{"id":6062,"date":"2020-04-15T20:22:07","date_gmt":"2020-04-15T12:22:07","guid":{"rendered":"http:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=6062"},"modified":"2024-10-25T14:05:07","modified_gmt":"2024-10-25T06:05:07","slug":"niaj-familiaj-vojagoj","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/rigardi-la-mondon-per-esperanto\/niaj-familiaj-vojagoj\/","title":{"rendered":"Niaj familiaj voja\u011doj \u4e00\u4e2a\u82cf\u8054\u5bb6\u5ead\u7684\u7b2c\u4e00\u6b21\u51fa\u56fd\u65c5\u884c"},"content":{"rendered":"<p>a\u016dtoro: Sergeo Esperantoff (Rusio)<\/p>\n<p>Niaj familiaj voja\u011doj.<\/p>\n<p>La unua voja\u011do eksterlanden!<\/p>\n<p>Imagu la 1970-aj jarojn, Sovetunio, minimumo da informoj pri la ekstera mondo. Nur la &#8221; Klubo de voja\u011dantoj&#8221; en 2-kanala televido, la revuoj &#8220;\u0108irka\u016d la mondo&#8221;, plej \u015datataj lecionoj pri historio, geografio kaj la germana en la lernejo.<\/p>\n<p>Sur la muroj de mia \u0109ambro estis multaj geografiaj mapoj: la mapoj de la regionoj de Kirov, kie mi lo\u011dis, kaj la regiono de Gorkij (nun denove Ni\u0135nij-Novgorod, la naski\u011d-regiono de miaj gepatroj, kie mi feriis \u0109e avino en vila\u011do), la mapoj de Sovetunio, de E\u016dropo kaj de la mondo.<\/p>\n<p>Ver\u015dajne, ne \u0109iuj tiuj mapoj pendis sur la muroj en mia \u0109ambro samtempe, mi ne memoras, ili povus \u015dan\u011di\u011di, anstata\u016di\u011di, sed ili \u0109iam pendis. Ili pendis \u0109ar ili estis grandaj. Tial li konis \u0109iujn landojn kaj \u0109efurbojn parkere. Kompreneble, mi sciis anka\u016d pri \u0109iuj \u0109efaj montoj, maroj, dezertoj, riveroj, ktp.<\/p>\n<p>Mi povis stari dum horoj anta\u016d la mapoj, pripensi, studi kaj son\u011di kiel mi voja\u011das tien kaj tien. Pli vere, mi ne staris \u0109e iu mapo, sed trovi\u011dis, vivis en \u011di, tre malproksime inter \u0109i tiuj belaj nomoj, a\u016d inter aliaj, malfacile prononceblaj. Kaj mi &#8220;voja\u011dis&#8221; plezure, sen iel pligravigi a\u016d malpligravi diversajn mondopartojn, kaj mian naski\u011dlandon.<\/p>\n<p>Sovetunio estis fermita lando, fermita de la ekstera mondo per tre bone gardata land-limo en la tero kaj en maroj kaj e\u0109 aere. Ordinaraj homoj de Sovetunio ne povis tiel libere voja\u011di, kiel nunaj rusianoj iras eksterlanden, anka\u016d de eksterlande oni ne povis libere eniri Sovetunion. Pro la fermiteco de SovetUnio estis plusoj kaj minusoj por la lando.<\/p>\n<p>\u0108io estis sub kontrolo, la limo sur la tero, en la aero kaj sur la akvo, en akvo estis, kiel ili kutimis diri &#8220;\u015dlosita&#8221;, en la la\u016dvorta kaj figura senco. Sed jam tiam mi certis, ke mi nepre vizitu Venecion. Kial \u011duste Venecion?<\/p>\n<p>Jes, \u0109ar mi legis ie, ke Venecio \u0109iujare plon\u011das en maron kaj poste tute malaperos. Tiam, tiutempe la la informo tiom mirigis min, la infanon, ke mi decidis ke mi nepre vizitu \u0109i tiun gloran urbon! En tiuj jaroj, \u011di estis stranga fantazio, preska\u016d nerealisma revo por adoleskanto el simpla laborista familio.