center;\">PA\u015cO NA\u016cA<\/h2>\n<h1>VORTARO<\/h1>\n<p><b>BALANCI<\/b>: movi tien kaj reen.<br \/>\n<b>BALANCIERO<\/b>: radeto en horlo\u011do, kiu reguligas la movi\u011don.<br \/>\n<b>BAROSKOPO<\/b>: aparato uzata por mezuri gaspremon.<br \/>\n<b>BRAKO<\/b>: korpoparto de la \u015dultro \u011dis la mano.<br \/>\n<b>CENTIMETRO<\/b> <span class=\"rem\">(cm)<\/span>: centono de metro.<br \/>\n<b>DETRUI<\/b>: ruinigi, neniigi.<br \/>\n<b>DIAMETRO<\/b>: mezuro trans cirklo tra la centro.<br \/>\n<b>DIFEKTI<\/b>: ka\u016dzi malbonon al io.<br \/>\n<b>DILETANTO<\/b>: persono, kiu okupi\u011das nur supra\u0135e pri io.<br \/>\n<b>EKVATORO<\/b>: imaga linio \u0109irka\u016d la tero, meze inter la polusoj.<br \/>\n<b>EKZAMENI<\/b>: detale esplori.<br \/>\n<b>ELEKTRO<\/b>: unu formo de fizika energio.<br \/>\n<b>GARANTII<\/b>: firme promesi ion.<br \/>\n<b>GLACIO<\/b>: akvo solidigita per malvarmo.<br \/>\n<b>INFLUI<\/b>: rezultigi agadon de iu a\u016d io.<br \/>\n<b>KAZO<\/b>: difinita aparta okazo.<br \/>\n<b>KILOMETRO<\/b> <span class=\"rem\">(km)<\/span>: milo da metroj.<br \/>\n<b>KONSERVI<\/b>: zorgi, ke io ne difekti\u011du a\u016d perdi\u011du.<br \/>\n<b>KONSISTI<\/b>: havi kiel erojn.<br \/>\n<b>KONSTANTA<\/b>: sen\u015dan\u011da, sen\u0109esa.<br \/>\n<b>KONTROLI<\/b>: detale esplori, oficiale ekzameni.<br \/>\n<b>KRONOMETRO<\/b>: tre preciza horlo\u011do.<br \/>\n<b>KUDRI<\/b>: kunigi per fadeno kaj speciala pinta ilo.<br \/>\n<b>KVALITO<\/b>: grado de boneco.<br \/>\n<b>KVANTO<\/b>: nombro da objektoj a\u016d personoj.<br \/>\n<b>LAGRO<\/b>: ma\u015dina peco, kiu portas la akson de rado.<br \/>\n<b>LIKVA<\/b>: flueca.<br \/>\n<b>LOKOMOTIVO<\/b>: ma\u015dino por tiri vagonojn sur fervojo.<br \/>\n<b>LUBRIKI<\/b>: olei ma\u015dinon.<br \/>\n<b>MAGNETO<\/b>: ferpeco kun altira povo.<br \/>\n<b>MANIPULI<\/b>: manuzi.<br \/>\n<b>MA\u015cINO<\/b>: aparato, kiu produktas, transsendas a\u016d utiligas forton.<br \/>\n<b>MATEMATIKO<\/b>: scienco pri kalkulo.<br \/>\n<b>MEKANISMO<\/b>: tuto de la pecoj de ma\u015dino.<br \/>\n<b>MEMORI<\/b>: konservi anta\u016de ricevitajn ideojn.<br \/>\n<b>MERITI<\/b>: esti inda je rekompenco.<br \/>\n<b>MEZURI<\/b>: taksi kaj difini grandecon.<br \/>\n<b>MILIMETRO<\/b> <span class=\"rem\">(mm)<\/span>: dekono de centimetro.<br \/>\n<b>MINUTO<\/b>: sesdekono de horo.<br \/>\n<b>MOTORO<\/b>: ma\u015dino, kiu produktas movon.<br \/>\n<b>NORMALA<\/b>: ordinara, la\u016dkutima.<br \/>\n<b>OLEO<\/b>: grasa fluida\u0135o.<br \/>\n<b>PENETRI<\/b>: eni\u011di al io.<br \/>\n<b>PERIMETRO<\/b>: linio \u0109irka\u016d figuro.<br \/>\n<b>PIKI<\/b>: enigi pinton en ion.<br \/>\n<b>PIVOTO<\/b>: turnpunkto.<br \/>\n<b>PRUVI<\/b>: montri, ke io estas vera.<br \/>\n<b>PUNKTO<\/b>: preciza loko, kie io okazas.<br \/>\n<b>PURA<\/b>: sendifekta.<br \/>\n<b>RADO<\/b>: ronda\u0135o turni\u011danta \u0109irka\u016d akso.<br \/>\n<b>REGULA<\/b>: ripeti\u011danta post fiksita periodo.<br \/>\n<b>RELATIVA<\/b>: pli-malplia.<br \/>\n<b>REVIZI<\/b>: ekzameni kaj kontroli.<br \/>\n<b>RIPARI<\/b>: rebonigi.<br \/>\n<b>RISORTO<\/b>: elasta metala fadeno.<br \/>\n<b>SEKUNDO<\/b>: sesdekono de minuto.<br \/>\n<b>SIGNALO<\/b>: komunika signo.<br \/>\n<b>SOLIDA<\/b>: firma, konfidinda.<br \/>\n<b>SPIRALO<\/b>: rondiranta linio, kiu malproksimi\u011das de sia centro.