{"id":6206,"date":"2020-08-04T10:53:38","date_gmt":"2020-08-04T02:53:38","guid":{"rendered":"http:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=6206"},"modified":"2022-06-04T23:48:35","modified_gmt":"2022-06-04T15:48:35","slug":"esperanto-esprimilo-homa","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/esperantologio\/esperanto-esprimilo-homa\/","title":{"rendered":"Esperanto: Esprimilo homa"},"content":{"rendered":"<p><em>Parolado de Humphrey Tonkin al la 7-a Irana Esperanto-Kongreso, 18 aprilo 2020<\/em><\/p>\n<div style=\"width: 185px\" class=\"wp-caption alignleft\"><img decoding=\"async\" loading=\"lazy\" src=\"http:\/\/reto.cn\/bildo\/cina\/esperantologio\/humphrey_tonkin.jpg\" alt=\"umphrey Tonkin\" width=\"175\" height=\"218\" \/><p class=\"wp-caption-text\">umphrey Tonkin<\/p><\/div>\n<p>Tutunue mi diru al vi kiel granda plezuro estas havi okazon alparoli iranajn esperantistojn. Mi tra multaj jaroj sekvis la Esperanto-agadon en Irano \u2013 fakte ekde la mezaj 1970aj jaroj. Mia sola vizito al Irano, en 1977, konvinkis min ne nur pri la efika agado de la iranaj esperantistoj por Esperanto sed anka\u016d pri la gastamo kaj progreso de la lando. Ni nun trovi\u011das en periodo de krizo politika kaj saneca. \u0108u eble la nuna pandemio instruos al ni denove kiel grave estas konservi la homan vivon, kiel esence estas, ke ni kune laboru por la bono de la homaro? \u0108u eble unu krizo, tiu pri la korona viruso, povus konvinki nin forigi alian \u2013 tiun pri politika dividi\u011do, malamo kaj sensenca elspezo de energio je eterna disputado? Kaj \u0109u la mesa\u011do de Esperanto povus rapidigi la alvenon de la paco? Ni povas almena\u016d tion esperi.<br \/>\nMi volas paroli hodia\u016d pri temo eble iom abstrakta sed tamen grava \u2013 la ekesto de Esperanto kaj \u011dia rolo en nia moderna mondo. Samtempe tiu \u0109i estas prelego, ne inspira parolado. Espereble vi pretos atenti kaj mi povos diri al vi ion novan\u2026<\/p>\n<h2>Iom da historio<\/h2>\n<p>En la tempo de Zamenhof, tri lingvoj havis proksimume egalan influon en la aferoj de E\u016dropo: la franca, la germana, la angla.<br \/>\nFrancaj intelektuloj de tiu epoko ligis la francan lingvon al la klasika tradicio, konsiderante sin la heredantoj de la granda Roma Imperio kaj la gloroj de la latina lingvo. La franca \u011duis altan presti\u011don.<br \/>\nGermanaj intelektuloj same identigis sin kun la klasika tradicio. Sed por ili temis pri pli vasta tradicio: ili identigis sin ne nur kun la latina sed anka\u016d kun la greka: fakte kun la hinde\u016dropaj lingvoj \u011denerale. La eltrovo de la hinde\u016dropa \u201cfamilio\u201d de lingvoj estas atribuebla al britaj funkciuloj en Hindio fine de la dekoka jarcento, sed \u011di estis aparte kaptita de la germanlingvanoj, kiuj balda\u016d sin identigis kun la integrigo de la sanskrita kaj la persa en la intelektan kaj filologian historion. Interalie la germanoj komencis vastajn arkeologiajn esplorojn tra Mezoriento. Samtempe, kaj e\u0109 pli decide, ili anka\u016d kreis la koncepton de la \u201cesplora universitato\u201d kie dominis ne tiom la instruado de junuloj kiom la scienca esplorado.