<\/p>\n<p>Estis necese fari\u011di diplomato a\u016d \u0109efa estro por havi aliron al voja\u011doj eksterlanden, a\u016d altklasa specialisto, niaj altprofesiaj laboristoj laboris en multaj frataj landoj kaj la landoj aliancaj. Kaj jam tiam mi vidis min sur la stratoj kaj kanaloj de \u0109i tiu urbo. Kaj iam tio okazis, en 1994. En 1991, Sovetunio kolapsis. La 90-aj jaroj estas malfacila periodo por nia lando. Anta\u016d tio mi komencis studi lingvojn, inkluzive de la lingvo Esperanto.<\/p>\n<p>Estis nulo da informoj pri Esperanto en Sovetunio.En la tiel nomata &#8220;Gorba\u0109eva rekontstruo-tempo&#8221;, Esperanto-kluboj komencis aperi, inkluzive en mia urbo Kirov \u0109e la eksterlanda fako de la biblioteko je la nomo de rusa verkisto Herzen. Mi tiam lo\u011dis en najbara urbo Kirovo-\u0108epetsko, komencis memstare lerni la lingvon kaj aktive korespondi en Esperanto kun diversaj homoj tra la mondo. \u011ci estis bonega, io nekutime nova, interesa. Unu el la korespondantoj estis el Italujo.<\/p>\n<p>Unue min konfuzis la a\u011d-diferenco de 20 jaroj, sed \u011di montri\u011dis tre interesa, \u011dentila kaj delikata virino. Kaj \u015di lo\u011dis ne malproksime de Venecio! \u0108i tiu fakto estis la sorto! Bruna invitis nin gasti jam en 1991, la lastan jaron de Sovetunio. Ni komencis kolekti monon. Tiam okazis terura inflacio, estis malmulte da mono. A\u0109eti monon a\u016d inter\u015dan\u011di rublojn por dolaroj (e\u016droj forestis tiam) samtempe por granda kvanto estis nereala por ordinaraj sovetuniaj homoj. Tial \u0109iufoje anta\u016d la vica voja\u011do, ni \u015dparis monon, a\u0109etante iom \u0109iumonate.<\/p>\n<p>Por la afero ni havis monatan &#8220;normon&#8221;, tamen sufi\u0109e malgrandan. Nek en 1991 nek en 1992 ne eblis iri eksterlanden, \u0109ar en januaro 1992 naski\u011dis nia filino Mariana. Esperanta korespondado kun amikoj el eksterlando da\u016dris. Tiam en la iama Unio, kaj jam nova sendependa Rusio, estis preska\u016d nenio. Amikoj sendis infanajn vestojn al Mariana. Mia filino kreskis, la situacio en la lando draste \u015dan\u011di\u011dis post la disfalo de USSR, kaj \u0109iuj esperis ke balda\u016d estos pli bone.<\/p>\n<p>Necesas esti pacienca. Niaj homoj \u0109iam estis instruitaj elteni.Ni tiam lo\u011dis en Kirovo-\u0108epetsko, lo\u011dis en malsamaj kondi\u0109oj en diversaj hejmoj, sed ni \u0109iam klopoids plibonigi niajn viv- kaj lo\u011d- kondi\u0109ojn. Kaj ni \u0109iam sukcesis \u0109ar mi kaj mia edzino estis \u0109iam respondecaj en niaj laborejoj. Fin-fine ni eklo\u011dis en aparta unu\u0109ambra lo\u011dejo proksime al la river-bordo, kie la \u0108eptsa-rivero enfluas en la riveron Vjatka. Kaj se vi iros la\u016d la fluo de la Vjatka, vi povas na\u011di al la granda rusa rivero Volga!La son\u011do viziti Venecion pliforti\u011dis.<\/p>\n<p>Bruna denove invitis nin al \u015di. Ni komencis prepari intence. \u0108ar necesas komuniki kun Bruna ne skribe, sed parole, mi bezonis praktikon. Necesas kontroli ie sin mem. Timo unuafoje paroli en fremda lingvo kun fremdulo estas \u0109iam \u0109e \u0109iuj. Mi iris al kongreso de rusiaj esperantistoj en Ni\u0135nij-Novgorod, \u011di situis &#8220;sufi\u0109e proksime&#8221; la\u016d normo de Rusio, la\u016d fervojo. Do mi vizitis, partoprenis, konvinki\u011dis, ke la lingvo funkcias, homoj komunikas. Bruna sendis oficialan inviton en la itala.