<br \/>\n<b>\u015cIRMI<\/b>: protekti ion por eviti difekton.<br \/>\n<b>\u015cMIRI<\/b>: froti per grasa\u0135o.<br \/>\n<b>\u015cTALO<\/b>: tre malmola metalo.<br \/>\n<b>VALORI<\/b>: havi meriton, altan prezon.<br \/>\n<b>VARMA<\/b>: sento produktata de brulo a\u016d fajro.<br \/>\n<b>VITRINO<\/b>: elmontra vitrujo.<\/p>\n<h1>LEGA\u0134O<\/h1>\n<h2>HORLO\u011cO \u2014 MALGRANDA MIRAKLO<\/h2>\n<p>La po\u015d- a\u016d brakhorlo\u011do konsistas proksimume el 100 diversaj partoj. Tiuj \u0109i konsista\u0135oj funkciigas unu la alian per matematika precizeco. La malgranda balanciero, kiu reguligas la funkciadon de la horlo\u011do, kiu dum tagoj kaj noktoj, jarojn post jaroj sen\u0109ese persisteme movi\u011das, plenumas tiamaniere la mirindan funkcion, kiu ne povas esti efektivigata de iu alia ma\u015dino a\u016d mekanismo.<\/p>\n<p>Mi volas tion al vi pruvi per sekvantaj klarigoj.<\/p>\n<p>La diametro de unu normala po\u015dhorlo\u011da balanciero mezuras 14-18 mm. Vi bone scias, ke \u011di turni\u011das, pli precize dirite balanci\u011das tien kaj reen. Imagu nun, ke la balanciero \u2014 anstata\u016d tien kaj reen balanci\u011di \u2014 ruli\u011das nur unudirekten. En tiu \u0109i kazo iu imagita punkto sur la perimetro de la balanciero, dum unu turni\u011do je 360 angulaj gradoj, efektivigas 56,5 mm longan vojon. Sed la balanciero ne turni\u011das je 360 gradoj, sed proksimume je 540 gradoj, tial unu turni\u011do poste mezuras tien 84,75 mm kaj reen la samon. Dum unu sekundo la balanciero turni\u011das \u0109iam kvinfoje \u2014 do la punkto sur \u011dia perimetro efektivigas vojon longan 423,75 mm, dum unu minuto 2 542 cm <span class=\"rem\">(a\u016d 25,4 m)<\/span>, dum unu horo \u011di faras 1 525 m <span class=\"rem\">(proksimume 1 kaj duonon da km)<\/span> kaj dum unu tago 36 km <span class=\"rem\">(precize 36, 612 km)<\/span>.<\/p>\n<p>Horlo\u011do kutime funkcias sen riparo 3 jarojn; dum tiu tempo la supozita punkto sur la perimetro de la balanciero efektivigas 39 420 km longan vojon, kio egalas preska\u016d al la longeco de la ekvatoro. La balanciero turni\u011das sur du pivotoj, kies diametro mezuras nur 0,12 mm.<\/p>\n<p>Lokomotivo, kiu funkcias po 10 horoj tage per rapideco de po 45 km hore, devus funkcii 89 tagojn por efektivigi la saman vojon, kiun la balanciero plenumas dum 3 jaroj. La lokomotivo devus funkcii 8 900 tagojn, t.e. dum 24 jaroj \u0109iutage 10 horojn, \u011dis \u011dia akso faros la saman nombron de turni\u011doj, kiun efektivigas la malgranda pivoto de balanciero dum 3 jaroj.<\/p>\n<p>Mi estas tute certa, ke multaj el vi tute ne zorgas pri sia horlo\u011do kaj mi scias, ke vi neprave estas malkontentaj, se \u011di post 1-2 jara bona funkciado subite ne montras precizan tempon a\u016d iom difekti\u011das.<\/p>\n<p>Se vi respektas la laboregon kaj malgrandecon de via horlo\u011do kaj se vi postulas de \u011di precizecon, vi devas \u011din \u011dustatempe transdoni al horlo\u011dista specialisto, kiu sanigos \u011din. La horlo\u011do estas via amiko, kiu al vi sen\u0109ese servas, tial \u011di meritas anka\u016d viaflanke dankoplenan zorgadon kaj delikatan manipuladon.