<br \/>\nLa angla lingvo gajnis vastan adeptaron pro ekonomia kresko de Britio kaj de Usono kaj la samtempa ekspansio de la kolonioj, precipe A\u016dstralio kaj Kanado, kaj sekve de tutmonda komerco. Anka\u016d Francio simile ekspansiis, la germanaj \u015dtatoj kaj poste la unuigita Germanio malpli. Sed la germana siavice \u011duis gravan pozicion en la scienco (inkluzive medicinon), kaj la franca en la mondo de internacia diplomatio. Usono balda\u016d kaptis de la germanoj la ideon de universala universitato, samtempe dedi\u0109ita al instruado kaj esplorado, kaj kun emfazo je doktoraj studoj. Tio do anka\u016d fortigis la anglan lingvon.<br \/>\nNe nur tio: kresko de movi\u011do ene de E\u016dropo, kune kun kresko de klerigo, kreis lingvajn problemojn kie ili \u011dis tiu punkto apena\u016d ekzistis: la germana regis en Centra E\u016dropo, la franca en okcidenta E\u016dropo. En Orienta Azio, kune kun la industriigo de Japanio, kreskis la influo de la japana. Simila ekspansio okazis rilate la araban, sed temis pri esence religia ekspansio. La ekspansio de la araba kaj la japana estis plejparte regionaj fenomenoj, same kiel la pozicio de la turka, la persa, la hindia k.s. La \u0109efaj e\u016dropaj lingvoj tamen aspiris al tutmonda influo.<br \/>\nEn tiun konfuzon de lingvoj plon\u011dis Zamenhof. Kvankam abundas \u011dermanaj radikoj en Esperanto, Zamenhof identigis sin kun la latina kontinuo, kiun siavice apogis la francaj intelektuloj: la gramatika sistemo de Esperanto, kvankam draste simpligita, similas tiun de la latinidaj lingvoj. Nur en lastaj jaroj oni klarigis, ke je pli profunda nivelo tiu gramatiko havas elementojn similajn al ekzemple la \u0109ina.<br \/>\nLa leksikon Zamenhof prenis \u0109efe el la latinidaj lingvoj, la semantikon el la \u011denerala semantika provizo de la e\u016dropaj lingvoj.<br \/>\nAlivorte dirite, Zamenhof ekspluatis la propran scion de lingvoj, sed kun emo ligi sin al la (la\u016d reputacio) intelekte kaj literature supera franca lingvo \u2013 do ne al la germana lingvo kaj ties bran\u0109oj, malgra\u016d tio, ke la patro estis instruisto de la germana. E\u0109 oni povus argumenti, ke certagrade Zamenhof reagis\u00a0<i>kontra\u016d<\/i>\u00a0la germana.<br \/>\nNe mankas influo de la rusa kaj rusdevenaj lingvoj en Esperanto, en la vortprovizo, la semantiko, kaj la kutima uzado, sed al tiuj lingvoj mankis la presti\u011do identigebla kun la franca \u2013 kaj Zamenhof tre konscie celis krei presti\u011dan lingvon, kiu superu la kutimajn kritikojn kontra\u016d arte kreitaj lingvoj, ke ili estas nur limigitaj esprimiloj sen beletraj kaj historiaj tradicioj. Nur tiel li havus \u015dancon akiri la subtenon de la opiniformantoj.<br \/>\nEvidente, Zamenhof uzis lingvajn elementojn kiujn li konis, kaj atentis pri la grandaj fluoj en la filologio kaj lingvistiko de la periodo. La identigo, fine de la dekoka jarcento, de komunaj radikoj inter la latinidaj kaj \u011dermanaj lingvoj unuflanke kaj la sanskrita kaj la persa aliflanke, do la eltrovo de la \u201chinde\u016dropa lingva familio\u201d, nur plifortigis la decidon de Zamenhof identigi sin kun la franca lingvo, kies intelektuloj spuris la propran lingvan pasintecon de la latina lingvo de Vergilio kaj Horaco, pere de la frankoj de la regiono en la nuna orienta Francio kaj okcidenta Germanio, \u011dis la t.n. \u201ca\u016dtentikaj heredantoj\u201d de la latina tradicio, nome la francoj.