<\/p>\n<p>Fine estis ricevitaj la unuaj por-eksterlandaj pasportoj. Poste, post la ricevo de la pasportoj nin atendis neniuj informoj pri iu ambasadejo \u011denerale: neniu adreso, nenio alia. Mi devis iri al publika regiona biblioteko en mia urbo, \u0109ar ne estis interreto tiutempe. Tie mi trovis la adreson de la Itala Ambasadejo en Moskvo, kaj la plej proksiman metro-stacion al \u011di. Kaj mi decidis, ke \u0109iuj aferoj komenci\u011dos de lundo. Kaj por tio vi devas foriri diman\u0109e el la urbo Kirov. Plie, la loka trajno alvenis al Moskvo je la 9.30, kaj mi preferis alian trajnon kiu venasa al Moskvo tre frue, ie je la 5-a a\u016da la 6-a horo. Feli\u0109e, tra urbo Kirov al Moskvo la\u016d Trans-Siberia (Trasiberia) fervojo veturas multaj trajnoj.<\/p>\n<p>Do, mi venis tre frue, trovis la ambasadejon kaj finfine post multaj homoj (estis ja hom-vico) mi sukcesis ekhavi la italajn vizojn por mi kaj por edzino, nia infano estis enskribita en pasporton de panjo.Necesas diri, ke Itala ambasadejo en Moskvo estis unusola! kiu donis siajn vizojn al rusianoj tute senpage!<\/p>\n<p>Mi revenis hejmen, kaj ni komencis pretigi nin al la tiu voaj\u011do.<\/p>\n<p>Finfine, decembre de 1994, ni: mi, mia edzino Marina, nia filino Mariana (naski\u011dis la 19\/01\/1992) veturis el Kirov trajne al Moskvo. La unua nokto en sufi\u0109e komforta trajno. Veninte matene ni havis la tutan tagon por Moskvo, \u0109ar ni devis \u015dan\u011di trajnon kaj forveturi jam de alia stacidomo.<\/p>\n<p>Dua nokto trajne estis inter Moskvo kaj Kievo (Ukrainio), do \u011duste nokte nin kontrolis jen doganistoj, jen limgardistoj, komence rusiaj, poste ukrainiaj.<\/p>\n<p>Tria nokto trajne estis ie post Kievo, pli proksime al okcidento de tiu lando, kaj dum tiu nokto oni denove nin kontrolis doganistoj kaj limgardistoj ukrainiaj kaj jam hungaraj. Kaj anka\u016d tie en la stacio \u0108op oni \u015dan\u011dis la radojn sub la vagonoj, \u0109ar fini\u011dis rusa fervoj-standarto kaj komenci\u011dis pli mallar\u011da e\u016dropa fervojo.<\/p>\n<p>Tiutempe, en la jaro 1994, nur 3 jarojn post la disfalo de USSR, Ukrainio por ni ne estis \u201ceksterlando\u201d, \u011di restis nur post-sovetia\u0135o, same kiel Rusio. Sed Hungario estis jam vera eksterlando, \u0109ar \u0109i tie estis vidata el vagona fenestro la \u015dtatlimo kaj \u0109iuj \u011diaj aldona\u0135oj. La trajno veturis el Ukrainio en Hungarion kiujn disigis rivero, kaj la trajno sekvis la\u016d ponto kaj mi vidis ke en la Hungara bordo neniu \u011din gardas. Por kio? Se Sovetunio bonege gardis sian \u015dtatlimon e\u0109 kun siaj aliancanoj. Mi bone memoras ke en la hungara bordo sides nur iu fi\u015disto.<\/p>\n<p>Do, bone en la vagono estis eksciti\u011do, \u0109iuj rigardis fenestojn kaj tuj gratulis tiujn kiuj traveturis la \u015dtatlimon unuafoje. Fine, ni venis al Budape\u015dto, ni havis en la \u0109efurbo 3-4 horojn \u0109ar oni remanevris niajn vagonojn (sekvajntajn plu) al la hungara.