{"id":5687,"date":"2019-05-26T09:16:15","date_gmt":"2019-05-26T01:16:15","guid":{"rendered":"http:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=5687"},"modified":"2022-02-02T13:26:07","modified_gmt":"2022-02-02T05:26:07","slug":"paso-deknaua","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-deknaua\/","title":{"rendered":"\u7b2c19\u8bfe Pa\u015do Dekna\u016da"},"content":{"rendered":"<p>\u9ad8\u7ea7\u4e16\u754c\u8bed\u6559\u7a0b \u7b2c19\u8bfe<\/p>\n<h1>Pa\u015doj al plena posedo<\/h1>\n<h2 style=\"text-align: center;\">PA\u015cO DEKNA\u016cA<\/h2>\n<h1>VORTARO<\/h1>\n<p><b>ABOMENI<\/b>: malamegi.<br \/>\n<b>AKORDO<\/b>: sameco de opinioj inter pluraj personoj.<br \/>\n<b>AN\u011cELO<\/b>: \u0109iela di-servanto.<br \/>\n<b>BENKO<\/b>: longforma sidilo.<br \/>\n<b>BUR\u011cONO<\/b>: \u015dvela\u0135o sur vegeta\u0135o, el kiu formi\u011das folioj a\u016d floroj.<br \/>\n<b>FIRMAMENTO<\/b>: \u0109iela arka\u0135o.<br \/>\n<b>IMPLIKI<\/b>: malorde \u0109irka\u016dvolvi\u011di.<br \/>\n<b>INDIGNI<\/b>: senti koleron kaj malestimon.<br \/>\n<b>KAJTO<\/b>: fluganta infanludilo.<br \/>\n<b>KRABO<\/b>: man\u011debla maresta\u0135o kun du pin\u0109ilegoj.<br \/>\n<b>KVADRATO<\/b>: ortangulajo, kies kvar linioj estas samlongaj.<br \/>\n<b>MILDA<\/b>: malsevera.<br \/>\n<b>OSTO<\/b>: malmola substanco, kiu formas skeleton.<br \/>\n<b>PAPERO<\/b>: folio, sur kiu oni skribas.<br \/>\n<b>PEKINO<\/b>: la \u0109efurbo de \u0108inujo.<br \/>\n<b>PERSEKUTI<\/b>: konstante turmenti.<br \/>\n<b>PLUMBO<\/b>: tre peza, griza metalo.<br \/>\n<b>RIVALO<\/b>: konkuranto.<br \/>\n<b>SKELETO<\/b>: interna malmola\u0135o, bazo de la homo a\u016d besto.<br \/>\n<b>SKOLOPENDRO<\/b>: multpieda ringforma krablanta insekto.<br \/>\n<b>TABULO<\/b>: plata longa peco da ligno.<br \/>\n<b>TABURETO<\/b>: sendorsa se\u011deto.<br \/>\n<b>TEGOLO<\/b>: maldika plata\u0135o, per kiaj oni kovras tegmentojn.<\/p>\n<h1>LEGA\u0134O<\/h1>\n<h2>KAJTO<\/h2>\n<p>Vintre en Pekino, kiam sur la tero ankora\u016d trovi\u011das restanta ne\u011do kaj grizaj, kalvaj arboskeletoj disetendas siajn bran\u0109ojn en la serena spaco, en malproksimo \u015dvebas unu a\u016d du kajtoj. Por mi tio estas io surpriza kaj mal\u011dojiga.<\/p>\n<p>La kajtsezono en mia naski\u011dloko estas la dua monato de printempo. A\u016ddante zumadon de vent-rado vi vidos kaplevante grizan kraboforman a\u016d palbluan skolopendroforman kajton. Trovi\u011das anka\u016d solecaj tegolformaj kajtoj, kiuj ne havas vent-radon, \u015dvebas malalte kaj aspektas kompatinde deprimitaj. En tiu tempo, sur la tero, salikoj kaj fruaj persikujoj bur\u011donas jam kaj kreas printempan mildon, en akordo kun la infanaj ornama\u0135oj sur la firmamento. Kie mi estas nun? \u0108irka\u016de staras ankora\u016d la vintra rigoro, sed la delonge forpasinta printempo de la delonge adia\u016dita naski\u011dloko jam na\u011das en la aero.<\/p>\n<p>La\u016dkutime mi ne \u015datis kajtludon, cetere, e\u0109 abomenis \u011din, \u0109ar mi konsideris \u011din ludo de senta\u016dgaj knaba\u0109oj. Kontra\u016de estis mia plej juna frato. Li estis tiam \u0109irka\u016d dekjara, malsanema kaj osteca, tamen amis pasie la kajtludon. Li ne havis monon por a\u0109eti kajton kaj mi malpermesis al li tian ludon. Li nur rigardis la firmamenton stulte kun gapanta bu\u015deto. Iam tio da\u016dris tre longe. Jen li ekkriis kun surprizi\u011do, \u0109ar en malproksimo iu kraboforma kajto subite falis surteren, jen li saltis pro \u011dojo, \u0109ar la implikitaj fadenoj de du tegolformaj kajtoj solvi\u011dis. \u0108iuj \u0109i liaj agoj, la\u016d mia opinio, estis ridinda\u0135oj mal\u015datindaj.