<br \/>\n\u0108u mi aldonu, ke iasence tiu tuta klasika tradicio estis blufo: spaca voja\u011danto en vizito al nia planedo anta\u016d, ni diru, 2500 jaroj ver\u015dajne elektus la persan a\u016d la \u0109inan por krei sian mondan lingvon?\u2026<br \/>\nSed, por reveni al mia kerna argumento\u2026<br \/>\nJen la esenca paradokso de Esperanto: \u011di celis tutmondan uzon, sed celis tiun tutmondi\u011don en la kunteksto de e\u016dropa ekspansiismo \u2013 kaj la ekspansio de la hinda-persa-greka-romia influsfero.<\/p>\n<h2>Perfekto a\u016d utiligeblo?<\/h2>\n<p>Lingvistike, do, Esperanto ne estas ne\u016dtrala. Fakte, se oni imagas ne\u016dtralan lingvon kiel lingvon kiu enhavu etajn partetojn el \u0109iuj regionoj de la mondo, la rezulto estus ne\u016dtrala nur en la senco, ke tiu lingvo estus egale malfacila por \u0109iuj popoloj. Kaj, cetere, e\u0109 se tia \u201ctutmondeco\u201d eblus en la vortprovizo, \u011di ver\u015dajne ne eblus gramatike, kie ja necesas elekti unu sistemon super aliaj. Kaj semantike tia ne\u016dtrala elekto kreus veran kaoson.<br \/>\nZamenhof celis ne universalecon lingvan, sed facilecon kaj esprimkapablon \u2013 ne perfekton sed utiligeblon. Mi argumentus, ke li bone atingis tion.<br \/>\nLa itala profesoro kaj verkisto Umberto Eco dedi\u0109is signifan atenton al Esperanto en sia libro de anta\u016d dudek kvin jaroj\u00a0<i>La ser\u0109ado de la perfekta lingvo<\/i>. Sed e\u0109 se poetoj celas perfektan esprimpovon en la kreo de siaj verkoj, kaj e\u0109 se iasence Zamenhof posedis la kreemon de poeto, lia celo en la kreo de Esperanto ne estis perfekteco sed utileco.<br \/>\nMi ne povas tro forte emfazi tiun aspekton de Esperanto: \u011di ne estas perfekta lingvo, nek celas esti perfekta lingvo: \u011di estas lingvo por la facila utiligo de ni neperfektuloj, kiuj baraktas konstante kun lingvaj problemoj kaj lingva malegaleco.<br \/>\n\u011ci ne estas egale facile lernebla de la parolantoj de \u0109iuj lingvoj. Dum ni parolantoj de la angla a\u016d la persa povas trovi komunajn elementojn en la gramatiko de Esperanto, kaj dum parolantoj precipe de la angla trovas amason da radikoj kiujn ili konas, japanaj esperantistoj ne \u011duas tiun avanta\u011don. Iliaj problemoj estas aliaj ol tiuj kiujn frontas \u0109inoj, sed anka\u016d ili trovas la komencajn pa\u015dojn malfacilaj.<br \/>\nSed Esperanto estas multe pli facile lernebla ol la tielnomata internacia lingvo la angla \u2013 kaj la aliaj e\u016dropaj lingvoj.<br \/>\nFakte, en la batalo de la lingvoj kiun Zamenhof frontis en la finaj jaroj de la dena\u016da jarcento, estis \u0109efe la angla kiu grandparte sukcesis. La britoj kaj usonanoj (kune kun kanadanoj, a\u016dstralianoj ktp.) trovi\u011dis \u0109e la \u011dusta flanko en du mondmilitoj, dum la germanoj malvenkis amba\u016dfoje. Tio, en kombino kun la efiko de fa\u015dismo en la 1930aj jaroj, esence detruis la avanta\u011dojn de la germana lingvo en la sciencoj. La francoj posedis vastan reton de kolonioj, sed nur la britoj sukcesis starigi fortajn memstarajn \u0109efe anglalingvajn \u015dtatojn en A\u016dstralio, Novzelando, Kanado, Barato kaj Sudafriko. Dume la usonanoj vastigis sian ekonomian hegemonion tra grandaj partoj de la mondo kaj mem evoluigis la proprajn internajn edukajn kaj ekonomiajn fortojn.