{"id":5683,"date":"2019-05-25T22:39:35","date_gmt":"2019-05-25T14:39:35","guid":{"rendered":"http:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=5683"},"modified":"2022-02-02T13:21:51","modified_gmt":"2022-02-02T05:21:51","slug":"paso-dekkvina","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dekkvina\/","title":{"rendered":"\u7b2c15\u8bfe Pa\u015do Dekkvina"},"content":{"rendered":"<p>\u9ad8\u7ea7\u4e16\u754c\u8bed\u6559\u7a0b \u7b2c15\u8bfe<\/p>\n<h1>Pa\u015doj al plena posedo<\/h1>\n<h2 style=\"text-align: center;\">PA\u015cO DEKKVINA<\/h2>\n<h1>VORTARO<\/h1>\n<p><b>ABRUPTA<\/b>: malagrable subita.<br \/>\n<b>ABSURDA<\/b>: kontra\u016da al la sa\u011do.<br \/>\n<b>ANALOGIO<\/b>: io, kio estas parte simila.<br \/>\n<b>ASTRONOMO<\/b>: homo, kiu studas la \u0109ielajn fenomenojn.<br \/>\n<b>ASTRONOMIO<\/b>: studo de la \u0109ielaj fenomenoj.<br \/>\n<b>EFEKTO<\/b>: forta impreso.<br \/>\n<b>EKSPANSIO<\/b>: plietendi\u011do.<br \/>\n<b>ENERGIO<\/b>: laborkapabla forto.<br \/>\n<b>FIZIOLOGIO<\/b>: scienco pri la funkcioj de vivantaj esta\u0135oj.<br \/>\n<b>FREKVENCO<\/b>: nombro de periodoj en unu sekundo.<br \/>\n<b>GALAKSIO<\/b>: stelamasego.<br \/>\n<b>GASO<\/b>: aersimila fluida\u0135o.<br \/>\n<b>GRAVITO<\/b>: reciproka altiro de la korpoj.<br \/>\n<b>HEROLDO<\/b>: diskoniganto.<br \/>\n<b>HIPOTEZO<\/b>: provizore akceptata supozo.<br \/>\n<b>KEMIO<\/b>: scienco pri la konsisto de materia\u0135oj.<br \/>\n<b>KOMPETENTA<\/b>: kapabla plenumi ion.<br \/>\n<b>KONSTELACIO<\/b>: grupo da steloj.<br \/>\n<b>KOSMO<\/b>: la tuta\u0135o de tio, kio ekzistas.<br \/>\n<b>LENSO<\/b>: speciala vitrajo tra kiu oni pasigas la lumradiojn.<br \/>\n<b>MIKROSKOPO<\/b>: instrumento por vidigi malgrandega\u0135ojn.<br \/>\n<b>MILIARDO<\/b>: mil milionoj.<br \/>\n<b>NUDA<\/b>: tute senvesta, nekovrita.<br \/>\n<b>PLANEDO<\/b>: terbulo \u0109irka\u016danta sunon.<br \/>\n<b>PRISMO<\/b>: vitra\u0135o uzata por analizi lumkonsiston.<br \/>\n<b>REGISTRI<\/b>: note enskribi.<br \/>\n<b>RELO<\/b>: longa metala\u0135o, sur kiu ruli\u011das lokomotivoj ks.<br \/>\n<b>SPACO<\/b>: senfina\u0135o, en kiu movi\u011das \u0109iuj objektoj.<br \/>\n<b>SPEKTRO<\/b>: vico da diversaj koloraj lumradioj.<br \/>\n<b>STABILA<\/b>: ne\u015dan\u011di\u011dema, firma.<br \/>\n<b>\u015cOVI<\/b>: pu\u015de delokigi.<br \/>\n<b>TELESKOPO<\/b>: instrumento por observi malproksimajn objektojn.<br \/>\n<b>TOTALA<\/b>: \u0109ioma.<br \/>\n<b>UNIVERSO<\/b>: la tuto de \u0109io, kio ekzistas.<br \/>\n<b>VIBRI<\/b>: movi\u011di tien-reen rapide.<\/p>\n<h1>LEGA\u0134O<\/h1>\n<h2>LA UNIVERSO &#8211; EKSPLODANTA?<\/h2>\n<p>\u0108u la Universo estas senfina a\u016d ne \u2014 estas demando, kiun oni ofte a\u016ddas. Grandaj distancoj, miriadoj da steloj kaj stelmondoj malebligas al ni havi superrigardon al la Kosmo en \u011dia totaleco. La steloj nokte videblaj sur la \u0109ielo apartenas al la giganta stelsistemo kiun astronomo nomis \u201cgalaksio\u201d. \u201cLakta vojo\u201d estas nur la plej densa parto de la galaksio al kiu apartenas anka\u016d nia Suno kun la planedoj. Por trapasi galaksion de unu ekstremo al la alia la plej rapida heroldo de 1&#8242; Universo, la lumo, devas voja\u011di \u0109irka\u016d 100 000 jarojn! \u011ci entenas proksimume 200 miliardojn da stelo-sunoj\u00a0<span class=\"rem\">(\u0109iuj steloj estas sunoj!)