<\/p>\n<p>La balanciero havas spiral-risorton, kiu konsistas el tre sentema hardika \u015dtalo. \u0108iu nespecialista a\u016d fu\u015da tu\u015deto difektas \u011din. La valoro de spiral-risorto estas kelkoblo de la valoro de sampeza oro; tamen, \u0109iu fu\u015dulo kaj diletanto tre \u015datas piki en \u011din per kudrilo a\u016d tran\u0109ileto, se la horlo\u011do subite \u0109esas funkcii.<\/p>\n<p>La plej granda malamiko de horlo\u011do estas la polvo. \u011ci enpenetras \u0109ien kaj anka\u016d en bone fermitan horlo\u011don. Ju p1i malgranda estas la horlo\u011deto, des malpli da polvo sufi\u0109as por ka\u016dzi \u011dian malfunkciadon kaj difekti\u011don. Anka\u016d la oleado estas tre grava afero. Mi avertas vin, ne lubriku mem vian horlo\u011don per iu ajn ma\u015din-oleo. La \u015dtonlagroj estas profunda\u0135etformaj kaj ili prizorgas la radpivotojn per oleo. Tiu devas esti flumoleca kaj likvi\u011dema, por ke \u011di ne gluu. La eta kvanto kaj la necesa maldenseco de oleo estas ka\u016dzoj, ke \u011di iom post iom seki\u011das. Tial la internacia horlo\u011dista organizo donas nur duonjaran garantion por brakhorlo\u011doj.<\/p>\n<p>Se vi transdonas vian horlo\u011don al horlo\u011disto-fakulo por riparo, ne pensu, ke li \u011din nur simple purigos. Solida specialisto tre zorge ekzamenas, kiu ero el 100 partoj de via horlo\u011do estas difektita. Li certe devos iun ripari a\u016d anstata\u016digi. La lubrikado de horlo\u011do estas vere malganda scienco. Anta\u016d \u0109iu lubrikado devas esti forigita la malnova \u015dmira\u0135o, aliokaze \u011di senvalorigas la novan oleon. Por lubrikado estas uzataj tri diversspecaj oleoj.<\/p>\n<p>Ne postulu de via horlo\u011deto neebla\u0135on \u2014 ekzemple, ke \u011di da\u016dre je sekundo precize montru la tempon la\u016d radiosignaloj. La kronometro de observejo, la\u016d kiu la tempo per radiosignalo estas elsendata, valoras centmilfcje pli multe ol via horlo\u011do. La observeja kronometro estas fermita en speciala vitra ujo, en kiu oni per baroskopo kontrolas konstantan aerpremon. \u011ci estas lokita en speciala ejo kun konstanta varmogrado, kie la ebleco de skuoj estas plej malgranda. La neprecizan funkciadon de via po\u015d- a\u016d brakhorlo\u011do ka\u016dzas la sen\u0109esa movi\u011do de via korpo. brako, a\u016d \u015dan\u011di\u011do de varmo kaj diversaj aliaj influoj.<\/p>\n<p>\u0108iu horlo\u011do la\u016d sia grandeco kaj kvalito devas esti post 1-3 jaroj purigita kaj reviziita. Tio estas \u0109e \u0109iu alia ma\u015dino pli frue ur\u011da kaj memkomprenebla, tial de unu horlo\u011do oni ne atendu eternan kaj precizan funkciadon.<\/p>\n<p>Konfidu vian horlo\u011don nur al vera specialisto kaj ne lasu \u011din detrui de iu ajn fu\u015dulo. Fu\u015dita horlo\u011do ne funkcias plu bone.<\/p>\n<p>Se vi zorgoplene manipulas vian horlo\u011don, \u011di rekompencas vin per relativa precizeco. Restre\u0109u horlo\u011don regule matene <span class=\"rem\"> (a\u016d vespere)<\/span>, dumnokte lasu \u011din en la sama pozicio <span class=\"rem\">(pendanta a\u016d ku\u015danta)<\/span>. Gardu \u011din anta\u016d fortaj magnetoj <span class=\"rem\">(ekz. elektromotoroj, radioaparatoj)<\/span>, alie \u011dia delikata spiral-risorto magneti\u011das kaj la precizeco de la horlo\u011do tute detrui\u011das. \u015cirmu \u011din kontra\u016d pli grandaj diferencoj de varmeco ol 20 varmogradoj. Ekzemple la horlo\u011do portita dumtage sur brako a\u016d en po\u015do, ne povas montri precize, se \u011di dumnokte ku\u015das sur glacimalvarma vitro de nokta tableto en nehejtita dormo\u0109ambro. En malvarmo la horlo\u011do plirapidi\u011das, en varmo \u011di malfrui\u011das.