{"id":5715,"date":"2019-05-27T19:21:33","date_gmt":"2019-05-27T11:21:33","guid":{"rendered":"http:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=5715"},"modified":"2022-02-13T17:49:33","modified_gmt":"2022-02-13T09:49:33","slug":"paso-dudekoka","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudekoka\/","title":{"rendered":"\u7b2c28\u8bfe PA\u015cO DUDEKOKA"},"content":{"rendered":"<p>\u9ad8\u7ea7\u4e16\u754c\u8bed\u6559\u7a0b \u7b2c28\u8bfe<\/p>\n<h1>Pa\u015doj al plena posedo<\/h1>\n<div class=\"page\">\n<div class=\"text\">\n<h2 style=\"text-align: center;\">PA\u015cO DUDEKOKA<\/h2>\n<h1>VORTARO<\/h1>\n<p><b>ABISMO<\/b>: profundega\u0135o.<br \/>\n<b>ABSOLVI<\/b>: pardoni la pekojn.<br \/>\n<b>ADOPTI<\/b>: alpreni iun kiel sian filon ad filinon.<br \/>\n<b>AKCIDENTO<\/b>: malfeli\u0109a neatendita okazo.<br \/>\n<b>ANTROPOFAGO<\/b>: homman\u011dulo.<br \/>\n<b>A\u016cSPICIO<\/b>: anta\u016dsigno pri estonteco.<br \/>\n<b>BRE\u0108O<\/b>: trarompa\u0135o.<br \/>\n<b>CIPRO<\/b>: insulo mediteranea.<br \/>\n<b>DO\u011cO<\/b>: estro de la venecia respubliko.<br \/>\n<b>FORTUNO<\/b>: bona sorto.<br \/>\n<b>FRAGMENTO<\/b>: derompita peceto.<br \/>\n<b>GALO<\/b>: maldol\u0109a hepatsuko.<br \/>\n<b>GENERI<\/b>: naskigi.<br \/>\n<b>GLAVO<\/b>: pikbatalilo.<br \/>\n<b>IMUNA<\/b>: \u015dirmata, netu\u015data.<br \/>\n<b>KANIBALO<\/b>: homman\u011dulo.<br \/>\n<b>KAVERNO<\/b>: natura subtera kavo.<br \/>\n<b>KONFORMA<\/b>: samforma.<br \/>\n<b>KORNEDO<\/b>: standardisto.<br \/>\n<b>MANIFESTI<\/b>: evidentigi.<br \/>\n<b>MA\u016cRO<\/b>: nigrulo el nordafriko.<br \/>\n<b>POVRA<\/b>: kompatinda; malri\u0109a.<br \/>\n<b>SIE\u011cI<\/b>: \u0109irka\u016di fortika\u0135on por \u011din kapti.<br \/>\n<b>SPITI<\/b>: kontra\u016dstari la volon de iu alia.<br \/>\n<b>SUSPIRI<\/b>: sopir\u011demi, vespiri.<br \/>\n<b>TREZORO<\/b>: valora\u0135o.<br \/>\n<b>TURKA<\/b>: rilata al Turkujo.<\/p>\n<h1>LEGA\u0134O<\/h1>\n<h2>LA AMO DE OTELO KAJ DESDEMONA<\/h2>\n<p>Sen la scio de la patro, Desdemona edzini\u011dis al la nigrulo Otelo. Eksciante pri tio, la patro, Brabancio, akuzas Otelon anta\u016d la Do\u011do. Jago estas la kornedo de Otelo.<\/p>\n<div align=\"center\">\n<table border=\"0\" cellspacing=\"0\" cellpadding=\"4\">\n<tbody>\n<tr>\n<td><b>DO\u011cO:<br \/>\n<\/b>Venigu Desdemonan.<b>OTELO<span style=\"font-size: large;\">:<\/span><\/b><br \/>\nKornedo, gvidu: vi la lokon scias.<br \/>\nForiras JAGO kaj servistoj<br \/>\nKaj dume, kiel pure mi konfesas<br \/>\nal Dio la malvirtojn de la sango,<br \/>\ndo tiel vere al oreloj viaj<br \/>\nprezentos mi solene, kiel mi<br \/>\nprosperis ame \u0109e la sinjorino,<br \/>\nkaj \u015di \u0109e mi.<b>DO\u011cO<span style=\"font-size: large;\">:<br \/>\n<\/span><\/b>Rakontu \u011din, Otelo.<b>OTELO<span style=\"font-size: large;\">:<br \/>\n<\/span><\/b>Min amis \u015dia patro, invitadis,<br \/>\ndemandis min pri mia historio<br \/>\nla\u016djare: la bataloj, la sie\u011doj<br \/>\nkaj sorto\u015dan\u011doj, kiujn mi trapasis.<br \/>\nMi \u011din raportis, jam de 1&#8242; infana\u011do<br \/>\n\u011dis la momento, kiam li \u011din petis.