<\/p>\n<p>Iun tagon, mi ekrimarkis, ke mi malofte vidis lin, \u015dajne, dum la lastaj tagoj, sed mi memoris, ke mi jam vidis lin en la malanta\u016da \u011dardeno kolekti velkajn bambuojn. Mi ekkomprenis kaj rapidis al malofte vizitita \u0109ambreto, kie diversaj objektoj estis entenataj. Mi pu\u015dmalfermis la pordon kaj trovis lin efektive inter la amaso de polvokovritaj objektoj. Li sidis sur tabureto anta\u016d granda kvadrata tabulsidilo. Li ekstaris konsternite kaj tremis pale. Sur la granda sidilo apogis sin skeleto de papiliforma kajto, sur kiu la papero ankora\u016d ne estis algluita. Sur benko ku\u015dis paro da vent-radoj, kiuj estis servontaj kiel okuloj. Li estis \u0135us okupata alglui al ili ru\u011dajn paperpecojn, kaj la laboro estis finota. Mi kontenti\u011dis pro la malkovro de lia sekreto, ludo de senta\u016dga knaba\u0109o, evitante mian atenton. Mi tuj etendis miajn manojn kaj rompis flugilon de la papilio, \u0135etis la ventradojn sur la teron kaj detruis ilin per piedpremo. Li ne estis mia rivalo la\u016d a\u011do a\u016d forto, kompreneble mi gajnis plenan venkon. Tiam mi elpa\u015dis fiere kaj lasis lin stari en malespero en la \u0109ambreto. Kiel li statis poste, mi ne sciis kaj e\u0109 ne atentis.<\/p>\n<p>Tamen fine trafis min mia puno, tre longe post nia disi\u011do, kiam mi fari\u011dis jam meza\u011dulo. Je mia malfeli\u0109o, mi legis hazarde fremdlingvan libron traktantan pri infanoj kaj eksciis, ke ludo estas la plej justa ago de infanoj, kaj ludilo \u2014 ilia an\u011delo; tiam tiu sceno de spirita persekutado en mia frua\u011do, kiu jam glitis el mia memoro dum la lastaj dudek jaroj, subite disvolvi\u011dis anta\u016d miaj okuloj kaj mia koro kvaza\u016d fari\u011dis plumbo kaj subi\u011dis tre tre peze.<\/p>\n<p>\u011ci ne falis nete kaj tial derompi\u011dis, sed \u0109iam subi\u011dis kaj subi\u011dis kun pezego.<\/p>\n<p>Mi konis anka\u016d rimedon por ripari mian pasintan eraron: donaci al li kajton, aprobi kaj kura\u011digi lin por la ludo a\u016d ludi kune kun li. Ni krius, kurus, ridus \u2014 tamen tiam li jam delonge havis barbon kiel mi.<\/p>\n<p>Anka\u016d alian rimedon mi konis por ripari mian pasintan eraron: peti de li pardonon kaj atendi lian respondon: \u201cMi tute ne koleras vin.\u201d Tiam mia koro certe plifacili\u011dus. Tiu estas efektive praktikebla rimedo. Foje ni renkonti\u011dis, kiam sur amba\u016d viza\u011doj jam gravuri\u011dis sulkoj de vivpeno kaj mia koro forte pezi\u011dis. Iom post iom nia interparolado direktis sin al la pasinta\u0135oj de infana\u011do. Mi menciis tiun okaza\u0135on kaj kulpigis min pri mia knaba\u011da sensenca\u0135o. \u201cSed mi tute ne koleras vin.\u201dMi kredis, ke li tiel diros kaj mi tuj ricevos la pardonon kaj mia koro de nun plifacili\u011dos.<\/p>\n<p>\u201c\u0108u tiel okazis?\u201d diris li mirigite kun rideto kvaza\u016d a\u016ddante rakonton pri alia homo. Li memoris nenion.<\/p>\n<p>Plena forgeso; nenia ofendi\u011do: do el kie venus la pardono. Pardono sen ofendi\u011do estas simple mensogo.