<br \/>\nEn la diplomatio la batalo certagrade da\u016dris kaj da\u016dras. Decida estis la elekto de du oficialaj lingvoj en la Ligo de Nacioj en 1919-20: la angla kaj la franca. Post la invento de simultana interpretado kaj la fondo de Unui\u011dintaj Nacioj, la nombro de lingvoj oficiale uzataj en Unui\u011dintaj Nacioj kreskis \u011dis ses, sed \u011dis hodia\u016d la du laborlingvoj de la Sekretariato de UN restas la angla kaj la franca. Pli kaj pli dominas la angla. Samo okazis anka\u016d en la E\u016dropa Unio, kie amasas la oficialaj lingvoj sed la angla fari\u011das \u0109iam pli forta.<\/p>\n<h2>Pasinteco kaj estonteco<\/h2>\n<p>\u0108u, do, Esperanto havas \u015dancon? \u0108u tiu eta lingvo de Zamenhof, kiu neniam \u011duis la subtenon de la oficialaj instancoj nek la diversaj \u015dtatoj, povas ludi rolon en la estonteco de la internacia vivo?<br \/>\nUnue necesas emfazi, ke en la 1880aj jaroj, kiam la batalo de la lingvoj flamis en la internacia vivo, Esperanto nur je tiu punkto ekestis. La regantoj de la grandaj \u015dtatoj sisteme \u011din rezistis, argumentante, ke \u011di estas lingvo nur de kelkaj stranguloj kaj ke \u0109iuokaze \u011di havas nek la ri\u0109econ nek la historion de la tielnomataj grandaj lingvoj. La subita kresko de la lingvo en la jaroj post la Unua Mondmilito estis esence nuligita ne de la limigoj de la lingvo mem sed, male, de \u011diaj kapabloj: la soveta registaro de Stalin, ektrovante, ke sovetaj civitanoj tro efike komunikas per Esperanto al eksterlando la mankojn de Sovetunio, fermis la movadon kaj persekutis \u011diajn subtenantojn; kaj fa\u015distoj \u0109ie \u011din kontra\u016dis. Post la Dua Mondmilito, la venkintaj \u015dtatoj ne interesi\u011dis pri ne\u016dtrala solvo de la problemo de internacia komunikado, sed preferis en plej bonaj okazoj sin apogi per la novaj sistemoj de simultana interpretado. Sovetunio forte subtenis la rusan lingvon, kiu gajnis iom da influo en la sciencoj, sed kun la kolapso de Sovetunio kolapsis tiu influo.<br \/>\nKaj hodia\u016d ne mankas parolantoj kaj uzantoj de la Internacia Lingvo: ver\u015dajne estas pli da sciantoj de la lingvo hodia\u016d ol iam ajn en \u011dia historio.<br \/>\nSamtempe ni frontas novajn defiojn. La anta\u016denmar\u015do de la teknologio draste faciligas la tradukadon kaj balda\u016d havos similan efikon je interpretado; la konkurenco inter la \u015dtatoj pliforti\u011dis kaj la multflankismo redukti\u011dis. Fakte, oni havas la impreson, ke, almena\u016d en la politiko, ju pli oni faciligas la interlingvan komunikadon, despli oni uzas \u011din por reciproke insulti, por fortigi la propran pozicion koste de aliaj, por aserti la propran superecon.<br \/>\nKaj \u0109ion \u0109i oni faras meze de pandemio kiu minacas \u0109iujn homojn, \u0109iujn landojn, kaj en klimata krizo kiu povus detrui la planedon. Se tiel estas, tiuj kiuj kondamnas la zamenhofan lingvon kiel freneza\u0135on estas mem frenezaj, kaj tiuj kiuj subtenas tiun lingvon sa\u011de komprenas fundamentan veron, nome la neceson sekvi la vojon de paco, de komuna interhelpo, kaj de universalaj solvoj al la problemoj kiuj minacas la planedon.