<\/p>\n<p>Malnovaj, tre ofte riparitaj horlo\u011doj ne povas funkcii kiel la novaj. Anka\u016d bona horlo\u011do foruzi\u011das per sia senripoza aktiveco dum longaj jaroj kaj \u011di meritas ripozon. Tial la memora\u0135ojn pri niaj geavoj ni konservu plej bone en vitrinoj kaj ne uzu ilin plu.<\/p>\n<p>Al viaj horlo\u011doj mi deziras bonan funkciadon kaj precizan tempon.<\/p>\n<div>\n<p>Stanislav Kni\u017eek<br \/>\n<span class=\"rem\">(el \u201cEsperantisto Slovaka\u201d)<\/span><\/p>\n<\/div>\n<h1><br clear=\"all\" \/>EKZERCOJ<\/h1>\n<p>49. Leginte la supran artikolon, respondu jenajn demandojn:<\/p>\n<div class=\"indent\">\n<p>1. El kiom da partoj konsistas horlo\u011do?<br \/>\n2. Proksimume kiom da distanco vojas punkto sur la perimetro de balanciero dum tri jaroj?<br \/>\n3. Kiel kompari\u011das la efikecoj de lokomotivo kaj horlo\u011do?<br \/>\n4. Kio estas la valoro de spiral-risorto horlo\u011da?<br \/>\n5. Kiel oni ofte difektas spiral-risorton?<br \/>\n6. Kiel la polvo povas difekti horlogon?<br \/>\n7. Priskribu la lubrikadon de horlo\u011do..<br \/>\n8. Kial horlo\u011do ne estas tiel preciza, kiel observeja kronometro?<br \/>\n9. Kiaj eksteraj influoj povas malprecizigi la funkciadon de via horlo\u011do?<br \/>\n10. Donu instrukciojn por bona prizorgado de brakhorlo\u011do.<\/p>\n<\/div>\n<p>50. Verku resumon de la artikolo \u201cHorlogo \u2014 malgranda miraklo\u201d, uzante ne pli ol 150 vortojn.<\/p>\n<p>51. En du el la sekvantaj propozicioj, skribu frazon anstata\u016d la montritaj adverboj. Ekzemple: Ili bonorde atingis sian domon = En bona ordo.<\/p>\n<div class=\"indent\">\n<p>1. La enliti\u011donto la\u016dkutime stre\u0109is sian horlo\u011don.<br \/>\n2. La instruisto malgrandanime malpermesis la feston.<br \/>\n3. La horlo\u011do difekti\u011dis oleomanke.<br \/>\n4. Mi volas sange bati la amason vantan!<br \/>\n5. La fantomoj lunlume revivas en pejza\u011do anta\u016dlonge konata.<br \/>\n6. Aprilo pluvokise balda\u016d trempos foliojn.<br \/>\n7. Mateno frapis la nokton pugnalnaze, kaj \u011dia sango ru\u011digas la horizonton.<br \/>\n8. Brutmense la homoj lin ignoris.<br \/>\n9. Mi \u015dutas for mian dentgrince gardatan trezoron, la Vivon.<br \/>\n10. Blekis la kanonoj, kaj fratobu\u0109e falis milionoj.<br \/>\n11. Per amo li ribelas vivjese kontrad la monstro de l&#8217; pereo.<br \/>\n12. La sklavoj komencis revi bu\u0109e, ke balda\u016d venos ven\u011d-okazo!<\/p>\n<\/div>\n<p>52. En \u0109iu el la sekvantaj propozicioj, skribu adverbon anstata\u016d la montritaj frazoj. Ekzemple: En tiu norda regiono, li solecis kiel fremdulo = Fremdule.<\/p>\n<div class=\"indent\">\n<p>1. Kiam ni estis geknaboj, ni vadis en la maro.<br \/>\n2. La raketoj brodis la nokton per oraj fadenoj.<br \/>\n3. La albatroso sur lar\u011daj flugiloj \u015dvebis super la ondoj.<br \/>\n4. \u015ci forvi\u015dis larmon, kiu aperis en angulo de \u015dia okulo.<br \/>\n5. Ili rimarkis la larmojn, kiuj ardadis sur miaj vangoj.<br \/>\n6. Tirante la \u015dultrojn, li indiferente foriris.