{"id":5709,"date":"2019-05-27T19:15:06","date_gmt":"2019-05-27T11:15:06","guid":{"rendered":"http:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=5709"},"modified":"2022-02-02T13:29:23","modified_gmt":"2022-02-02T05:29:23","slug":"paso-dudekdua","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudekdua\/","title":{"rendered":"\u7b2c22\u8bfe PA\u015cO DUDEKDUA"},"content":{"rendered":"<p>\u9ad8\u7ea7\u4e16\u754c\u8bed\u6559\u7a0b \u7b2c22\u8bfe<\/p>\n<h1>Pa\u015doj al plena posedo<\/h1>\n<div class=\"page\">\n<div class=\"text\">\n<h2 style=\"text-align: center;\">PA\u015cO DUDEKDUA<\/h2>\n<h1>VORTARO<\/h1>\n<p><b>A\u016cTONOMIO<\/b>: politika sendependeco.<br \/>\n<b>FIBRO<\/b>: kunplektitaj korpaj a\u016d vegeta\u0135aj fadenoj.<br \/>\n<b>FORTIKA<\/b>: malfacile rompebla.<br \/>\n<b>IZOLI<\/b>: apartigi de la aliaj.<br \/>\n<b>KALUMNII<\/b>: malutili al iu per mensogaj akuzoj.<br \/>\n<b>LITOVUJO<\/b>: provinco en tiama rusia Pollando.<br \/>\n<b>MORO<\/b>: \u011denerala vivmaniero. kutima konduto.<br \/>\n<b>MOTIVO<\/b>: kialo.<br \/>\n<b>ORATORO<\/b>: homo, kiu publike paroladas.<br \/>\n<b>PREDIKI<\/b>: fari religian a\u016d kvaza\u016dreligian paroladon.<br \/>\n<b>RUSA<\/b>: rilata al Ruslando.<br \/>\n<b>\u015cOVINISTO<\/b>: fanatika patrioto.<br \/>\n<b>TEORIO<\/b>: supozo rezulte de rezonado.<\/p>\n<h1>LEGA\u0134O<\/h1>\n<h2>VORTOJ DE ZAMENHOF<\/h2>\n<h3>(1) Pri Patriotism<\/h3>\n<p>La dua kulpigo, kiun ni ofte devas a\u016ddi, estas tio, ke ni esperantistoj estas malbonaj patriotoj. \u0108ar tiuj esperantistoj, kiuj traktas la esperantismon kiel ideon, predikas reciprokan justecon kaj fratecon inter la popoloj, kaj \u0109ar la\u016d la opinio de la gentaj \u015dovinistoj patriotismo konsistas en malamo kontra\u016d \u0109io, kio ne estas nia, tial ni la\u016d ilia opinio estas malbonaj patriotoj, kaj ili diras, ke la esperantistoj ne amas sian patrujon. Kontra\u016d tiu \u0109i mensoga, malnobla kaj kalumnia kulpigo ni protestas plej energie, ni protestas per \u0109iuj fibroj de nia koro! Dum la pse\u016ddo-patriotismo, t.e. la genta \u015dovinismo, estas parto de tiu komuna malamo, kiu \u0109ion en la mondo detruas, la vera patriotismo estas parto de tiu granda tutmonda amo, kiu \u0109ion konstruas, konservas kaj feli\u0109igas. La esperantismo, kiu predikas amon, kaj la patriotismo, kiu anka\u016d predikas amon, neniam povas esti malamikaj inter si. \u0108iu povas paroli al ni pri \u0109iuspeca amo, kaj ni kun danko lin a\u016dskultos; sed kiam pri amo al la patrujo parolas al ni \u015dovinistoj, tiuj reprezentantoj de abomeninda malamo, tiuj mallumaj demonoj, kiuj ne sole inter la landoj, sed anka\u016d en sia propra patrujo konstante instigas homon kontra\u016d homo \u2014 tiam ni kun la plej granda indigno nin deturnas. Vi, nigraj semantoj de malpaco, parolu nur pri malamo al \u0109io, kio ne estas via, parolu pri egoismo, sed neniam uzu la vorton \u201camo\u201d, \u0109ar en via bu\u015do la sankta vorto \u201camo\u201d malpuri\u011das.<\/p>\n<p>Vi staras nun anta\u016d miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia malfeli\u0109a patrujo, kiun mi neniam povas forgesi, kvankam mi forlasis vin kiel juna knabo. Vi, kiun mi ofte vidas en miaj son\u011doj, vi, kiun nenia alia parto de la tero iam povos anstata\u016di en mia koro, vi atestu, kiu vin pli multe, pli kore kaj pli sincere amas: \u0109u mi, idea esperantisto, kiu revis pri frateco inter \u0109iuj viaj lo\u011dantoj, kvankam mi devis beda\u016drinde forlasi vin, simile al multaj centoj da miloj da aliaj viaj filoj \u2014 a\u016d \u0109u tiuj personoj, kiuj deziras, ke vi apartenu nur al ili, kaj \u0109iuj aliaj viaj filoj estu rigardataj kiel fremduloj a\u016d sklavoj! Ho, patriotismo, patriotismo, kiam fine la homoj lernos kompreni \u011duste vian sencon! Kiam via sankta nomo \u0109esos esti armilo en la manoj de diversaj malhonestuloj! Kiam fine \u0109iu homo ricevos la rajton kaj la eblon alglui\u011di per sia tuta koro al tiu peco da tero, kiu lin naskis!