<br \/>\nEn la dektri jardekoj depost la kreo de Esperanto, tiu lingvo fari\u011dis plene esprimpova, plene kapabla kiel lingvo. Zamenhof sa\u011de transdonis la evoluon de la lingvo al \u011diaj uzantoj: li retiri\u011dis el sia rolo kiel kreinto de la lingvo kaj lasis la esperantistojn mem \u011din kultivi. Kiam iuj esperantistoj sugestis, ke oni povas plibonigi la lingvon, la plimulto de la uzantoj de la lingvo tamen da\u016drigis la uzadon de la lingvo kiun ili jam lernis \u2013 \u0109ar jam en 1907, la jaro de la Ido-skismo, la lingvo, nur dudekjara, jam fari\u011dis plene uzebla lingva sistemo. La perfektistoj transiris al Ido kaj poste al diversaj aliaj e\u0109 pli \u201cperfektaj\u201d lingvaj sistemoj, kaj fine disipi\u011dis en la aeron kiel nura lingva nebulo. La veraj idealistoj, kiuj volis solvi la problemon de la lingvoj, restis fidelaj al Esperanto.<br \/>\nMi jam sugestis, ke hodia\u016d Esperanto havas pli da scipovantoj kaj uzantoj ol iam ajn en sia historio. Tio okazas parte pro la Interreto, per kiu oni povas relative facile lerni la lingvon \u2013 kaj tre facile utiligi \u011din. En la reto abundas materialo en Esperanto, abundas metodoj por kunligi\u011di kun aliaj uzantoj de la lingvo, tiel ke krei\u011das virtuala lingva komunumo vere potenca.<\/p>\n<h2>La koncepto de egaligo<\/h2>\n<p>Sed en tiu situacio perfekto estas malamiko de bono: oni povas tiel perfekte uzi la lingvon, tiel bone \u011dui \u011din, tiel facile ligi\u011di kun homoj en aliaj partoj de la mondo, ke oni forgesas, ke Esperanto estas pli ol lingvo por persone kontakti\u011di kun simpatiuloj en aliaj landoj. Esperanto estas respondo al pli granda problemo ol tio \u2013 nome al la esenca malegaleco de lingva komunikado en la mondo. Bele, ke oni praktikas lingvan egalecon en tiuj personaj kontaktoj; malbele, ke oni nesufi\u0109e atentas la fundamentan ideon malanta\u016d Esperanto \u2013 tion kion oni povus nomi la egaliga ideo.<br \/>\nKion mi celas per tiu nocio de \u201cegaligo\u201d? \u0108ie en la mondo oni vidas ekzemplojn de la lingva diskriminacio. Tiu kiu posedas la anglan lingvon ne nur havas avanta\u011don en la internaciaj aferoj per sia scio de tiu lingvo, sed povas uzi tiun scion por malavanta\u011di aliajn. Facile la unuopaj usonanoj dungi\u011das en la sekretariato de Unui\u011dintaj Nacioj, sed la \u0109inoj (ekzemple) devas investi en tuta eduka sistemo por krei homojn kapablajn lingve konkurenci por tiuj postenoj. Kaj e\u0109 en plej bona okazo, denaska parolanto de la angla lingvo \u011duas avanta\u011dojn en la intertrakto, povas pli facile esprimi sin, povas pli facile persvadi.<br \/>\nBeda\u016drinde la fluaj nedenaskaj parolantoj de la angla lingvo estas tiel fieraj pri la propra scio, ke ili, konscie a\u016d subkonscie, baras la vojon al siaj samlingvanoj per la propra lojaleco al la angla lingvo. La angla estas ne nur utila: \u011di estas anka\u016d presti\u011da \u2013 kaj presti\u011do dependas de la ekzisto de homoj kaj lingvoj al kiuj mankas presti\u011do.<br \/>\nMi mencias Unui\u011dintajn Naciojn \u0109ar, kiel reprezentanto de Universala Esperanto-Asocio \u0109e UN, mi konas \u011din plej bone. Sed tio kion mi diras estas same aplikebla al \u0109iuj flankoj de komerco, de diplomatio, de scienco: la uzo de naciaj lingvoj en internaciaj kuntekstoj estas esence neegaleca.