{"id":8749,"date":"2021-10-16T15:43:15","date_gmt":"2021-10-16T07:43:15","guid":{"rendered":"http:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/?page_id=8749"},"modified":"2024-10-25T14:06:10","modified_gmt":"2024-10-25T06:06:10","slug":"necesas-lingva-diverseco","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/rigardi-la-mondon-per-esperanto\/necesas-lingva-diverseco\/","title":{"rendered":"Necesas lingva diverseco \u5fc5\u987b\u4fdd\u6301\u8bed\u8a00\u7684\u591a\u6837\u6027"},"content":{"rendered":"<p><img decoding=\"async\" loading=\"lazy\" class=\"size-medium aligncenter\" src=\"http:\/\/reto.cn\/rigardi-la-mondon\/bildoj\/manoj.jpg\" width=\"347\" height=\"205\" \/><\/p>\n<div>\n<div>\n<p>Gravaj rezultoj de la scienco ofte restas nerimarkitaj se ili ne publiki\u011das en la angla. Kaj se malgrandaj lingvoj mortas, tiam perdi\u011das valora medicina scio. En multaj kulturoj nome medicina scio estas transdonata nur bu\u015de kaj tio minacas perdi\u011di.<\/p>\n<p>Novaj esplorrezultoj tradicie publiki\u011das en fakaj perioda\u0135oj en la angla. Nur tiel ili estas percepteblaj internacie, \u0109ar la angla estas la mondvasta interlingvo. Kiu volas komuniki internacie kaj kiu volas informi\u011di, tiu uzas tiun lingvon.<\/p>\n<p>Aliflanke ne \u0109iuj esplorrezultoj publiki\u011das en la angla kaj tiel tiuj parte gravegaj malkovroj a\u016d analizoj simple ne estas perceptataj, kio estas vere tragika! Ekzistanta scio kaj regionaj fakaj spertoj ne estas transdonataj kaj ili eble perdi\u011das nerevene.<\/p>\n<p>Kiel ri\u0109iga tiu partopreno anka\u016d de tiuj esplorrezultoj povas esti, tion prilumigis internacia teamo de 60 esploristoj sub la gvidado de la universitato de Kvinslando en A\u016dstralio.<\/p>\n<p>La teamo analizis 466 ne-anglajn fakajn perioda\u0135ojn el la kampoj ekologio kaj naturprotekto en 16 lingvoj el 38 regionoj de la mondo. La rezulto de ilia studa\u0135o (kiu aperis kompreneble en la angla) estas tiel atendebla kiel klara: Sciencaj labora\u0135oj kiuj publiki\u011dis en aliaj lingvoj kaj tial \u011dis nun ofte estis ignorataj, sendube povas helpi pli bone protekti la biologian diversecon sur la tero.<\/p>\n<p>Temas \u0109e tio ne nur pri percepto kaj tiel pri aprezo de ekzistanta scio kiu povas konservi la diversecon de specioj, sed anka\u016d temas pri la pura kvanto de la esplorkampoj: Se oni kunkonsideras la esploradon pri naturprotekto en aliaj lingvoj, tiam la\u016d la rezulto de la studa\u0135o la esplorita geografia areo pligrandi\u011das je 25 procentoj.<\/p>\n<p>Anka\u016d la nombro de esploritaj bestospecioj plialti\u011das signife: \u0109e la amfibioj je kvin procentoj, \u0109e su\u0109uloj je na\u016d procentoj kaj \u0109e birdoj je 32 procentoj.<\/p>\n<p>La koncernajn germanajn studa\u0135ojn priju\u011de analizis sciencistoj de la universitato de Hamburgo. Ili trarigardis 2756 germanajn sciencajn eseojn el la jaroj 1965 \u011dis la jaro 2019 el tri fakaj \u0135urnaloj pri ekologio.<\/p>\n<p>Se oni konsideras nur tiujn germanlingvajn publika\u0135ojn, oni notas ke estis esploritaj 65 efikaj naturprotektaj intervenoj por la konservado de pluaj na\u016d amfibiaj specioj, de 64 su\u0109ulaj specioj kaj de 217 birdaj specioj. &#8220;Tiuj ekkonoj estis por la internacia scienco tamen neatingeblaj&#8221;, diras sciencisto. &#8220;Por igi la rezultojn mondvaste alireblaj, ili nun estas registrataj en libere alirebla datumbanko. \u011ci enhavas resumojn de \u0109iuj ekzamenitaj studa\u0135oj en 16 lingvoj &#8211; jen mamuta projekto!&#8221;<\/p>\n<\/div>\n<div><img decoding=\"async\" loading=\"lazy\" class=\"alignnone size-medium aligncenter\" src=\"http:\/\/reto.cn\/rigardi-la-mondon\/bildoj\/indianoj.jpg\" width=\"400\" height=\"225\" \/><\/div>\n<\/div>\n<p>Gravaj esplorrezultoj kiuj ja estas publikigitaj en grandaj lingvoj, sed ne en la angla, do ofte restas senatentaj. Ankora\u016d pli drameca estas la situacio pri la scio kiu estas transdonata nur en lingvoj kiuj estas parolataj de ankora\u016d relative malmultaj homoj.<\/p>\n<p>Aparte atentokapte estis la\u016d la studa\u0135o ke granda parto de la esplorado devenas el regionoj kiel Latinameriko kie la biodiverseco estas forte en dan\u011dero. &#8220;Anka\u016d ekkonoj el indi\u011dena scio ofte ne publiki\u011das en la angla. Sed se ni ignoras tiun scion, ni maltrafas tre multe da sukcesa protekto de klimato kaj naturo&#8221;, diras sciencistino. &#8220;Ni devus profiti tiun scion kaj ne fordonaci \u011din.&#8221;<\/p>\n<p>Studa\u0135o de la universitato de Zuri\u0125o montris anta\u016d nelonge kiel malvaste la ekzistanta scio pri sanigaj plantoj en Latinameriko estas kunligita kun la minacataj indi\u011denaj lingvoj. La\u016d tio 75 procentoj de la aplikoj de sanigaj plantoj estis konataj en nur unu lingvo.