<\/p>\n<p>Longe da\u016dros ankora\u016d malluma nokto sur la tero, sed ne eterne \u011di da\u016dros. Venos iam la tempo, kiam la homoj \u0109esos esti lupoj unuj kontra\u016d la aliaj, perforte altrudi al si reciproke siajn lingvojn kaj morojn, ili vivos inter si pace kaj frate, en plena interkonsento ili laboros sur la tero, sur kiu ili vivas, kaj kontra\u016d tiuj krudaj fortoj de la naturo, kiuj ilin \u0109iujn egale atakas. Kaj kune kaj interkonsente ili celados \u0109iuj al unu vero, al unu feli\u0109o. Kaj se iam venos tiu feli\u0109a tempo, \u011di estos la frukto de konstanta kaj senlaca laborado de tiuj homoj, kiujn ni vidas nun en \u0109i tiu \u0109ambrego kaj kies nomo, ankora\u016d tre malmulte konata kaj tre malmulte \u015datata, estas \u201cesperantistoj\u201d.<\/p>\n<p><span class=\"rem\">(el Parolado en la Guildhall, London)<\/span><\/p>\n<h3>(2) Pri la Neceso Paroli Esperanton<\/h3>\n<p>Vi eble miros, ke mi parolas al vi ne ruse, sed esperante; vi eble diros, ke \u0109ar ni havas nun kongreson de samregnanoj kaj \u0109iuj, all almena\u016d preska\u016d \u0109iuj \u011diaj partoprenantoj komprenas tre bone la saman lingvon, estas multe pli nature paroli al ili en tiu lingvo. Ekzistas tamen gravaj ka\u016dzoj, pro kiuj mi elektis por mia parolo tiun lingvon, por kiu ni batalas kaj por kiu ni kunvenis.<\/p>\n<p>Niaj kongresoj, ne sole la universalaj, sed anka\u016d la naciaj, havas anta\u016d \u0109io signifon instruan kaj edukan. Esperantistoj, dis\u0135etitaj en diversaj urboj kaj urbetoj, kunvenas en pli a\u016d malpli granda amaso, por a\u016ddi nian lingvon, por kontroli, \u0109u ili \u011duste ellernis la lingvon, \u0109u ili bone \u011din komprenas, por kompari sian propran manieron de parolado kun la parolmaniero de pli spertaj esperantistoj. Kiam ili poste revenas hejmen, ili ne sole mem parolas pli pure, sed ili alportas modelon de bona parolado al tiuj, kiuj restis hejme. Tiamaniere la kongresoj reguligas la uzadon de la lingvo, kaj dank&#8217; al niaj kongresoj jam nun oni parolas Esperanton perfekte egale ne sole en la plej malproksimaj anguloj de \u0109iu aparta regno, sed en \u0109iuj plej malsamaj lokoj de la tuta tera globo. Jam nun, kiam oni a\u016ddas bonan kaj spertan esperantan oratoron, oni neniel povas diveni, al kiu nacio a\u016d lando li apartenas. La plena a\u016dtonomia vivo de nia lingvo, kun \u011dia absolute propra, ne pruntita kaj ne imitita spirito, diam pli kaj pli fortiki\u011das tiamaniere, kvaza\u016d \u0109iuj esperantistoj de la mondo lo\u011dus kune sur unu malgranda peco da tero.<\/p>\n<p>Ne malpli grava estas la eduka signifo de la esperantistaj kongresoj. Izolitaj esperantistoj, kiuj neniam havis la eblon praktike apliki tion, kion ili lernis, ofte dubas, \u0109u efektive per Esperanto oni povas tute bone interkompreni\u011di. E\u0109 interne de la esperantistaj grupoj oni ofte ne kura\u011das paroli esperante, oni balbutas, oni preferas paroli en sia nacia lingvo, kaj proporcie al la nekura\u011deco de la parolado aperas anka\u016d nekura\u011deco de propagando, \u0109ar la esperantistoj-balbutantoj malgradvole ne povas liberigi sin de la timo, ke eble tamen Esperanto estas afero pli teoria, of praktika. Sed kiam la balbutanto venas al kongreso, kie li havas la eblon a\u016ddi bonajn kaj spertajn esperantistajn oratorojn, kiam li per siaj propraj oreloj kaj okuloj konvinki\u011das, kiel bele kaj flue oni povas paroli en Esperanto, li entuziasmi\u011das, li vidas, ke li laboras por io viva kaj vivoplena, li revenas hejmen kun nova kura\u011do kaj energio. Niaj kongresoj, ne sole la universalaj, sed anka\u016d la lokaj, tiamaniere edukas konvinkitajn, sekve anka\u016d entuziasmajn batalantojn por nia afero.