<\/span>. Krom la steloj en \u011di estas nebuloj formitaj el la interstela gaso. Ili estas tre interesaj objektoj en la teleskopo. Sed ne \u0109iuj nebulecaj objektoj en la \u0109ielo apartenas al nia Lakta vojo. Kelkaj estas tre malproksime ekster \u011di kaj konsistas en realo el la steloj kiel nia galaksio. Ili ja estas aliaj galaksioj kiuj etendi\u011das \u011dis la limo de la videbla Universo. Samtiel kiel la galaksioj konsistas el la steloj, la Universo, \u011dis nun konata, konsistas el multego da galaksioj.<\/p>\n<p>Kiamaniere esplori tiun egan kosmo-mondon?<\/p>\n<p>Peniga estis la laboro de la astronomoj \u011dis kiam ili sukcesis elmezuri la distancojn \u011dis la plej proksimaj galaksioj. La galaksio en la konstelacio de Andromedo\u00a0<span class=\"rem\">(sola kiun oni ankora\u016d iel povas vidi nudokule)<\/span>\u00a0estas pli ol du milionojn da lumjaroj malproksime de ni. Homo ankora\u016d ne ekzistis sur la tero kiam la \u0135us alvenanta lumradio forlasis tiun \u0109i galaksion. La aliaj galaksioj estas e\u0109 nekompareble pli malproksimegaj.<\/p>\n<p>La astronomo Edwin Hubble, studante la galaksiojn per siatempe<\/p>\n<p>plej granda teleskopo de la mondo, malkovris en la jaro 1929a tre in<\/p>\n<p>teresan kaj surprizan fenomenon \u2014 la galaksioj diskuregas\u00a0<span class=\"rem\">(fu\u011das)<\/span>\u00a0\u0109iuflanken \u2014 for de la Lakta Vojo kvaza\u016d \u011di estus la centro de la Universo!<\/p>\n<p>Por kompreni kiamaniere oni eltrovis tion ni revenu al unu el la fundamentaj metodoj de astronomia esplorado \u2014 la spektra analizo.<\/p>\n<p>\u011cis antad nelonge la nura heroldo, kiu venadis \u011dis ni el la mondo<\/p>\n<p>de steloj, estis la lumo. Do, la tuta scio pri la stela mondo devis bazi\u011di<\/p>\n<p>sur esplorado de ilia lumo. Jam de la tempo de Newton oni scias ke la \u201cblanka\u201d lumo konsistas el sep bazaj spektrokoloroj. La koloro mem<\/p>\n<p>estas fiziologia efekto en nia okulo. Kian koloron ni vidos, dependas<\/p>\n<p>de la ondolongo de la lumo\u00a0<span class=\"rem\">(t.e. de \u011dia frekvenco)<\/span>. Se dum unu sekundo, ekzemple, nia okulo ricevas pli da \u201condfaloj\u201d, ni vidos bluan<\/p>\n<p>koloron, se \u011di ricevas malpli, ni vidos la ru\u011dan. La lumo el la Suno kaj<\/p>\n<p>el aliaj steloj estas miksa\u0135o de \u0109iuj spektraj koloroj\u00a0<span class=\"rem\">(ru\u011da, oran\u011da, flava, verda, blua, viola)<\/span>. Per vitra prismo ni povas apartigi diversajn ondolongojn\u00a0<span class=\"rem\">(kolorojn)<\/span>\u00a0unu disde la alia. Tion ni nomas \u201cla spektro\u201d. En la spektro de iu stelo ni vidas multajn nigrajn liniojn. Ili restas \u0109iam sur la sama loko en la spektro kaj karakterizas \u0109eeston de iu konata kemia elemento en la atmosfero de la stelo. Tiamaniere astronomoj sukcesis esplori kemian konsiston de malproksimegaj steloj sendepende al ilia distanco de ni. Sed ne nur tion! La spektra analizo ebligas e\u0109 konstati \u0109u iu stelo alproksimi\u011das al ni, a\u016d kontra\u016de, \u0109u \u011di malproksimi\u011das de ni!