{"id":5713,"date":"2019-05-27T19:20:25","date_gmt":"2019-05-27T11:20:25","guid":{"rendered":"http:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=5713"},"modified":"2022-02-02T13:53:03","modified_gmt":"2022-02-02T05:53:03","slug":"paso-dudeksepa","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudeksepa\/","title":{"rendered":"\u7b2c27\u8bfe PA\u015cO DUDEKSEPA"},"content":{"rendered":"<p>\u9ad8\u7ea7\u4e16\u754c\u8bed\u6559\u7a0b \u7b2c27\u8bfe<\/p>\n<h1>Pa\u015doj al plena posedo<\/h1>\n<div class=\"page\">\n<div class=\"text\">\n<h2 style=\"text-align: center;\">PA\u015cO DUDEKSEPA<\/h2>\n<h1>VORTARO<\/h1>\n<p><b>AFRIKANSA<\/b>: rilata al nederlanddevena lingvo parolata en Sudafriko.<br \/>\n<b>AGENTO<\/b>: komisiito.<br \/>\n<b>AGRIKULTURO<\/b>: terkulturado.<br \/>\n<b>AMERIKA<\/b>: rilata al la termaso okcidente de Atlantiko.<br \/>\n<b>ARISTOKRATO<\/b>: nobelo.<br \/>\n<b>BASTARDO<\/b>: eksteredzeca infano.<br \/>\n<b>DEMOKRATIO<\/b>: demokrataro.<br \/>\n<b>DEVII<\/b>: devoji\u011di.<br \/>\n<b>DILUI<\/b>: maldensigi likva\u0135on.<br \/>\n<b>EDINBURGO<\/b>: la \u0109efurbo de Skotlando.<br \/>\n<b>EKLEZIO<\/b>: tuto de la anoj de iu kristana religio.<br \/>\n<b>FABLO<\/b>: versrakonto en kiu bestoj a\u016d objektoj rolas kiel homoj.<br \/>\n<b>FARMI<\/b>: lui bienon por \u011din kulturi.<br \/>\n<b>GENERACIO<\/b>: tuto de la sama\u011daj homoj samtempe vivantaj.<br \/>\n<b>HINDUSTANA<\/b>: rilata al lingvoparolata en Hindujo.<br \/>\n<b>HONESTA<\/b>: konforma al honoro, virto kaj justeco.<br \/>\n<b>HUNGARA<\/b>: rilata al Hugarujo.<br \/>\n<b>INTRIGI<\/b>: ruze kombini por atingi ion.<br \/>\n<b>KONTINENTO<\/b>: granda terdivida\u0135o.<br \/>\n<b>KULTIVI<\/b>: kulturi la teron.<br \/>\n<b>MALICA<\/b>: konscie malbonfarema.<br \/>\n<b>MENTORO<\/b>: sa\u011da gvidanto.<br \/>\n<b>MERKATO<\/b>: vendosfero.<br \/>\n<b>ORGOJLA<\/b>: fierega.<br \/>\n<b>ORTODOKSA<\/b>: konforma al tradicia doktrino.<br \/>\n<b>PARO\u0124O<\/b>: eklezia distrikteto.<br \/>\n<b>SATIRO<\/b>: verko, kiu kritike primokas ion a\u016d iun.<br \/>\n<b>\u015cAFO<\/b>: lanprodukta besto.<br \/>\n<b>TEKSTO<\/b>: enhavkonsisto de libro.<br \/>\n<b>TIRANO<\/b>: senindulga kaj severa reganto.<br \/>\n<b>VERSIO<\/b>: tradukvarianto.<br \/>\n<b>VOLUMO<\/b>: unuopa libro.<\/p>\n<h1>LEGA\u0134O<\/h1>\n<h2>ROBERT BURNS KIEL MONDPOETO<\/h2>\n<p>\u0108iujare pli ol 100 000 vizitantoj venas al la Burns-Muzeo en Alloway, apud Ayr en sudokcidenta Skotlando, apud la malgranda farmdomo, kie Robert Burns naski\u011dis dum la \u015dtorma nokto de la 25-a de januaro, 1759. \u0108iujare novaj tradukoj de la poemoj de Burns aperas en multaj lingvoj. Mi \u0135us ricevis belan volumon de polaj versversioj de D-ro Stanislaw Krynski kaj aliaj. En Moskvo mi ricevis kun plezuro de Samuel Jakovlevic Marsak ekzempleron de liaj bonegaj rusaj tradukoj; li informis min, ke nur malfacile li akiris ekzempleron por mi, kvankam oni presigis 200000 ekzemplerojn de \u0109iu eldono; tiel entuziasme la rusoj a\u0109etas kaj legas Burns. \u0108inaj, hindustanaj, afrikansaj, hungaraj, e\u0109 anglaj tradukoj estas da\u016dre entreprenitaj ; kio estas tiom pli surpriza, \u0109ar la plej bonaj el la poemoj estas verkitaj en la skota lingvo, kiun jam dum generacioj la eduka sistemo malmulte kultivis, kaj kiu nun malforti\u011das kaj estas diluata per alsimiligo al la angla a\u016d usona por sia \u0109iutaga uzado inter la nuntempaj lo\u011dantoj de Skotlando, e\u0109 en kamparaj paro\u0125oj, kie \u011di plej vigle vivadas.