<\/p>\n<p>Kion mi povas esperi? Mia koro nur \u0109iam pezas.<\/p>\n<p>Nun la naski\u011dloka printempo denove na\u011das en fremdurba aero, \u011di rememorigas min pri delonge forpasinta infana\u011do, kaj samtempe kunportas nepalpeblan mal\u011dojon. Mi preferas rifu\u011di en rigoran vintron \u2014 sed, \u0109irka\u016de estas ja vintro tute klare, \u011di montras al mi neordinaran rigoron kaj malvarmon.<\/p>\n<div>\n<p>Lu Sin<br \/>\nel la \u0109ina: S. J. S\u0171<br \/>\n<span class=\"rem\">(el \u201cSova\u011da Herbaro\u201d)<\/span><\/p>\n<\/div>\n<h1><br clear=\"all\" \/>EKZERCOJ<\/h1>\n<p>105. Leginte la supran rakonton, respondu jenajn demandojn:<\/p>\n<div class=\"indent\">\n<p>1. \u201cKalvaj arboskeletoj.\u201d En tiu frazo estas duobla metaforigo. Klarigu amba\u016d.<br \/>\n2.\u00a0<span class=\"rem\">(a)<\/span>\u00a0\u201cVi vidos kaplevante grizan kraboforman kajton\u201d;\u00a0<span class=\"rem\">(b)<\/span>\u00a0\u201cMi legis hazarde fremdlingvan libron.\u201d En amba\u016d propozicioj la pozicio de la adverbo ka\u016dzas nenecesan ambiguecon. Klarigu la ka\u016dzon de tio, kaj reskribu amba\u016d propoziciojn senambigue.<br \/>\n3. \u201cLa kajtoj aspektas kompatinde deprimitaj.\u201d En tiu propozicio trovi\u011das ekzemplo de personigo. Klarigu \u011din.<br \/>\n4. \u201cSalikoj kaj persikujoj.\u201d Kiom da aliaj arboj vi konas?<br \/>\n5. \u201cMi konsideris \u011din ludo de senta\u016dgaj knaba\u0109oj.\u201d Klarigu la nominativon de la vorto ludo.<br \/>\n6. Skribu la vortojn en la tria alineo de la lega\u0135o formitajn per sufiksoj, kaj analizu ilin.<br \/>\n7. \u201cSur la granda sidilo apogis sin skeleto de papiliforma kajto.\u201d Kial estas necesa la vorto sin, kaj kion \u011di indikas?<br \/>\n8. \u201cEn la \u0109ambro diversaj objektoj estis entenataj\u201d estas pasiva propozicio, kiu aktive fari\u011dus: \u201cLa \u0109ambro entenis diversajn objektojn.\u201d Skribu aktive jenan pasivan propozicion: \u201cLi estis \u0135us okupata alglui al ili ru\u011dajn paperpecojn.\u201d<br \/>\n9. \u201cMi tuj etendis miajn manojn kaj rompis flugilon de la papilio.\u201d Kiel oni \u015dan\u011dus la sencon de tiu propozicio, se oni enmetus la artikolon la anta\u016d la vorto flugilo?<br \/>\n10. \u201cMi konis anka\u016d rimedon por ripari mian pasintan eraron: donaci al li kajton.\u201d Klarigu la funkcion de la dupunkto\u00a0<span class=\"rem\">(:)<\/span>\u00a0en tiu propozicio; per kiuj du vortoj oni povus esprimi la saman funkcion, kaj kio estas la akceptata mallongigo de tiuj vortoj?<br \/>\n11. \u201cMi kredis, ke li tiel diros.\u201d Kial la tempo de dir- estas futura, kvankam la tuta rakonto jam anta\u016dlonge okazis?<\/p>\n<\/div>\n<p>106. Respondu al jenaj demandoj per kiom eble da adverboj:<\/p>\n<div class=\"indent\">\n<p>Kiel li man\u011dis?\u00a0<span class=\"rem\">(Rapide&#8230; avide&#8230;)<\/span><br \/>\nKiam li laboras?\u00a0<span class=\"rem\">(Hodia\u016d&#8230; \u0109iutage&#8230;)<\/span><br \/>\nKie li trovi\u011das?\u00a0<span class=\"rem\">(Hejme&#8230; ekstere&#8230;)<\/span><br \/>\nKiom li amas?\u00a0<span class=\"rem\">(Multe&#8230; tutkore&#8230;)<\/span><br \/>\nPer kio li batalas?