<br \/>\nJen temis pri fatalaj akcidentoj,<br \/>\npri aventuroj sur la ter&#8217; kaj maro,<br \/>\nsavi\u011do el la tuj-mortiga bre\u0109o;<br \/>\nkiel min kaptis krudaj malamikoj<br \/>\nkaj vendis en sklavecon; kiel oni<br \/>\nabsolvis min, kaj jen mi pluvoja\u011dis:<br \/>\ntra kavernegoj kaj dezertaj vastoj,<br \/>\nabismoj, krudaj rokoj kaj montegoj<br \/>\ntu\u015dantaj la \u0109ielon \u2014 jen pri kio<br \/>\nli petis min rakonti. Kaj ankora\u016d<br \/>\npri 1&#8242; kanibaloj, la antropofagoj<br \/>\nman\u011dantaj unu alian, kaj la homoj<br \/>\nkun kapo sub la \u015dultroj. Tion a\u016ddi<br \/>\ntre emis Desdemona, sed konstante<br \/>\nla taskoj de la domo \u015din fortiris.<br \/>\nRapide plenuminte ilin, tuj<br \/>\n\u015di jam revenis kaj avid-orele<br \/>\n\u015di sorbis mian temon. Mi rimarkis,<br \/>\nkaj balda\u016d mi en horo a\u016dspicia<br \/>\nparolis tiel trafe, ke \u011di tins<br \/>\nde \u015di fervoran peton, ke mi volu<br \/>\nrakonti mian tutan pilgrimadon,<br \/>\nkiun fragmente \u015di ja iom a\u016ddis,<br \/>\nsed ne en plena sekvo. Mi konsentis;<br \/>\nkaj ofte \u015diajn larmojn mi ellogis,<br \/>\nse mi parolis pri dolora bato<br \/>\ntrafinta min juna\u011de. Je la fino<br \/>\n\u015di pagis min per mondo da suspiroj.<br \/>\n\u015ci diris, kiel stranga tio estis,<br \/>\ntre stranga; kaj kortu\u015da, plej kortu\u015da.<br \/>\n\u015ci e\u0109 beda\u016dris, ke \u015di tion a\u016ddis,<br \/>\nkaj tamen revis: ho, se nur \u015di<br \/>\nmem estus povinta i\u011di tia viro!<br \/>\n\u015ci dankis min, kaj diris, se mi havas<br \/>\namikon, kiu amas \u015din, mi nur<br \/>\ninstruu lin rakonti mian temon,<br \/>\nkaj tio svatus \u015din. \u0108e tiu varmo<br \/>\nmi ekparolis. Vere, \u015di min amis<br \/>\npro la dan\u011deroj, kiujn mi travivis:<br \/>\nmi amis \u015din, \u0109ar \u015di kompatis ilin.<br \/>\nNur tia estis mia sor\u0109influo.<br \/>\nLa sinjorino venas: \u015di atestu.<\/p>\n<p>Venas DESDEMONA, JAGO kaj servistoj<\/p>\n<p><b>DO\u011cO<span style=\"font-size: large;\">:<br \/>\n<\/span><\/b>Tia rakonto, vere, gajnus e\u0109<br \/>\nmian filinon! Bona Brabancio,<br \/>\nakceptu \u0109i fari\u011don eksterordan.<br \/>\nPrefere ja rompitan glavon uzi,<br \/>\nol siajn nudajn manojn.<\/p>\n<p><b>BRABANCIO<span style=\"font-size: large;\">:<br \/>\n<\/span><\/b>Mi petegas,<br \/>\na\u016dskultu anka\u016d \u015din. Se \u015di konfesos,<br \/>\nke \u015di la amindumon partoprenis,<br \/>\npereu mi, se mia miskulpigo<br \/>\ntrafus la viron! \u2014 Venu, bona mia.<br \/>\nEn jena nobla societo, kie<br \/>\nplej \u015duldas vi obeon?<\/p>\n<p><b>DESDEMONA<span style=\"font-size: large;\">:<br \/>\n<\/span><\/b>Nobla patro,<br \/>\n\u0109i tie mia devo disdui\u011das.<br \/>\nAl vi mi estas \u015dulda pro la vivo<br \/>\nkaj edukado: vivo kaj eduko<br \/>\ninstruas min respekti vin; vi estas<br \/>\nmastro de mia devo \u2014 mi, \u011dis nun,<br \/>\nestas filino via. Sed jen mia edzo;<br \/>\nkaj tian devon, kian manifestis<br \/>\nmia patrino, preferinte vin<br \/>\nal sia patro \u2014 tion, mi pretendas,<br \/>\nmi rajtu montri nun al mia edzo,<br \/>\nla Ma\u016dro.