<\/p>\n<p>Evidente la enhavo pli ol la lingvo a\u016d la stilo rekomendis la poezion de Burns al milionoj en multaj landoj dum preska\u016d du jarcentoj post lia unua eldono en 1786. Post malpli ol unu jaro jam aperis usona eldono; la presisto konstatis, ke li trovos pretan merkaton por la malka\u015daj radikalaj demokratiaj dira\u0135oj de la skota poeto. La unua poemo mem, La Du Hundoj, en la malnova tradicio de la bestfablo, konsistas el konversacio inter la Newfoundland-dorlothundo <span class=\"rem\">(Caesar)<\/span> de terposedanto, kaj la \u015dafhundo de plugisto <span class=\"rem\">(Luath)<\/span>, pri socio kaj politiko. Burns vivis dum ekonomia revolucio, kiam la agentoj de la terposedantoj ofte senkompate forpelis familiojn de la bienoj por faciligi agrikulturajn plibonigojn. La \u015dafhundo de la plugisto komentas:<\/p>\n<p>\u201c<span style=\"color: #008080;\"><i>Tre multaj homoj plej honestaj,<br \/>\nVirtemaj, decaj kaj modestaj,<br \/>\nEstas krudmane forpelitaj<br \/>\nDe orgojluloj mon-avidaj&#8230;<\/i><\/span>\u201d<\/p>\n<p>Samtempe Burns \u0109iam rigardis la individuan homon, kaj ne kondamnis individuojn simple pro ilia klasa aparteno. La sama hundo poste komentas pri la terposedantoj<\/p>\n<p>\u201c<span style=\"color: #008080;\"><i>El tiu Brava trup&#8217; fervora<br \/>\nNeniu estas malickora.<\/i><\/span>\u201d<\/p>\n<p>Burns havis potencan intelekton, kaj kapablis partopreni la intelektajn diskutojn de la Edinburga socio, en epoko kiam la Edinburga Universitato trovi\u011dis inter la du-tri kulturaj centroj de la mondo. Sed lia koro, la fonto de emocio, emis venki lian kapon, kaj li mem skribis: \u201cLa koro, la mentoro de bono kaj malbon&#8217;.\u201d<\/p>\n<p>\u011custe pro la impulsoj de sia koro Burns enreti\u011dis en amaferojn, kiuj inspiris multajn el liaj plej belaj kantoj, kaj kondukis al okazaj malagrabla\u0135oj kun la eklezia a\u016dtoritato. Jean Armour, la bonkora edzino de la poeto, traktis trankvilanime la deviojn de sia pasia edzo, simple komentante, \u201cNia Ro\u0109jo estus devinta havi du edzinojn,\u201d e\u0109 kiam li alportis en la hejmon, por ke \u015di lin vartu, la bastardan infanon, kiun naskis al li servistino en la loka trinkejo en Dumfries. Malamante hipokritecon, Burns verkis satirojn kiel La Pre\u011do de Pia Vil\u0109jo pri hipokritaj personecoj en la eklezia ortodoksa\u0135o.<\/p>\n<p>Kiel kritikanto de politikaj moroj, Burns ne timis paroli kontra\u016d la senkoraj intrigoj de la kortegoj kaj aristokrataro luktantaj por privilegioj. Li demandis:<\/p>\n<p>\u201c<span style=\"color: #008080;\"><i>Kial pli bonstatas unu,<br \/>\nSe l&#8217; homoj fratas?<\/i><\/span>\u201d<\/p>\n<p>Kaj li advokatis la fundamentan valoron de la ordinaraj homoj<\/p>\n<p>\u201c<span style=\"color: #008080;\"><i>La rang&#8217;\u2014 la homon stampas nur,<br \/>\nSed estas hom&#8217; la oro!<\/i><\/span>\u201d<a href=\"https:\/\/eduinf.waw.pl\/esp\/lern\/librejo\/0032\/0028.php#1\">*<\/a><\/p>\n<p>Burns aprobis la batalon de la amerikaj koloniistoj por sendependeco dum la 1770-aj jaroj, kaj anka\u016d la Francan Revolucion dum \u011dia plej frua fazo de aspiro al Libereco, Egaleco kaj Frateco, \u0109ar li anta\u016dvidis epokon kiam \u201chomo sur la tuta mond&#8217; por homo estos frato\u201d*.<\/p>\n<p>Sed la teroran kaj tiranan evoluon de la Revolucio li kontra\u016dis.<\/p>\n<p>La arda koro de Burns estis plenplena de simpatio anka\u016d por la bestoj, kiel ekzemple montras lia poemo al la muso, kies neston li renversis per la plugilo, a\u016d la novjara saluto al lia maljuna \u0109evalino Manjo. Li verkis senteme pri la fundamenta aferoj de la familio, kiel ekzemple en La Sabatvespero de la Kamparano.<\/p>\n<p>\u201c<span style=\"color: #008080;\"><i>Kreo al beboj kaj edzino<br \/>\nDe \u011doj&#8217; endoma<br \/>\nEstas la celo kaj kulmino<br \/>\nDe l&#8217; vivo homa.