\u00a0<span class=\"rem\">(Glave&#8230; pugne&#8230;)<\/span><\/p>\n<\/div>\n<p>107. Kiom da vortoj vi povas skribi rilatantaj al:<\/p>\n<div class=\"indent\">\n<p><span class=\"rem\">(a)<\/span>\u00a0astronomio;\u00a0<span class=\"rem\">(b)<\/span>\u00a0religio;\u00a0<span class=\"rem\">(c)<\/span>\u00a0infanludoj ?<\/p>\n<\/div>\n<p>108. Uzu korekte la subajn vortojn en propozicioj:<\/p>\n<div class=\"indent\">\n<p>PRECIZIGI; AMASIGI; ARAN\u011cIGI; BALANCIGI; BOLIGI; DRONIGI; FLUIGI; KREVIGI.<\/p>\n<\/div>\n<p>109. Rakontu krizan a\u016d kortu\u015dan memora\u0135on el via infana\u011do.<\/p>\n<p>Enhavo <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/antauklarigo\">Anta\u016dklarigo<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-unua\">01<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dua\">02<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-tria\">03<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-kvara\">04<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-kvina\">05<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-sesa\">06<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-sepa\">07<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-oka\">08<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-naua\">09<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-deka\">10<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dekunua\">11<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dekdua\">12<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dektria\">13<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dekkvara\">14<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dekkvina\">15<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-deksesa\">16<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-deksepa\">17<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dekoka\">18<\/a> 19 <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudeka\">20<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudukunua\">21<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudekdua\">22<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudektria\">23<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudekkvara\">24<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudekkvina\">25<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudeksesa\">26<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudeksepa\">27<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudekoka\">28<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudeknaua\">29<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-trideka\">30<\/a>\u00a0\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/solvoj\">SOLVOJ<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/por-pasi-pluen\/\">POR PA\u015cI PLUEN<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>\u9ad8\u7ea7\u4e16\u754c\u8bed\u6559\u7a0b \u7b2c19\u8bfe Pa\u015doj al plena posedo PA\u015cO DEKNA\u016cA VORTARO\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-deknaua\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":240,"menu_order":19,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/5687"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5687"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/5687\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/240"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5687"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}