<br \/>\nFakte, la lingvoscio, kaj la presti\u011do a\u016d manko de presti\u011do de unuopaj lingvoj, havas sian efikon je \u0109iuj niveloj de la homa socio. Parolantoj de minoritataj lingvoj suferas diskriminacion kaj devas porti la \u015dar\u011don de lernado de dua lingvo por roli en la propra nacia socio. En multaj okazoj, iliaj lingvoj estas e\u0109 ne uzataj en lernejoj, kaj ili do devas akiri novan lingvon e\u0109 por eduki\u011di. Ofte, la rezulto estas, ke ili estas por\u0109iame en malavanta\u011da pozicio. Kaj la parolantoj de la domina lingvo laboras por sekurigi sian superan pozicion, ignorante la artajn krea\u0135ojn de tiuj minoritatoj, ekskludante ilin el la ekonomio, ekspluatante ilin.<br \/>\nTio okazas \u0109ie en la mondo. Lingvoj estas unu el la \u0109efaj motivigoj de diskriminacio, forpreno de homaj rajtoj, bagateligo de aliaj. Kiel mi diris pli frue: presti\u011do dependas de la ekzisto de nepresti\u011do; egaleco de tiuj en superaj pozicioj dependas de malegaleco de aliaj; supero supozigas malsuperon kaj malsupero supozigas superon.<br \/>\nBeda\u016drinde ni esperantistoj, \u011duante la lingvan donacon de Zamenhof, neglektas la disvastigon de la ideoj malanta\u016d \u011di. Ne sufi\u0109as scipovi Esperanton: necesas uzi \u011din. Ne sufi\u0109as uzi Esperanton: necesas disvastigi \u011din. Ne sufi\u0109as disvastigi Esperanton: necesas disvastigi la fundamentan ideon malanta\u016d \u011di \u2013 tiun de lingva egaleco. La problemo de lingvoj en la mondo ne estas nur problemo de kompreno sed anka\u016d problemo de socia ordo: por krei internacian harmonion oni bezonas internacian lingvon.<br \/>\nTiuj estas grandaj ideoj. Indas anka\u016d malhisi ilin al la nivelo de ni simpluloj. Mia mesa\u011do simplas: necesas labori por nia idealo per \u0109iuj eblaj rimedoj, \u0109ar \u011di estas fundamenta elemento en la vojo al mondo pli kapabla fronti la problemojn kiujn ni \u0109iuj frontas \u2013 la problemojn de sano, de milito kaj paco, de edukado, de egaleco, de klimata bonfarto \u2013 problemojn homajn, solveblajn per solvoj homaj \u2013 solveblajn anka\u016d per utiligo de egaliga kaj egaleca internacia lingvo.<\/p>\n<p>el Revuo <a href=\"https:\/\/revuoesperanto.org\">Esperanto<\/a><\/p>\n<p><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/esperantologio\">reveni al rubriko Esperantologio<br \/>\n\u8fd4\u56de\u4e16\u754c\u8bed\u7814\u7a76\u680f\u76ee\u76ee\u5f55<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Parolado de Humphrey Tonkin al la 7-a Irana Esperanto-K\u2026 <span class=\"read-more\"><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/esperantologio\/esperanto-esprimilo-homa\/\">\u7ee7\u7eed\u9605\u8bfb Legi pli &raquo;<\/a><\/span><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":3204,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/6206"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=6206"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/6206\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/3204"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=6206"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}