<\/i><\/span>\u201d<\/p>\n<p>Li estis krome poeto de amikeco kaj sociemo, kaj opiniis, ke la mondo estas kreita fundamente por la vivo homa:<\/p>\n<p>\u201c<span style=\"color: #008080;\"><i>\u0108ar tekstis jene testamento,<br \/>\nKiam ekestis homa gento:<br \/>\nHonesta hom&#8217; kun arda sento<br \/>\nPor samsortano<br \/>\nEstas la sofa plenumanto<br \/>\nDe l&#8217; naturplano.<\/i><\/span>\u201d<\/p>\n<p>Kun tia sento \u0109iujare, \u0109irka\u016d la 25-a de januaro, kunsidoj sur kvin kontinentoj festas la Senmortan Memoron pri Robert Burns.<\/p>\n<p><a name=\"1\"><\/a>* el traduko de R. Rossetti<\/p>\n<div>\n<p>Douglas Young<br \/>\nel la skota: William Auld<br \/>\n<span class=\"rem\">(el \u2018Esperanto en Skotlando\u2019)<\/span><\/p>\n<\/div>\n<h1><br clear=\"all\" \/>EKZERCOJ<\/h1>\n<p>156. Leginte la supran artikolon, respondu jenajn demandojn:<\/p>\n<div class=\"indent\">\n<p>1. \u201c&#8230; dum la \u015dtorma nokto de la 25a de januaro, 1759.\u201d Klarigu la neceson amba\u016dfoje uzi la artikolon \u201cla\u201d.<br \/>\n2. Kial la a\u016dtoro uzis la esprimon \u201ce\u0109 anglaj tradukoj\u201d? Kial la ekzisto de tradukoj anglaj estas surpriza?<br \/>\n3. Kial la a\u016dtoro skribis: \u201cEvidente la enhavo pli ol la lingvo a\u016d la stilo rekomendis la poezion de Burns al milionoj en multaj landoj\u201d? \u0108u tiu opinio estas nepre tutprava? Kial?<br \/>\n4. Kiel diferencas inter si dorlothundo kaj \u015dafhundo?<br \/>\n5. \u201cSed lia koro &#8230;emis venki lian kapon.\u201d Klarigu la signifon de tio, per esprimoj nefiguraj.<br \/>\n6. Skribu frazojn anstata\u016d jenaj adverboj: krudmane; trankvilanime; \u0109iujare.<br \/>\n7. Donu sinonimon de trinkejo.<br \/>\n8. \u201cMalamante hipokritecon, Burns verkis satirojn&#8230;\u201d Anstata\u016d la participa frazo, skribu frazon samsignifan, kiu komenci\u011das per konjunkcio.<br \/>\n9. \u201c<span style=\"color: #008080;\"><i>La rang&#8217;\u2014 la homon stampas nur,<br \/>\nSed estas hom&#8217; la oro!<\/i><\/span>\u201d<br \/>\nKlarigu la supran metaforon.<br \/>\n10. Difinu kiel eble plej precize la vorton simpatio.<\/p>\n<\/div>\n<p>157. En \u0109iu el la subaj propozicioj trovi\u011das po unu eraro. Trovu la erarojn kaj korektu ilin:<\/p>\n<div class=\"indent\">\n<p>a) \u201cTiel grandan kunvenon ni ne jam vidis!\u201d<br \/>\nb) Svislandon nur reprezentis unu delegito.<br \/>\nc) La ekspozicio estis malfermata dum la tuta tago.<br \/>\nd) La naturbela\u0135oj de nia regiono altiras \u0109iujare multaj miloj da turistoj.<br \/>\ne) Ni vizitis la mona\u0125ejon, kiun la popolo estas konstruinta anta\u016d multaj jarcentoj.<br \/>\nf) En la lastaj jaroj li ellaboris multajn protokolojn de internaciajn konferencojn.<br \/>\ng) Tiu packonferenco en 1919 faris grandan maljustecon.<br \/>\nh) Ni ne povas plenumi la multajn mendojn gis nun ricevitaj.<br \/>\ni) Vi nur devas pagi la sendkostojn.<br \/>\nj) Tiu voja\u011do kostos vin ducent dolarojn.<\/p>\n<\/div>\n<p>158. Uzu korekte en propozicioj la sekvantajn vortojn kaj esprimojn:<\/p>\n<div class=\"indent\">\n<p>LA\u016cE; DISPONI PRI; IOM POST IOM; \u0108IFOJE; ENTUTE; KIEL ANKA\u016c; PROKSIMUME; TIOM PLI BONE; IAM AJN; \u0108E NI.<\/p>\n<\/div>\n<p>159. Uzu la sekvantajn figurajn esprimojn, tiel ke ilia signifo estu klara:<\/p>\n<div class=\"indent\">\n<p>butonumi iun malvaste; fari al iu bonan lavon; fari el mu\u015do elefanton; \u0135eti bastonon en la radon; tralavi la gor\u011don; eksplodema kiel pulvo; malsa\u011da kiel \u015dtipo; vivi kiel kuko en butero; kuradi kiel venenita muso; dra\u015di fojnon.<\/p>\n<\/div>\n<p>160. En \u0109iujn propoziciojn enmetu po unu el jenaj vortoj:<\/p>\n<div class=\"indent\">\n<p>APATIA; GLACIA; INDIFERENTA; INERTA; MALVARMA; MALVIGLA; SENZORGA.<\/p>\n<p>a) Depost la morto de lia filo \u0109io fari\u011dis ________ por li.