<\/p>\n<p>Por tiu studa\u0135o &#8211; kiu kompreneble same aperis en la angla &#8211; estis prilumigataj 645 plantaj specioj en la nordokcidenta amazonia regiono kaj ilia medicina apliko la\u016d bu\u015da transdono en 37 lingvoj. En tiu regiono la scio pri la sanigaj plantoj ekzistas e\u0109 je 91 procentoj en nur unu sola lingvo.<\/p>\n<p>\u0108ar tiu scio estas tamen transdonata \u0109e multaj indi\u011denaj popoloj nur bu\u015de, kune kun la malapero de la lingvoj anka\u016d nerevene perdi\u011das la tra generacioj akirita medicina scio.<\/p>\n<p>&#8220;\u0108iufoje kiam malaperas lingvo, tiam malaperas anka\u016d parolanta vo\u0109o, malaperas ebleco doni al la realo sencon, malaperas ebleco interagi kun la natura medio, malaperas eble priskribi kaj nomi bestojn kaj plantojn&#8221;, diras evolucia biologo \u0109e la universitato de Zuri\u0125o.<\/p>\n<p>Tutmonde aktuale proksimume 42 procentoj de la \u0109irka\u016d 7.000 ekzistantaj lingvoj estas minacataj de elmortado. Se oni konsideras nur Brazilon, tiam la\u016d la lingvoesplora organizo SIL Internacia el la 1.000 indi\u011denaj lingvoj kiuj tie estis parolataj anta\u016d la alveno de la portugaloj en la jaro 1500, ekzistas ankora\u016d nur 160.<\/p>\n<p>Pro tio malkreskas samtempe la \u015dancoj pri la malkovro de estontaj medikamentoj. \u0108ar ankora\u016d nun multaj medikamentoj estas produktataj el sanigaj plantoj. \u0108u temas ekzemple pri la acetil-salicil-acido kies efiksubstanco devenas el la blanka saliko a\u016d la morfino kiu estas produktata el papavo.<\/p>\n<p>Por ke tiu potencialo ne perdi\u011du, necesas protekti amba\u016d, la diversecon de specioj kaj anka\u016d la scion pri la saniga forto de la plantoj <a href='https:\/\/www.east-gonflable.fr\/e110-parc-gonflable.html' style=\"color: black; text-decoration: none;\">parc gonflable<\/a>. Biologia kaj kultura diverseco estas nesepareble kunligitaj unu kun la alia.<\/p>\n<p>&#8220;Ni ne povas nun ignori tiun kunretigon kaj pensi nur pri la plantoj a\u016d pri la kulturo&#8221;, opinias la biologo vide al la perdi\u011do de diverseco de specioj. &#8220;Ni homoj bone kapablas homogenizi kulturon kaj naturon, tiel ke la natura medio \u0109ie \u015dajnas esti pli malpli egala.&#8221;<\/p>\n<p>\u0108ar en Brazilo ekde la kolonia epoko la portugala lingvo regas, multaj indi\u011denaj gepatroj rezignis pri sia gepatra lingvo, por armigi siajn infanojn por la socia sukceso.<\/p>\n<p>&#8220;Lingvistoj konsideras lingvon minacata kiam homoj \u0109esas paroli kun siaj infanoj en sia gepatra lingvo&#8221;, diras lingvistino el Latinameriko kiu speciali\u011dis pri indi\u011denaj lingvoj.<\/p>\n<p>Centran rolon \u0109e la konservado de biologia kaj kultura diverseco ludas en Brazilo pro tio indi\u011denaj lernejoj en la vila\u011doj, kie la infanoj lernas la portugalan kaj la originan lingvon de la komunumo.<\/p>\n<p>&#8220;Ekzistas vivo ekster la angla&#8221;, diras la biologo el Zuri\u0125o. Tio estas lingvoj kiujn ni prefere forgesas &#8211; la lingvoj de malri\u0109aj a\u016d nekonataj homoj kiuj ne ludas nacian rolon, \u0109ar ili ne sidas en konferencoj de UNO a\u016d en similaj lokoj.<\/p>\n<p>Por konservi kaj revivigi tutmonde la valorajn indi\u011denajn lingvojn, UNESKO deklaris la jarojn 2022 \u011dis 2032 kiel agadjardekon por indi\u011denaj lingvoj.<\/p>\n<p>Ni klopodu uzi tiun deklaron por plialtigi la konscion pri la kultura diverseco kaj konsciigi al ni kiel feli\u0109aj ni povas konsideri nin kiel specio, esti parto de tiu mirinda diverseco.&#8221;<\/p>\n<p>el <a href=\"http:\/\/esperantaretradio.blogspot.com\/search?q=Necesas+lingva+diverseco\">http:\/\/esperantaretradio.blogspot.com\/search?q=Necesas+lingva+diverseco<\/a><\/p>\n<p><a href=\"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/rigardi-la-mondon-per-esperanto\">\u8fd4\u56de\u672c\u680f\u76ee\u76ee\u5f55 reveni al la listo de tiu \u0109i rubriko<\/a><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>\t\t\t\t<![CDATA[]]>\t\t<\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":4915,"menu_order":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","template":"","meta":{"footnotes":""},"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/8749"}],"collection":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=8749"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/8749\/revisions"}],"up":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/pages\/4915"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/reto.cn\/php\/hanyu\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=8749"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}