<\/p>\n<p>Kiamaniere?<\/p>\n<p>Helpu al ni simpla ekzemplo el la \u0109iutaga vivo: imagu ni nin starantaj apud trajnreloj. Alvenas fajfante lokomotivo kaj pasas rapide preter ni. Dum la lokomotivo estas alvenanta, la sono de la fajfado estas alta. Kiam la lokomotivo pasas preter ni kaj komencas malproksimi\u011dadi de ni, la sono abrupte malplialti\u011das! La ka\u016dzo?<\/p>\n<p>La alto de la sono dependas de \u011dia frekvenco\u00a0<span class=\"rem\">(la nombro de vibroj en unu sekundo)<\/span>, same kiel la koloro en la lumo dependas de la vibroj de elektromagnetaj ondoj. Ju pli multe da sonfrapoj en nia orelo, des pli alta la sono. Kompreneble, se la sonfonto alproksimi\u011das al ni, nia orelo akceptas pli da ondfrapoj en unu sekundo, la frekvenco estas pli granda kaj la sono pli alta! Kontra\u016de estas se la sonfonto malproksimi\u011das de ni. \u0108i tiu interesa kaj grava fenomeno ricevis nomon \u201cla Doppler-principo\u201d la\u016d \u011dia eltrovinto, fizikisto Kristian Doppler.<\/p>\n<p>La sama efekto montri\u011das ne nur de la sono, sed anka\u016d de la lumo. Se la lumfonto\u00a0<span class=\"rem\">(ekzemple, iu stelo)<\/span>\u00a0alproksimi\u011das al ni, la nigraj linioj en \u011dia spektro\u00a0<span class=\"rem\">(kiuj estas \u0109iam sur precize difinita ondolongo)<\/span>\u00a0estas \u015dovataj al blua parto de la spektro. El la diferenco de la fakta kaj normale atendata pozicio de linioj oni tote simple povas elkalkuli la rapidon de la lumfonto\u00a0<span class=\"rem\">(t.e. la rapidon per kiu iu stelo alproksimi\u011das al ni a\u016d malproksimi\u011das de ni!)<\/span>.<\/p>\n<p>Dum oni esploris tiamaniere stelojn el nia galaksio \u0109io estis en ordo. Iuj steloj alproksimi\u011dadis, la aliaj fu\u011dadis de ni.<\/p>\n<p>Sed aplikante la Doppler-principon al la mondo de galaksioj oni konstatis emocian surprizegon \u2014 \u0109iuj galaksioj malproksimi\u011das de ni!! E\u0109 pli! Hubble konstatis ke ju pli malproksime estas iu galaksio des pli rapide \u011di forkuregas de ni! Tio ne signifas ke ni estas la centro de la Universo, kaj ke \u0109iuj galaksioj fu\u011das de ni. Tute ne! Al observanto sur iu ajn galaksio montrigus la sama efekto \u2014 \u0109iuj estus fu\u011dantaj de li!<\/p>\n<p>Tio signifas ke \u0109iuj galaksioj malproksimi\u011das unu de la alia \u2014 do, la Universo estas en la stato de eksplodo!? La astronomo Lemaltre supozis e\u0109 ke en la prakomenco de la Kosmo ekzistis nur unu granda praatomo entenanta tutan kosman materion kaj energion. \u011ci eksplodis kaj tial hodia\u016d la tuta Universo ekspansii\u011das.<\/p>\n<p>Sed aliaj astronomoj provis alimaniere klarigi tiun \u0109i preska\u016d enigman problemon, \u0109ar dum lastaj jaroj novaj malkovroj multe komplikis la aferon. Nome, en la jaro 1959a la astronomo Minkowski malkovris per la plej granda teleskopo de la mondo\u00a0<span class=\"rem\">(sur la Monto Paloma)<\/span>\u00a0la grupon de galaksioj je distanco de 6 miliardoj da lumjaroj\u00a0<span class=\"rem\">(!)<\/span>\u00a0fu\u011dantaj de ni per la rapido de 138 500 kilometroj en sekundo, kio signifas preska\u016d duonon de la rapido de la lumo\u00a0<span class=\"rem\">(300 000 km\/sek)<\/span>.