<\/p>\n<p><b>BRABANCIO<span style=\"font-size: large;\">:<br \/>\n<\/span><\/b>Dio gardu vin! Mi finis.<br \/>\nMi petas, mo\u015dto, al la \u015dtataferoj!<br \/>\nPreferus mi adopti, ol generi<br \/>\ninfanon! Venu, Ma\u016dro&#8230;<\/p>\n<p>OTELO alpa\u015das<\/p>\n<p>Mi donas al vi nun, el tuta koro<br \/>\n<span class=\"rem\">(\u0109ar vi jam havas \u011din)<\/span>, kion alie<br \/>\nper tuta koro kontra\u016d vi mi gardus.<br \/>\nPro vi, Trezoro, mi profunde \u011dojas,<br \/>\nke mi infanon plian ne posedas,<br \/>\n\u0109ar via fu\u011do farus min tirana<br \/>\npor \u011din kateni. Mi jam finis, mo\u015dto.<\/p>\n<p><b>DO\u011cO<span style=\"font-size: large;\">:<br \/>\n<\/span><\/b>Permesu ke, per sa\u011do de sentencoj,<br \/>\nmi helpu, ke vi prenu en favoron<br \/>\n\u0109i tiujn geamantojn&#8230;<br \/>\nSe jam ne eblas la aferon \u015dan\u011di,<br \/>\nnecesas sin konforme rearan\u011di.<br \/>\nKiu lamentas pasinta\u0135on spite,<br \/>\naltiras nur mizeron senprofite.<br \/>\nKontra\u016d la nepra bato de 1&#8242; Fortuno,<br \/>\nla pacienc&#8217; nin armas per imuno.<br \/>\nKiu la perdon ridas, \u011din elstrekas:<br \/>\nkiu \u011din ploras, da\u016dre \u011din revekas.<\/p>\n<p><b>BRABANCIO<span style=\"font-size: large;\">:<br \/>\n<\/span><\/b>Do sekve, se la turkoj Cipron prenos,<br \/>\nni \u011din ne perdos, se ni ridmienos!<br \/>\nTre bele la sentenco ja sonoras<br \/>\npor tiu, kies koron \u011di ne boras.<br \/>\nSed ve, se la aflikto devas \u0109erpi<br \/>\nde l&#8217; povra pacienco por sin helpi!<br \/>\nTiaj sentencoj, el suker&#8217; kaj galo,<br \/>\nvaloras por la senco kaj la malo.<br \/>\nHa, kial vorti? \u2014 La vundita koro<br \/>\nper vortoj ne sani\u011dos de 1&#8242; doloro.<br \/>\nMi humile petas vin, transiru al la<br \/>\naferoj de \u015dtato.<\/td>\n<\/tr>\n<\/tbody>\n<\/table>\n<\/div>\n<p>William Shakespeare<br \/>\nel la angla: Reto Rossetti<br \/>\n<span class=\"rem\">(el: \u201cOtelo, la Ma\u016dro de Venecio\u201d)<\/span><\/p>\n<h1>EKZERCOJ<\/h1>\n<p>163. Leginte la supran eltirajon, respondu jenajn demandojn:<\/p>\n<div class=\"indent\">\n<p>1. Kanibaloj, antropofagoj: la unua vorto estas oficiala, la dua estas poezia varianto samsignifa <span class=\"rem\">(Ili spegulas similan sencripeti\u011don en la originalo)<\/span>. Distingu inter fortiris kaj ellogis: kial ili ne estas perfekte sinonimaj?<br \/>\n2. Rimarku, kiel gramatike simplaj estas \u011denerale la propozicioj en poezio. Trovu tamen unu propozicion, kiu enhavas is-fina\u0135on <span class=\"rem\">(dufoje)<\/span>, as-fina\u0135on <span class=\"rem\"> (dufoje)<\/span>, i-fina\u0135on, u-fina\u0135on, kaj us-fina\u0135on, kaj analizu \u011din. Kiu konjunkcio, kutima en prozo, estas en tiu propozicio ellasita sen malhelpo al la flua kompreno?<br \/>\n3. \u201c&#8230; demandis min pri mia historio la\u016djare.\u201d Analizu la signifon de la adverbo. 4. \u201c&#8230; krudaj malamikoj &#8230; krudaj rokoj.\u201d \u0108u ekzistas nuanca diferenco inter la du uzoj de \u201ckrudaj\u201d? \u0108u unu a\u016d amba\u016d el ili estas uzitaj metafore?