{"id":6198,"date":"2020-08-04T10:34:45","date_gmt":"2020-08-04T02:34:45","guid":{"rendered":"http:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=6198"},"modified":"2020-08-04T10:34:45","modified_gmt":"2020-08-04T02:34:45","slug":"la-poetoj-detruas-nian-lingvon","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/esperantologio\/la-poetoj-detruas-nian-lingvon\/","title":{"rendered":"La poetoj detruas nian lingvon!"},"content":{"rendered":"<p><strong><b>Oni ofte a\u016ddas \u2013 efektive temas pri fakto vaste rekonata \u2013 ke la literaturistoj grave kontribuis al la evoluigo de Esperanto. Mi ne kontra\u016dstaras tion: la literaturistoj ja grave kontribuis \u2013 sed tio ne signifas ke ilia kontribuo estis pozitiva. E\u0109 male.<\/b><\/strong><\/p>\n<div class=\"wp-caption alignleft\">\n<div style=\"width: 175px\" class=\"wp-caption alignnone\"><img decoding=\"async\" loading=\"lazy\" class=\"\" src=\"http:\/\/reto.cn\/bildo\/esperanto\/artikoloj\/anna.jpg\" alt=\"Foto de Sinjorino Anna L\u00f6wenstein\" width=\"165\" height=\"219\" \/><p class=\"wp-caption-text\">Anna L\u00f6wenstein<\/p><\/div>\n<\/div>\n<p>Se oni ser\u0109as tra PIV oni trovas amason da vortoj kun la indikoj G (Grabowski) a\u016d K (Kalocsay), ekzemple\u00a0<em><i>insurekcio, beata,<\/i><\/em>\u00a0<em><i>uvo\u00a0<\/i><\/em>(G), kaj\u00a0<em><i>lazura, lontana, pita<\/i><\/em>\u00a0(K). Tio montras, ke tiuj verkistoj estis inter la unuaj, kiuj uzis tiujn vortojn en Esperanto.<br \/>\nSe oni protestas kontra\u016d la uzo de tiaj vortoj, literaturistoj klarigas, ke ili nepre bezonas \u201cliteraturan lingvon\u201d. Kial? Kial ili ne povas esprimi siajn pensojn kaj emociojn per la normala vortprovizo, kiun uzas \u0109iuj? Kial la\u016d ili la vorto\u00a0<em><i>trista<\/i><\/em>\u00a0tu\u015das la koron pli ol la vortoj\u00a0<em><i>sen\u011doja<\/i><\/em>\u00a0a\u016d\u00a0<em><i>kordolora<\/i><\/em>? Kial\u00a0<em><i>lazura<\/i><\/em>\u00a0estas pli poezia ol\u00a0<em><i>\u0109ielblua?<\/i><\/em><br \/>\nPoetoj asertas, ke la\u00a0<em><i>mal-<\/i><\/em>vortoj estas maloportune longaj, kaj tial ili bezonas pli mallongajn alternativojn. Sed unu el la trajtoj de poemo, kontraste kun prozo, estas ke \u011di estas verkita la\u016d pli rigida skemo. La lerteco de la poeto konsistas interalie el ties kapablo esprimi ideojn interne de tiu skemo. Se por solvi problemon pri silabonombroj li\/\u015di tutsimple inventas novan vorton, kie trovi\u011das la poeta lerto?<br \/>\nVorto kiel\u00a0<em><i>malmultekosta<\/i><\/em>\u00a0ja estas longa \u2013 sed \u011di ne enhavas pli da silaboj ol la samsenca itala vorto\u00a0<em><i>economico<\/i><\/em>. Sed neniu itala poeto, la\u016d mia scio, iam plendis, ke tiu vorto estas tro longa, des malpli ordinara parolanto. Do, kion faras la italaj poetoj? Ili faras tion, kion poetoj \u0109iam faras: stre\u0109as sian cerbon kaj elpensas trafan esprimon interne de la rimedoj, kiujn la lingvo jam proponas al ili. Tio estas la tasko de poeto. En Esperanto, ekzemple, oni povus anstata\u016digi la vorton per pluraj alternativoj:\u00a0<em><i>bonpreza, senvalora, malluksa, trigro\u015da<\/i><\/em>.<br \/>\nStrange, la argumento pri troa longeco ial forgesi\u011das, kiam poeto nepre deziras uzi la vorton\u00a0<em><i>firmamento<\/i><\/em>\u00a0anstata\u016d\u00a0<em><i>\u0109ielo<\/i><\/em>. Estas vere, ke al parolanto de la angla a\u016d la franca<em><i>\u00a0firmamento<\/i><\/em>\u00a0efektive havas iom poezian sonon, \u0109efe \u0109ar oni renkontas \u011din nur en poeziaj kuntekstoj. Tial Esperantaj poetoj enportis \u011din en sian \u201cpoezian lingvon\u201d. La vorto tamen ne trovi\u011das en neparencaj lingvoj: en la finna ekzemple, a\u016d en la japana. Do, kion pensas finno a\u016d japano legante tiun vorton?\u00a0\u0108u \u011di trafas aparte poezie? Pli ver\u015dajne, tio estas simple nova vorto por ser\u0109i en la vortaro, vorto kiun poste necesos lerni. \u011cia poezia kvalito ne estus klara al homo, kiu neniam renkontis \u011din anta\u016de. Interese, \u201c\u0109iela volbo\u201d, per kiu PIV difinas \u011din, al mi impresas multe pli poezie ol la neanalizebla vorto\u00a0<em><i>firmamento<\/i><\/em>.