<\/p>\n<p>Sed la\u016d la teorio de relativeco de Einstein neniu materia korpo povas atingi la lumrapidon. Estas certe ke per pli fortaj teleskopoj oni malkovros e\u0109 pli rapddfu\u011dantajn galaksiojn, sed tio kondukus \u2014 al la absurdo.<\/p>\n<p>Iutage oni ver\u015dajne trovos galaksion malproksimi\u011dantan pli rapide ol la lumo mem! \u2014 la afero neebla la\u016d la nuntempaj konceptoj de la teorio de relativeco.<\/p>\n<p>Kaj kio estos tiam???<\/p>\n<p>La konata franca astronomo Paul Couderc provis tre sprite klarigi tiun \u0109i estontan absurd-problemon. Jen la klarigo de la problemo kiel \u011din priskribis Couderc: se ni, ekzemple, observas iun objekton per mikroskopo kaj rimarkas ke la objekto, rigardata en la mikroskopo, subite ekmalproksimi\u011das \u2014 ni povas tiun \u0109i okaza\u0135on klarigi la\u016d du manieroj \u2014 a\u016d la objekto fakte malproksimi\u011das, a\u016d la objekto restas sur sia loko, sed\u00a0<span class=\"rem\">(pro iu ajn ka\u016dzo)<\/span>\u00a0la lenso\u00a0<span class=\"rem\">(vitro)<\/span>\u00a0de la mikroskopo mallar\u011di\u011dis! Do, la malproksimi\u011do povas esti a\u016d fakta, a\u016d nur la\u016d\u015dajna\u00a0<span class=\"rem\">(pro la \u015dan\u011do en la aparato mem)<\/span>. Couderc nun aplikas \u0109i tiun analogion al la kosmaj okaza\u0135oj : faktan fu\u011dadon de la galaksioj la Doppler-principo povas registri, sed, se la kosmospaco plilar\u011digas, la fu\u011dado de la galaksioj estas nur la\u016d\u015dajna, \u0109ar ni ne havas garantion ke la Doppler-principo estas kompetenta registri la plivasti\u011don de la tuta kosmospaco&#8230;<\/p>\n<p>\u0108ar la eventuala eksplodo de la Kosmo ja ne estas sensignifa eta\u0135o, multaj astronomoj dum lastaj jaroj cerbumas por klarigi tiun \u0109i emocian problemon.<\/p>\n<p>Estas jam sufi\u0109a aro da spritaj klarigoj kiuj klopodas almena\u016d iel\u00a0<span class=\"rem\">(sed, ho ve! \u2014 ne kontentige)<\/span>respondi al la famaj demandoj: \u201cKial, do, la lumo venanta de la galaksioj estas sortgrave \u015dovata la\u016d la ru\u011da flanko de la spektro?\u201d \u201c\u0108u la Kosmo, do, vere eksplodas?\u201d<\/p>\n<p>Iuj astronomoj, ekzemple, provas respondi al \u0109i-demando anka\u016d sekve: ne estas la ekspansio ka\u016dzo de la \u201cru\u011di\u011do\u201d de la lumo, sed \u011di estas la \u201claci\u011do\u201d de la lumo dum tre longa kosma voja\u011do. Nome, la ru\u011da lumo havas malpli grandan energion ol la blua \u2014 do se la blua perdas la energion pro la voja\u011do tra fortegaj gravitaj kampoj, la lumo devige transformi\u011das al flava a\u016d ru\u011da lumo\u00a0<span class=\"rem\">(la nigraj linioj sekve flanki\u011das a1 ru\u011da parto de la spektro)<\/span>.<\/p>\n<p>Sed al tiuj \u0109i hipotezoj \u2014 same kiel al la similaj \u2014 mankas ankora\u016d multaj faktoj. Nia tuta koncepto pri la mondo en kiu ni vivas povas travivi ankora\u016d grandajn \u015dan\u011dojn. Hodia\u016d ekestis demandoj neimageblaj en la klasika evolustadio de la fiziko kaj astronomio. \u0108u la gravito de Newton estas konstanta en la tempo? Per kiu rapido \u011di etendi\u011das!?