<br \/>\n5. \u201c&#8230; balda\u016d mi en horo a\u016dspicia parolis tiel trafe, ke \u011di tiris de \u015di fervoran peton&#8230;\u201d Kiarigu la uzadon de \u201c\u011di\u201d en tiu propozicio.<br \/>\n6. Klarigu la signifon <span class=\"rem\">(en la kunteksto)<\/span> de jena versparo:<\/p>\n<div class=\"indent\">\n<p><span style=\"color: #008080;\"><i>Prefere ja rompitan glavon uzi,<br \/>\nol siajn nudajn manojn.<\/i><\/span><\/p>\n<\/div>\n<p>7. \u0108u vi trovas e\u0109 unu lokon en la eltira\u0135o, kie la vortordo diferencas de bona proza vortordo? Se jes, \u0109u vi opinias, ke la diferencon pravigas kriterioj de emfazo, belo a\u016d trafeco?<br \/>\n8. \u201cMi donas al vi nun &#8230; kontra\u016d vi mi gardus.\u201d Kio estas la objekto de la verbo \u201cdonas\u201d en tiu propozicio?<br \/>\n9. \u201c&#8230; mi profunde \u011dojas, ke mi infanon plian ne posedas, \u0109ar via fu\u011do farus min tirana por \u011din kateni.\u201d Kial la tradukinto uzis la vorton \u201c\u011din\u201d en tiu propozicio?<br \/>\n10. En sia lasta parolado, la Do\u011do prononcas sentencojn po verspare. Verku mem sentencojn, uzante la subajn rimparojn. Atentu la ritmon: \u0109iu verso konsistas el 11 silaboj, el kiuj la 2a, 4a, 6a, 8a kaj 10a estas akcentataj. Imitu la\u016deble tiun ritmon, kiun oni nomas la kvinjambo <span class=\"rem\">(jambo estas unu senakcenta silabo sekvata de unu akcenta silabo)<\/span>.<\/p>\n<div class=\"indent\">\n<p>ribelas-forpelas; kisi\u011do-disi\u011do; agrabla-diabla; matene-katene; \u011doji-voji.<\/p>\n<\/div>\n<\/div>\n<p>164. Uzu korekte en propozicioj la subajn vortojn kaj frazojn:<\/p>\n<div class=\"indent\">\n<p>\u0135us; pli frue ol; supermezure; konsekvence; \u011dustatempe; alivorte; kelkrilate;<br \/>\nvane; vante; kiel ajn.<\/p>\n<\/div>\n<p>165. En \u0109iu suba grupo de vortoj, unu el la vortoj ne akordas kun la ceteraj. Trovu la nekonforman vorton \u0109iukaze.<\/p>\n<div class=\"indent\">\n<p>a) mal\u011doja, malgaja, moroza, \u015dika, splena, melankolia, trista, funebra.<br \/>\nb) al\u011dustigi, konformigi, konfirmigi, akomodi, adapti, konvenigi, akordigi.<br \/>\nc) putra, velka, \u015dima, kaduka, dekadenca, petola, mucida.<br \/>\nd) grandega, ampleksa, kolosa, giganta, elefanta, mamuta, stumpa.<br \/>\ne) konduki, konduti, gvidi, direkti, komandi, estri, administri.<br \/>\nf) efiko, influo, importo, impreso, efekto, impono, rezulto.<br \/>\ng) fola, stulta, kretena, idiota, obstina, naiva, malsprita.<br \/>\nh) fekundo, ravi\u011do, ekstazo, entuziasmo, fervoro, ardo, pasio.<\/p>\n<\/div>\n<p>166. \u0108iu el la subaj propozicioj enhavas po unu eraro. Trovu la erarojn kaj korektu ilin:<\/p>\n<div class=\"indent\">\n<p>a) La nova filmo estos prezentita dum la kongreso.<br \/>\nb) La ekskurso estis tre agrabla kaj tial niaj samideanoj ne beda\u016dris ilian partoprenon.<br \/>\nc) Ni esperas, ke vi havu agrablan voja\u011don.<br \/>\nd) Tiun konstrua\u0135on oni uzos kiel la centro de la japanaj studoj en E\u016dropo.<br \/>\ne) Tiu prelego estis tre amuza kaj lernema.<br \/>\nf) Ni ne deziras miksi nin en la disputo.<br \/>\ng) Ne necesas, ke la homoj morti kaj mortigi por la patrujo.