<br \/>\nIam, nesperta itala esperantistino petis min lingve kontroli poemon, kiun \u015di mem verkis. En tiu poemo mi trovis la eksterordinaran vorton\u00a0<em><i>krepitas<\/i><\/em>, kaj ser\u0109ante en PIV mi malkovris, ke tio signifas \u201cA\u016ddigi kraketadon, serion da etaj sekaj eksplodbruoj\u201d. Mi do sugestis, ke \u015di uzu anstata\u016de\u00a0<em><i>kraketas<\/i><\/em>. \u015ci respondis, ke \u015di nepre deziras\u00a0<em><i>krepiti<\/i><\/em>, \u0109ar tio apartenas al \u015dia poezia stilo. Sendube al italo tiu vorto sonas tre bele, \u0109ar \u011di pensigas pri la itala verbo\u00a0<em><i>crepitare<\/i><\/em>. Al mi, kiu \u011dis tiam neniam renkontis tiun nekutiman verbon, \u011di impresis nur strange kaj e\u0109 malelegante.<br \/>\nUnu el la plej konataj poemoj en Esperanto estas\u00a0<em><i>La vojo<\/i><\/em>\u00a0de Zamenhof. \u011ci estas plena je esprimoj, kiujn esperantistoj ankora\u016d nun konas kaj citas: \u201crekte, kura\u011de kaj ne flanki\u011dante\u201d; \u201ce\u0109 guto malgranda, konstante frapante\u2026\u201d; \u201cni semas kaj semas konstante\u201d. Kaj tamen tiuj esprimoj, kaj fakte la tuta poemo, utiligas nur la plej simplajn vortojn, vortojn kiujn oni uzadas en sia \u0109iutaga babilado. Same oni povas diri pri lia traduko de\u00a0<em><i>Hamleto<\/i><\/em>. Jen la parolado per kiu la mortinta re\u011do de Danujo priskribas al Hamleto siajn suferojn en la posttomba vivo:<\/p>\n<p style=\"text-align: center;\">Mi estas la spirit\u2019 de via patro,<br \/>\nMi estas kondamnita longan tempon<br \/>\nVagadi en la nokto kaj bruladi<br \/>\nLa tutan tagon en eternaj flamoj,<br \/>\n\u011cis mi puri\u011dos de la \u0109iuj pekoj<br \/>\nDe mia tera vivo. Se ne estus<br \/>\nAl mi malpermesite paroladi,<br \/>\nRakonton tian povus mi komenci,<br \/>\nDe kiu \u0109iu vort\u2019 al vi dispremus<br \/>\nLa koron, rigidigus vian sangon,<br \/>\nEl kapo elsaltigus la okulojn,<br \/>\nKaj \u0109iun vian haron disstarigus<br \/>\nSimile al haregoj de histriko.<\/p>\n<p>Nesperta esperantisto ver\u015dajne devus ser\u0109i la vorton\u00a0<em><i>histriko<\/i><\/em>\u00a0en vortaro (temas pri besto kun longaj pikiloj), sed krom tio la vortprovizo ne prezentas apartajn problemojn.<br \/>\nSe la literatura vortprovizo restus nur en la poezio, mi ne sentus la bezonon verki \u0109i tiun artikolon. Sed dum la lastaj dudek jaroj tiuj literaturaj vortoj \u0109iam pli emas migri en la normalan lingvouzon; tial en ordinara babilado oni nuntempe ofte a\u016ddas la vortojn\u00a0<em><i>kurta<\/i><\/em>,\u00a0<em><i>povra<\/i><\/em>,\u00a0<em><i>uvo<\/i><\/em>\u00a0ktp. Ver\u015dajne la uzantoj e\u0109 ne konscias, ke tiuj vortoj estas iamaj inventa\u0135oj de poetoj, kiuj deziris distingi sian lingvouzon de tiu de la \u0109iutaga vivo. Farante tion, la verkistoj grave malutilis al Esperanto, kies vortprovizo tiom kreskegas, ke la Esperanta vortaro iom post iom minacas fari\u011di same ampleksa kiel tiu de la angla. Kaj cetere, kion faros nun la literaturistoj, kies vortelekto perdis sian elitan karakteron kaj fari\u011das tiu de la \u0109iutaga parolado? \u0108u ili kreos novan vortostokon por plumontri sian superecon al la ordinaraj parolantoj?<br \/>\nLa \u0109armo de literatura stilo dependas de la trafeco de la elektitaj vortoj, de ilia kapablo precize sed samtempe elegante transdoni al la menso de la leganto la esprimatan ideon. Bona literaturo konsistas precipe el la enhavo. Se oni dependas \u0109efe de belsonaj vortoj por doni poezian nuancon al teksto, oni kreas nur dekoraciitan \u015delon: malplenan konstrua\u0135on kun nenio interne.<br \/>\nA\u016dtoro: Anna L\u00f6wenstein<br \/>\nel\u00a0<em><i>Esperanto<\/i><\/em>, la oficiala organo de\u00a0<a href=\"http:\/\/uea.org\/\"><u>Universala Esperanto-Asocio<\/u><\/a>, Oktobro 2009<br \/>\n<a href=\"http:s\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/esperantologio\">\u8fd4\u56de\u4e16\u754c\u8bed\u7814\u7a76\u680f\u76ee\u76ee\u5f55<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Oni ofte a\u016ddas \u2013 efektive temas pri fakto vaste rekonat\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/esperantologio\/la-poetoj-detruas-nian-lingvon\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":3204,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/6198"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=6198"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/6198\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/3204"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=6198"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}