<br \/>\n7. La knaboj interpugnis \u011dis la sango \u015dprucis.<br \/>\n8. Mirinda multkolora bruto fontis sur la \u0109ielo, kvaza\u016d kreado de steloj.<br \/>\n9. Plena de zorgoj li klinis sin denove al la libro.<br \/>\n10. Horlo\u011do povas difekti\u011di pro diversaj infuoj.<\/p>\n<\/div>\n<p>53. Parolu dum ne pli ol kvin minutoj pri via profesio a\u016d liberhora intereso, tiel ke aliaj havu bonan perspektivon kaj komprenon pri \u011diaj speciala\u0135oj.<\/p>\n<p>Enhavo <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/antauklarigo\">Anta\u016dklarigo<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-unua\">01<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dua\">02<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-tria\">03<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-kvara\">04<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-kvina\">05<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-sesa\">06<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-sepa\">07<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-oka\">08<\/a> 09 <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-deka\">10<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dekunua\">11<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dekdua\">12<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dektria\">13<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dekkvara\">14<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dekkvina\">15<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-deksesa\">16<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-deksepa\">17<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dekoka\">18<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-deknaua\">19<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudeka\">20<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudukunua\">21<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudekdua\">22<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudektria\">23<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudekkvara\">24<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudekkvina\">25<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudeksesa\">26<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudeksepa\">27<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudekoka\">28<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudeknaua\">29<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-trideka\">30<\/a>\u00a0\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/solvoj\">SOLVOJ<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/por-pasi-pluen\/\">POR PA\u015cI PLUEN<\/a><\/p>\n<\/div>\n<\/div>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>\u9ad8\u7ea7\u4e16\u754c\u8bed\u6559\u7a0b \u7b2c9\u8bfe Pa\u015doj al plena posedo PA\u015cO NA\u016cA VORTARO BAL\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-naua\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":240,"menu_order":9,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/5665"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5665"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/5665\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/240"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5665"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}