<\/p>\n<p>Tio estas la \u0109efaj motivoj, pro kiuj ni en \u0109iuj niaj kongresoj ne sole en la universalaj, sed anka\u016d en la naciaj a\u016d regionaj, nepre devas paroli ne sole pri Esperanto, sed anka\u016d per Esperanto.<\/p>\n<div>\n<p>L. L. Zamenhof<br \/>\n<span class=\"rem\">(el Parolado en St. Petersburg, 1910)<\/span><\/p>\n<\/div>\n<h1><br clear=\"all\" \/>EKZERCOJ<\/h1>\n<p>122. Leginte la suprajn paroladojn, respondu jenajn demandojn:<\/p>\n<div class=\"indent\">\n<p>1. Kial oni kelkfoje opinias, ke la esperantistoj estas malbonaj patriotoj?<br \/>\n2. Kio, la\u016d Zamenhof, estas la diferenco inter patrioto kaj \u015dovinisto?<br \/>\n3. Kiel la esperantismo kaj la patriotismo similas unu la alian?<br \/>\n4. Kio, la\u016d Zamenhof, devus esti la fincelo de la patriotismo?<br \/>\n5. Kiel la esperantistoj kontribuas al tiu fincelo?<br \/>\n6. Kia estas la duobla signifo de esperantistaj kongresoj?<br \/>\n7. Kiel la kongresoj kontribuas al la unueco de la lingvo?<br \/>\n8. \u0108u Esperanto estas imita\u0135o de iu alia lingvo?<br \/>\n9. Kiel la \u0109ekongesa parolado en Esperanto helpas la disvastigon de la lingvo?<br \/>\n10. \u0108u vi konas aliajn motivojn por inter esperantistoj nepre \u0109iam paroli Esperanton?<\/p>\n<\/div>\n<p>123. \u201cNiaj kongesoj, ne sole la universalaj, sed anka\u016d la naciaj &#8230;\u201d Skribu plurajn propoziciojn, uzante la konstruon &#8220;ne sole &#8230; sed anka\u016d&#8230;\u201d anta\u016d ne sole adjektivoj, sed anka\u016d substantivoj, verboj kaj adverboj.<\/p>\n<p>124. En \u0109iun suban propozicion enmetu po unu el jenaj radikoj:<\/p>\n<div class=\"indent\">\n<p>BARAKT; KLOPOD; LUKT; PEN; PROV; STREB; STRE\u0108; \u015cVIT<\/p>\n<p>1. Se unu fojo ne prosperis, ni devas netimigite ________i duan fojon.<br \/>\n2. Kion vi pri________ as, do al vi venas.<br \/>\n3. Li ________ as \u0109e la ministro pri siaj domo kaj kampo.<br \/>\n4. Nun en lia kapo ________is nova demando.<br \/>\n5. Ekzistas homoj, kiuj de tempo al tempo sentas _________adon al poezio.<br \/>\n6. Dum la tuta vivo li ________is kontra\u016d la mizero.<br \/>\n7. La studento _________is super siaj libroj.<br \/>\n8. La pioniroj devis fari gandajn forto ________ojn por travivi la vintron.<\/p>\n<\/div>\n<p>125. Kiel nomi\u011das:<\/p>\n<div class=\"indent\">\n<p>a) elektra fluo; b) subtegmenta \u0109ambreto? c) malmola elstara\u0135o sur bests kapo? d) homo sub absoluta dispono de iu mastro? e) informa anonceto? f) vira \u0109ekole ligita ornama vesta\u0135o? g) malsano, kiu atakas multajn homojn samtempe en unu loko? h) rajtigita dokumento? i) akra kaj mordanta moko? j) malmola, fortika, kalkeca substanco, el kiu konsistas la skeleto de vertebruloj?<\/p>\n<\/div>\n<p>126. En la subaj propozicioj trovi\u011das po unu eraro. Trovu la erarojn kaj korektu ilin.<\/p>\n<div class=\"indent\">\n<p>a) La gepatroj de Jozefo tre \u0109agrenis pro lia maldiligenteco.<br \/>\nb) Homo plene vivas nor tiam, kiam li havas krean \u011dojon en lia \u0109iutaga laboro.<br \/>\nc) En tiu tempo oni ne vidis tiom da novajn konstrua\u0135ojn, kiel nun.<br \/>\nd) Boteloj plenaj da akvo estas tre pezaj.<br \/>\ne) La ministro enoficigis tiun pastron kiel anstata\u016danta episkopo.