<\/p>\n<p>Dum la fina Kvara nokto ni traveturis imagu, 3 \u015dtatlimojn: hungara\/kroata, kroata\/slovena, slovena\/itala. Nun vi povas imagi kiom da fojoj ili \u0109iuj kontrolis kaj rekontrolis jen elire, jen enire niajn pasportojn, kupeojn kun valizoj.<\/p>\n<p>Kutime, \u0109iu-landaj limgardistoj kaj doganistoj tutan sian laboron faris en la vagonoj mem, nur la sloveniaj \u201ckonjektis\u201d elvagonigi homojn, kiuj plejparte nenion komprenis el ilia parolado. Kiel \u0109iuj, anka\u016d mi kun pasportoj (mia kaj edzina) ekiris, mi na\u00efve pensis ke necesas nur iri el vagono kaj esperis ke \u0109io okazu apud la vagono, sed ili irigis nin \u0109iujn iel, estis ja decembro, mi estis nur en piedvesto por vagonoj sed ne por vintra tero <a href='https:\/\/www.east-gonflable.fr\/e109-parc-aquatique-gonflable.html' style=\"color: black; text-decoration: none;\">parc aquatique gonflable<\/a>. Do \u0109iujn ili irigis al iu konstruejo kie oni ekzamenis pasportojn niajn sed ni atendu ekster iu ajan ejo, en fre\u015da decembra aero! Feli\u0109e, mi ne malvarmumi\u011dis, \u0109ar mi estis ja nordano kaj tiu vetero por mi ne estis tiel terura kiel por miaj sam-voja\u011dantoj.<\/p>\n<p>Fin-fine slovenoj revenigis al ni pasportojn kaj ni tuj kuris al niaj vagonoj en varmon. \u0108iuj limgardistoj faris malgrandajn stampetojn en pa\u011do de pasporto, kutime multaj stampetoj loki\u011dis sur unu pa\u011do, sed nur slovenoj gluis sian transitan vizon sur la tuta pa\u011do. Neimageble! Miaj amikoj koleri\u011dis, ili diris: -Pro tiuj slovenoj mia pasporto fini\u011dos pli frue ol \u011di devos fini\u011di la\u016d tempouzo.<\/p>\n<p>Fine, ni venis al urbo Venezia! En la stacidomo nin renkontis nia sinjorino Spagnolo, nia kara Bruna! El Venecio ni veturis al Mestre, kie nin atendis la a\u016dto de Bruna, kaj ni kvarope veturis al \u015dia urbeto Pederobba, kiu situas en la regiono Veneto, anka\u016d en la regiono situas Venecio (fakte en la maro). Tiel efektivi\u011dis mia infana revo, jam kiam mi estis 31-jara.<\/p>\n<p><img decoding=\"async\" loading=\"lazy\" class=\"alignnone size-medium\" src=\"http:\/\/reto.cn\/rigardi-la-mondon\/bildoj\/niaj-familiaj-vojagoj.jpg\" width=\"1024\" height=\"655\" \/><\/p>\n<p>En la foto: Venecio, decembra fino de 1994, mia edzino Marina, nia filineto Mariana (2-jara kaj 11-monata) kaj mi, la administranato, la a\u016dtoro de la teksto.<\/p>\n<p>el Facebook<\/p>\n<p><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/rigardi-la-mondon-per-esperanto\">\u8fd4\u56de\u672c\u680f\u76ee\u76ee\u5f55 reveni al la listo de tiu \u0109i rubriko<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>a\u016dtoro: Sergeo Esperantoff (Rusio) Niaj familiaj voja\u011do\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/rigardi-la-mondon-per-esperanto\/niaj-familiaj-vojagoj\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":4915,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/6062"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=6062"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/6062\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/4915"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=6062"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}