<br \/>\nb) Kiel __________tiu vorto, kiam \u011di rilatas al tia beleco!<br \/>\nc) La ________ tavolo de anta\u016dju\u011doj de la mondo estas nun rompita.<br \/>\nd) Malespera kaj ________ li lasis fali la manojn.<br \/>\ne) Kvankam ur\u011dis ekago pro la minacanta dan\u011dero, li tamen restis ________.<br \/>\nf) Sur tiu bela insulo, lia vivo estis ________.<br \/>\ng) Pro la _________ fajro, pasis kelka tempo anta\u016d ol la akvo bolis.<\/p>\n<\/div>\n<p>161. \u0108iu lando, kiel \u0109iu individuo, havas sian plej amatan poeton. Skribu pri la amata poeto de via lando. <span class=\"rem\">(Se vi estas skoto, respondu anstata\u016de: \u0109u vi konas kaj amas alian poeton krom Burns?)<\/span>. Trovu la\u016deble, kiuj poemoj lial estas jam tradukitaj en Esperanton, kaj lernu minimume unu el ili parkere.<\/p>\n<p>162. Nur por kura\u011duloj: elektu iun nacilingvan poemon, kaj provu traduki \u011din en Esperanton.<\/p>\n<p>Enhavo <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/antauklarigo\">Anta\u016dklarigo<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-unua\">01<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dua\">02<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-tria\">03<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-kvara\">04<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-kvina\">05<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-sesa\">06<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-sepa\">07<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-oka\">08<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-naua\">09<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-deka\">10<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dekunua\">11<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dekdua\">12<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dektria\">13<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dekkvara\">14<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dekkvina\">15<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-deksesa\">16<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-deksepa\">17<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dekoka\">18<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-deknaua\">19<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudeka\">20<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudukunua\">21<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudekdua\">22<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudektria\">23<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudekkvara\">24<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudekkvina\">25<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudeksesa\">26<\/a> 27 <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudekoka\">28<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudeknaua\">29<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-trideka\">30<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/solvoj\">SOLVOJ<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/por-pasi-pluen\/\">POR PA\u015cI PLUEN<\/a><\/p>\n<\/div>\n<\/div>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>\u9ad8\u7ea7\u4e16\u754c\u8bed\u6559\u7a0b \u7b2c27\u8bfe Pa\u015doj al plena posedo PA\u015cO DUDEKSEPA VORTA\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudeksepa\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":240,"menu_order":27,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/5713"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5713"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/5713\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/240"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5713"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}