<br \/>\nh) La ministro kaj siaj kunuloj ne petis la opinion de la parlamento.<\/p>\n<\/div>\n<p>167. Komparu la eltira\u0135on el \u201cOtelo\u201d <span class=\"rem\">(\u011di estas el la 3-a sceno de la 1-a akto)<\/span> kun la originala teksto, a\u016d kun nacilingva traduko.<\/p>\n<p>Enhavo <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/antauklarigo\">Anta\u016dklarigo<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-unua\">01<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dua\">02<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-tria\">03<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-kvara\">04<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-kvina\">05<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-sesa\">06<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-sepa\">07<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-oka\">08<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-naua\">09<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-deka\">10<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dekunua\">11<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dekdua\">12<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dektria\">13<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dekkvara\">14<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dekkvina\">15<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-deksesa\">16<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-deksepa\">17<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dekoka\">18<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-deknaua\">19<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudeka\">20<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudukunua\">21<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudekdua\">22<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudektria\">23<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudekkvara\">24<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudekkvina\">25<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudeksesa\">26<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudeksepa\">27<\/a> 28 <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudeknaua\">29<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-trideka\">30<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/solvoj\">SOLVOJ<\/a> <a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/por-pasi-pluen\/\">POR PA\u015cI PLUEN<\/a><\/p>\n<\/div>\n<\/div>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>\u9ad8\u7ea7\u4e16\u754c\u8bed\u6559\u7a0b \u7b2c28\u8bfe Pa\u015doj al plena posedo PA\u015cO DUDEKOKA VORTAR\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/paso_al_plena_posedo\/paso-dudekoka\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":240,"menu_order":28,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/5715"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=5715"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/5715\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/240"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=5715"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}