<br \/>\nf) Kiam vi bruligas fajron, tre gravas, kion lignon vi surmetas.<br \/>\ng) La teman\u011do prenita ni veturis hejmen.<br \/>\nh) Mi ne scias, se tiu po\u015dtmarko servis por afrankado.<br \/>\ni) La kongreso okazos de la 20-an \u011dis la 27-an de majo.<br \/>\nj) Tiun beston oni nomas talpon.<\/p>\n<\/div>\n<p>127. \u201cKiel Esperanto solvas la lingvan problemon.\u201d Skribu dek punktojn sub tiu titolo, kaj skribu kelkajn propoziciojn pri du punkto.<\/p>\n<p>128. \u201cLingvo internacia fortiki\u011dos por \u0109iam nur en tia okazo, se ekzistos ia grupo da homoj, kiu akceptus \u011din kiel sian lingvon familian, heredan.\u201d \u2014 L. L. Zamenhof.<\/p>\n<div class=\"indent\">\n<p>Skribu a\u016d diskutu pri la temo, \u201cEsperanto kiel familia lingvo.\u201d<\/p>\n<p>Enhavo <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/antauklarigo\">Anta\u016dklarigo<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-unua\">01<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dua\">02<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-tria\">03<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-kvara\">04<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-kvina\">05<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-sesa\">06<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-sepa\">07<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-oka\">08<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-naua\">09<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-deka\">10<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dekunua\">11<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dekdua\">12<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dektria\">13<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dekkvara\">14<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dekkvina\">15<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-deksesa\">16<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-deksepa\">17<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dekoka\">18<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-deknaua\">19<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudeka\">20<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudukunua\">21<\/a> 22 <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudektria\">23<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudekkvara\">24<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudekkvina\">25<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudeksesa\">26<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudeksepa\">27<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudekoka\">28<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudeknaua\">29<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-trideka\">30<\/a>\u00a0\u00a0<a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/solvoj\">SOLVOJ<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/por-pasi-pluen\/\">POR PA\u015cI PLUEN<\/a><\/p>\n<\/div>\n<\/div>\n<\/div>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>\u9ad8\u7ea7\u4e16\u754c\u8bed\u6559\u7a0b \u7b2c22\u8bfe Pa\u015doj al plena posedo PA\u015cO DUDEKDUA VORTAR\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudekdua\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":240,"menu_order":22,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/5709"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5709"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/5709\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/240"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5709"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}