\u00a0<span class=\"rem\">(A\u016d \u0109u \u011di e\u0109 enprincipe etendi\u011das?)<\/span>\u00a0\u0108u la Universo e\u0109 enprincipe eksplodas a\u016d \u011di estas senfina kaj stabila? \u0108u \u011di eble nur pulsas?<\/p>\n<p>Konataj astronomoj opinias ke ankora\u016d multa tempo pasos anta\u016d ol ni scios la respondojn al tiuj kaj similaj gravegaj demandoj.<\/p>\n<p>Sed tio ja ne malkura\u011digas nin. Bele diris Lessing: \u201cSe iu per la dekstra mano donus al mi tutan veron, kaj per la maldekstra nur strebon al la vero, mi prenus la maldekstran!\u201d<\/p>\n<div>\n<p>Toni Breider<br \/>\n<span class=\"rem\">(el \u201cHomo kaj Kosmo\u201d)<\/span><\/p>\n<\/div>\n<h1><br clear=\"all\" \/>EKZERCOJ<\/h1>\n<p>80. Leginte la supran artikolon, respondu jenajn demandojn:<\/p>\n<div class=\"indent\">\n<p>1. Kio estas la \u201cLakta Vojo\u201d?<br \/>\n2. Kia analogio estas trovebla inter nia galaksio kaj la Universo?<br \/>\n3. Kiu estas la sola galaksio, kiun ni povas vidi sen teleskopo?<br \/>\n4. \u0108u ni vidas tiun galaksion tia, kia \u011di nun estas?<br \/>\n5. Kiun fenomenon malkovris Edwin Hubble?<br \/>\n6. \u201c\u011cis anta\u016dnelonge la nura heroldo, kiu venadis \u011dis ni el la mondo de steloj, estis la lumo.\u201d \u0108u vi povas konjekti, ke estas nun dua heroldo tia?<br \/>\n7. Kio determinas la diversajn kolorojn, kiujn ni vidas?<br \/>\n8. Kio estas la \u201cDoppler-principo\u201d?<br \/>\n9. Kiun surprizan fenomenon evidentigas aplikado de la Doppler-principo al la galaksioj?<br \/>\n10. Kio estas la teorio de Lemaitre?<br \/>\n11. Kial malkovro de e\u0109 pli rapide fu\u011dantaj galaksioj kondukus al absurdo?<br \/>\n12. Kiel la teorio de Couderc nuligus la atesta\u0135on de la Doppler-principo rilate la galaksiojn?<\/p>\n<\/div>\n<p>81. Uzu korekte en propozicioj la subajn prepoziciajn frazojn:<\/p>\n<div class=\"indent\">\n<p>PREPARE AL; PROPORCIE AL; RENKONTE AL; RESPONDE AL; FLANKE DE; FOR DE; FUNDE DE; HELPE DE; KONTRASTE KUN; KUNE KUN.<\/p>\n<\/div>\n<p>82. Flugas flugANTO, flugas anka\u016d BIRDO. NE uzante la sufikson -ant-, respondu: Kiu a\u016d kio kuras? na\u011das? vagas? boras? drivas? fluas? glitas? grimpas? gutas? inundas? manovras? mar\u015das? plandas? raketas? rampas? saltas? velas? voja\u011das? zigzagas? dancas?<\/p>\n<p>83. \u0108iu el la subaj vortoj havas sinonimon konsistantan el prepozicio plus la vorto IRI. Trovu la sinonimojn. Ekzemple: Akompani = kuniri.<\/p>\n<div class=\"indent\">\n<p>ATINGI VENKI\u011cI LEVI\u011cI PASI SEKVI TURNI\u011cI PENETRI PROGRESI.<\/p>\n<\/div>\n<p>84. Kiun adjektivon vi uzus por priskribi:<\/p>\n<div class=\"indent\">\n<p>1. Homon, kiu havas a\u016dtoritaton por pritrakti vian aferon?<br \/>\n2. Hornon, kiun la vivo traktis malbone, kaj kiu pro tio seniluzii\u011dis?<br \/>\n3. Homon, kiu tro facile emocii\u011das?<br \/>\n4. Teorion tre zorge ellaboritan kaj tre konvinkan?<br \/>\n5. Homojn, kiuj sendiskute subtenadas unu alian?<br \/>\n6. Opinion ridinde kaj evidente stultan?<br \/>\n7. Virinon tre alloge maldikan?<br \/>\n8. Nova\u0135on, kiu tu\u015das vian nunan situacion?<br \/>\n9. Ideon, kiu kondukas al novaj horizontoj?<br \/>\n10. Priju\u011don, kiu prenis en konsideron \u0109iujn flankojn de la problemo?<\/p>\n<\/div>\n<p>85. \u201cJurij Gagarin estis la Kristoforo Kolumbo de nia jarcento.\u201d Diskutu.<\/p>\n<p>86. Kio, la\u016d via opinio, estas la plej grava eltrova\u0135o de la dudeka jarcento? Pravigu vian elekton.<\/p>\n<p>Enhavo <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/antauklarigo\">Anta\u016dklarigo<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-unua\">01<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dua\">02<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-tria\">03<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-kvara\">04<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-kvina\">05<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-sesa\">06<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-sepa\">07<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-oka\">08<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-naua\">09<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-deka\">10<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dekunua\">11<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dekdua\">12<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dektria\">13<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dekkvara\">14<\/a> 15 <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-deksesa\">16<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-deksepa\">17<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dekoka\">18<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-deknaua\">19<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudeka\">20<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudukunua\">21<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudekdua\">22<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudektria\">23<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudekkvara\">24<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudekkvina\">25<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudeksesa\">26<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudeksepa\">27<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudekoka\">28<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudeknaua\">29<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-trideka\">30<\/a>\u00a0\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/solvoj\">SOLVOJ<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/por-pasi-pluen\/\">POR PA\u015cI PLUEN<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>\u9ad8\u7ea7\u4e16\u754c\u8bed\u6559\u7a0b \u7b2c15\u8bfe Pa\u015doj al plena posedo PA\u015cO DEKKVINA VORTAR\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dekkvina\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":240,"menu_order":15,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/5683"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5683"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/5683\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/240"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5683"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}